Individuo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiu [[neŭrozo]] estas ekzemplo de tia dinamika [[adaptiĝo]] al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua [[infanaĝo]] — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de [[infano]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[homo]] superkreskas sian originan unuecon kun [[naturo]] kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la [[mondo]] en spontaneeco de la [[amo]] kaj krea [[laboro]] aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn [[libereco]]jn kaj individuecon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la unua aspekto de la kreskanta [[individueco]] estas evoluo de la [[personeco]]. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu [[socio]] ŝjanas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Historio]] de [[Eŭropo]] kaj [[Ameriko]] ekde la fino de [[mezepoko]] estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en [[Italio]] en la epoko de [[Renesanco]] kaj evidente atingis sian pinton nur nun.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Reformacio]] estas unu el la fontoj de la [[ideo]] de [[libereco]] kaj aŭtonomio de la [[homo]] en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj [[demokratio]]j. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je [[Peko|pekeco]] de la homa [[naturo]], je mizereco kaj senpoveco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Mezepoko|mezepoka]] [[socio]] ne senigis individuon je [[libereco]] jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La [[homo]] estis ankoraŭ ligita al la [[mondo]] per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia [[rolo]] (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan [[personeco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Al [[Italio]], laŭ vortoj de [[Jacob Burckhardt|Burckhardt]], apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la [[personeco]] en la [[Eŭropo|eŭropa]] [[familio]]” kaj la [[italo]] estas la unua individuo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Renesanco]]] Individuo iĝis soleca; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La “[[kredo]]” de [[Lutero]] konsistis en konvinko, ke [[amo]] estas donata koste de rezigno je propra [[volo]]; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la [[ŝtato]] aŭ [[gvidanto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Transformiĝo de individuo en ilo por atigado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de [[kapitalo]] iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[neŭrozulo]] povas esti karakterizita kiel [[homo]], kiu ne kapitulacis en lukto por sia [[personeco]]. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la [[mondo]]n de [[fantazio]]j; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En nia [[socio]] la [[emocio]]j estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna [[dubo]], ke krea [[pensado]] — same kiel ĉiu alia [[kreado]] — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj [[idealo]] konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ [[mensa malsano]]. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia [[pensado]] iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa [[sentimentaleco]], per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je [[kino]] kaj popularaj [[kanto]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En tiuj [[socio]]j, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua [[ekzistado]] prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la [[sento]] mem de individua ekzistado. La [[morto]] ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la [[vivo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Iluzio]]j pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la [[personeco]]n. La plej alta [[forto]] de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj [[feliĉo]] de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum la moderna [[historio]] [[potenco]] de la [[eklezio]] estis anstataŭigita je potenco de la [[ŝtato]], la potenco de la ŝtato — je potenco de la [[konscienco]], kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de [[racio]] kaj [[publika opinio]], kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis [[viktimo]]j de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je [[roboto]]j, sed vivas influataj de [[iluzio]], ke ni estas memstaraj individuoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La nuntempa [[homo]] ŝajnigas kontenton kaj [[optimismo]]n, sed profunde de la [[animo]] li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de [[despero]]. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj veraj [[idealo]]j havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj [[feliĉo]] de individuo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Racia [[potenco]] — [[aŭtoritato]] — same kiel vera [[idealo]], havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia [[laboro]] kaj apliki sian krean [[pensado]]n nur je kondiĉoj de [[planita ekonomio]], ĉe kiuj la tuta [[nacio]] racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …neniam antaŭe la [[vorto]]j estis uzataj por kaŝado de la [[vero]] tiom abunde kiel hodiaŭ. [[Perfido]] de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita [[agreso]] estas maskata kiel [[defendo]] kontraŭ [[atako]], konkerado de etaj [[popolo]]j okazas sub la nomo de traktato pri [[amikeco]] kaj kruelega subpremado de la tuta [[nacio]] plenumiĝas je la nomo de [[nacional-socialismo]]. [[Objekto]]j de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “[[demokratio]]”, “[[libereco]]” kaj “[[individuismo]]”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj [[faŝismo]]. Demokratio estas sistemo, kreanta [[Ekonomio|ekonomiajn]], [[Politiko|politikajn]] kaj [[Kulturo|kulturajn]] kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera [[demokratio]] konsistas en kontraŭdiro inter [[planita ekonomio]] kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo