Metafiziko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
*La unua mistero estas : kial estas io, anstataŭ nenio ? Kaj la dua, tiel granda kiel la unua : kial mi estas ĉi tie pensanta ? Kompatindaj estas tiuj, kies menson tiuj demandoj ne travizitas almenaŭ po unufoje tagon, ĉar al ili ne utilas esti homoj. Situacio laktuka al ili taŭgus tute tiel bone.
**[[Aimé MICHEL]]
*Oni ne havas tempon por pripensi la enigmon, ĉar oni devas akvumi la ĝardenon. Oni enpoŝtigu la leterojn, konsultu la kuraciston, la advokaton, la bankiston, la fajron oni ekbruligu, l’garaĝiston vizitu, oni devas militiri, entrajniĝi. La urĝaĵoj konstante superas la precipaĵon. La enigmo foriĝas, ĝis sveni. Ĝi estas elpelita de la neceso kaj de la distro.
**Aŭtoro: [[Jean d'ORMESSON]]
*Tiam, kiel ajnmomente, mian vivon mi kapablus doni por vidi tiun dia vidaĵo, mia vivo por nur signo el la Ĉiel’, mia vivo por simpla elmontro de supernatureco.
**Aŭtoro: [[Pierre LOTI]]
*Mi laŭiris la riveron ĝis enfluejo. Mi iris sidiĝi ie sur la lastajn kvindek metrojn strandaj, kaj tie ekploregis. Neniam en mia vivo mi estis tiom plorinta. Post du horojn tiel singultante, mi povis fine releviĝi. Mi ne sciis, kien iri, sed mi tamen surpiediĝis, kaj forviŝis sablon kiu gluiĝis sur mia pantalono.
**Aŭtoro: [[MURAKAMI Haruki]]
Linio 7 ⟶ 11:
*Ha, ĉu ? tio estas ĝirafo, kaj mi tutan tiun tempon kredis, ke tio estas pomujo ! Nu do, tiuj pomoj, kiujn mi tiom ŝatis? – Estis fekbuloj, Aristido. – Fekbuloj ?! nu jes, Aristido, ĉiam eblas, ke oni eraras, kaj la grava afero estas ami.
**[[Norge]], belga 20-jarcenta poeto
*Kiam K. alvenis, jam malfruis. Dika neĝo elkovris la vilaĝon. La monteto estis kaŝita de la nokto kaj nebulo, neniu lumradio signis la grandan kastelon. Longtempe K. staris sur la ligna ponto, kiu vojis de la ĉefvojo al la vilaĝo, la okulojn direktitajn kontraŭ tiuj altaĵoj, kiuj aspektis malplenaj.
**Aŭtoro: [[Franz KAFKA]] - unuaj linioj de „La Kastelo“
*- Nune preferus mi ne esti iom prudenta.- tiu estis lia milda kaj kadavreca respondo.
**Bartleby en novelo de [[Herman MELVILLE]]
*Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni mltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave.
**Aŭtoro: [[Jean-Paul SARTRE]]