Homo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = La homa [[cerbo]] [[Vivo|vivas]] en la [[dudeka jarcento]]; [[koro]] de plejparto de la homoj — ankoraŭ en la [[ŝtonepoko]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu antaŭ [[Freŭdo]] tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, [[Subkonscio|subkonsciaj]] fortoj, grandparte difinantaj la homan [[konduto]]n. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna [[psikologio]] ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa [[psiko]] — kies [[ekzistado]] mem estis neata de [[Raciismo|raciistoj]] — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj [[leĝo]]j kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni [[lingvo]]n de la [[sonĝo]]j kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la [[karaktero]] — reprezentas reagojn al influo de la ekstera [[mondo]], speciale al tiuj, kiuj okazis en frua [[infanaĝo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Freŭdo|Freŭda]] koncepto de la homaj rilatoj fakte kopias sistemon de la rilatoj [[Ekonomio|ekonomiaj]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alivorte la [[socio]] realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la [[personeco]]. Homa [[naturo]] — [[pasio]]j de la homo kaj liaj [[anksio]]j — estas produkto de [[kulturo]]; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la [[historio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la homo superkreskas sian originan unuecon kun [[naturo]] kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “[[individuo]]” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la [[mondo]] en spontaneeco de la [[amo]] kaj krea [[laboro]] aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn [[libereco]]jn kaj individuecon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la homa [[ekzistado]] kaj [[libereco]] ekde komenco estas nedisigeblaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Biologio|biologia]] malperfekteco de la homo kreis kondiĉojn por apero de [[civilizo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe la [[besto]]j haveblas seninterrompaj ĉenoj de [[Reflekso|refleksaj]] reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de [[malsato]], kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan [[konduto]]n, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rompo de [[malpermeso]], la origina peko, en pozitiva homa [[senco]] estas la unua ago de elekto, ago de [[libereco]], do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ [[mito]] formale la [[peko]] konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la [[arbo]] de la [[sciado]]. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa [[pensado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Kalvino]] ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas [[Antaŭdestinismo|destinita]] jam antaŭ [[naskiĝo]], neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia [[vivo]]. Do la homa [[egaleco]] estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[kalvinismo]]] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi sian [[sorto]]n, sed la [[fakto]] mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. [[Virto]]j, kiujn devas havi la homo, estas [[modesteco]] kaj [[modereco]] (sobrietas), [[justeco]] (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi [[Antaŭdestinismo|destinitan]] por li parton, kaj [[pieco]] (pietas), kuniganta la homon kun [[dio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis homo ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas [[senco]]n postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj [[penso]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[kapitalismo]] [[Ekonomio|ekonomia]] agado, [[sukceso]] kaj materiala [[profito]] iĝis [[celo]] en si mem. [[Sorto]] de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi [[kapitalo]]n — kaj ne por celoj de propra [[feliĉo]], sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia [[maŝino]]. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian [[personeco]]n al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la [[Reformacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
“[[Persono]]”, kies interesojn celas nuntema homo, estas socia “[[mio]]”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el [[rolo]], prenita de [[individuo]] por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa [[egoismo]] estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al [[intelekto]] kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Racieco de [[Produktado|produktada]] sistemo en [[Teknologio|teknologia]] sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en [[Socio|socia]] sfero. La homojn regas [[Ekonomio|ekonomiaj]] krizoj, [[senlaboreco]], [[milito]]j. La homo konstruis sian [[mondo]]n; li konstruis [[domo]]jn kaj [[fabriko]]jn, li produktas [[aŭto]]jn kaj [[vesto]]jn, kultivas [[greno]]n kaj [[frukto]]jn. Sed li estas [[Fremdiĝo|fremdiĝinta]] de produktoj de sia [[laboro]], li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si [[dio]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la nuntempa homo] Al li mankas iu ajn [[certeco]] pri propra [[valoro]], sendependa de lia [[populareco]] kaj merkata [[sukceso]]. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de [[memestimo]] de [[sukceso]] de proponata “[[persono]]” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Granda nombro de [[problemo]]j, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj [[ago]]j, [[penso]]j kaj [[sento]]j; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[vivo]] havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, [[energio]], direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al [[detruado]]. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Plejparto de la homoj estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj [[iluzio]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Verŝajne por averaĝa homo ekzistas nenio pli peza ol senti sin sola, apartenanta al neniu granda grupo, kun kiu li povus sin identigi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En multaj kazoj homoj, havantaj nenion komunan kun [[naziismo]], defendas naziismon de [[kritiko]] de la [[eksterlandano]]j, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ [[Germanio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[psikiatrio]], riĉiĝinta per atingoj de [[Freŭdo]], transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de [[personeco]]. Danke al klopodoj de multaj [[psikiatro]]j, inkluzive [[psikanalizisto]]jn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de [[karaktero]] aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “[[Neŭrozo|neŭrozaj]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistas aĉa [[superstiĉo]], ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da [[fakto]]j. En la [[kapo]]jn de la [[Lernado|lernantoj]] estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta [[tempo]] kaj tuta [[energio]] estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi [[amaso]] da faktoj dum por [[pensado]] jam haveblas nek tempo, nek [[forto]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nia tuta [[energio]] estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la [[celo]]jn, al kiuj ili strebas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj [[optimismo]]n, sed profunde de la [[animo]] li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de [[despero]]. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La nuntempa homo soifas la [[vivo]]n, sed ĉar li estas [[roboto]], la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: [[drinkado]], [[sporto]] aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ ŝajno de [[optimismo]] kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda [[sento]] de [[senpoveco]], do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia [[Ekonomio|ekonomia]] bonfarto, se ni malatentos [[Subkonscio|subkonscian]] [[sufero]]n de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun [[danĝero]]n, devenantan el la homa [[karaktero]], kiu minacas nian [[kulturo]]n: pretecon akcepti iun ajn [[ideologio]]n kaj iun ajn [[gvidanto]]n kontraŭ promeso de ekscita [[vivo]], kontraŭ propono de [[Politiko|politika]] strukturo kaj [[simbolo]]j, donantaj al la vivo de la [[individuo]] iun ŝajnon de la [[senco]] kaj [[ordo]]. [[Despero]] de la homoj-[[roboto]]j estas nutra medio por la politikaj celoj de [[faŝismo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Homo ĉasas fantomon, [[Iluzio|iluzian]] [[feliĉo]]n nomatan [[Sukceso]], kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo