Carl Gustav Jung: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 482:
}}
 
== ''Psikologiaj tipoj'' ==
{{Citaĵo
|teksto = Juĝoj pri sia propra [[persono]] ĉiam estas ekstreme malfacilaj. Malheliĝo de la juĝoj pri si mem renkontiĝas tiom ofte pro tio, ke al ĉiu distingebla tipo propras specifa tendenco rekompenci unuflankecon de sia tipo, la tendenco biologie racia, ĉar ĝi estas kaŭzita de strebo subteni psikan ekvilibron. Danke al la rekompenco aperas duarangaj [[karaktero]]j aŭ tipoj, prezentantaj per si mem bildon tre enigman…
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 492:
{{Citaĵo
|teksto =…al ĉiu [[homo]] propras ambaŭ mekanismoj, de [[ekstravertiteco]] kaj [[introvertiteco]], kaj nur relativa supereco de tiu aŭ alia difinas la tipon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 499:
{{Citaĵo
|teksto = …neniam povas esti pura tipo en tiu senco, ke en ĝi regus sole unu mekanismo ĉe kompleta atrofio de alia. La tipa konstitucio estas nur relativa supereco de iu mekanismo.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 506:
{{Citaĵo
|teksto = Sin apogante sur sperton, mi nomis la ĉefaj [[Psikologio|psikologiaj]] funkcioj: …[[pensado]]n, [[sento]]n, [[senso]]n kaj [[intuicio]]n… Do mi distingas la pensan, sentan, sensan kaj intuician tipojn. Ĉiuj el tiuj tipoj krome povas esti [[introvertiteco|introverta]] aŭ [[ekstravertiteco|ekstraverta]]…
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 513:
{{Citaĵo
|teksto = Ni vidas en la [[objekto]] tion, kion plej bone povus vidi ene de si mem.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 520:
{{Citaĵo
|teksto = Ju pli malproksimen en la [[historio]]n ni retrorigardas, des pli ni vidas kiel [[individuo]] iom post iom malaperas sub ŝirmo de [[kolektiveco]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 527:
{{Citaĵo
|teksto = [[Diogeno la Cinika|Diogeno]] distingiĝis per granda kaj arda [[amo]] al la [[homo]]; tuta lia esto estis trasorbita de vere [[Humanismo|humana]] kompreno de la homoj, sed same granda estis lia [[senkompato]], kun kiu li faligis kaj tretis ĉion, kion sankte adoris liaj samtempuloj.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 534:
{{Citaĵo
|teksto =[pri fonto de la prahistoria kredo je la spiritoj] La [[spirito]]j estas nenio alia ol kion ni simple nomas la [[penso]]j. La “pensoj” de la [[Prahistorio|prahistoria]] [[homo]], propre dirite, enkorpiĝas je [[imago]]j, [[realeco]] de kiuj tiom grandas, ke li mem konstante miksas [[Psiko|psikan]] realon kun la realo ekstera.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 541:
{{Citaĵo
|teksto =…[[psikologio]], [[scienco]]-peranto, la sola kapabla kunigi [[ideo]]n kaj [[aĵo]]n, ne perfortante nek tiun, nek alian.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 548:
{{Citaĵo
|teksto = [[Simbolo]] ja estas la plej bona [[esprimo]] de iu esto, kiun ankoraŭ ne eblas esprimi alie ol per pli aŭ malpli proksima [[analogio]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 555:
{{Citaĵo
|teksto = …ĝis ekstremo [[Miopeco|miopiaj]] estas tiuj, kiuj kun maldigno traktas la [[fantazio]]jn pro ilia stranga kaj neakceptebla karaktero. Ne decas forgesi, ke nome en la [[imago]] de la [[homo]] povas troviĝi la plej valora parto de li.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 562:
{{Citaĵo
|teksto = …stato de subpremiteco de la [[individueco]] estas ne akiro de la plej novaj tempoj, sed inverse, postrestaĵo de tiu arkaika epoko, kiam la individueco ankoraŭ tute ne ekzistis.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 569:
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Ŝtato|ŝtataj]] kaj [[Eklezio|ekleziaj]] [[institucio]]j tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de [[tempo]] al tempo subiĝas al [[atako]] flanke de reprezentantoj de [[Progreso|progresisma]] movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin [[potenco]] estas [[Nekonscio|nekonscie]] kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta [[Kolektivo|kolektiva]] [[menso]], [[heredaĵo]] de la [[Barbareco|barbaro]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 576:
