Neŭrozo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 12:
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika [[adaptiĝo]] al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por [[individuo]] senraciaj — speciale en frua [[infanaĝo]] — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de [[infano]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fenomenoj, observataj ĉe neŭrozuloj, principe ne diferenciĝas de la fenomenoj, kiujn ni renkontas ĉe la [[homo]]j “normalaj”. Nur ĉe la neŭrozuloj tiuj ĉi fenomenoj manifestiĝas pli klare, pli laŭte kaj ofte estas pli alireblaj al [[konscio]] de la homo mem, dum la normalaj homoj ne konscias iujn ajn problemojn, kiuj postulus esploradon.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …neŭrozulo povas esti karakterizita kiel [[homo]], kiu ne kapitulacis en lukto por sia [[personeco]]. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la [[mondo]]n de [[fantazio]]j; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por [[libereco]] kaj [[sendependeco]]. Por multaj normalaj [[homo]]j tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian [[personeco]]n, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “[[Magio|magia]] helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la [[konflikto]]n inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[psikiatrio]], riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de [[personeco]]. Danke al klopodoj de multaj [[psikiatro]]j, inkluzive [[psikanalizisto]]jn, estis kreita bildo de “normala” [[homo]], kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de [[karaktero]] aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen pozicio de [[artisto]] estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la [[historio]] la saman pozicion kiel [[revoluciulo]]: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas [[krimulo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = …ĉiuj [[kulturo]]j estas [[Religio|religiaj]], kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la [[problemo]]n de la [[Homo|homa]] [[ekzistado]].