Munkena interkonsento: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| vikinovaĵoj =
}}
'''Munkena interkonsento''' estis interkonsento, subskribita en 1938, pri rezigno de limregionaj teritorioj de [[Ĉeĥoslovakio]], en kiu loĝis [[Germanoj|germana]] minoritato, al la [[Nazia Germanio]].
 
== Henry Kissinger ==
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri renkontiĝo de [[Britio|britaj]] kaj [[Francio|francaj]] ŝtatestroj en [[Londono]] en novembro 1937] [[Ĉeĥoslovakio]] estis kondamnita ne en [[Munkeno]], sed en Londono, unu jaron pli frue.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La Munkeno estis ne [[kapitulaco]], sed mensostato kaj preskaŭ neevitebla sekvo de klopodoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj subteni [[Geopolitiko|geopolitike]] kriplan pacigadon per [[retoriko]] pri [[kolektiva sekureco]] kaj rajto pri [[memdetermino]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Neville Chamberlain]] decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte [[Hitlero]]n. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon [[Berchtesgaden]] – lokon plej foran de [[Londono]] kaj plej malfacile alireblan. En tiu [[tempo]] [[vojaĝo]] de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran [[flugo]]n, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj [[horo]]j paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la [[sudetaj germanoj]], Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Neville Chamberlain]] [[Melankolio|melankolie]] rimarkigis ke oni alvokis [[Britio]]n ekmiliti por fora lando, pri kiu ĝi scias nenion – kaj tio estis la [[vorto]]j de la [[gvidanto]] de la lando, kiu dum jarcentoj senĝene batalis apud [[Barato]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉeĥaj reprezentantoj atendis en akceptejoj dum ilian landon oni dividis je partoj. [[Sovetunio]] entute ne estis invitita. [[Britio]] kaj [[Francio]] trankviligis sian malsanan [[konscienco]]n, proponinte garantiojn al tio, kio restis de la senarmigita [[Ĉeĥoslovakio]] – sensenca [[gesto]] fare de la landoj, kiuj rifuzis estimi garantiojn rilate la tutecan, bone armitan membron de la [[Demokratio|demokratia]] komunumo. Kompreneble tiu ĉi garantio neniam estis realigita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la Munkena interkonsento estis akceptita kun enorma jubilo per plejparto de samtempuloj. Inter gratulintaj [[Neville Chamberlain]] estis [[Franklin D. Roosevelt]]. “Bona bubo” diris li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estas strange, sed ĉiuj atestintoj de tio kiel okazis la Munkena konferenco, esprimas la saman [[opinio]]n ke [[Hitlero]] tute ne aspektis kiel triumfanto. Li sopiris [[milito]]n, kiun li konsideris necesa por realigo de siaj [[ambicio]]j… Hitlero forlasis [[Munkeno]]n kun [[sento]] kvzaŭ li estis [[Trompo|trompita]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Paradokse sed la Munkeno transformiĝis je [[Psikologio|psikologia]] fino de la [[strategio]] de [[Hitlero]]. Antaŭ tio li ĉiam povis apelacii al [[kulposento]] rilate maljustaĵojn de la [[Versajla traktato|Versajlo]], kiu haveblis ĉe [[Demokratio|demokratiaj]] landoj; poste lia sola [[armilo]] iĝis kruda povo kaj montriĝis fino de tiu kvanto de [[ĉantaĝo]] al kiu povas cedi eĉ tiuj, kiuj plej multe timis [[milito]]n antaŭ ol preni propran pozicion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Per sia konduto en [[Bad Godesberg]] kaj [[Munkeno]] [[Hitlero]] elĉerpis la lastajn rezervojn de la [[Britio|brita]] bona [[volo]]. Malgraŭ [[Stulteco|stulta]] deklaro, farita post reveno al [[Londono]] pri tio ke li alportis “eternan [[paco]]n”, [[Neville Chamberlain]] estis plena je decidemo neniam denove cedi al [[ĉantaĝo]] kaj ekfunkciigis estimindan programon de rearmiĝo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …La Munkeno evidente iĝis turnopunkto, deviginta [[Franklin D. Roosevelt]] unuigi [[Usono]]n kun la [[Eŭropo|eŭropaj]] [[demokratio]]j, unue [[Politiko|politike]] kaj poiomete ankaŭ esence.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
== Aliaj aŭtoroj ==
 
{{Citaĵo
Linio 17 ⟶ 91:
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Intermilita periodo]]
* [[Ĉeĥoslovakio]]
 
[[Kategorio:20-a jarcento]]
[[Kategorio:Historio de Eŭropo]]
[[Kategorio:Naziismo]]
[[Kategorio:Ĉeĥoslovakio]]