Otto von Bismarck: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
+enkonduko +{{citaĵo}}
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 6:
{{citaĵo|teksto=Oni pleje mensogas antaŭ [[elekto]], dum [[milito]], kaj post [[ĉasado]].
|origina teksto=Es wird niemals so viel gelogen wie vor der Wahl, während des Krieges und nach der Jagd.}}
 
{{citaĵo|teksto=Ju malpli la homoj scias pri kiel oni faras kolbasojn kaj [[leĝo]]jn, des pli bone ili dormas.
|origina teksto=Je weniger die Leute davon wissen, wie Würste und Gesetze gemacht werden, desto besser schlafen sie.}}
 
{{citaĵo|teksto=Iom da [[amikeco]] valoras pli ol la [[admiro]] de la tuta mondo.
|origina teksto=Ein bißchen Freundschaft ist mir mehr wert als die Bewunderung der ganzen Welt.}}
 
{{citaĵo|teksto=Ni ne faru la eraron kun aliopiniuloj, ke ni dubu pri ilia komprenkapablo aŭ ilia bonvolo.
|origina teksto=Verfallen wir nicht in den Fehler, bei jedem Andersmeinenden entweder an seinem Verstand oder an seinem guten Willen zu zweifeln.}}
 
{{citaĵo|teksto=Kiam oni diras ke oni principe aprobas iun aferon, tio signifas ke oni ne havas la plej etan intencon realigi ĝin.
|origina teksto=Wenn man sagt, daß man einer Sache grundsätzlich zustimmt, so bedeutet es, daß man nicht die geringste Absicht hat, sie in der Praxis durchzuführen.}}
 
{{citaĵo|teksto=La [[libereco]] estas [[lukso]] kiun ne ĉiu povas permesi al si.
|origina teksto=Die Freiheit ist ein Luxus, den sich nicht jedermann gestatten kann.}}
 
{{citaĵo|teksto=Ju pli fortaj ni estas, des pli malverŝajne estas la [[milito]].
|origina teksto=Je stärker wir sind, desto unwahrscheinlicher ist der Krieg.}}
 
{{citaĵo|teksto=La [[politiko]] ne estas [[scienco]], kiel multaj de la sinjoroj profesoroj emas imagi; ĝi estas [[arto]].
|origina teksto=Die Politik ist keine Wissenschaft, wie viele der Herren Professoren sich einbilden, sondern eine Kunst.}}
 
{{citaĵo|teksto=Kiam ie ajn oni konkludas inter du potencoj la plej sendanĝer-aspektan konvencion, oni devas tuj demandi sin, kiun oni volas atenci.
|origina teksto=Wenn irgendwo zwischen zwei Mächten ein noch so harmlos aussehender Pakt geschlossen wird, muß man sich sofort fragen, wer hier umgebracht werden soll.}}
 