{{Citaĵo
|teksto = Orientiĝo malantaŭen mem jam estas [[postrestaĵo]] de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas [[supozo]], kvazaŭ la malbonan [[nuntempo]]n antaŭis la [[ora epoko]] kaj [[Paradizo|paradiza]] stato. Kaj nur [[kristanismo]] faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la [[historio]] de la homa [[spirito]], doninte [[espero]]n je [[estonteco]] kaj tiel promesinte al la [[homaro]] [[ebleco]]n estonte plenumi siajn [[idealo]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 583:
{{Citaĵo
|teksto = …dum mi strebas subigi rezistantan [[objekto]]n al mia [[volo]], mia tuta esto poiomete engaĝiĝas je [[rilato]] al la objekto, sekve de kio pro forta okupado de [[libido]], kio tiel dirite, entiras parton de mia esto en la objekton. Tio kaŭzas partan identigon de mi kun la objekto, surbaze de simileco inter iuj elementoj de mia [[persono]] kaj de esenco de la objekto. Tia identigo tuj translokas [[konflikto]]n en mian propran [[animo]]n.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 590:
{{Citaĵo
|teksto = Rilate la [[ekstravertulo]]n formulo de [[Friedrich Schiller|Schiller]] vortumeblus tiel: “Ĉion eksteran enigi internen kaj al ĉio interna doni formon”. Ni vidis supre, ke nome tian reagon Schiller ja estigis ĉe [[Johann Wolfgang von Goethe|Goethe]]. Goethe donas tiukaze trafan paralelaĵon; li skribas al Schiller: “Inverse, mi preskaŭ povus diri, ke en ĉia agado mi estas sufiĉe [[Idealismo|idealisma]]: mi tute ne interesiĝas pri tio, kiaj estas la [[aĵo]]j, sed postulas ke ĉiuj adaptiĝu al miaj imagoj”. (Aprilo 1798).
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 597:
{{Citaĵo
|teksto = [[Friedrich Schiller|Schiller]] sentas kontraŭecon inter ambaŭ mekanismoj, kiuj liakaze estas la sensado kaj [[pensado]], aŭ kiel li diras, “[[materio]] kaj formo” aŭ la “pasiva” kaj la “agema” substancoj (afekciado kaj aktiva pensado) [do inter la afekciado kaj aktiva pensado, kiu estas kontraŭo al la supre menciita reakcia pensado] kiel ion nerepacigeblan. “Distanco inter la [[Senso|sensado]] kaj pensado estas senfina kaj sendube per nenio povas esti plenigita”. “Tiuj du statoj estas kontraŭaj unu al alia kaj neniam povas unuiĝi”.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 604:
{{Citaĵo
|teksto = …[[nekonscio]] ja estas tiu [[Psiko|psika]] instanco, en kiu kombiniĝas je grupoj kaj kuniĝoj ĉio kio en la [[konscio]] estas disigita kaj kontraŭstarigita; tiuj grupoj kaj kuniĝoj, venigitaj tiel al lumo de konscio, laŭ sia [[naturo]] montras elementojn same de unu kaj de alia flankoj, ne apartenante tamen nek al unu, nek al alia kaj pretendante je la memstara, meza loko.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 611:
{{Citaĵo
|teksto = …[[simbolo]] ne plenigas ''eo ipso'' [per si mem] spacon, sed restas en la sfero de [[nekonscio]] la tutan [[tempo]]n ĝis [[Energio|energia]] pezo de [[Konscio|konsciaj]] enhavoj superas kreeman pezon de la nekonscia simbolo.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 618:
{{Citaĵo
|teksto = …malpleno en la [[konscio]] aŭ respektive la [[Nekonscio|nekonscia]] stato, estiĝas per sinko de [[libido]] en la nekonscian sferon. En la nekonscio jam kuŝas pretaj relative elstaraj enhavoj, nome [[Komplekso (psikologio)|kompleksoj]] de [[rememoro]]j pri la individua [[pasinteco]], kaj unuavice la [[Gepatro|gepatra]] komplekso, identa al la [[Infano|infana]] komplekso ĝenerale. Danke al respektego, do sinko de libido en la nekonscian sferon, la infana komplekso denove vekiĝas, sekve de kio reviviĝas ankaŭ la rememoroj de [[infanaĝo]] kaj unuavice rilato al la gepatroj. [[Fantazio]]j, elvokitaj per tia vekiĝo, donas pretekston al estiĝo de la [[Patro|patraj]] kaj [[Patrino|patrinaj]] [[dio]]j; ili ja vekas ankaŭ la [[Religio|religian]] rilaton al Dio Patro kaj respektivajn infanajn [[sento]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 625:
{{Citaĵo
|teksto = Konfuzo de [[simbolo]] kun vera [[realo]] kondutis la [[homaro]]n al ĝiaj [[dio]]j, do al realeco de la [[penso]]…
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 632:
{{Citaĵo
|teksto = [pri valoro kaj senco de la religia simbolo] Kompreneble mi komprenigas ĉe tio ne [[simbolo]]jn [[Dogmo|dogme]] stagnantajn kaj mortajn, sed simbolojn, estiĝintajn el la profundoj de la kreema [[nekonscio]], propra al la viva [[homo]]. Nei grandegan signifon de tiaj simboloj povas, propre dirite, nur tiu, kiu konsideras kiel komenco de la monda [[historio]] hodiaŭan tagon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 639:
{{Citaĵo
|teksto = …nur [[fantazio]] de nekorektebla [[idealisto]] kaj [[optimisto]] kapablas bildigi la [[Homo|homan]] naturon sufiĉe “bela” en ĝia tuto. Kontraŭe, tuto de la homa naturo, se diri juste, estas ne nur fakta esto, havanta same helajn kaj malhelajn flankojn. Sed sumo de ĉiuj koloroj aspektas griza — hela sur la fono malhela kaj malhela sur la hela fono.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 646:
{{Citaĵo
|teksto = Difino de [[Friedrich Schiller|Schiller]] estas simpla: la [[Naiveco|naiva]] [[poeto]] mem estas naturo dum tiu [[Sentimentaleco|sentimentala]] serĉas ĝin.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 653:
{{Citaĵo
|teksto = Inter [[religio]] de la [[popolo]] unuflanke kaj lia vera vivmaniero aliflanke ĉiam ekzistas rilato de rekompenco; alikaze la religio havus nenian praktikan [[senco]]n.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 660:
{{Citaĵo
|teksto = Provu liberigi [[pasio]]jn de la [[Civilizacio|civilizita]] [[homo]]!... Forto de la pasioj, amasiĝintaj en la civilizita homo, estas terure detrua kaj oble pli danĝera ol la pasioj de la [[Prahistorio|prahistoria]] homo, kiu konstante poiomete elvivas siajn negativajn pasiojn. Do neniu [[milito]] de la historia [[pasinteco]] povas kompariĝi laŭ kolosa malnobleco kun la militoj de la civilizitaj [[nacio]]j.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 667:
{{Citaĵo
|teksto = …”reflekta”, pensema naturo de la [[introvertulo]] kompenciĝas je [[Nekonscio|nekonscia]] arkaika vivo de [[pasio]]j kaj sensaĵoj. Oni povus diri ke la [[homo]] nome pro tio alproprigis la introvertan konstitucion, ĉar li bezonis altigi sian arkaiko-impulseman, pasian naturon ĝis la fidindaj altaĵoj de [[abstrakcio]] por de sur tie regi malobeemajn, sovaĝe tumultemajn afekciojn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 674:
{{Citaĵo
|teksto = …tiom profunde radikanta afekcia vivo de la [[ekstravertulo]] estas pli facile diferencigebla kaj hejmigebla ol [[Nekonscio|nekonscia]] [[pensado]] kaj [[Fantazio|fantazia]] [[sento]], kiu kapablas havi danĝeran [[influo]]n sur lian [[individuo]]n. Nome pro tio tia [[homo]] ĉiam strebas vivi laŭeble pli aferece kaj [[Emocio|emocie]] zorgi laŭeble malpli por ne rekonsciiĝi, ne ekkonscii siajn malbonajn pensojn kaj sentojn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 681:
{{Citaĵo
|teksto = Kiu observas la [[ekstravertulo]]n kaj juĝas pri li, tiu povas konfuzi rivelatajn de li [[Sento|sentadon]] kaj [[pensado]]n kun maldika kovrilo, nur iomere kovranta privatan intencon, malvarman kaj pripensitan. Kaj al tiu, kiu klopodas kompreni la [[introvertulo]]n, facile povas veni [[penso]], ke en li forta [[pasio]] kun peno estas bridata per videbla pensado.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 688:
{{Citaĵo
|teksto = [[Pensado]] postulas unuavice [[tempo]]n, do homo pensanta ne havas eĉ eblecon konstante elbuŝigi siajn pensojn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 695:
{{Citaĵo
|teksto = [[Teozofio]] kaj [[spiritismo]] estas troigoj same perfortaj kiel [[materiismo]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 702:
