Masoĥismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kreis novan paĝon kun "{{Temo | nomo = Masoĥismo | koloro = | dosiero = | vikipedio = Masoĥismo | komunejo = | komunejokat = | vikivortaro = masoĥismo | vikin..."
 
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Masoĥismo''' estas [[Psiko|psika]] tendenco akiri [[ĝuo]]n el [[sufero]] aŭ [[doloro]], ss en [[Sekso|seksa]] rilatado, vs en ĉia rilatado.
 
== Erich Fromm ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Kvankam [[ideo]]j de [[Wilchelm Reich|Reich]] estas bazitaj sur la origina koncepto de [[Freŭdo]] — la teorio de “[[libido]]” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al [[ĝuo]], ke farata al li [[doloro]] estas flankaj rezultoj, ne la [[celo]] en si mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Iuj ajn empiriaj observoj de masoĥistoj, inkluzive [[Psikanalizo|psikanalizajn]], donas nerefuteblajn konfirmojn, ke tiuj ĉi [[homo]]j estas plenaj je [[timo]] de [[soleco]] kaj je [[sento]] de propra sensignifeco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra [[personeco]], perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de [[libereco]].</br>
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj [[Neŭrozo|neŭrozaj]] simptomoj; [[individuo]] seniĝas nur je konsciata [[sufero]], sed la interna [[konflikto]] restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Mi proponus nomi la komunan celon de [[sadismo]] kaj masoĥismo simbiozo. Simbiozo en [[Psikologio|psikologia]] [[senco]] de la [[vorto]] estas unio de iu [[persono]] kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “[[mio]]” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian [[objekto]]n kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzstas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj certecon, kiuj antaŭe mankis al mi mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]] ne estas nur [[sadisto]] aŭ nur masoĥisto; inter aktiva kaj pasiva flankoj de simbioza komplekso ekzistas konstantaj ŝanceliĝoj kaj ofte malfacilas difini, kiu el tiuj ĉi flankoj agas en tiu ĉi momento, sed en ambaŭ kazoj individueco kaj [[libereco]] estas perditaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tre ofte — kaj ne nur en ordinara vortuzado — sadomasoĥismo estas konfuzata kun [[amo]]. Speciale ofte kiel manifestiĝojn de amo oni konsideras masoĥismajn fenomenojn. Kompleta abnegacio por alia homo, rezigno profite al li de propraj rajtoj kaj postuloj — ĉio ĉi estas prezentata kiel ekzemplo de “granda amo”; oni opinias ke por amo ne ekzistas pli bona pruvo ol [[ofero]] kaj preteco rezigni de si mem por amata homo. Sed efektive “amo” en tiaj kazoj estas masoĥisma ligiteco kaj radikas en bezono de simbiozo. Se ni komprenas kiel amon pasian kaj aktivan fortiĝon de la ĉefa esenco de alia homo, union kun tiu homo surbaze de [[sendependeco]] kaj plenvaloreco de ambaŭ personoj, do masoĥismo kaj amo estas kontraŭaj unu al la alia.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la [[meza klaso]] en [[Germanio]] kaj en aliaj [[Eŭropo|eŭropaj]] landoj, [[sadismo]]-masoĥisma [[karaktero]] estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la [[Naziismo|nazia]] ideologio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[filozofio]] ne ekzistas nocio de [[egaleco]]. La [[homo]] kun aŭtoritata [[karaktero]] povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia [[profito]] — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan [[senco]]n, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La [[mondo]] konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. [[Sadismo]]-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al [[dominado]] aŭ subiĝo; li ne povas senti [[solidareco]]n. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas [[genro]] aŭ [[raso]] — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …masoĥismajn inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe [[Hitlero]] mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas [[Dio]], [[Sorto]], Neceso, [[Historio]] kaj [[Naturo]]. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: [[simbolo]]n de subpremanta forto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo