Libereco: Malsamoj inter versioj

6 717 bitokojn aldonis ,  antaŭ 9 monatoj
 
== Erich Fromm ==
 
=== Fuĝo for de libereco [1941] ===
 
{{Citaĵo
|teksto = …kiam certa [[Socia klaso|klaso]] strebis al sia propra liberiĝo, ĝi [[Kredo|kredis]] ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn [[celo]]jn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la [[revo]] pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun [[malamiko]]j de libereco tuj post kiam la [[venko]] estis akirita kaj aperis novaj [[privilegio]]j, kiujn necesis defendi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se oni atakas liberecon je la nomo de [[kontraŭfaŝismo]], do [[minaco]] ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de [[faiŝmo]] mem.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Homo|homa]] [[ekzistado]] kaj libereco ekde komenco estas nedisigeblaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rompo de [[malpermeso]], la origina peko, en pozitiva [[Homo|homa]] [[senco]] estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ [[mito]] formale la [[peko]] konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la [[arbo]] de la [[sciado]]. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa [[pensado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Reformacio]] estas unu el la fontoj de la [[ideo]] de libereco kaj aŭtonomio de la [[homo]] en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj [[demokratio]]j. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je [[Peko|pekeco]] de la homa [[naturo]], je mizereco kaj senpoveco de [[individuo]], je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Mezepoko|mezepoka]] [[socio]] ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La [[homo]] estis ankoraŭ ligita al la [[mondo]] per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia [[rolo]] (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan [[personeco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Diotima [[homo]] ne havas “liberan [[volo]]n”: li estas kaptito, [[sklavo]] kaj [[servisto]] de la [[Dio|dia]] volo aŭ de la volo de [[satano]]<ref>Martin Luther. The Bindage of the Will.</ref>.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ni estas ravitaj je kresko de libereco de la fortoj eksteraj rilate al ni kaj, kvazaŭ [[blindulo]]j, ne vidas tiujn internajn obstakojn, devigojn kaj [[timo]]jn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj [[malamiko]]j. Rezulte de tio ni emas opinii, ke problemo de libereco konsistas sole en garantii ankoraŭ pli da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la [[Nova historio]]; ni opinias ke [[defendo]] de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Protestantismo]] donis stimulon al spirita liberiĝo de la [[homo]]. [[Kapitalismo]] daŭrigis tiun liberiĝon en [[Psikologio|psikologia]], [[Socio|socia]] kaj [[Politiko|politika]] sferoj. [[Ekonomio|Ekonomia]] libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la [[meza klaso]] — ĝia adepto.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj diversaj formoj de [[Masoĥismo|masoĥismaj]] streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra [[personeco]], perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.</br>
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj [[Neŭrozo|neŭrozaj]] simptomoj; [[individuo]] seniĝas nur je konsciata [[sufero]], sed la interna [[konflikto]] restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fakte la tuta nuntempa [[pensado]] — de [[protestantismo]] ĝis la [[filozofio]] de [[Kant]] — estas anstataŭigado de ekstera [[potenco]] per la potenco internigita. Leviĝinta [[meza klaso]] atingis unu [[Politiko|politikan]] [[venko]]n post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian [[prestiĝo]]n, sed ĝian lokon estis okupanta persona [[konscienco]]. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Aŭtoritatismo|aŭtoritata]] [[karaktero]] ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la [[homo]], li kun [[plezuro]] subiĝas al la [[sorto]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Observado montras, ke esencon de ĉiu [[neŭrozo]] — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj [[sendependeco]]. Por multaj normalaj [[homo]]j tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian [[personeco]]n, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “[[Magio|magia]] helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la [[konflikto]]n inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed rajto esprimi siajn [[penso]]jn havas [[senco]]n nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera [[potenco]] iĝas firma [[posedaĵo]] nur en tiu kazo, se internaj [[Psikologio|psikologiaj]] kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian [[individueco]]n.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …pozitiva libereco de la [[personeco]] konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = Fuĝo for de libereco [1941]
|origina teksto =
}}
 
=== La sana socio [1955] ===
{{Citaĵo
|teksto = En la krea ago la [[homo]] eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj [[hazardeco]] de sia [[ekzistado]], eniras reĝlandon de [[celkonscio]] kaj libereco.
7 901

redaktoj