== Pri li ==
 
=== Henry Kissinger ===
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri komenco de la [[Franco-Prusa milito]]] Otto von Bismarck, grave antaŭinta sian [[tempo]]n, uzis tiam trukon, kiun ŝtataj agantoj de postaj [[generacio]]j transformis je siaspeca [[arto]]: li aranĝis likon al [[gazetaro]] de [[teksto]] de la tiel nomata [[Ems-depeŝo]]. Redaktita versio de [[telegramo]] de la [[reĝo]] aspektis kiel reĝa verdikto rilate [[Francio]]n. Furiozinta franca [[publiko]] postulis [[milito]]n kaj [[Napoleono la 3-a]] kontentigis ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Otto von Bismarck] Li ankaŭ estis la unua gvidanto, kiu enkondukis [[universala voĉdonrajton|universalan voĉdonrajton]] por [[viro]]j, kune kun sistemo de [[sociala asekuro]], kiu ne havis similaĵojn en la [[mondo]] dum sekvaj 60 jaroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sub influo de la [[reala politiko]] de Otto von Bismarck, Realpolitik, [[ekstera politiko]] transformiĝis je povkonkuroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Agoj de Otto von Bismarck estis same neatenditaj kiel lia personeco mem. La [[homo]] de “sango kaj fero” verkis [[prozo]]n ege simplan kaj belan, ŝatis [[poezio]]n kaj plenigis en sia [[taglibro]] tutajn paĝojn el [[George Byron]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Je la persono de Otto von Bismarck la [[Habsburgoj]] alfrontis la saman defion, kiun prezentis al ili [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] – [[politiko]]n foran de iu ajn sistemo de [[valoro]]j krom la [[gloro]] de sia propra [[ŝtato]]. Kaj ĝuste same kiel tio estis kun Richelieu, la Habsburgoj ne sciis kiel trakti tion kaj eĉ kiel kompreni naturon de tia politiko.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ [[opinio]] de Otto von Bismarck, por [[Prusio]] estis [[Profito|profite]] realigi tian [[politiko]]n, ĉar ĝiaj ĉefaj [[Ekstera politiko|eksterpolitikaj]] interesoj estis en sfero de fortiĝo de propraj pozicioj ene de [[Germanio]], la aliaj aferoj zorgigis ĝin plej malmulte.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sistemo de [[Klemens von Metternich]] spegulis koncepton de la [[18-a jarcento]], kiam la [[universo]] estis traktata kiel grandega [[Horloĝo|horloĝa]] [[mekanismo]] kun elementoj ideale alĝustigitaj unu al alia tiel ke kolapso de unu signifis misfunkciadon ankaŭ de ĉiuj aliaj. Otto von Bismarck reprezentis novan eraon en [[scienco]] kaj [[politiko]]. Li traktis la universon ne kiel mekanikan ekvilibron, sed en ĝia moderna versio – kiel konsistantan el eroj, troviĝantaj en senĉesa movado kaj reciproka influado, kio kreas por ni [[realo]]n. Lia plej ŝatata [[filozofo]]-[[Biologio|biologia]] doktrino estas la [[Evoluo|evolua]] teorio de [[Darwin]], bazita sur principo de postvivado de plej bone adaptitaj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pro majstra kompreno de nuancoj en dispozicio de la fortoj kaj ilia distribuo, kiun havis Otto von Bismarck, li povis dum sia tuta vivo anstataŭigi [[Filozofio|filozofiajn]] limigojn, kaŭzatajn de la sistemo de [[Klemens von Metternich]], per [[politiko]] de sinlimigo. Sed pro tio, ke tiuj ĉi nuancoj estis ne tiom evidentaj por sukcedintoj kaj imitantoj de Bismarck, laŭlitera sekvado al principoj de [[reala politiko]] kondukis ilin al troa dependeco de [[Milito|milita]] forto, kaj de tie iris rekta vojo al [[armilkonkuro]] kaj du [[mondmilito]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam en la internaj aferoj li estis ege [[Konservativismo|konservativisma]], Otto von Bismarck vidis neniujn obstaklojn por ŝoviĝo de la [[Prusio|prusa]] [[interna politiko]] [[Politika maldekstro|maldekstren]], se tio kongruis al celoj de la [[ekstera politiko]]. Ĉar la interna politiko ankaŭ estis instrumento de lia [[reala politiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive la plej grava [[dokumento]] rilata al la [[Krimea milito]], estis depeŝo de Otto von Bismarck kun analizo de situacio post la fino de la milito en 1856. Rimarkindas ke tiu ĉi depeŝo montris ekstreman fleksecon de [[Diplomatio|diplomatia]] metodo kaj mankon de [[konsciencriproĉo]]j ĉe serĉado de iuj ajn eblecoj. [[Germanio|Germana]] [[historiografio]] donis al la depeŝo de Bismarck trafan nomon: “Prachtbericht” aŭ “ekzemplodona raporto”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Otto von Bismarck] Sendube li agis same modere rilate la finon de siaj [[milito]]j, kiel senkompate li tiujn militojn estis komencanta. Tuj post kiam [[Germanio]] akiris limojn, kiujn li konsideris vive gravaj por ĝia [[sekureco]], Bismarck komencis singardan kaj stabiligan [[Ekstera politiko|eksteran politikon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post [[anekco]] de [[Alzaco-Loreno]] malamikeca rilato al [[Francio]] iĝis “natura manko de nia [[karaktero]]”, kontraŭ kio tiom persiste avertis Otto von Bismarck.