Personeco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
YiFeiBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 5 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q641118)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
*Ni ĉiam difinas la limojn de nia personeco tro mallarĝe! Ni ĉiam kategorias al nia personeco nur tiujn trajtojn, kiujn ni povas distingi kiel individuaj, kiujn ni rekonas kiel deflankiĝaj. Sed kontraŭe ni ĉiuj konsistas el la tuta konsistaĵo de la mondo. **[[Demian]] Ĉapitro 5, paĝo 89 (aperis en Esperanto ĉe Mondial ISBN 978-1-59569-066-1)
| nomo = Personeco
| koloro =
| dosiero =
| vikipedio = Personeco
| komunejo =
| komunejokat =
| vikivortaro = personeco
| vikinovaĵoj =
}}
'''Personeco''' estas tio, kio konsistigas la personon; propra kaj memstara ecaro.
 
== Erich Fromm ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Alivorte la [[socio]] realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa [[naturo]] — [[pasio]]j de la [[homo]] kaj liaj [[anksio]]j — estas produkto de [[kulturo]]; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la [[historio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la unua aspekto de la kreskanta [[individueco]] estas evoluo de la personeco. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu [[socio]] ŝjanas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Infano]] ne povas fizike reveni en la [[Patrino|patrinan]] sinon; same ne eblas renversi ankaŭ [[Psikologio|psikologian]] procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter [[potenco]] kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. [[Konscio|Konscie]] infano povas konsideri sin kontentigita, sed [[Subkonscio|subkonscie]] li [[Sento|sentas]], ke li pagas senton de [[sekureco]] per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli [[Danĝero|danĝeraj]], ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa).
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Mezepoko|mezepoka]] [[socio]] ne senigis individuon je [[libereco]] jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La [[homo]] estis ankoraŭ ligita al la [[mondo]] per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia [[rolo]] (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Al [[Italio]], laŭ vortoj de [[Jacob Burckhardt|Burckhardt]], apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la personeco en la [[Eŭropo|eŭropa]] [[familio]]” kaj la [[italo]] estas la unua [[individuo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La fakto ke [[kapitalismo]] akiris decidan rolon signifis dependecon de la [[Ekonomio|ekonomia]], do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la personeco. [[Kapitalo]] “ĉesis esti [[servisto]] kaj transformiĝis je [[mastro]]…”<ref>R. H. Tawney. Religion and the Reformation</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[kapitalismo]] [[Ekonomio|ekonomia]] agado, [[sukceso]] kaj materiala [[profito]] iĝis [[celo]] en si mem. [[Sorto]] de la [[homo]] konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi [[kapitalo]]n — kaj ne por celoj de propra [[feliĉo]], sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia [[maŝino]]. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la [[Reformacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[neŭrozulo]] povas esti karakterizita kiel [[homo]], kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la [[mondo]]n de [[fantazio]]j; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj diversaj formoj de [[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de [[libereco]].</br>
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj [[Neŭrozo|neŭrozaj]] simptomoj; [[individuo]] seniĝas nur je konsciata [[sufero]], sed la interna [[konflikto]] restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Observado montras, ke esencon de ĉiu [[neŭrozo]] — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por [[libereco]] kaj [[sendependeco]]. Por multaj normalaj [[homo]]j tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “[[Magio|magia]] helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la [[konflikto]]n inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[psikiatrio]], riĉiĝinta per atingoj de [[Freŭdo]], transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj [[psikiatro]]j, inkluzive [[psikanalizisto]]jn, estis kreita bildo de “normala” [[homo]], kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de [[karaktero]] aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “[[Neŭrozo|neŭrozaj]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Iluzio]]j pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la personecon. La plej alta [[forto]] de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj [[feliĉo]] de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …pozitiva [[libereco]] de la personeco konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Spontanea aktivado estas libera agado de la personeco; ĝia difino inkludas laŭvortan signifon de latina vorto sponte — per si mem, laŭ propra iniciato. Sub la agado ni komprenas ne “faradon de io ajn”; temas pri krea aktivado, kiu povas manifestiĝi en [[Emocio|emocia]], [[intelekto|intelekta]] kaj [[Sento|senta]] [[vivo]] de la homo, kaj ankaŭ en lia [[volo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La personeco estas forta nur dum ĝi estas agema.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
== Aliaj aŭtoroj ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni ĉiam difinas la limojn de nia personeco tro mallarĝe! Ni ĉiam kategorias al nia personeco nur tiujn trajtojn, kiujn ni povas distingi kiel individuaj, kiujn ni rekonas kiel deflankiĝaj. Sed kontraŭe ni ĉiuj konsistas el la tuta konsistaĵo de la mondo.
|aŭtoro = [[Hermann Hesse]]
|verko = [[Demian]]
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Karaktero]]
 
[[Kategorio:Temoj]]