Versajla traktato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 26:
|origina teksto =
}}
 
== Henry Kissinger ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Puna [[paco]] ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin [[Ofendo|ofendita]], estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj nur en la post-Versajla periodo [[Francio]] venis al klara kompreno de tio, ke [[malvenko]] farita al ĝi de [[Germanio]] en 1871, ne estis [[devio]] de la [[normo]]. Sola vojo por Francio konservu [[povekvilibron]] kun Germanio povus esti divido de Germanio je konsistigantaj ĝin ŝtatoj, eble per restarigo de la [[Germana konfederacio]] de la [[19-a jarcento]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] Garantioj daŭris nelonge. Rifuzo de la [usona] [[Usona senato|senato]] ratifiki la Versajlan traktaton faris ilin neaktualaj; kaj [[Britio]] uzis tiun pretekston por ankaŭ liberiĝi de siaj sindevigoj. Rezigno de [[Francio]] de siaj antaŭaj postuloj evidentiĝis ĉiama dum garantioj estis mallongdaŭraj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la Versajla traktato estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la [[Versajla palaco]]. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa [[humiligo]]. Antaŭ 50 jaroj [[Otto von Bismarck]] sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami [[Unuigo de Germanio|unuigon de Germanio]]. Nun la venkintoj respondis per [[ofendo]] al la ofendo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la Versajla traktato] Landoj-aliancanoj fine venis al la tiel nomata “mandata principo”, kiu estis same originala kaj [[Hipokriteco|hipokrita]]. La [[Germanio|germanaj]] [[kolonio]]j, same kiel la eksaj teroj de la [[Otomana imperio]] en [[Proksima Oriento]], estis donitaj al diversaj venkintoj laŭ “mandato” sub observado de la [[Ligo de Nacioj]] por rapidigo de ilia [[sendependiĝo]]. Kion konkrete tio signifis neniam estis definite kaj rezulte de tio haveblo de mandato tute ne rapidigis sendependiĝon de tiuj teritorioj kompare al situacio en la aliaj kolonioj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la Versajla traktato] Tio kio aperis rezulte de ĝi estis fragila [[kompromiso]] inter [[Usono|usona]] [[utopiismo]] kaj [[Eŭropo|eŭropa]] [[paranojo]] – tro limigita per diversaj klaŭzoj por efektivigi [[revo]]jn de la unua, tro spekulativa por forigi [[timo]]jn estigitajn de la lasta.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de [[memdetermino]] ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la [[Aŭstro-Hungaria imperio]]… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Antaŭ la [[Unua mondmilito|milito]] [[Germanio]] havis fortajn [[najbaro]]jn [[Oriento|oriente]] kaj [[Okcidento|okcidente]]. Ĝi ne povis ekspansii en iu ajn direkto sen alfronti [[rezisto]]n de granda ŝtato – [[Francio]], la [[Aŭstrio-Hungara imperio]] aŭ [[Rusio]]. Sed post subskribo de la Versajla traktato oriente Germanio ne plu havis kontraŭpezon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[intermilita periodo]]] [[Pollando]] mem estis tro malforta por preni sur sin [[rolo]]n de [[Rusio]] [je detenado de [[Germanio]]]. La Versajla traktato fakte stimulis Rusion kaj Germanion dividi [[Pollando]]n, ĝuste kion ili faris post 20 jaroj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La Versajla solvo estis mortnaskita, ĉar [[valoro]]j kiujn ĝi proklamis kontraŭis stimulojn necesajn por subteni ĝin: plejparto de [[ŝtato]]j, necesaj por garantii defendon de la interkonsento, konsideris ĝin pli aŭ malpli [[Maljusteco|maljusta]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Germanio|germana]] [[iredentismo]], do strebo al unuiĝo de ĉiuj [[germanoj]], estis subtenata de la baza principo de la Versajla traktato, kreskigante [[kulposento]]n ĉe la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En longdaŭra perspektivo [[Germanio]] post la Versajlo estis en oble pli bonaj kondiĉoj por [[Dominado|domini]] en [[Eŭropo]] ol antaŭ la [[Unua mondmilito|milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pasis ne pli ol kvin jaroj kaj ambaŭ potencoj, venkitaj dum la [[Unua mondmilito|milito]] unuiĝis en [[Traktato de Rapallo (1922)|Rapallo]]. Kreskanta [[kunlaboro]] inter [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] iĝis decida bato kontraŭ la Versajla sistemo, kion ne tuj povis kompreni [[demokratio]]j, kiuj estis tro demoralizitaj tiumomente.