Seksa orientiĝo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
stilo + ampleksigo + ŝablonoj |
||
Linio 1:
{{Temo
| dosiero =
| vikipedio = Seksa orientiĝo
| komunejo =
| komunejokat =
| vikivortaro =
| vikinovaĵoj =
}}
'''[[w:Seksa orientiĝo|Seksa orientiĝo]]''' estas stabila, sentata ene seksardo kaj/aŭ psik-emocia dungiĝo al personoj de koncerna sekso.
== Citaĵoj ==
{{Citaĵo|teksto="Nu, eble mi estas latenta samseksemulo." Li konsideris tion dum momento. "Aŭ eble mi estas latenta aliseksemulo. Ĉiukaze mi estas sufiĉe latenta."
|aŭtoro=[[Margaret Atwood]]|verko=The Edible Woman|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=La farenda demando ne estas, "Ĉu oni naskiĝas samseksema?" La farenda demando estas, "Kial samseksemuloj devas pruvi ke niaj sentoj estas realaj kaj konstantaj kiam la samo estas taksita memevidenta kiam dirita de aliseksemulo?"
|aŭtoro=Hamish COPLEY|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kaŝita ie profunde en mia propra kamero estas infanaĝa kolektlibro en kiu estas gluita precize koloritaj disegnoj de la Imperiestrino Ĵozefina kaj la britia Princino Margarita. Jam je la aĝo de ok jaroj mi meditadis pri kronoj kaj roboj kaj la vera signifo de la vorto "reĝino."|aŭtoro=La Granda Dukino Tatiana Nevahoydova|verko=|origina teksto=}}
<!--
*''Norma'': Mi kredas ke la taŭga virino povus reformi vin.
*''Toddy'': Mi kredas ke la taŭga virino povus reformi ''vin.''
*''Norma'': Kio, forlasi virojn? Neniam!
*''Toddy'': Nun vi scias kiel mi sentas pri l'afero.
**''Victor/Victoria''-->
{{Citaĵo|teksto=Mi ne elektis esti lesbo - mi elektiĝis! Ĉu ŝerce? Mi rajtas esti geja? Ho, dankon! Mi ne eĉ plenigis la demandilon; mi tioooom miras... Jen, mi estas lesbo, mi gajnis !
|aŭtoro=[[Suzanne WESTENHOEFER]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kiam oni demandas, "Ĉu mi diru al mia patrino ke mi estas gejo?" mi diras, "Neniam diru al via patrino ''ion ajn.''"
|aŭtoro=[[Quentin Crisp]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Li rigardis min kaj diris, "Viiii fika lesbaĉo!" Kaj mi pensis, "Nu, kia lertulo, verŝajne li rigardis min unufoje kaj sciis tuj ke mi estis ankaŭ blanka!"
|aŭtoro=[[Lea DELARIA]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Ĉu vi legis la libron de Holly NEAR? Ne faru al vi la ĝenon, jen la plej interesa frazo en la libro: "Mi sentas min lesba... kiam mi amoras kun virino." Booooooooooone, Holly! Nu, la plej granda malsamo inter mi kaj Holly estas ke mi sentas min lesba kiam mi RESPIRAS!
|aŭtoro=[[Lea DELARIA]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Dum nia kulturo igas ke elŝrankiĝi estas akto de civila malobeo, esti gejo estos politika esprimo. Akceptu, almenaŭ por la aktualo, ke via seksemeco havas politikajn signifojn.
|aŭtoro=Kenneth HANES|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Mia patrino diras al homoj, "Mia filino... estas ŝercisto... kaj lesbo... ambaŭ ''samtempe.''"
|aŭtoro=Elvira KURT|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Alvenis la tempo kiam la risko necesa por resti fermita en burĝono pli doloris ol la risko elflori.
|aŭtoro=[[Anaïs NIN]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Mi diris al vi ke diri la veron estas dolora. Devi mensogi estas multe pli.
|aŭtoro=[[Oscar WILDE]]|verko=De Profundis|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Mi amegas miajn gejajn amikojn, sed kiam mi estis knabineto mi ĉiam deziris esti konstante ĉirkaŭita de belegaj viroj, kaj mi estas, kaj mi devintus pli specifi.
|aŭtoro=[[Margaret CHO]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Dank' al Dio por gejoj, ĉar se ne estus gejoj mi ne parolus al virojn entute.
|aŭtoro=[[Margaret CHO]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Grace, kvinjaraĝa, vizitas kun amikineto kaj diras al ŝi, "Ni ludu esti gejaj." La amikino diras, "Kio estas geja?" Kaj Grace diras, "Geja estas kiam du knabinoj kunvenas, dancas, kaj amuziĝas."
|aŭtoro=[[Kate CLINTON]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Unu disegnisto de edziĝkukoj diris al mi, "Ni ekspertas pri komplikaj, belegaj blankaj floroj ĉie sur la kuko." Mi diris, "Mi devas diri al vi, ĉi tiu estas por du viroj." Estis paŭzeto kaj ŝi diris, "Mi povus meti etajn basballudistojn...?"
