Frenezo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
'''Frenezo''' estas estas termino uzita ĝis fino de la 19-a jarcento por aludi al determinita [[konduto]], kiu malakceptis la establitajn [[Socio|sociajn]] [[normo]]jn.
 
== Thomas Szasz ==
{{Citaĵo
|teksto = Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia [[sano]]. La malkapablo mem de la [[paciento]] “rekoni” fakton de [[malsano]] estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li [[kuracado]]n kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de [[torturo]]j kaj [[malliberigo]]. Lia rifuzo subiĝi al [[aŭtoritato]] de [[psikiatro]] aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[17-a jarcento]] laŭgrade de malkresko de la povo de la [[eklezio]] kaj [[Religio|religia]] mondkoncepto la komplekso “[[inkvizitoro]] — [[sorĉistino]]” malaperis kaj sur ĝia loko estis konstruita la komplekso “[[psikiatro]] — frenezulo”.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum pli ol dudek jaroj da [[laboro]] kiel [[psikiatro]] mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika [[psikologo]] sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj [[sorĉistino]]j povis postvivi elprovon per [[akvo]], tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por fervora [[psikiatro]] ĉiuj [[homo]]j estas frenezuloj, same kiel por fervora [[teologo]] ĉiuj estas [[pekulo]]j.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[psikiatro]]j, [[psikologo]]j kaj [[advokato]]j malofte okazas subgarde en psikiatriaj malsanulejoj. Senhavuloj kaj sensignifuloj trafas ilin oble pli ofte. Sendube tio klarigas ankaŭ, kial en la ŝtataj psikiatriaj institucioj tiom multas aĝuloj. [[Maljunulo]]j, speciale [[Malriĉeco|malriĉaj]], okupas en nia [[socio]] pozicion, tre similan al la pozicio de [[virino]] en la [[Mezepoko]]. Ili plej malmulte kapablas defendi sin de ofendaj [[Medicino|medicinaj]] etikedoj. Se ili estas maldezirindaj, facilas agnoski ilin suferantaj je “maljunula [[senileco]]” aŭ iu alia speco de frenezo kaj meti en [[frenezulejo]]n por “prizorgado” kaj “[[kuracado]]” de ilia “[[malsano]]”.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kie finiĝas [[Religio|religia]] [[herezo]], tie komenciĝas herezo [[Psikiatrio|psikiatria]], kaj kie finiĝas persekutado de [[sorĉistino]], komenciĝas persekutado de frenezulo.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum [[jarmilo]]j al la [[viro]]j ŝajnis komforte kredi ke la [[virino]]j estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nocio de frenezo perfekte konvenis por anstataŭigi nocion de [[sorĉado]]. Tamen same kiel sorĉado devis havi [[kialo]]n kaj kiel tiu estis prezentata kontrakto kun [[diablo]], same frenezo devis havi sian kialon.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Mezepoko]] [[dio]] de la [[eŭropano]] estis [[Kristanismo|kristana]] kaj lia [[diablo]] estis la [[judo]]. En la nuntempa [[socio]] fonto de grupa [[sekureco]] ŝoviĝis de dio kaj [[papo]] al la [[nacio]] kaj [[gvidanto]], de [[religio]] — al [[scienco]]. Rolo de [[simbolo]]j de [[danĝero]] transiris de [[sorĉistino]] kaj judo al [[perfidulo]] kaj frenezulo. La judo restas [[pekokapro]] ne pro tio ke li estas [[Antikristo]], sed pro tio ke oni antaŭdifinis lin kiel perfidulon (kiel kaze de la [[Francio|franca]] [[antisemitismo]] en la epoko de la [[Dreyfus –skandalo|Dreyfus-afero]]) aŭ alskribis al li [[higieno|higienan]] [[minaco]]n (kiel kaze de la nuntempa [[Germanio|germana]] antisemtimismo). Same kiel antaŭe, [[Heroo|heroece]] batalante kontraŭ la Aliulo kiel Simbola [[Krimulo]], la [[virtulo]] konsideras sin la Bonkorulo.
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[perforto]]n, kiun oni atendas de frenezulo, oni plej bone komprenu kiel projekcion sur la [[viktimo]]n de efektiva perforto fare de [[persekutanto]].
|aŭtoro= [[Thomas Szasz]]
|verko= La fabriko de frenezo [1970]
|origina teksto =
}}
 
 
== Jean Baudrillard ==