{{Citaĵo
|teksto = Se iu komplete foriras eksteren, li devas elvivi sian [[mito]]n; se li komplete foriras internen, li devas transformi je [[sonĝo]] sian eksteran, la tiel nomatan [[Realo|realan]] [[vivo]]n.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 709:
{{Citaĵo
|teksto = Facilecon kun kiu resurektas antikva [[spirito]] oni povas observi en la [[epoko]] de [[Renesanco]]. Facilecon kun kiu resurektas oble pli malnova primitiva spirito, oni povas observi en nia [[tempo]], eble eĉ pli bone ol en iu ajn alia [[Historio|historie]] konata epoko.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 716:
{{Citaĵo
|teksto = …tio, kion la kreemaj [[animo]]j eligas sur surfacon el la [[Kolektivo|kolektiva]] [[nekonscio]], tio efektive troviĝas en ĝi kaj pli aŭ malpli frue manifestiĝos kiel fenomeno de la [[Amaso|amasa]] [[psikologio]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 723:
{{Citaĵo
|teksto = Do ni ne povas trakti indiferente kreadon de la [[poeto]]j, ĉar ili en siaj [[ĉefverko]]j kaj en sia profundega [[inspiro]] ĉerpas el profundaĵoj de la [[Kolektivo|kolektiva]] [[nekonscio]] kaj elbuŝugas tion, pri kio aliaj nur [[Sonĝo|sonĝas]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 730:
{{Citaĵo
|teksto = La plej fortan kaj senperan sugestan efikon havas tiu [[poeto]], kiu povas esprimi en konvena formo la plej supran tavolon de [[nekonscio]]. Ju pli profunde penetras rigardo de la krea [[spirito]], des pli fremda ĝi iĝas al la [[amaso]] kaj des pli forta iĝas kontraŭstaro de tiuj, kiuj almenaŭ iom malsamiĝas disde la amaso. La amaso ne komprenas lin, sed nekonscie vivas per tio, kion li eldiras; kaj ne pro tio, ke li tion eldiras, sed pro tio ke ĝi vivas el tiu [[Kolektivo|kolektiva]] nekonscio, en kiun li rigardis.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 737:
{{Citaĵo
|teksto = [[Konscio|Konscia]] kapablo je unuflankeco estas signo de la plej supera [[kulturo]]. Sed neintenca unuflankeco, do malkapablo esti alia ol unuflanka, estas signo de [[barbareco]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 744:
{{Citaĵo
|teksto = [[Barbareco|Barbareca]] unuflankeco ĉiam supozigas certan gradon de kripleco de [[instinkto]], kio mankas al la [[Prahistorio|prahistoria]] [[homo]] do la prahistoria homo ĝenerale estas ankoraŭ libera de la barbara unuflankeco.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 751:
{{Citaĵo
|teksto = [pri libido] … ĝi signifas la [[energio]]n de la viva procezo mem. [[Leĝo]]j de [[libido]] estas laŭsence leĝoj de la viva energio. Libido kiel nocio pri energio estas kvanta formulo por fenomenoj de la [[vivo]], kiuj kiel sciate, havas malsamajn gradojn de intenseco.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 758:
{{Citaĵo
|teksto = Neimagebla [[Timo|timemo]], propra al la [[Prahistorio|prahistoria]] [[homo]], tiu timemo antaŭ ĉio kio forte impresas, kion li tuj eksentas kiel [[magio]]n, kiel ion ŝarĝitan je magia [[forto]], gardas lin sufiĉe celkonforme de tio, kion oni povas nomi perdo de [[animo]], perdo, kiun timas ĉiuj prahistoriaj [[popolo]]j, ĉar ĝin sekvas [[malsano]]j kaj [[morto]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 765:
{{Citaĵo
|teksto = …adorado de [[Maria (patrino de Jesuo)|Maria]] mem estas [[Paganismo|pagana]] postrestaĵo, transirinta en la [[Kristanismo|kristanan]] [[Eklezio]]n kiel heredaĵo de [[Magna Mater]], [[Iziso]] kaj aliaj.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 772:
{{Citaĵo
|teksto = …samtempuloj grandparte pretas ĉiam subteni kaj glori senperan samtempecon kaj tiel konduki al tiu fatala rezulto, kies komplikecon la antaŭsentanta krea [[spirito]] jam provis solvi.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 779:
{{Citaĵo