|aŭtoro=Mark HARRIS, edzo de Tony KUSHNER|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Homoj ne kredas ke povas esti larmoj inter viroj. Homoj kredas ke ni simple ludas kaj ni faras ĝin por ŝoki ilin.
|aŭtoro=[[James Baldwin]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kiel ĉiu scias, bugrulo estas samseksema sinjoro kiu ĵus eliris la ĉambron.
|aŭtoro=[[Truman Capote]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kion tio signifas, ke vi "ne kredas pri samseksemo"? Ne temas pri la paska kuniklo; ne necesas via kredo.
|aŭtoro=[[Lea DELARIA]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Ŝajne, ĉi tiu socio volas ke siaj infanoj sciu nenion; volas ke siaj kviraj infanoj kunformiĝu aŭ (kaj ĉi tiu ne estas troigo) mortu; kaj ne volas scii ke ĝi ricevas tion kion ĝi volas.
|aŭtoro=[[Eve KOSOFSKY SEDGWICK]]|verko=Tendencies|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Ni faru leĝon ke gejoj povas havi naskiĝtagoj, sed heteroj rajtos pli da kuko—por sendi la ĝustan mesaĝon al l'infanoj.
|aŭtoro=[[Bill MAHER]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kiel ajn oni kredas ke amoraj rilatoj inter viroj hontindas, tion kaŭzas malbono de la registoj kaj poltroneco de la popolo.
|aŭtoro=[[Platono]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo
Linio 62 ⟶ 92:
}}
{{Citaĵo|teksto=Nu bone, la konservativuloj ŝanĝis mian ideon. Permesi gejedziĝon, mi konvinkiĝas, detruos la familion, malfortigos okcidentan civilizacion, ŝanĝos Usonon en Sodomo kaj Gomoro, pliigos la negoc-malekvilibron kun Japanio, kaj kaŭzos kariojn. La potenca logiko de konservativaj kontraŭstarantoj tro fortas por nei.
|aŭtoro=Stephen CHAPMAN|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=La ideo de "tolero" ŝajnas impliki degnemon, arogantan proklamon ke estas norma "bona" maniero amori, kaj ankaŭ "aliaj" manieroj kiujn oni devas toleri kiel "alternativojn," ĉar ni estas bonuloj aŭ io tia.
|aŭtoro=[[Shere Hite]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kara Abby: [Ni ĝeniĝas ĉar geja paro ĵus alvenis apude.] Kiel ni povas pliigi la kvaliton de la najbarejo?
Vi povus translokiĝi.
|aŭtoro=[[Abigail Van Buren]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Amu lin kaj lasu ke li amu lin. Ĉu vi kredas ke io ajn sub la ĉielo gravas?
|aŭtoro=[[James Baldwin]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Se estas peko ami belan knabon.
Do tiel mi pekas.
|aŭtoro=[[Richard Barnfield]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kio alia estis la amo de la lesbanino [Sapfo] krom la amarto de Sokrato? Ĉar, laŭ mi, ambaŭ praktikis amon siamaniere, ŝi por virinoj, li por viroj. Ĉar oni diras ke ambaŭ amis multajn kaj sin preokupis pri ĉio bela. Tio kio estis Alcibiado kaj Ĉarmido kaj Faedro por li, Girina kaj Atisa kaj Anaktoria estis por la lesbanino.
|aŭtoro=[[Maksimo de Tiro]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Senmorta Afrodita de la brodita trono, filino de Zeŭso, teksantino de ĉarmoj, mi pregas, ne frakasu mian spiriton per ĝeno kaj ĉagreno, ho reĝino. Sed venu, se iam ajn antaŭe vi aŭdis mian voĉon fore, kaj aŭskultis, kaj lasante l'oran domon de via patro venis kun ĉaro jugite, kaj belaj rapidaj paseroj tiris vin, flugante rapide ĉirkaŭ la obskura tero, de paradizo al la meza ĉielo; rapide alvenis ili, kaj vi, benita, via senmorta vizaĝo ridetante, demandis kio alvenis al mi, kaj kiel mi vokis nun, kaj kion mia freneza koro plej deziras vidi. "Kiun belecon vi logus al vi nun por ami vin? Kiu domaĝas vin, Sapfo? Ĉar se ŝi fuĝas ŝi baldaŭ sekvos, kaj se ŝi rifuzas donacojn ŝi baldaŭ donacos, kaj ŝe ŝi ne amas ŝi baldaŭ amos, kiom ajn ŝi malemas." Venu, mi pregas, nun ankaŭ, kaj ellasu min de kruelaj ĉagrenoj, kaj ĉion kion mia koro volas fari, faru vi, kaj estu mia aliancano.|verko=[[SAPFO]], ero 1|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Kion mi diru kiam oni prezentas min al samseksema "paro"?
"Kiel vi fartas?" "Kiel vi fartas?"
|aŭtoro=[[Judith MARTIN]]|verko=|origina teksto=}}
{{Citaĵo|teksto=Fieru por ne honti.
|aŭtoro=[[Quentin Crisp]]|verko=|origina teksto=}}
== Vidu ankaŭ ==
*
* [[Samseksemo]]
* [[Ambaŭseksemo]]
*
[[Kategorio:Sekso]]
|