Josif Stalin: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e stilo + ampleksigo
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 75:
|aŭtoro = [[José Ortega y Gasset]]
|verko = La ribelo de la amasoj (1930)
|origina teksto =
}}
 
=== Henry Kissinger ===
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Versajla traktato]]] Al [[Hitlero]] kaj Stalin, kiuj ne havis ŝarĝon de [[pasinteco]] kaj estis instigataj de strebo al la [[potenco]], restis nenio krom forblovi tiun ludkartan dometon, kreitan de plenaj je bonaj intencoj, [[Paco|pacemaj]] kaj fakte [[Timo|timemaj]] ŝtataj agantoj de la [[intermilita periodo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome pro sia konvinkiteco je tio ke lia [[ideologio]] enkorpigas [[Historio|historian]] [[vero]]n, Stalin kun tuta senkompato [[Defendo|defendis]] la [[Sovetunio|sovetian]] [[Nacia intereso|nacian intereson]], estante libera de tio, kion li konsideris [[Hipokriteco|hipokrita]] [[moralo]] aŭ personaj ligitecoj. Stalin estis vera [[monstro]]; sed en la aferoj de [[ekstera politiko]] li estis en pleja grado realisto – [[Pacienco|pacienca]], [[Sagaco|sagaca]] kaj nefleksigebla kiel [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] de sia [[tempo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj tamen malflekseco de Stalin koncernis nur [[Komunismo|komunisman]] [[ideologio]]n. Lia komunista konvinkiteco donis al li eblecon esti ekstreme fleksa je [[taktiko]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin, granda [[ideologo]], efektive ne metis sian ideologion je la servo al [[reala politiko]]. [[Armand Jean du Plessis de Richelieu]] aŭ [[Otto von Bismarck|Bismarck]] havus neniujn [[problemo]]jn pri kompreno de lia [[strategio]]. Ideologie okulŝirmitaj estis ĝuste ŝtataj agantoj de la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj; rifuzinte povan [[politiko]]n, ili opiniis ke premiso de bonaj rilatoj inter la landoj estas komuna [[kredo]] je principoj de [[kolektiva sekureco]] kaj ke ideologia [[malamikeco]] ekskludas ĉian ajn praktikan eblecon de [[kunlaboro]] inter [[faŝistoj]] kaj [[komunistoj]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar Stalin ne deziris kontraŭstari la [[Germanio|germanan]] [[armeo]]n je la tiama [[Sovetunio|sovetia]] limo, nek ekbatali kontraŭ [[Hitlero]], la kvara dspartigo de [[Pollando]] prezentiĝis sola alternativo (fakte ĝuste sama [[logiko]] kondukis [[Katerina la Granda|Ekaterinon la Grandan]] al neceso kune kun [[Prusio]] kaj [[Aŭstrio]] fari la unuan [[Dispartigoj de Pollando|dispartigon de Pollando]] en 1772). La fakto ke Stalin atendis la tutan jaron antaŭ ol [[Hitlero]] faros la unuan paŝon, atestas liajn ŝtalajn nervojn kun kiuj li efektivigis sian [[Ekstera politiko|eksteran politikon]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive britaj garantioj al [[Pollando]] kaj [[Rumanio]] senigis [[Sovetunio]]n je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la [[Okcidento|okcidentaj]] [[demokratio]]j… unuflankaj britaj garantioj iĝis [[donaco]] por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se [[Hitlero]] direktiĝus [[Oriento|orienten]], Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de [[Britio]] en la [[milito]] eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis [[frukto]]jn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin, kiu sentis ke [[milito]] estas neevitebla, [[Espero|esperis]] [[Profito|profiti]] ĝin sen partopreni.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin bonorde turniĝis inter du flankoj. Sed fine mankis iu ajn [[konkurenco]]. Nur unusola [[Hitlero]] povus reale proponi al Stalin [[Teritorio|teritoriajn]] akirojn en [[Orienta Eŭropo]], kiuj interesis lin. Kaj tion li sufiĉe pretus pagi per [[Eŭropo|eŭropa]] [[milito]], kiu ne koncernus [[Sovetunio]]n.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin ne hastis, malsame ol [[Hitlero]], antaŭ li ne staris iu fina dato kaj li havis fortikajn [[nervo]]jn. Do Stalin atendis, maltrankviligante Hitleron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri prioritatoj de [[Hitlero]]] …de [[Britio]] li deziris neenmiksiĝon je la aferoj en la kontinento kaj de [[Sovetunio]] li deziris akiri Lebensraum aŭ “vivospacon”. Nur danke al siaj atingoj Stalin sukcesis ŝanĝi prioritatojn de Hitlero, eĉ se provizore.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[pakto Ribbentrop-Molotov]]] Stalin gajnis marĉandon danke al tio, ke li konservis [[Sovetunio|sovetian]] ludmonon ĝis la lasta momento. Kialo konsistis en tio ke [[Hitlero]] tute evidente estis preta proponi al li senpage tion, kio en iu ajn unio kun [[Britio]] aŭ [[Francio]] li povus ricevi nur post sangoverŝa [[milito]] kontraŭ [[Germanio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Realo|Reala]] [[problemo]] konsistis en tio, ke [[Britio]] ne povis akcepti kondiĉojn de Stalin sen damaĝi siajn principojn, kiujn ĝi [[Defendo|defendis]] ekde la [[tempo]] de la fino de la [[Unua mondmilito]]. Ne havis sencon starigi [[malpermeso]]n pri malaperigado de etaj landoj fare de [[Germanio]], se tio supozis donon de la sama rajto al [[Sovetunio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin havis [[strategio]]n, sed ne principojn dum la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj [[Defendo|defendis]] principojn sen krei iun ajn strategion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis 1941 [[Hitlero]] kaj Stalin strebis al netradiciaj [[celo]]j per [[Tradicio|tradiciaj]] rimedoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[okupado de baltaj landoj]] en 1939] [[Celo]] de Stalin certe estis krei plian bufrozonon por [[Leningrado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin reagis preskaŭ ĉiam [[Stereotipo|stereotipe]]. En neniu momento de sia kariero li elmontris [[timo]]n, eĉ kiam li ne povus ne senti ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Stalin] Ekstreme preciza kiel kalkulilo, li malsukcesis tamen ĝuste konsideri [[Neŭrozo|neŭrozan]] [[karaktero]]n de la [[personeco]] de [[Hitlero]] kaj pro tio li malsukcesis [[Prognozo|prognozi]] eblecon de [[respondo]] de Hitlero al alfrontita de li [[defio]] forme de [[milito]] ĉe du [[fronto]]j, kiom ajn senracia estus tia kurso.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri okupado de [[Okcidento|okcidentaj]] [[teritorio]]j en 1939-1941] Kiam tiu procezo finiĝis, Stalin revenigis la tutan teritorion, kiun [[Rusio]] perdis fine de la [[Unua mondmilito]]; per tio la aliancanoj pagis la lastan kontribuon kiel [[puno]]n pro ekskludo de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]] el partopreno en la [[Paco|paca]] konferenco en 1919.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por Stalin tamen la plej terura tago iĝis la 27-a de septembro 1940, kiam [[Germanio]], [[Italio]] kaj [[Japanio]] subskribis la [[Antikominterna pakto|Triflankan pakton]], devigantan ĉiun el tiuj ĉi landoj ekmiliti kontraŭ iu ajn alia lando, kiu subtenus [[Britio]]n. Se esti preciza, la pakto speciale ekskludis rilatojn de ĉiu el la subskribintaj ĝin landoj kun [[Sovetunio]]… Kaj kvankam la Triflanka pakto estis tute evidente direktita kontraŭ [[Vaŝingtono]], Stalin ne havis kialojn senti sin trankviligita.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu sekvis el provoj aranĝi personan renkontiĝon de [[Hitlero]] kaj Stalin post la subskribo de la [[Antikominterna pakto|Triflanka pakto]]. Ĉiu el la [[gvidanto]]j faris ĉion eblan por eviti ĝin, deklarante ke li ne povas forlasi sian landon kaj ŝajne [[Logiko|logika]] loko de renkontiĝo kiel [[Brest-Litovsko]] ĉe la limo portis en si tro multe da pezaj [[Historio|historiaj]] [[rememoro]]j.