|teksto = [[Racio]] ĉiam serĉas [[solvo]]jn per plej racia, sinsekva, [[Logiko|logika]] vojo kaj pri tio ĝi pravas koncerne ĉiujn mezajn [[situacio]]jn kaj [[problemo]]jn, sed en la plej grandaj, decidaj aferoj racio estas nesufiĉa. Ĝi ne kapablas krei [[imago]]n, [[simbolo]]n; simbolo estas malracia. Kiam racia vojo kondukas al sakstrato, kaj tio okazas ĉiam, pli aŭ malpli frue, tiam la solvo venas de tiu flanko, de kie oni ne atendas ĝin.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 786:
{{Citaĵo
|teksto = …[[Profeto|profetaĵoj]] estas laŭsence proekcioj de [[nekonscio]], antaŭsentanta venontajn eventojn. Ĉar la [[solvo]] estas malracia, do ankaŭ apero de Savinto estas ligata al neebla, do malracia kondiĉo, nome al [[gravedo]] de [[Virgulino]] [Jesaja, 7:14].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 793:
{{Citaĵo
|teksto = …[pri detruado] Se la malnova ankoraŭ ne pretus morti, aperus nenio [[Noveco|nova]]; ne eblus kaj nek necesus elradikigi la malnovan, se ĝi ne damaĝus la novan, barante al ĝi la vojon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 800:
{{Citaĵo
|teksto = [[Malamo]] de la [[homo]] ĉiam koncentriĝas je tio, kio kondukas al lia [[konscio]] liajn malbonajn trajtojn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 807:
{{Citaĵo
|teksto = …la plej ofte formo de [[neŭrozo]] ĉe la [[Ekstravertiteco|ekstraverta]] tipo estas [[histerio]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 814:
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[neŭrozo]]] …alia karaktera specifaĵo de tiu ĉi [[malsano]] estas efektive simuleca [[adaptiĝemo]] al la cirkonstancoj.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 821:
{{Citaĵo
|teksto = La ĉefa trajto de la [[Histerio|histeria]] estaĵo estas konstanta tendenco fari sin interesa kaj estigi [[impreso]]n ĉe ĉirkaŭuloj.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 828:
{{Citaĵo
|teksto = …mi konsideras rilaton de [[nekonscio]] al [[konscio]] kiel rekompencan.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 835:
{{Citaĵo
|teksto = La [[homo]] ĉiam portas kun si tutan sian [[historio]]n kaj historion de la tuta [[homaro]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 842:
{{Citaĵo
|teksto = …[[pasinteco]] devas havi [[ebleco]]n paroli kaj vivi en [[nuntempo]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 849:
{{Citaĵo
|teksto = Sufiĉas nur malfermi [[Teozofio|teozofian]] libron por sufokiĝi je [[konscio]], ke ĉio jam estas klarigita kaj ke la “[[Spirito|spirita]] [[scienco]]” lasis tute neniujn [[enigmo]]jn. Fakte tia [[pensado]] estas same negativa kiel la pensado [[Materiismo|materiisma]]. La sola diferenco estas ke materiismo limigas ĉion al la komprenebla por ni [[fiziologio]], dum teozofio limigas ĉion al nocioj de la [[Hindio|hinda]] [[metafiziko]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 856:
{{Citaĵo
|teksto = [[Arketipo]] estas [[Simbolo|simbola]] formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas [[Konscio|konsciaj]] nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 863:
{{Citaĵo
|teksto = [[Infano]] certe permesas al la [[gepatroj]] imponi al li per belaj [[vorto]]j. [[Homo]]j ŝajne eĉ kredas ke per tiu imponado la infano estas [[Edukado|edukata]]. Efektive ja la infano estas edukata per tio kiel la gepatroj vivas; dume la vortaj [[gest]]oj, kiujn la gepatroj aldonas al tio, en plej granda kazo nur ĝenas la infanon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 870:
{{Citaĵo
|teksto = Eksteran konstitucion, eksteran [[karaktero]]n mi nomas [[persono]]; internan karakteron, internan [[vizaĝo]]n mi markas per la vorto [[Animao kaj animuso|anima]] aŭ [[animo]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 877:
{{Citaĵo
|teksto = [[Virino]] en plej alta grado virineca havas virecan [[animo]]n; tre vireca [[viro]] havas virinecan animon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 884:
{{Citaĵo
|teksto = Do se ni parolas rilate [[viro]]n pri [[Animao kaj animuso|anima]], do rilate [[virino]]n laŭ justeco devus paroli pri animuso por doni al la virina animo ĝustan nomon.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 891:
