Karl Marx: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Socia kaj politika filozofio}}
ampleksigo
Linio 13:
[[Dosiero:Marx_color2.jpg|eta|dekstra|La filozofoj nur diversmaniere interpretis la mondon. La afero tamen estas ŝanĝi ĝin. ]]
[[Dosiero:SBZ_1948_214_Karl_Marx.jpg|eta|dekstra|La historio de ĉiu ĝis nun ekzistanta socio estas la historio de klasbataloj. ]]
{{Citaĵo|teksto = '''La moderna [[ŝtato]] estas nur komitato, kiu [[Administrado|administras]] la komunajn [[problemo]]jn de la [[Burĝaro|burĝa klaso]].'''
|aŭtoro = Kun [[Friedrich Engels]] |verko = [[Manifesto de la Komunista Partio]] |origina teksto =}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[revolucio]]j ĝis nun pruvis nur unu aferon, nome, ke multaj aferoj povas esti ŝanĝitaj, sed ne la [[homo]].
Linio 67 ⟶ 64:
 
{{Citaĵo|teksto = [[Lukso]] estas la malo de nature [[Neceseco|necesa]]. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}}
 
=== Das Kapital ===
{{Citaĵo|teksto =Produktado de plusvaloro aŭ plusfarado estas la absoluta leĝo de tiu produktadmaniero [de kapitalismo].|aŭtoro = |verko =Das Kapital, MEW 23, 647|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La akumulado de riĉaĵo ĉe unu poluso estas do samtempe akumulado de mizero, laborturmento, sklaveco, nesciado, brutaliĝo kaj morala difektiĝo ĉe la kontraŭa poluso, do ĉe tiu klaso kiu produktas sian propran produkton kiel kapitalon.|aŭtoro = |verko =Das Kapital, MEW 23, 674-675|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La perforto estas la akuŝisto de ĉia malnova socio kiu gravedas je nova.|aŭtoro = |verko =Das Kapital, MEW 23, 779|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La sola parto de la tiel nomata nacia riĉaĵo, kiu reale eniras en la tutan posedon de la modernaj popoloj, estas ‒ ilia ŝtatŝuldo.|aŭtoro = |verko =Das Kapital, MEW 23, 782|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Kun konvena profito la kapitalo fariĝas aŭdaca. Dek elcento sekuraj, kaj eblas apliki ĝin ĉie; 20 elcento, ĝi vigliĝas; 50 elcento, pozitive aŭdaca; por 100 elcento ĝi stamfas ĉiajn homajn leĝojn sub sian piedon; 300 elcento, kaj ne ekzistas krimo kiun ĝi ne riskus, eĉ riske de pendumilo.|aŭtoro = |verko =Das Kapital, MEW 23, 801|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Kiel la sovaĝulo devas lukti kun la naturo por kontentigi siajn bezonojn, por konservi kaj reprodukti sian vivon, tiel devas tion la civilizito, kaj li devas tion en ĉiuj sociaj formacioj kaj sub ĉiuj eblaj produktadmanieroj.|aŭtoro = |verko =Das Kapital, MEW 25, 828|origina teksto = }}
 
=== Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte ===
{{Citaĵo|teksto =La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne propravole, ne sub memelektitaj, sed sub rekte renkontitaj, donitaj kaj hereditaj cirkonstancoj.|aŭtoro = |verko =Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 115|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Hegelo ie rimarkigas, ke ĉiuj grandaj mondhistoriaj faktoj kaj personoj okazas iel dufoje. Li forgesis aldoni: la unuan fojon kiel tragedio, la alan fojon kiel farso.|aŭtoro = |verko =Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 115|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Kiam la maldekstro volis venki en la parlamento, ĝi ne rajtis preni la armilojn. Kiam en la parlamento ĝi alvokis al la armiloj, ĝi ne rajtis sur la strato konduti parlamente.|aŭtoro = |verko =Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 144|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Kaj al tio apartenis tiu stranga malsano, kiu disvastiĝis ekde 1848 sur la tuta kontinento, la parlamenta idiotismo, kiu fiksis la kontaĝitojn en imagitan mondon kaj forrabis de ili ĉian senson, ĉian memoron, ĉian komprenon de la kruda ekstera mondo.|aŭtoro = |verko =Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 173|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La unua antaŭkondiĉo de ĉia homhistorio estas kompreneble la ekzisto de vivantaj homaj individuoj. La unua konstatenda fakto estas do la korpa organizo de tiuj individuoj kaj ilia per tio donita rilato al la cetera naturo.|origina teksto = }}
 
=== Die deutsche Ideologie ===
{{Citaĵo|teksto =[La perceptebla mondo kiu ĉirkaŭas la homon estas] ne ekde la eterno rekte donita ĉiam sama aĵo [...], sed la produkto de la industrio kaj de la socia stato, nome en tiu senco ke ĝi estas historia produkto, la rezulto de la agado de tuta vico da generacioj.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie etc., MEW 3|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''Ni komunistoj konas nur unu sciencon, la sciencon de la historio. La historio rigardeblas el du flankoj, ĝi divideblas en la historion de la naturo kaj la historion de la homoj.
 
Tamen la du flankoj ne estas disigeblaj; tiom longe kiom ekzistas homoj, la naturhistorio kaj la homhistorio kompletigas sin reciproke.'''|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie etc., MEW 3, 18|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La komunismo estas por ni ne starigenda stato, sed idealo, laŭ kiu la realo devos orientiĝi. Ni nomas komunismo la realan movadon, kiu nuligas la nunan staton. La kondiĉoj de tiu movado rezultas el la nun ekzistanta antaŭkondiĉo.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie etc., MEW 3, 35|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La senpera realeco de la penso estas la lingvo.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 19, 432|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La konscio estas […] jam komence socia produkto kaj restas tia, tiom longe kiom entute ekzistas homoj.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 3|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Tiu postulo ŝanĝi la konscion kondukas al la postulo alie interpreti la ekzistanton, do agnoski ĝin per alia interpreto.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 3|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La homoj faris al si ĝis nun ĉiam malĝustajn ideojn pri si mem, pri tio kio ili estas aŭ estu. Laŭ siaj imagoj pri dio, pri la normalaj homoj ktp ili instalis siajn kondiĉojn. La elkovaĵoj de iliaj kapoj kreskis al ili super la kapon. Ili, la kreintoj, klinis sin antaŭ siaj kreitaĵoj. Ni liberigu ilin el la fantaziaĵoj, la ideoj, la dogmoj, la imagatajn estaĵojn, sub kies jugo ili pereas. Ni ribelu kontraŭ tiu estrado de la pensoj.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 3, 13|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Tie kie ĉesas la spekulado, en la reala vivo, komencas do la reala, pozitiva scienco, la prezento de la praktika agado, de la praktika evoluado de la homoj. La sensignifaj frazoj pri konscio ĉesas, reala scio devas anstataŭi ilin.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 3, 27|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La pensoj de la dominanta klaso estas en ĉiu epoko la dominantaj pensoj, do la klaso, kiu estas la dominanta materia povo de la socio, estas samtempe ĝia dominanta spirita povo.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 3, 46|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Same kiel la medicinaj miraklistoj kaj miraklaj kuracoj baziĝas sur la nescio pri la leĝoj de la naturo, tiel baziĝas la sociaj miraklistoj kaj miraklaj kuracoj sur la nescio pri la leĝoj de la socia mondo.|aŭtoro = |verko =Die deutsche Ideologie, MEW 3, 523|origina teksto = }}
 
=== Die heilige Familie ===
{{Citaĵo|teksto ='''Ideoj povas entute nenion realigi. Por realigi la ideojn necesas la homoj kiuj disponigas praktikan forton.'''|aŭtoro = |verko =Die heilige Familie, MEW 2, 126|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La moralo estas la senpoveco en ago. Ĉiufoje kiam ĝi kontraŭbatalas malvirton, ĝi malvenkas.|aŭtoro = |verko =Die heilige Familie, MEW 2, 213|origina teksto = }}
 
=== Grudrisse der Kritik der politischen Ökonomie ===
{{Citaĵo|teksto =Ju malpli da tempo la socio bezonas por produkti tritikon, brutaron ktp, des pli da tempo ĝi gajnas por alia produktado, materia aŭ spirita. Kiel ĉe unuopa individuo, la tutflankeco de ĝia evoluo, de ĝia ĝuado kaj de ĝia agado dependas de tempoŝparo. […] Ekonomio de tempo, en tiu solviĝas fine ĉia ekonomio.|aŭtoro = |verko =Grudrisse der Kritik der politischen Ökonomie, MEW 42|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Milito kompreniĝas per si mem, ĉar ekonomie ĝi estas senpere tia, kvazaŭ nacio ĵetus parton de sia kapitalo en la akvon.|aŭtoro = |verko =Grundrisse der Kritik der politischen Ökonomie, MEW 42, 47|origina teksto = }}
 
=== Klassenkämpfe in Frankreich ===
{{Citaĵo|teksto =La rajto je laboro estas en la burĝa senco kontraŭdiro, mizera, vana deziro.|aŭtoro = |verko =Klassenkämpfe in Frankreich, MEW 7, 42|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Nova revolucio eblas nur en la sekvo de nova krizo. Sed ĝi estas ankaŭ same certa kiel tiu.|aŭtoro = |verko =Klassenkämpfe in Frankreich, MEW 7, 98|origina teksto = }}
 
=== Kritik der Hegelschen Rechstsphilosophie ===
{{Citaĵo|teksto =La religia mizero estas unuflanke la esprimo de la reala mizero kaj aliflanke la protesto kontraŭ la reala mizero. La religio estas la suspiro de la premata kreitaĵo, la animstato de senkora mondo, kiel ĝi estas la spirito de senspiritaj kondiĉoj. Ĝi estas la opio de la popolo.|aŭtoro = |verko =Kritik der Hegelschen Rechstsphilosophie, MEW 1, 378|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La kritiko de la religio finiĝas per la instruo ke la homo estas la plej alta estulo por la homo, do per la kategoria imperativo faligi ĉiajn kondiĉojn en kiuj la homo estas humiligata, forlasita, malestiminda estaĵo.|aŭtoro = |verko =Kritik der Hegelschen Rechtsphilosophie, MEW 1, 385|origina teksto = }}
 
=== Kritiko de la Gotaa Programo ===
{{Citaĵo|teksto =La impostoj estas la ekonomia bazo de la registara maŝino kaj nenio alia.|aŭtoro = |verko =Kritiko de la Gotaa Programo, p. 38|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Ĉiu devas povi kontentigi sian religian kiel sian korpan neceson, sen ke la polico enŝovu sian nazon.|aŭtoro = |verko =Kritiko de la Gotaa Programo, p. 39|origina teksto = }}
 
=== La Kapitalo (1867) ===
Linio 72 ⟶ 141:
{{Citaĵo|teksto = Ĉiu [[komenco]] estas malfacila, tio validas en ĉiuj [[scienco]]j. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}}
<!--{{Citaĵo|teksto = La plej [[Perforto|perfortaj]], malbonaj kaj malignaj [[pasio]]j de la homa [[brusto]], la furioj de privata [[intereso]]. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}}-->
{{Citaĵo|teksto =Al la plendo pri korpa kaj spirita kripligo, antaŭtempa morto, torturo de trolaboro, ĝi respondas: Ĉu tiu turmento nin turmentu, ĉar ĝi pliigas nian plezuron (la profiton)?|aŭtoro = |verko =La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 311, 312|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Ĉe Lala religiaanalizado [[mondo]]de estasla nurekonomiaj laformoj respegulokrome dene lapovas [[Realo|reala]]servi mikroskopo nek ĥemiaj mondoreakciiloj. La abstraktiga forto devas anstataŭi ambaŭ.|aŭtoro = |verko =La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 15|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La giganta, intermita etendeblo de la fabriksistemo kaj ĝia dependeco de la mondmerkato produktas nepre febran produktadon kaj postsekvan troplenigon de la merkatoj, kun kies kuntiriĝo okazas paralizo. La vivo de la industrio transformiĝas en sinsekvon de periodoj de meza vigleco, prospero, superproduktado, krizo kaj stagnado.|aŭtoro = |verko =La kapitalo, ĉap. 10-13, p. 177, 178|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto = La irlanda [[malsato]] de 1846 [[Mortigo|mortigis]] pli ol 1 000 000 homojn, sed ĝi mortigis nur kompatindajn [[diablo]]jn. Al la [[riĉeco]] de la lando ĝi ne faris la plej etan [[damaĝo]]n. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}}
 
{{Citaĵo|teksto = ... la [[laboristo]] ne estas [[kapitalisto]], kvankam li alportas varon al [[merkato]], nome sian propran [[haŭto]]n. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}}
 
{{Citaĵo|teksto =La kapitalo estas mortinta laboro, kiu nur vampire reviviĝas per ensuĉado de viva laboro, kaj vivas des pli, ju pli da ĝi ĝi ensuĉas.|aŭtoro = |verko =La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 269|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto = La religia [[mondo]] estas nur la respegulo de la [[Realo|reala]] mondo. |aŭtoro = |verko = |origina teksto =}}
 
{{Citaĵo|teksto =Nur la formo en kiu oni deprenas tiun plusvaloron de la rekta produktanto, la laboristo, distingas la ekonomiajn soci-ordojn, ekz-e la socion de sklavismo disde tiu de la dunglaboro.|aŭtoro = |verko =La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 251|origina teksto = }}
 
=== La mizero de la filozofio ===
{{Citaĵo|teksto =El la manmuelilo rezultas socio kun feŭdaj sinjoroj, el la vapormuelilo rezultas socio kun industriaj kapitalistoj.|aŭtoro = |verko =La mizero de la filozofio, p. 122|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''[La homoj estas] samtempe aŭtoroj kaj aktoroj de sia propra dramo.'''|aŭtoro = |verko =La mizero de la filozofio, p. 128|origina teksto = }}
 
=== Manifesto de la Komunista Partio ===
[[Dosiero:Communist-manifesto.png|eta|dekstra|La moderna ŝtatpotenco estas nur komitato, kiu mastrumas la komunajn aferojn de la tuta burĝaro.]]
{{Ĉefartikolo|Manifesto de la Komunista Partio}}
 
{{Citaĵo|teksto =Sed ĉia klasbatalo estas politika batalo.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La komunisma revolucio estas la plej radikala rompo kun la hereditaj proprietrilatoj; estas nature ke en sia evoluo ĝi rompas plej radikale kun la hereditaj ideoj.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''La moderna ŝtatpotenco estas nur komitato, kiu mastrumas la komunajn aferojn de la tuta burĝaro.'''|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 464)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Kvankam ne laŭ la enhavo, sed ja laŭ la formo, la batalo de la proletaro kontraŭ la burĝaro estas unue nacia. La proletaro de ĉiu lando devas kompreneble unue venki sian propran burĝaron.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 473)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''Kio distingas la komunismon, tio ne estas la forigo de la proprieto entute, sed la forigo de la burĝa proprieto.'''|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 475)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Per unu vorto, la komunistoj subtenas ĉie ĉian revolucian movadon kontraŭ la ekzistantaj sociaj kaj politikaj kondiĉoj.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 492)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''La dominantaj ideoj de iu epoko estis ĉiam nur la ideoj de la dominanta klaso.'''|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, (MEW Bd 4, 459)|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''La komunismo prenas al neniu la povon alproprigi al si sociajn produktojn, ĝi prenas nur la povon per tiu alproprigo subjugi al si fremdan laboron.'''|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, MEW 4, 477|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto ='''La historio de la tuta ĝisnuna socio estas la historio de klasbataloj.'''
 
