Penso: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 10:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe la [[besto]]j haveblas seninterrompaj ĉenoj de [[Reflekso|refleksaj]] reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de [[malsato]], kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan [[konduto]]n, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rompo de [[malpermeso]], la origina peko, en pozitiva [[Homo|homa]] [[senco]] estas la unua ago de elekto, ago de [[libereco]], do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ [[mito]] formale la [[peko]] konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la [[arbo]] de la [[sciado]]. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis [[homo]] ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas [[senco]]n postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj pensoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Granda nombro de [[problemo]]j, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la [[homo]]j ĉiam konscias motivojn de siaj [[ago]]j, pensoj kaj [[sento]]j; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte la tuta nuntempa pensado — de [[protestantismo]] ĝis la [[filozofio]] de [[Kant]] — estas anstataŭigado de ekstera [[potenco]] per la potenco internigita. Leviĝinta [[meza klaso]] atingis unu [[Politiko|politikan]] [[venko]]n post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian [[prestiĝo]]n, sed ĝian lokon estis okupanta persona [[konscienco]]. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de [[libereco]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Demandu ordinaran leganton de [[ĵurnalo]], kion li pensas pri iu [[Politiko|politika]] problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” [[opinio]]n pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Subpremado de la kritika pensado komenciĝas kutime en frua aĝo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Freŭdo]] substrekis subpremadon de “[[Malbono|malbonaj]]” pensoj; evidente li ne rimarkis, kiom ofte estas subpremataj la “[[Bono|bonaj]]” pensoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed rajto esprimi siajn pensojn havas [[senco]]n nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; [[libereco]] de la ekstera [[potenco]] iĝas firma [[posedaĵo]] nur en tiu kazo, se internaj [[Psikologio|psikologiaj]] kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian [[individueco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En nia [[socio]] la [[emocio]]j estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna [[dubo]], ke krea pensado — same kiel ĉiu alia [[kreado]] — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj [[idealo]] konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ [[mensa malsano]]. Akceptinte tiun ĉi normon, [[individuo]] grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa [[sentimentaleco]], per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je [[kino]] kaj popularaj [[kanto]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistas aĉa [[superstiĉo]], ke [[homo]] atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da [[fakto]]j. En la [[kapo]]jn de la [[Lernado|lernantoj]] estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta [[tempo]] kaj tuta [[energio]] estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi [[amaso]] da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek [[forto]]j.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ĉia [[vero]] estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel [[Metafiziko|metafizika]] nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke [[Scienco|scienca]] pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la [[mondo]] senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel [[kirurgo]] al la [[paciento]] ktp. Tiu [[relativismo]], kiu ofte sin prezentas sub la nomo de [[empiriismo]] aŭ [[pozitivismo]] kaj referencas al neceso de preciza uzado de la [[vorto]]j, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je [[maŝino]] por registrado de la “faktoj”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …plejparto de problemoj de la privata kaj [[Socio|socia]] [[vivo]] estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la [[homo]]jn je [[kuraĝo]] kaj [[deziro]] pensi memstare, subfosas ilian [[kredo]]n je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La [[individuo]] sentas sin senespere droninta en ĥaosa [[amaso]] da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru.</br>
Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke [[cinikismo]] kaj [[skeptkismo]] rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca [[fido]] al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika pensado, iĝas [[detruado]] de tuteca bildo de la [[mondo]]. La [[fakto]]j perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo