Jean Baudrillard: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1 732:
{{Citaĵo
|teksto = El tiu ekstrema situacio malfacilas trovi elirejon, en neniu kazo tio estas [[milito]]…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 739:
{{Citaĵo
|teksto = Se celo de [[terorismo]] estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de [[Polico|polica]] kontrolado kaj de la fortoj de [[Socio|publika]] [[sekureco]]. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta [[malamiko]]. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 746:
{{Citaĵo
|teksto = …la [[terorismo]] finfine havas nek [[senco]]n, nek celon kaj ne difiniĝas per siaj [[Realo|realaj]] [[Politiko|politikaj]] kaj [[Historio|historiaj]] sekvoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 753:
{{Citaĵo
|teksto = La [[terorismo]] nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan [[logiko]]n de [[perforto]] kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj [[kapital]]oj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra [[sekureco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 760:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Moralo|morala]] [[konscio]] pensas tiel: ĉar ni estas la [[Bono]], do trafi nin povas nur la [[Malbono]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 767:
{{Citaĵo
|teksto = La frato-ĝemelo de [[kompato]] (ankaŭ ili estas ĝemeloj, same kiel la turoj<ref>Temas pri la Turoj-Ĝemeloj en [[Novjorko]], detruitaj de la [[Atencoj de la 11-a de septembro 2001|terorista atako en 2001]]</ref>) estas [[orgojlo]]. Ni priploras nin mem, sed samtempe ni estas la plej fortaj. Kaj la rajton esti la plej fortaj donas ni tio, ke nun ni estas la [[viktimo]]j. Tio estas ideala alibio, tio estas psikohigieno de la viktimo, kiu ebligas al li vorlavi de si tutan kulpon kaj uzi sian malfeliĉon kvazaŭ, tiel diri, kreditan karton.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 774:
{{Citaĵo
|teksto = Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la [[Malbono]], estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de [[Moralo|moralaj]] [[valoro]]j kaj [[Tekniko|teknika]] [[povo]]. Tio estas [[Usono]], kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza [[kompato]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 781:
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[Terorismo|teroristoj]]] Ni ankaŭ ne kapablas eĉ por minuto imagi, ke tiuj ĉi “fanatikuloj” povas okupiĝi pri siaj aferoj tute propravole kaj “libere”, sen esti blindigitaj, freneziĝintaj aŭ [[Manipulado de la amasoj|manipulataj]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 788:
{{Citaĵo
|teksto = Tio ke la homo “libera kaj klera” nepre elektos la [[Bono]]n, estas nia totala [[antaŭjuĝo]]…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 795:
{{Citaĵo
|teksto = Malgraŭ la fakto ke agnoski siajn mankojn estas malfacile, ni tamen preferus fari tion ol agnoski forton de la Aliulo (kio ne malhelpas al [[Paranojo|paranoja]] senmaskigo de la akso de la [[Malbono]]).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 802:
{{Citaĵo
|teksto = Cetere ĉiuj strategioj de [[Socio|publika]] [[sekureco]] estas nura daŭrigo de la [[teroro]]. Kaj vera venko de la [[terorismo]] estas sinko de la tuta [[Okcidento]] je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 809:
{{Citaĵo
|teksto = Diferenco estas en tio, ke aliaj [[kulturo]]j pereis pro sia unikeco kaj tio estas bela [[morto]], dum ni mortas pro la perdo de ajna unikeco, pro neniigo de ĉiuj niaj [[valoro]]j, kaj tio estas malbona morto.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 816:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Homo|homa]] iĝas la sola deira punkto kaj la [[homaro]], imanenta al si mem, okupas vakan lokon de la mortinta [[Dio]] — ekde nun la homa regas nedivideble, sed ĝi ne plu havas finan [[senco]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 823:
{{Citaĵo
|teksto = Kio povas malhelpi la tutmondan sistemon? Certe ne la kontraŭtutmondiĝa movado, kies sola celo estas bremsi malreguligadon. Ĝia [[Politiko|politika]] influo povas esti sentebla, sed la [[Simbolo|simbola]] — mizera.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 830:
{{Citaĵo
|teksto = Kio povas malhelpi la sistemon, tio estas ne pozitivaj alternativoj, sed neordinaraĵoj… kiel [[lingvo]], [[arto]], korpeco, [[kulturo]]. Sed ekzistas ankaŭ tiuj kruelaj — la [[terorismo]] estas unu el ili.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 837:
{{Citaĵo
|teksto = Tiu kontraŭstaro (inter la [[Tutmondiĝo|tutmonda]] kaj la neordinara) povas esti komprenita nur en lumo de [[Simbolo|simbola]] sindevigo. Por kompreni malamegon de la ekstera mondo al la [[Okcidento]] necesas ŝanĝi vidangulon. Tio estas ne malamego de tiuj, de kiuj oni forprenis ĉion kaj redonis nenion, pli ĝuste tio estas [[malamego]] de tiuj al kiuj oni donis ĉion tiel ke ili ne povu tion redoni. Sekve tio estas ne malamego de ekspropriitoj kaj espluatatoj, tio estas malamego de humiligitoj kaj ofenditoj. Kaj nome al tio la [[terorismo]] respondis la 11-an de septembro: humiligon kontraŭ humiligo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}
Linio 1 844:
{{Citaĵo
|teksto = La [[teroro]], trasorbinta la tutan sistemon kaj iginta ĝin terori sin mem sub preteksto de garantiado de [[sekureco]] — tio estas venko de la [[terorismo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La agonio de povo [2010]
|origina teksto =
}}