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel [[Ferdinand Foch]]], kiam ĝi prognozis ke [[Germanio]] denove ekmilitos kontraŭ [[Britio]] pro la samaj [[problemo]]j, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la [[Unua mondmilito|lastan militon]]”. [[Malpermeso]]j truditaj de la Versajla traktato, kiel asertis stabaj [[militisto]]j, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe [[Politiko|politike]] forta por forĵeti [[kateno]]jn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de [[Francio|francoj]], la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la [[ŝoko]] de [[malvenko]], estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun [[Usono]] devis lerni rilate [[Irako]]n fine de la [[Golfa milito]] en 1991. Ne pli frue ol en 1921 – do nur du jarojn post la subskribo de la Versajla traktato – estis difinita sumo de [[reparacio]]j. Ĝi estis [[Absurdo|absurde]] alta: 132 miliardoj da oraj markoj (proksimume 40 miliardoj da [[Usona dolaro|usonaj dolaroj]], kio en nuntempaj [[prezo]]j estus proksimume 323 miliardoj da dolaroj), do la sumo kiu neeviteble sekvigus germanajn [[pago]]jn ĝis la fino de la jarcento. Sufiĉe prognozeble [[Germanio]] anoncis sian [[bankroto]]n; eĉ se la internacia [[Financo|financa]] sistemo sukcesus aranĝi tiom grandan ĝiron de [[Banko|bankaj]] aktivoj, neniu germana [[Demokratio|demokratia]] [[registaro]] restus reganta se ĝi akceptus tion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la Versajlo efektive kaŭzis ion pli similan al [[Ekstera politiko|eksterpolitika]] [[Partizano|partizana]] [[milito]] ol la mondordon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri interproksimiĝo de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] dum la [[intermilita periodo]]] …[[Okcidento|okcidentaj]] aliancanoj kreis kondiĉojn por ĝi, subiginte al [[ostrakismo]] la plej grandajn kontinentajn [[potenco]]jn per kreado de zono de malfortaj [[ŝtato]]j malamikaj unu al alia, kaj per dispartigo de Germanio kaj Sovetunio. Ĉio ĉi kreis maksimumon de instigaj [[motivo]]j por Germanio kaj Sovetunio por superi [[Ideologio|ideologian]] [[malamikeco]]n kaj kunlabori pri [[detruado]] de la Versajlo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la Versajla traktato] Al [[Hitlero]] kaj [[Stalin]], kiuj ne havis ŝarĝon de [[pasinteco]] kaj estis instigataj de strebo al la [[potenco]], restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, [[Paco|pacemaj]] kaj fakte [[Timo|timemaj]] ŝtataj agantoj de la [[intermilita periodo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Lokarna pakto|Lokarno]], kiu estis laŭdata en 1925 kiel transiranta sojlon al eterna [[paco]], efektive signifis komencon de la fino de la internacia ordo starigita de la Versajlo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar por la Versajla ordo ne ekzistis [[Geopolitiko|geopolitika]] bazo, ŝtataj agantoj faris personajn rilatojn rimedo por ĝia subtenado – la paŝo tute nekonata al iliaj antaŭuloj… Ekde tiam tendenco al personigo de oficialaj rilatoj nur kreskis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la tempo de [[krizo]]j francoj preferis la firman kaj severan [[Raymond Poincaré]], kiu insistis je strikta plenumo de la postuloj de la Versajla traktato. Kiam krizoj iĝis tro dolorigaj – kiel dum la okupado de [[Ruhr-regiono]] – denove aperadis [[Aristide Briand]]. [[Problemo]] je tiu konstanta pelmelo konsistis en tio, ke [[Francio]] perdis kapablon efektivigi [[politiko]]n, realigatan de ĉiu el tiuj kontraŭaj figuroj ĝis logika fino: Francio jam ne estis sufiĉe forta por efektivigi politikon de Poincaré, sed la franca [[publika opini]]o donis al Briand malmulte da eblecoj rilate proponon de Germanio pri atingo de ĉiama [[paco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eksterlande [[Hitlero]] akiris plej grandan [[sukceso]]n kiam la [[mondo]] [[Opinio|opiniis]] ke li persekutas normalajn, limigitajn [[celo]]jn. Ĉiuj liaj plej grandaj [[triumfo]]j okazis dum la unuaj kvin jaroj de la [[regado]], en 1933-1938, kaj estis bazitaj sur konjektoj de liaj [[viktimo]]j ke lia celo estas konformigi la Versajlan sistemon al la principoj kiujn ĝi mem deklaris. Sed tuj post kiam Hitlero ĉesis ŝajnigi ke li korektas faritajn maljustaĵojn, [[fido]] al li malaperis.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La Versajlo kaj [[Lokarna traktato|Lokarno]] pavimis la [[vojo]]n por [[Germanio]] direkte al [[Orienta Eŭropo]], kie pacienca germana estraro kun tempopaso atingus [[dominado]]n per [[Paco|pacaj]] rimedoj aŭ eble la [[Okcidento]] mem donus ĝin al ĝi. Sed [[Despero|despera]] [[megalomanio]] de [[Hitlero]] transformis tion kio povus iĝi paca evoluo je la [[Dua mondmilito|mondmiliton]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …kadre de principoj de la Versajlo okupado de [[Ĉeĥoslovakio]] estis limo, ĉar ĝi montris ke [[Hitlero]] strebis al [[dominado]] en [[Eŭropo]], nek al [[memdetermino]] aŭ egalaj rajtoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ordo, estiĝinta el la [[Vestfala paco]], daŭris 150 jarojn; internacia sistemo kreita de la [[Viena kongreso]] daŭris 100 jarojn; internacia ordo propra al la [[Malvarma milito]] finiĝis post 40 jaroj. (La Versajla reguligado neniam funkciis kiel sistemo, akceptebla por grandaj [[potenco]]j, kaj estis io apenaŭ pli granda ol nura armistico inter la du [[mondmilito]]j).
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
 
== Aliaj aŭtoroj ==