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Hitlero]] kredis je tio, ke forto de la [[volo]] povas superi ĉiujn obstaklojn. Lia tipa reago al [[rezistado]] estis transigo de ĝi je la formo de persona kontraŭstaro. Hitlero neniam lasis bonajn kondiĉojn komplete maturiĝi jam pro tio, ke la prozeco de atendado mem signifus ke obstakloj povus superi lian volon. Stalin estis ne nur pli [[Pacienco|pacienca]], sed ankaŭ kiel [[komunisto]] pli [[Estimo|estimis]] [[Historio|historiajn]] fortojn. Dum preskaŭ 30 jaroj de sia [[regado]] li neniam metis je unu [[vetludo]] ĉiujn ludmarkojn kaj erare opiniis ke ankaŭ Hitlero neniam faros tion.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ŝajnas ke Stalin estis certa ke la sekvonta jaro 1942 estos la jaro decidonta la [[demando]]n pri la [[milito]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Stalin] [[Pakto Ribbentrop-Molotov|Pakto Hitlero-Stalin]] donis al li dujaran paŭzon kaj traktato pri neagreso kun [[Japanio]] ebligis post duonjaro transloki armeajn trupojn de [[Rusia Fora Oriento|Fora Oriento]] por partopreni la [[Batalo de Moskvo|batalon ĉe Moskvo]], kiu decidis la rezulton de la [[milito]] favore al li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefa malforteco de Stalin kiel ŝtata aganto estis ke li tendencis aljŭgi al siaj [[malamiko]]j la saman kapablon je malvarma kalkulado kiun posedis li mem kaj pri kiu li multe [[Fiero|fieris]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tio ke Stalin estis preta al grandaj [[cedo]]j videblis el reago de [[Molotov]], kiam la 22-an de junio [[Friedrich-Werner Graf von derSchulenburg]] alportis al li [[Germanio|germanan]] militdeklaron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sendube Stalin estis tiom grave [[Ŝoko|ŝokita]] de tio, ke [[Germanio]] deklaris kontraŭ li [[milito]]n, ke lin trafis io simila al [[depresio]], kio daŭris ĉirkaŭ dek tagojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin [[Espero|esperis]] pri [[racio]] de [[Hitlero]] kaj malgajnis; Hitlero esperis ke Stalin rapide [[Malvenko|malvenkos]] kaj ankaŭ malgajnis. Sed se [[eraro]] de Stalin estis korektebla, do eraro de Hitlero ne.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam iu [[Usono|usona]] [[generalo]] dum la [[Potsdama konferenco]], dezirante [[Flato|flati]] al Stalin, rimarkigis kiom [[Ĝojo|ĝoje]] evidente estas vidi la [[Rusio|rusajn]] trupojn en [[Berlino]], tiu sarkasme respondis: “Caro [[Aleksandro la 1-a (Rusio)|Aleksandro la 1-a]] marŝis ĝis [[Parizo]]”.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiel [[komunisto]] Stalin rifuzis vidi diferencon inter la [[Demokratio|demokratiaj]] kaj [[Faŝismo|faŝistaj]] landoj, kvankam li sendube konsideris la demokratiojn malpli [[Senkompato|senkompataj]] kaj eble malpli [[Danĝero|danĝeraj]] por li.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri Stalin] Kunlaboro kun [[Hitlero]] ne [[Simpatio|simpatiigis]] lin al [[naziismo]], same kiel sekvinta alianco kun la [[Demokratio|demokratiaj]] landoj ne igis lin taksi avantaĝojn de institucioj de la [[Libereco|libera]] [[mondo]]. Li prenis de ĉiu provizora partnero ĉion eblan per [[diplomatio]] kaj okupis per forto ĉion kion oni ne donis al li propravole – ĝis tio minacis [[risko]]n de [[milito]]. Lia gvida [[stelo]] restis la sovetia [[nacia intereso]], refraktata je prismo de [[Komunismo|komunisma]] [[ideologio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉar [[Franklin D. Roosevelt]] ne [[Deziro|deziris]] priparoli [[celo]]jn de la [[milito]] antaŭ la [[Stalingrada batalo|Stalingrado]] kaj ĉar Stalin opiniis ke frontolinioj difinis [[Politiko|politikan]] rezulton fine de la [[milito]], plejparto de la [[ideo]]j de la milita [[tempo]] rilate la postmilitan agordon de la komuna komunumo devenis de [[Winston Churchill]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri rilato de [[Franklin D. Roosevelt]] al [[Winston Churchill]]] Li konsideris Churchill kamarado de la milita periodo; Stalinon li konsideris partnero pri konservado de la postmilita [[paco]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la germana atako en 1941] Komence de la [[milito]] Stalin evudente estis preta akcepti solvon surbaze de limoj de 1941; kaj li estis tro [[Ciniko|cinika]] por ne atendi proponon de iu quid pro quo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu [[Konscio|konsciis]] pli bone ol Stalin [[senco]]n de malnova diro: [[regado]] je naŭ dekonoj difinas rajton de [[posedado]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En 1941 la ĉefa zorgo de Stalin estis limoj; en 1945 tio estis jam [[Politiko|politika]] kontrolo super [[teritorio]]j, situantaj ekster tiuj ĉi limoj.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pretendoj de Stalin pri la suda parto de [[Saĥaleno]] kaj la [[Kurilaj insuloj]] efektive havis, kvankam iom nebulan, rilaton al la [[Sovetunio|sovetia]] [[sekureco]] kaj la [[Rusio|rusa]] historio.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Problemo]], alfrontita de Stalin en liaj rilatoj kun la [[Usono|usona]] estraro, konsistis je tio ke li kun granda malfacilo estis komprenanta kiom gravan [[rolo]]n por ili ludis [[moralo]] kaj laŭĝeleco en iliaj vidpunktoj pri [[ekstera politiko]]. Stalin efektive ne estis komprenanta kial la usona estraro faras tian bruon rilate internan aranĝon de [[Orietna Eŭropo|orienteŭropaj ŝtatoj]], pri kiuj ĝi havas neniun rimarkindan [[Strategio|strategian]] intereson. [[Fideleco]] de usonanoj al principo ne ligita al konkreta intereso kiu estus tute klara, igis Stalin serĉi kaŝitajn motivojn.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Potsdama konferenco]]] En tiu momento [[Harry S. Truman]] forkondukis Stalinon flanken kaj informis lin pri [[ekzistado]] de [[atombombo]] en [[Usono]]. Stalin certe jam sciis pri tio de siaj [[Sovetunio|sovetiaj]] [[spiono]]j; fakte li eksciis pri ĝi delonge antaŭ ol Truman mem.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Veraj [[fanatikulo]]j de tiu ĉi afero sidis en [[Pekino]] kaj [[Pjongjango]]; la [[Korea milito]] tute ne estis [[Moskva Kremlo|Kremla]] [[komploto]] aranĝita por engaĝi [[Usono]]n je [[Azio]] por poste havi eblecon ataki [[Eŭropo]]n… Efektive [[helpo]] de Stalin al [[Ĉinio]] estis sufiĉe [[Avareco|avara]], li postulis pagi ĝin per kontanta [[mono]], kio kreis bazon por la ĉino-[[Sovetunio|sovetia]] [[kverelo]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Korea milito]]] Stalin ne serĉis pretekston por komenci la totalan [[milito]]n; li plej forte strebis eviti ĝin.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En singarda kaj suspektema [[naturo]] de Stalin estis nenio de senracia [[aventuristo]]; li ĉiam preferis agi kaŝe kaj ĉirkaŭvoje ol iniciati veran [[konfrontiĝo]]n kaj li montris specialan [[singardemo]]n por ne riski militan konfrontiĝon kontraŭ [[Usono]] – kaj ne senbaze. Pro misproporcio rilate [[Nuklea armilo|nukleajn]] eblecojn de la flankoj, ĝuste [[Sovetunio]] perdus ĉion en la totala milito.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Usono|Usonaj]] [[gvidanto]]j vidis en la [[Korea milito]] [[Sovetunio|sovetian]] [[strategio]]n de allogado de [[Usono]] je [[konflikto]]j de la fora [[Azio]] por faciligo de sovetia [[atako]] kontraŭ pozicioj de la aliancanoj en [[Eŭropo]], kio estis plej granda trotakso de sovetia povo kaj [[metodo]]j de Stalin. En neniu el la etapoj de sia [[kariero]] tiu ĉi skrupula kaj ruza analizisto estis ĵetanta sur [[pesilo]]n ĉion samtempe. Samtempe Stalin traktis kreskigon de la povo fare de la Okcidento ne kiel [[Defendo|defendan]] entreprenon, kia ĝi efektive estis, sed kiel pretekston por [[Milito|milita]] [[konfrontiĝo]], kiun li ĉiam [[Timo|timis]] kaj kiun li sinsekve penis eviti. Ambaŭ flankoj fakte estis sin preparantaj al la evento, kiu spegulis [[intenco]]jn de neniu el ili – al la rekta grandskala [[defio]].