{{Citaĵo
|teksto = …surbaze de [[karaktero]] de [[persono]] eblas konkludi pri karaktero de [[animo]]. Ĉio kio normale devus renkontiĝi en ekstera konstitucio, sed strange mankas al ĝi, troviĝas sendube en interna konstitucio.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 898:
{{Citaĵo
|teksto = Se ĉe [[viro]] ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata [[idealo]] [[logiko]] kaj konkreteco, do ĉe [[virino]] — [[sento]]. Sed en [[animo]] aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan [[despero]]n dum virino plu kapablas [[Konsolo|konsoli]] kaj [[Espero|esperi]]; pro tio viro pli ofte [[Sinmortigo|sin mortigas]] ol virino. Kiom facile virino iĝas [[viktimo]] de [[Socio|sociaj]] kondiĉoj, ekzemple kiel [[prostituino]], tiom viro cedas al [[impulsoj]] de [[nekonscio]], trafante [[alkoholismo]]n kaj aliaj [[malvirto]]jn.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 905:
{{Citaĵo
|teksto = Ju pli fortas [[Kolektivo|kolektiva]] normigado de la [[homo]], des pli grandas lia [[Individuo|individua]] [[Moralo|malmoraleco]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 912:
{{Citaĵo
|teksto = Kaze de [[intuicio]] iu enhavo ŝajnas prezentiĝi al ni kiel preta tuto sen ebleco unue indiki aŭ malkovri kiel tiu enhavo formiĝis.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 919:
{{Citaĵo
|teksto = [[Simbolo]] konservas vivecon nur ĝis ĝi estas graveda je [[signifo]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 926:
{{Citaĵo
|teksto = Necesas havi tro mornan rigardon aŭ observi la [[homaro]]n el tro nebula foro por opinii ke egalan distribuon de [[feliĉo]] oni povas atingi per egala reguligado de la [[vivo]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 933:
{{Citaĵo
|teksto = …ne eblas inventi tian komunan eksteran formon de la [[vivo]], kiu malgraŭ ŝajna [[justeco]] kaj ĝusteco, ne estus [[maljusteco]] por tiu aŭ alia tipo de la [[homo]]j.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 940:
{{Citaĵo
|teksto = Mi komprenas bezonon je [[komforto]], profunde kuŝantan en la [[homo]], sed mi ne komprenas kial la [[vero]] devas kliniĝi antaŭ tiu bezono.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 947:
{{Citaĵo
|teksto = La plej frua signo de [[ekstravertiteco]] de [[infano]] estas lia rapida [[adaptiĝemo]] al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima [[atento]], kiun li donas al la [[objekto]]j, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. [[Timo]] antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al [[kompreno]] estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la [[Introvertiteco|introverta]] infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al [[risko]]. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas [[tento]].
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 954:
{{Citaĵo
|teksto = …unu el plej fruaj signoj de [[introvertiteco]] ĉe la [[infano]] estas reflekta pensema maniero de lia [[konduto]], markita je sinĝeno kaj eĉ [[timo]] antaŭ la nekonataj [[objekto]]j. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al [[regulo]], kiun li ne povas kompreni.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 961:
{{Citaĵo
|teksto = …ĉiu ne nur havas sian opinion pri [[psikologio]], sed estas konvinkita, ke li kompreneble plej bone orientiĝas en ĝi.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 968:
{{Citaĵo
|teksto = …[[psiko]]n de aliulo ĉiu konas eventuale pli bone ol sian propran.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}
Linio 975:
{{Citaĵo
|teksto = Funkcia celo de la [[senso]] estas konkludi ke io ekzistas, [[pensado]] diras al ni kion signigfas tiu io, [[sento]] — kia estas ĝia [[valoro]] kaj intuicio supozas de kie ĝi aperis kaj kien sekvas.
|aŭtoro = [[Carl Gustav Jung]]
|verko = Psikologiaj tipoj
|origina teksto =
}}