Pollando: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Versiono 30623 de Świętokrzyskie3 (Diskuto | kontribuoj) nuligita
Etikedo: Malfaro
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Pollando''' estas lando en [[Eŭropo]].
 
== Citaĵoj ==
 
=== Henry Kissinger ===
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Unua mondmilito]]] [[Germanio]] esperis ke promesado de pola [[sendependeco]] helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Pollando mem estis tro malforta por preni sur sin [[rolo]]n de [[Rusio]] [je detenado de [[Germanio]]]. La [[Versajla traktato]] fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi Pollandon, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Pollando tiel sukcesis akrigi rilatojn kun du siaj [[historio|historiaj]] [[malamiko]]j: [[Germanio]], ĉe kiu ĝi forprenis [[Supra Silezio|Supran Silezion]] kaj “[[Pola koridoro|polan koridoron]]”, kaj [[Sovetunio]], ĉe kiu ĝi forkaptis [[teritorio]]n oriente de la tiel nomata [[Curzon-linio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Garantioj al Pollando estis ekster la rondo de interesoj de la britaj ŝtataj agantoj en 1925.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] provis trovi [[azilo]]n en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la [[1920-aj jaroj]] al Pollando, [[Ĉeĥoslovakio]] kaj [[Rumanio]], je traktatoj pri reciproka milita [[helpo]]… Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate [[Francio]]n per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de [[atako]] kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia [[alianco]], kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la [[krizo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar [[Stalin]] ne deziris kontraŭstari la [[Germanio|germanan]] [[armeo]]n je la tiama [[Sovetunio|sovetia]] limo, nek ekbatali kontraŭ [[Hitlero]], la kvara dspartigo de Pollando prezentiĝis sola alternativo (fakte ĝuste sama [[logiko]] kondukis [[Katerina la Granda|Ekaterinon la Grandan]] al neceso kune kun [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio]] fari la unuan [[Dispartigoj de Pollando|dispartigon de Pollando]] en 1772). La fakto ke Stalin atendis la tutan jaron antaŭ ol [[Hitlero]] faros la unuan paŝon, atestas liajn ŝtalajn nervojn kun kiuj li efektivigis sian [[Ekstera politiko|eksteran politikon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Siavice Pollando, [[Romantiko|romantike]] supertaksinta siajn militeblecojn, kion evidente kundividis [[Britio]], estis rifuzanta aliĝi al komuna agado kun [[Sovetunio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Britio|britaj]] ŝtataj agantoj havis malĝustan komprenon de tio ke Pollando [[Milito|milite]] estis iel aŭ tiel pli forta ol [[Sovetunio]] kaj ke la [[Ruĝa armeo]] ne havas [[Ofensivo|ofensivan]] potencialon – sufiĉe versimila aserto fone de ĵus okazinta amasa purigado inter la sovetia milita estraro. Kaj kio plej gravas, la brita estraro sentis profundegan [[malfido]]n al Sovetunio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive britaj garantioj al Pollando kaj [[Rumanio]] senigis [[Sovetunio]]n je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn [[intertraktoj]]n pri unio kun la [[Okcidento|okcidentaj]] [[demokratio]]j… unuflankaj britaj garantioj iĝis [[donaco]] por [[Stalin]], ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se [[Hitlero]] direktiĝus [[Oriento|orienten]], Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de [[Britio]] en la [[milito]] eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis [[frukto]]jn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pollando kondutis [[Heroo|heroece]], sed ĝi ne havis signifan [[Milito|militan]] povon… [[Defendo|Defenda]] [[strategio]], kiun efektive sekvis [[Francio]], devigis Pollandon akcepti sur sin la tutan [[furiozo]]n de la [[Germanio|germana]] atako – tasko, kiu, kiel devintus bone scii [[Okcidento|okcidentaj]] [[gvidanto]]j, estis ekster limoj de eblecoj de Pollando. Samtempe oni neniel povis konvinki Pollandon akcepti [[Sovetunio|sovetian]] [[helpo]]n, ĉar ĝiaj gvidantoj estis konvinkitaj ke (kaj kiel evidentiĝis poste estis tiurilate pravaj) ke la sovetia armeo-“liberiganto” transformiĝos je la armeo okupacia. Takso de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj konsistis je tio ke ili povos memstare [[Venko|venki]] en la milito kontraŭ Germanio eĉ kaze de [[malvenko]] de Pollando.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la [[Germanio|germana]] [[armeo]] dispremis Pollandon en malpli ol unu monato, la [[Francio|francaj]] trupoj, al kiuj kontraŭstaris nur neplene formitaj germanaj divizioj, pasive atendis kaŝinte sin malantaŭ la [[Maginot-linio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
=== ALiaj aŭtoroj ===
 
{{Citaĵo
Linio 19 ⟶ 102:
 
 
[[Kategorio:EŭropoPollando| ]]
[[Kategorio:Landoj]]
[[Kategorio:Eŭropo]]