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[GDR]]] Stalin neniam agnoskis tiun reĝimon kiel plenrajtan [[Suvereneco|suverenan]] [[ŝtato]]n kaj donis al ĝi statuson diferencan de ĉiuj aliaj [[Orienta Eŭropo|orienteŭropaj]] satelitoj ĝuste por konservi Orientan Germanion kiel atuton, kiam [[unuiĝo de Germanio]] estos priparolata serioze.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri propono de Stalin en 1952 [[unuiĝo de Germanio |unuigi Germanion]] kiel [[Neŭtraleco|neŭtralan]] ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al [[Usono]], la [[Sovetunio|sovetiaj]] armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la [[Pollando|pola]] limo, do 160 km orienten. Konzice dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de [[NATO]], ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Posteulo]]j de Stalin eĉ pli ol ilia eksa estro bezonis ripozpaŭzon en la streĉiteco kun la [[Okcidento]]. Ili tamen ne posedis lian [[aŭtoritato]]n, lian akran percepton, lian [[sagaco]]n kaj kio plej gravas, al ili mankis [[Politiko|politika]] unueco, necesa por sekvi tiom komplikan kurson.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ŝtatestra renkontiĝo en [[Ĝenevo]] en 1955 iĝis deirpunkto de ĉiuj ĉi [[aventuro]]j. Laŭvoje el Ĝenevo hejmen, [[Nikita Ĥruŝĉov]] haltis en [[Berlino|Orienta Berlino]], kie li agnoskis [[suvereneco]]n de la [[GDR|orientgermana]] [[Komunismo|komunista]] reĝimo. Tio estis la paŝo, kiun evitis Stalin. Por la resta periodo de la [[Malvarma milito]] afero de [[unuiĝo de Germanio]] malaperis el internacia agendo, ĉar [[Moskvo]] transigis ĝin al kompetenco de [[intertrakto]]j inter la du germanaj ŝtatoj. Kaj ĉar [[Politiko|politika]] [[pezo]] de tiuj ĉi ŝtatoj estis nekomparebla kaj neniu el ili planis fari [[suicido]]n, la unuiĝo povis okazi nur kadre de politika kolapso de unu el ili. Do la [[Berlina krizo]] en 1958-1962 estis naskita de Ĝenevo.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin neniam [[Risko|riskis]] sovetian [[aŭtoritato]]n en la “[[tria mondo]]”. Li opiniis ke tiuj [[teritorio]]j troviĝas for de lia lando kaj estas tro malstabilaj, [[gvidanto]]j de tiuj landoj estas malfacile kontroleblaj kaj [[Sovetunio]] estis ankoraŭ ne sufiĉe forta por engaĝiĝi je [[aventuro]]j en malproksimaj distancoj – kvankam eble kun tempopaso kresko de sovetia [[Milito|milita]] povo povus ŝanĝi lian aliron.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Posteulo]]j de Stalin tamen ne havis lian nehaltigeblan alcelecon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Stalin eble havis nebulan [[imago]]n pri la vera [[povekvilibro]] kaj pro tio reagis al la [[Usono|usona]] kreskado de la [[Milito|milita]] potencialo dum la peiodo de la [[Korea milito]] per “[[Paco|paca]] [[Diplomatio|diplomatia]] noto” de 1952. En la terura transira periodo post la [[morto]] de Stalin liaj [[posteulo]]j malĝuste traktis propran kapablon al postvivado sen ekstera [[defio]] kiel pruvon de malforteco de la [[Okcidento]]. Kaj ili trompis sin konsiderante gravaj iujn [[Sovetunio|sovetiajn]] atingojn en la [[evoluonta mondo]]. [[Nikita Ĥruŝĉov]] kaj liaj posteuloj konkludis ke ili [[sukceso]]s superi la [[tirano]]n. Anstataŭ ol kvereligi la [[Kapitalismo|kapitalistan]] [[mondo]]n, kio estis la ĉefa [[strategio]] de Stalin, ili preferis [[Venko|venki]] ĝin per [[Berlina krizo|ultimatoj pri Berlino]], lokado de [[Karibia krizo|misiloj en Kubo]] kaj [[aventurismo]] en la tuta evoluonta mondo. Tiu ĉi peno tamen tiomgrade superis la sovetiajn eblecojn ke transformis la [[stagnado]]n je la disfalon.
|aŭtoro= [[Henry Kissinger]]
|verko= [[Diplomatio (libro)|Diplomatio]] [1994]
|origina teksto =
}}