Aŭtoritatismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Lutero]]] …li mem — kiel [[personeco]] — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata [[karaktero]]”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa [[patro]], spertinta dum [[infanaĝo]] nek [[amo]]n, nek [[sento]]n de certeco, li tutan [[vivo]]n montris duoblan rilaton al la [[potenco]]: li [[Malamo|mamamis]] ĝin, [[Ribelo|ribelis]] kontraŭ ĝi, sed samtempe [[Admiro|admiris]] ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; [[Junaĝo|junaĝe]] tio estis la patro kaj [[Monaĥejo|monaĥejaj]] [[instruisto]]j, poste — [[papo]] kaj laikaj [[princo]]j. Li estis plena je sento de [[soleco]], [[senpoveco]], [[kolero]] kaj samtempe sopiris [[Ordono|ordoni]]. Li estis turmentata je [[dubo]]j kiel povas esti turmentata nur [[homo]], bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu [[turmento]]. Li malamis la aliajn, speciale “[[plebaro]]n”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la aŭtoritata [[karaktero]] ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian [[amo]]n kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj [[homo]]j aŭ [[organizaĵo]]j aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas [[deziro]]n ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la [[ideo]] mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen lukto de la aŭtoritata [[karaktero]] kontraŭ [[potenco]] estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi [[sento]]n de propra senpoveco, sed [[revo]] subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “[[revoluciulo]]”, mi nomus ĝin “[[ribelulo]]”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La aŭtoritata [[karaktero]] ŝatas kondiĉojn, limigantajn [[libereco]]n de la [[homo]], li kun [[plezuro]] subiĝas al la [[sorto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La aŭtoritata [[persono]] genuiĝas antaŭ la [[pasinteco]]: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas [[frenezo]] aŭ [[krimo]]. [[Miraklo]] de [[kreado]] — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncepto de la [[origina peko]], premanta ĉiujn postajn [[generacio]]jn, estas tre karaktera por la aŭtoritata pensmaniero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Komuna trajto de la tuta aŭtoritata [[pensado]] konsistas en konvinko, ke la [[vivo]] estas difinata de la [[forto]]j, troviĝantaj ekster la [[homo]], ekster liaj interesoj kaj [[deziro]]j. La sola ebla [[feliĉo]] konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La aŭtoritata [[persono]] akiras [[forto]]n por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia [[homo]] kiel senerara signo de [[kulpo]] kaj neplenvaloreco; se la [[potenco]], je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj [[amo]] kaj [[estimo]] transformiĝas je malestimo kaj [[malamo]]. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la aŭtoritata [[filozofio]] ne ekzistas nocio de [[egaleco]]. La [[homo]] kun aŭtoritata [[karaktero]] povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia [[profito]] — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan [[senco]]n, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La [[mondo]] konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. [[Sadismo]]-[[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al [[dominado]] aŭ subiĝo; li ne povas senti [[solidareco]]n. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas [[genro]] aŭ [[raso]] — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de [[kapitalismo]], [[Roza Luksemburg]] sincere kaj neŝanceleble kredis je la [[homo]]. Kiam ŝin, same kiel [[Gustav Landauer]], mortigis [[soldato]]j de la [[Germanio|germana]] [[kontraŭrevolucio]], tio signifis pereon de la [[Humanismo|humanisma]] [[tradicio]] de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la aŭtoritatismaj sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je [[idolo]] ol je si mem.