Liberulo kaj sklavo, patricio kaj plebano, barono kaj servutulo, gildano kaj submajstro, unuvorte, subpremantoj kaj subprematoj, staris unu kontraŭ la alia en daŭra opozicio, havis seninterrompan batalon, foje kaŝe ‒ foje malkaŝe, batalon, kiu ĉiufoje finiĝis per revolucia transformo de la tuta socio aŭ per komuna pereo de la batalintaj klasoj.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, p. 35-36|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Sed la burĝaro ne nur forĝis la armilojn, kiuj portos al ĝi la morton; ĝi ankaŭ generis la homojn, kiuj uzos tiujn armilojn - la modernajn laboristojn, la proletojn.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, p. 42-43|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Vi teruriĝas, ke ni volas forigi la privatan proprietaĵon. Sed en via ekzistanta socio la privata proprietaĵo estas forigita por naŭ dekono de la membroj, ĝi ĝuste tial ekzistas, ĉar por naŭ dekonoj ĝi ne ekzistas. Vi do riproĉas al ni, ke ni volas forigi proprietaĵon por kies ekzisto la necesa kondiĉo estas la neekzisto de iu ajn proprietaĵo por la grandega majoritato de la socio.
 
Unuvorte, vi riproĉas al ni, ke ni volas forigi vian proprietaĵon.
 
Ĝuste tiel, tion ni volas.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, p. 55|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La burĝo vidas en sia edzino nuran produktado-instrumenton. Li aŭdas, ke la produktado-instrumentoj estu komune ekspluatataj, kaj kompreneble li nur povas veni al la konkludo, ke la sorto de la komuna sociigo same trafos la virinojn.
 
Li ne suspektas, ke ĝuste necesas forigi la pozicion de la virinoj kiel nuraj produktado-instrumentoj.|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, p. 58|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La komunistoj malŝatas kaŝi siajn konceptojn kaj intencojn. Ili malkaŝe deklaras, ke iliaj celoj povas esti atingitaj nur per perforta renverso de ĉiu ĝisnuna sociordo. Timtremu la regantaj klasoj pro komunista revolucio. '''La proletoj per ĝi povas perdi nenion, krom siajn ĉenojn. Ili povas gajni mondon.'''
 
'''Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!'''|aŭtoro = |verko =Manifesto de la Komunista Partio, p. 78|origina teksto = }}
 
=== Zirkularbrief an die SPD-Führung ===
{{Citaĵo|teksto =Anstataŭ decida politika opozicio - ĝenerala perado; anstataŭ batalo kontraŭ registaro kaj burĝaro - la provo gajni kaj persvadi ĝin; anstataŭ obstina rezistado kontraŭ desupraj ekscesoj - humila submetiĝo kaj la koncedo ke oni meritas la punon.|aŭtoro = |verko =Zirkularbrief an die SPD-Führung 1879, MEW 19, 162-165|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Ĉe la fondo de la Internacio ni eksplicite formulis la bataldevizon: La liberigo de la laborista klaso devas esti la faro de la laborista klaso mem. Ni do ne povas kuniri en la sama partio kun homoj, kiuj malkaŝe eldiras ke la laboristoj estas tro malkleraj por liberigi sin mem kaj devas esti liberigotaj nur desupre.|aŭtoro = |verko =Zirkularbrief an die SPD-Führung, MEW 19, 162|origina teksto = }}
 
=== Zur Kritik der Hegelschan Rechtsphilosophie ===
{{Citaĵo|teksto =Estas do la tasko de la historio, post kiam malaperis la transmondeco de la vero, starigi la veron de la ĉi-mondeco.|aŭtoro = |verko =Zur Kritik der Hegelschan Rechtsphilosophie, Einleitung, MEW 1, 378|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =La armilo de kritiko tamen ne povas anstataŭi la kritikon de la armiloj, la materia potenco estas faligenda per materia potenco, sed ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco, ekde kiam ĝi kaptas la amasojn.|aŭtoro = |verko =Zur Kritik der hegelschen Rechtsphilosophie, MEW 1|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Ne estas la konscio de la homoj kiu determinas ilian eston, sed inverse, ilia socia esto kiu determinas ilian konscion.|aŭtoro = |verko =Zur Kritik der politischen Ökonomie, MEW 42|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo|teksto =Tiu ĉi skizo pri la evoluo de miaj studaĵoj en la fako de politika ekonomio havas nur la taskon pruvi, ke miaj opinioj, kiel ajn oni prijuĝas ilin kaj kiom ajn malmulte ili kongruas kun la interesitaj antaŭjuĝoj de la regantaj klasoj, estas la rezulto de skrupula kaj longjara esplorado. Sed ĉe la enirejo de la scienco, kiel ĉe la enirejo de la infero, staru nepre la postulo:
 
''Qui si convien lasciare ogni sospetto''
 
''Ogni viltà convien che qui sia morta.''
 
[„Ĉi tie nepras forlasi ĉian suspekton, Kaj ĉia malkuraĝo devas morti.” Danto, „Dia Komedio”]|aŭtoro = |verko =Zur Kritik der politischen Ökonomie, Vorwort, MEW 13, 11|origina teksto = }}
 
{{Disputataj komenco}}
Linio 169 ⟶ 312:
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo|teksto =Riĉulo, laŭ [[Markso]], estas la [[homo]], kiu estas multo, sed ne tiu, kiu havas multon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]|verko =|origina teksto = }}
 
{{Citaĵo
Linio 200 ⟶ 346:
 
{{Referencoj}}
 
== Bibliografio ==
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}: Markso hodiaŭ Nerefuteblaj citaĵoj ĉe [https://www.marxists.org/esperanto/marx-engels/markso-citajhoj-2a.pdf marxists.org] Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Eldonejo Monda Asembleo Socia (MAS) 2-a eldono 2010, ISBN 978-2-918300-29-8
 
* {{Smallcaps|Karl Marx}} kaj {{Smallcaps|Friedrich Engels}}: Manifesto de la komunista partio, Esperanta traduko kaj postparolo de Detlev Blanke, Progreso, Moskvo, 1990, ISBN 5-01-002341-5.
 
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}: La kapitalo, Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-13-7
 
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}: La kapitalo, Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj deka ĝis dektria, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, Monda Asembleo Socia (MAS) 2010, ISBN 978-2-918300-14-4 (aperonta libroforme en aŭtuno de 2010)
 
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso kaj la letero al Bracke, tradukita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2-a eldono, 2010, ISBN 978-2-918300-21-2.
 
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}: Dunglaboro kaj kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 878-2-918300-00-7
 
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}: La mizero de la filozofio, Respondo al Prudono: „La filozofio de la mizero”, Kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin; Pri J. P. Prudono, Letero al J. B. v. Schweitzer, tradukita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-08-3
 
* {{Smallcaps|Karlo Markso}}; {{Smallcaps|Frederiko Engelso}}: Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo socia (MAS), 2010, ISBN 978-2-918300-17-5
 
== Verkoj ==
* [[Manifesto de la Komunista Partio]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Friedrich Engels]]
* [[Lenin]]
* [[Marksismo]]
 
== Aliaj projektoj ==
=== Verkoj ĉe Vikipedio ===
{{Vikipedia verko|Manifesto de la Komunista Partio||(1848)}}
{{Vikipedia verko|Karl Marx. Lia vivo kaj lia verko.||(1926)}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Wikipedia}}
* [https://www.marxists.org/esperanto/marx-engels Karlo Markso] ĉe marxists.org
* [http://www.mlwerke.de/me/default.htm elŝuteblaj verkoj] de Karl Marx (germane)
 
{{Socia kaj politika filozofio}}
{{havendaHavenda artikolo}}
{{DEFAŬLTORDIGO:Marx, Karl}}
[[Kategorio:Aŭtoroj laŭ nomoj]]
Linio 220 ⟶ 397:
[[Kategorio:Ĵurnalistoj]]
[[Kategorio:Kritikistoj]]
[[Kategorio:Germanoj]]
[[Kategorio:Judoj]]
[[Kategorio:Akademiuloj]]
[[Kategorio:Nefikciaj aŭtoroj]]
[[Kategorio:Germanoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj la 5-an de majo]]
[[Kategorio:Mortintoj la 14-an de marto]]