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malkapablo de la “fera kanceliero” enradikigi sian [[politiko]]n forme de iuj institucioj devigis [[Germanio]]n turniĝi kiel [[sciuro]] en [[rado]] de [[diplomatio]], de kio ĝi sukcesis liberiĝi nur komencinte [[armilkonkuro]]n kaj poste uzinte [[milito]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Otto von Bismarck, soleca persono dum sia [[vivo]], estis eĉ malpli komprenita post foriro de sur scenejo, akirinte [[Mito|mitajn]] konturojn. Liaj sampatrujanoj memoris pri tri [[milito]]j, garantiintaj la [[Unuigo de Germanio|unuigon de Germanio]], sed forgesis pri malfacilegaj preparaj operacioj, kiuj ebligis tiujn ĉi militojn, kaj pri tiu [[modereco]], kiu necesis por profiti iliajn fruktojn. Ili vidis manifestiĝojn de forto, sed malsukcesis penetri profundan analizon, sur kiu tiuj ĉi fortoj baziĝis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La kanceliero staris al [[imperiestro]] kaj [[Reichstag]] pli proksime ol ili ambaŭ unu al la alia. Pro tio en certaj limoj Otto von Bismarck povis kvereligi inter si [[Germanio|germanajn]] internajn instituciojn same kiel li faris tion kun eksterlandaj ŝtatoj, realigante sian [[Ekstera politiko|eksteran politikon]]. Neniu el posteuloj de Bismarck posedis por tio lertecon, nek [[kuraĝo]]n. Rezulto de tio iĝis [[naciismo]], kiu estante ne ekvilibrigita de [[demokratio]], transformiĝis je [[ŝovinismo]], dum senigita je ĉia respondeco demokratio iĝis senfrukta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
Ambaŭ [[revoluciulo]]j, kiuj staris ĉe [[lulilo]] de la [[Nuntempo|nuntempa]] sistemo de la [[Eŭropo|eŭropaj]] ŝtatoj, enkorpigis plurajn el la dilemoj de la nuntempa periodo. [[Napoleono la 3-a]], pasiva revoluciulo, simbolis tendencon de adaptiĝo de [[politiko]] al [[publika opinio]]. Otto von Bismarck, revoluciulo-[[Konservativismo|konservativisto]], spegulis tendencon de identigado de politiko kun analizo de distribuado.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [en 1862 Otto von Bismarck sugestis al [[Aŭstrio]] transloki centron el [[Vieno]] al [[Budapeŝto]]] Tamen, malgajninte lukton pri [[dominado]] en [[Germanio]], [[Aŭstrio]] estis devigita sekvi la sugeston de Otto von Bismarck. Budapeŝto iĝis egala kaj foje gvidanta partnero en la novformita dueca Aŭstro-Hungara monarĥio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Germanio]] vidis neniujn [[Nacia intereso|naciajn interesojn]] en [[Balkanio]]. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la [[Aŭstro-Hungaria imperio]]. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca [[monarĥio]] kaŝis en si [[risko]]n de detruo de la tuta germana [[politiko]] de Otto von Bismarck. Germanlingvaj [[katoliko]]j de la [[imperio]] ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus [[dominado]]n de la [[Protestantismo|protestanta]] [[Prusio]] por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii [[Rusion]]. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – [[Anglio]], [[Francio]], [[Rusio]], [[Aŭstrio]] kaj [[Germanio]] – Francio iĝis [[Malamikeco|malamika]] lando, Britio estis nealirebla pro sia [[politiko]] de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la [[Eŭropo|eŭropa]] [[paco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Otto von Bismarck kaj [[Benjamin Disraeli]]] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de [[William Ewart Gladstone|Gladstone]] (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Benjamin Disraeli| Disraeli]] estis la sola ŝtata aganto, kiu iam sukcesis superi Otto von Bismarck.