Unua mondmilito: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Unua mondmilito''' estis la granda [[milito]] okazinta de 1914 ĝis 1918.
 
== Henry Kissinger ==
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri kiel [[Woodrow Wilson]] engaĝigis [[Usono]]n en la Unua mondmilito, libere traktante vortojn de [[George Washington]]] Kian teruran [[memfido]]n necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega [[malpermeso]] de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori [[filozofio]]n de [[neŭtraleco]], kiu faris neevitebla aliĝon al la [[milito]]!
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de [[Usono]] al la milito [[Woodrow Wilson]] anoncis kiel sian celon atingi “[[paco]]n sen [[venko]]”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Woodrow Wilson|Wilson]] estis ĉiam substrekanta ke se [[publiko]] estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn [[manifestacio]]jn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la [[Demokratio|demokratiaj]] [[Britio]] kaj [[Francio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum jardekoj [[historiisto]]j diskutas pri tio, kiu devas porti respondecon pri la komenco de la Unua mondmilito. Kaj tamen neniu lando povas esti akuzita pri tiu [[Frenezo|freneza]] salto al [[katastrofo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam ĉiuj [[nacio]]j de [[Eŭropo]] per propra [[politiko]] kontribuis al proksimigo de la [[katastrofo]], nome [[Germanio]] kaj [[Rusio]] pro sia [[naturo]] subfosis [[sento]]n de detenemo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Landoj de [[Eŭropo]] permesis al si iĝi [[ostaĝo]]j de siaj senpensaj [[Balkanio|balkanaj]] satelitoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De la [[Historio|historia]] vidpunkto aliancoj estis farataj por fortigi pozicion de tiu aŭ alia lando kaze de [[milito]]; dum proksimiĝo de la Unua mondmilito la ĉefa motivo de partopreno en la milito estis strebo fortigi aliancojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistis eĉ ne unu konkreta [[akuzo]] fare de [[Rusio]] kontraŭ [[Germanio]] aŭ eĉ unusola postulo flanke de Germanio al Rusio, kiuj meritus komencon de loka [[milito]], jam sen paroli pri la milito totala.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Aŭdiĝis mirinde malmulte da avertoj kaj honorinda escepto estis deklaro de [[Pjotr Durnovo]], eksa rusia ministro pri internaj aferoj, kiu iĝis membro de la Ŝtata Konsilio. En februaro 1914 – duonjaron antaŭ la komenco de la milito – li sendis al la caro politikan memorandon:</br>
“La ĉefa pezo de la [[milito]] sendube trafos nin, ĉar [[Anglio]] apenaŭ kapablas grave partopreni en la kontinenta milito kaj [[Francio]], malriĉa je homa materialo, ĉe tiuj kolosaj perdoj kiuj akompanos la militon en modernaj kondiĉoj de la milittekniko verŝajne sekvos strikte [[Defendo|defendan]] [[taktiko]]n. Rolo de ramo, trabatanta la plejan kernon de la [[Germanio|germana]] defendo, estos destinita por ni…”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La Unua mondmilito komenciĝis ne pro tio, ke apartaj landoj rompis subskribitajn de ili [[traktato]]jn, sed pro tio ke ili plenumis ilin tro laŭlitere.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Aŭstrio-Hungario]] komence de la Unua mondmilito] Do [[Mobilizo|mobilizaj]] planoj, kiuj faris la [[milito]]n neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies [[armeo]] reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj [[batalo]]j en [[okcidento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj la [[Nikolao la 2-a (Rusio)|caro]] kaj la [[Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)|imperiestro]] dezirus iri laŭeble for de senpera [[minaco]] de [[milito]], sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan [[mobilizado]]n, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ [[Rusio]]. Ambaŭ estis dispremitaj de milita [[maŝino]], kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ [[ironio]] de la [[sorto]], [[Germanio]] malgajnis en [[Ofensivo|ofensivaj]] [[batalo]]j en [[okcidento]] kaj gajnis [[Defendo|defendajn]] batalojn en [[oriento]], ĝuste kiel prognozis maljunulo [[Helmuth von Moltke]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiutempe kiam ĉiuj [[evento]]j jam finiĝis, 20 milionoj da homoj kuŝis mortaj; la [[Aŭstro-Hungara imperio]] malaperis de surtere; tri el kvar dinastioj engaĝiĝintaj en la [[milito]] – la [[Germanio|germana]], aŭstria kaj [[Rusia imperio|rusia]] – estis desurtronigitaj. Postvivis nur la [[Britio|brita]] reĝa domo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio|Germanaj]] kondiĉoj estis oble pli konkretaj laŭ enhavo kaj havis [[Geopolitiko|geopolitikan]] karakteron. Kaj tamen kun propra al germanaj ŝtataj agantoj manko de limsento ili postulis tion, kio fakte estis senkondiĉa [[kapitulaco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] esperis ke promesado de [[Pollando|pola]] [[sendependeco]] helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tuj post kiam la [[milito]] estis deklarita, kaj [[strato]]jn de [[Eŭropo|eŭropaj]] ĉefurboj plenigis jubilantaj homamasoj, la [[konflikto]] ĉesis esti interregistara kaj transformiĝis je la lukto de [[amaso]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Inter [[ruino]]j kaj [[fiasko]] de [[iluzio]]j rezulte de daŭrinta tri jarojn sanga buĉado sur la internacian scenejon eniris [[Usono]] kun sia certeco, kun sia povo kaj [[idealismo]], neimageblaj eĉ por ĝiaj malfortiĝintaj [[Eŭropo|eŭropaj]] aliancanoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De vidpunkto de [[Usono]] ne [[memdeterminado]] kaŭzis [[milito]]jn, sed ĝia manko; ne manko de [[povekvilibro]] naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. [[Woodrow Wilson]] proponis kiel fundamenton de [[paco]] la principon de [[kolektiva sekureco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Bresta paco]] montris kion preparis [[Germanio]] por malgajnintoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[venko]] igis [[Francio]]n kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa [[kapitalo]]. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al [[Germanio]], kvankam neniu alia, kaj speciale [[Usono]], estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franco-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel [[Israelo]] en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan [[paniko]]n ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis [[timo]]n de [[izolado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fine neniu el la landoj atingis siajn [[celo]]jn: [[Germanio]] ne estis pacigita, [[Francio]] ne atingis garantiojn de propra [[sekureco]] kaj [[Usono]] forlasis la reguligadon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1935 speciala komisiono de la [[Usona senato|senato]] subestre de senatano de la ŝtato [[Norda Dakoto]] [[Gerald Nye]] publikigis raporton je 1400 paĝoj, en kiu [[kulpo]] pri aliĝo de [[Usono]] al la milito estis atribuata al armilfabrikantoj. Baldaŭ post tio aperis furorlibro de [[Walter Millis]] “Vojo al milito”, populariginta tiun ĉi tezon inter [[Amaso|amasaj]] legantoj. Sub influo de tiu [[ideo]] partopreno de Usono en la milito iĝis klarigata pli per [[Krimo|krima]] [[komploto]] kaj [[perfido]] ol per bazaj aŭ konstantaj interesoj. Por preventi novan engaĝon de Usono je milito, la kongreso akceptis tri tiel nomatajn [[leĝo]]jn pri [[neŭtraleco]] inter 1935 kaj 1937. La sugestitaj de la raporto de Nye, tiuj ĉi leĝoj malpermesis doni [[prunto]]jn kaj alian [[Financo|financan]] [[helpo]]n al militantaj landoj (sendepende de kialoj de la [[milito]]) kaj metis [[embargo]]n je liverado de [[armilo]]j al ĉiuj flankoj de la [[konflikto]] (sendepende de tio, kiu estis [[viktimo]]). Aĉetado de nemilitaj varoj kontraŭ kontanta [[mono]] estis permesata nur se ili estis transportataj je ne-usonaj [[ŝipo]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
== Aliaj aŭtoroj ==
 
{{Citaĵo