Kapitalo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe [[kapitalismo]] [[Ekonomio|ekonomia]] agado, [[sukceso]] kaj materiala [[profito]] iĝis [[celo]] en si mem. [[Sorto]] de la [[homo]] konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra [[feliĉo]], sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia [[maŝino]]. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian [[personeco]]n al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la [[Reformacio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Transformiĝo de [[individuo]] en ilo por atigado de [[Ekonomio|ekonomiaj]] celoj radikas en specifaĵoj de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncentriĝo de kapitalo (ne de [[riĉeco]]) en certaj sektoroj de [[Ekonomio|ekonomia]] sistempo limigis eblecojn de [[sukceso]] de la privata iniciato. Kie venkas [[Monopolismo|monopolisma]] kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la [[meza klaso]] — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj [[kuraĝo]] kaj [[kredo]] je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de [[senespero]] kaj [[senpoveco]]. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan [[potenco]]n super la tuta [[socio]]; [[sorto]] de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Eta aŭ meza [[entreprenisto]], alfrontanta [[minaco]]n flanke de granda kapitalo, en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian [[komerco]]n: kaj ricevadi [[profito]]n kaj konservadi [[sendependeco]]n, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en [[Konkurenco|konkurenca]] lukto kontraŭ [[monopolo]]j li staras kontraŭ gigantoj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La fakto ke [[kapitalismo]] akiris decidan rolon signifis dependecon de la [[Ekonomio|ekonomia]], do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la [[personeco]]. Kapitalo “ĉesis esti [[servisto]] kaj transformiĝis je [[mastro]]…”<ref>R. H. Tawney. Religion and the Reformation</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
{{Citaĵo
|teksto = Uzado de la [[homo]] fare de homo servas kiel esprimo de la sistemo de la [[valoro]]j, kuŝanta en la fundamento de la [[Kapitalismo|kapitalisma]] ordo. Kapitalo, tiu mortinta [[pasinteco]], dungas [[laboro]]n, vivan [[forto]]n kaj [[energio]]n de [[nuntempo]]. En la kapitalisma [[hierarkio]] de la valoroj kapitalo staras pli alte ol laboro, akumulitaj [[aĵo]]j — pli alte ol manifestiĝoj de la [[Spirito|spirita]] [[vivo]]. Laboro estas dungata de kapitalo, ne inverse.