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1882, en la duan jaron post formiĝo de la dua “Unio de tri imperiestroj”, Otto von Bismarck metis siajn retojn eĉ pli vaste, konvinkinte [[Italio]]n transformi la Duoblan Union inter [[Aŭstrio]] kaj [[Germanio]] je la Triopa Unio, inkludinta Italion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de Otto von Bismarck al [[William Ewart Gladstone]]] Por Otto von Bismarck tiaj vidpunktoj estis ege malamindaj. Ne mirindas ke tiuj du titanaj figuroj tutkore [[Malamo|malamegis]] unu la alian. Rilato de Bismarck al Gladstone memorigis rilaton de [[Theodore Roosvelt]] al [[Woodrow Wilson]]: li konsideris la grandan viktorianon parte [[fripono]], parte pura [[problemo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pozicio de [[William Ewart Gladstone]] pri sia malamiko estis oble pli rekta, ekzemple kiam li nomis Otto von Bismarck “enkorpigo de [[malbono]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bedaŭrinde post foriro de Otto von Bismarck sindeteno estis kvalito, kiu plej multe mankis al [[Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je [[ideo]] de kruda forto, estis tio ke [[Germanio]], malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran [[Filozofio|filozofian]] bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de [[revo]]j pri kreado de nacia [[ŝtato]], ĉar li intence ekskludis el ĝi la [[Aŭstrio|aŭstriajn]] [[ĝermanoj]]n… Manko de [[Intelekto|intelektaj]] radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana [[ekstera politiko]]. [[Memoro]] pri tio ke Germanio dum longa [[tempo]] servis kiel ĉefa militejo de [[Eŭropo]] estigis ĉe la germana [[popolo]] profunde enradikiĝintan [[sento]]n de manko de [[sekureco]]. Kvankam la [[imperio]] de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara [[minaco]], kion atestas ilia [[obsedo]] je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema [[retoriko]]. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj [[najbaro]]j de Germanio samtempe.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sun influo de [[emocio]]j de momento kaj pro kompleta manko de kompreno de [[psikologio]] de la aliaj, la [[Germanio|germanaj]] gvidantoj post Otto von Bismarck] kombinis furiozon kun maldecidemo, metante la landon unue je izolado, kaj poste je la [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Versajla traktato]] estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la [[Versajla palaco]]. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa [[humiligo]]. Antaŭ 50 jaroj Otto von Bismarck sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami [[Unuigo de Germanio|unuigon de Germanio]]. Nun la venkintoj respondis per [[ofendo]] al la ofendo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalin]], granda [[ideologo]], efektive ne metis sian ideologion je la servo al [[reala politiko]]. [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] aŭ Otto von Bismarck havus neniujn [[problemo]]jn pri kompreno de lia [[strategio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Otto von Bismarck foje diris ke [[Unuigo de Germanio|germana unueco]] neniam okazos per [[intertrakto]]j, sed sole per “[[sango]] kaj [[fero]]”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de [[Hanojo]] pri la [[Vjetnamio|vjetnama]] unueco.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[19-a jarcento]] ekzistis du modeloj de sistemo de [[povekvilibro]]: [[Britio|brita]] modelo kies ekzemplo estis aliro de [[Lord Palmerston]] kaj [[Benjamin Disraeli]], kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta [[minaco]] al la ekzistanta [[povekvilibro]] antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de [[problemo]]j per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio [[influo]] por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun [[Germanio]] dum la du [[mondmilito]]j, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la [[Tradicio|tradicia]] usona aliro al internaciaj aferoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Unuigo de Germanio]]
 
{{havenda artikolo}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Bismarck, Otto}}
[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj]]
Linio 29 ⟶ 263:
[[Kategorio:Politikistoj]]
[[Kategorio:Germana literaturo]]
[[Kategorio:19-a jarcento]]