Jean Baudrillard: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1 348:
|teksto = Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post [[orgio]]… hodiaŭ la [[ludo]] finiĝis — ĉio estas [[Libereco|liberigita]]. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?</br>
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj [[signo]]j, formoj kaj [[deziro]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 355:
{{Citaĵo
|teksto = …la [[ideo]] de la [[progreso]] malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la [[riĉeco]], kiu supozas [[produktado]]n, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la [[politiko]], sed la politikistoj daŭrigas siajn [[ludo]]jn, restante kaŝe tute [[Indiferenteco|indiferentaj]] al siaj vetoj. Pri la [[televido]] oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la [[homaro]] tute malaperus.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 362:
{{Citaĵo
|teksto = Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj… tiel la [[sekso]] nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la [[politiko]] ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: [[ekonomio]]n, [[scienco]]n, [[arto]]n, [[sporto]]n… Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en [[komerco]], en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 369:
{{Citaĵo
|teksto = [[Leĝo]], kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas [[Sekseco|sekseca]], ĉio [[Politiko|politika]], ĉio [[Estetiko|estetika]]. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde [[Majo de 1968 (Francio)|1968]]: kaj ĉiutaga [[vivo]], kaj [[frenezo]], kaj [[lingvo]], kaj [[amaskomunikilo]]j, kaj [[deziro]]j akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de [[Libereco|liberigo]] kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas [[objekto]] de deziro: [[potenco]], [[scio]]j — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa [[stereotipo]] penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je [[spektaklo]], sekso — je [[reklamo]] kaj [[pornografio]], agado — je tio, kion oni kutimas nomi [[kulturo]], speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 376:
{{Citaĵo
|teksto = La glorata [[movado]] de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj [[valoro]]j, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la [[Estetiko|estetika]], la [[Sekso|seksa]] kaj la [[Politiko|politika]] difinado de la aferoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 383:
{{Citaĵo
|teksto = Sendube se la [[kapitalo]] evoluus laŭe al sia kontraŭdira [[logiko]], ĝi estus neniigita de la [[proletaro]]. Analizo de [[Markso]] restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade [[Politiko|transpolitikiĝi]], transiri al alia orbito — ekster la [[Produktado|produktadajn]] rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel [[Hazardo|hazarda]], cirkula kaj [[Ekstazo|ekstaza]] formo, kaj samtempe reprezenti la tutan [[mondo]]n en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la [[krizo de la 1929-a jaro]]; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 390:
{{Citaĵo
|teksto = [[Arto]] diluiĝis ne en majesta [[Idealo|idealigo]], sed en la ĝenerala [[Estetiko|estetikigo]] de la ĉiutaga [[vivo]], ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube [[dadaismo]] kaj [[Marcel Duchamp|Duchamp]], kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika [[ludo]], eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la [[imago]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 397:
{{Citaĵo
|teksto = Bildoj, liverataj de la [[amaskomunikilo]]j (kaj la [[teksto]]j similas al la bildoj) neniam silentiĝas: bildoj de la sciigoj devas sekvi unu la alian seninterrompe. [[Silento]] estas rompo de la fermita ĉeno, leĝera katastrofo, fuŝo, kiu en [[televido]] ekzemple estas tre ekzemplodona, ĉar tio estas rompo, plena je angoro kaj jubilo, konfirmanta ke ĉia [[komunikado]] efektive estas nur deviga scenaro, seninterropma [[fikcio]], liberigante nin de malpleno — kaj ne nur de malpleno de la ekrano, sed ankaŭ de la malpleno de nia mensa ekrano, sur kiu ni kun ne malpli granda soifo atendas la bildojn.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 404:
{{Citaĵo
|teksto = Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna [[arto]] staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda [[inflacio]] de la [[valoro]]j, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam [[Morto|morta]]). Kaj tio estas tute [[Logiko|logike]]: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 411:
{{Citaĵo
|teksto = …danke al [[amaskomunikilo]]j, teorio de [[informo]], video — ĉiuj iĝis potencialaj kreantoj. La tuta industria maŝinkonstruado en la [[mondo]] iĝis [[Estetiko|estetikigita]]; la tuta malnobleco de la mondo estas transformita de la estetiko.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 418:
{{Citaĵo
|teksto = …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu [[aĵo]] per [[reklamo]], [[amaskomunikilo]]j kaj bildoj ricevas sian [[simbolo]]n. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je [[estetiko]], je [[kulturo]] kaj strebas iĝi [[Muzeo|muzea]] posedaĵo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 425:
{{Citaĵo
|teksto = …la nuntempa [[pentrarto]], strikte dirite, kultivas ne [[Malbelo|malbelecon]] (kiu ankoraŭ havas [[Estetiko|estetikan]] [[valoro]]n), sed ion eĉ pli malbelan ol la nura malbelo — [[kiĉo]]n, malbelon je kvadrato, ĉar ĝi estas neniel ligita al sia kontraŭo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 432:
{{Citaĵo
|teksto = Nome de [[superrealismo]] kaj [[poparto]] ĉio komenciĝis, kiam ĉiutagan [[vivo]]n oni komencis altigi ĝis nivelo de la ironia povo de la [[Foto|fota]] [[realismo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 439:
{{Citaĵo
|teksto = La sama febreco, la sama [[frenezo]], la sama ekstremo. [[Reklamo|Reklama]] eksplodo de la [[arto]] estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn [[Estetiko|estetika]] pritakso. [[Kosto]] kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe [[ekstazo]] de [[valoro]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 446:
{{Citaĵo
|teksto = [[Sekseco]] estas ligita al [[ĝuo]] (tio estas gvidmotivo de [[liberiĝo]]), transsekseco — al artefariteco, ĉu temas pri trukoj celantaj ŝanĝon de la [[Biologio|biologia]] [[genro]] aŭ propra al la transvestulo [[ludo]] de [[signo]]j rilataj al [[vesto]]j, morfologio, [[gesto]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 453:
{{Citaĵo
|teksto = [[Madonna]], tiu virga frukto de [[aerobiko]] kaj glacia [[estetiko]], sena je ajna ĉarmo kaj ajna sensiveco, muskoloza homsimila estaĵo. Pro tio oni sukcesis krei el ĝi sintetikan [[idolo]]n.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 460:
{{Citaĵo
|teksto = Rigardu [[Michael Jackson]]. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la [[raso]]j, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj [[infano]]j mankas iuj ajn obstakloj survoje al [[socio]] de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michael Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel [[Idealo|idealan]] [[estonteco]]n. Al tio necesas aldoni, ke Michael Jackson transformis sian [[vizaĝo]]n, kaj rektigis la [[haro]]jn, kaj heligis la [[haŭto]]n — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol [[Kristo]] kapablos ekregi la [[mondo]]n kaj [[Paco|pacigi]] ĝin, ĉar li estas pli [[Valoro|valora]] ol la infano-[[dio]]: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj [[genro]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 467:
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[orgio]] venas [[tempo]] de [[maskerado]]… ne nur la [[Sekso|seksa]], sed ankaŭ la [[Politiko|politika]] [[kulturo]] transiris al la flanko de la maskerado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 475:
|teksto = …hodiaŭ ni strebas ne nur al la [[sano]], kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, [[Higieno|higiena]], [[Reklamo|reklama]] aŭreolo de la [[korpo]], do la perfekteco oble pli gravas ol la nura [[Idealo|ideala]] stato. Kio rilatas al la [[modo]] kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne [[beleco]]n aŭ ĉarmecon, ni deziras [[masko]]n.</br>
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la [[senco]]n de la propra [[ekzistado]], restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La [[homo]] diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 482:
{{Citaĵo
|teksto = Esti si mem iĝas efemera atingo, kiu ne havas [[estonteco]]n, manierismo, elreviĝanta en tiu ĉi [[mondo]] al kiu mankas la manieroj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 489:
{{Citaĵo
|teksto = La [[seksa revolucio]] estis evidente nura etapo survoje al la transsekseco.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 496:
{{Citaĵo
|teksto = Post la fino de la [[orgio]] la [[liberiĝo]] starigis la tutan [[mondo]]n antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj [[Genro|genra]] [[identeco]]j, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la [[signo]]j kaj multnombrecon de la [[deziro]]j. Nome tiel ni iĝis la [[Sekso|transseksuloj]]. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ [[Politiko|transpolitikistoj]], do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 503:
{{Citaĵo
|teksto = …klare manifestiĝas malkongruo inter la fikcia [[ekonomio]] kaj la ekonomio [[Realo|reala]]. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de reala [[katastrofo]] de la [[Produktado|produkta]] ekonomio.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 510:
{{Citaĵo
|teksto = Ni vivas sub [[bombo]]j, kiuj ne eksplodas, kaj virtualaj [[katastrofo]]j, kiuj ne okazas. Tio estas la internacia [[Borso|borsa]] kaj [[Financo|financa]] kolapso, kaj [[Nuklea milito|nuklea konfrontiĝo]], kaj bombo de la [[ŝuldoj]] de la [[Evoluontaj landoj|landoj de la Tria mondo]], kaj la [[Demografio|demografia]] bombo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 517:
{{Citaĵo
|teksto = La [[evento]] okazas unufoje kaj je tio ĉio finiĝas. Daŭrigo jam estas io tute alia…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 524:
{{Citaĵo
|teksto = …[[espero]] interpacigi la fikcian [[ekonomio]]n kun tiu [[Realo|reala]] estas [[Utopio|utopisma]]: tiujn libere cirkulantajn miliardojn da [[dolaro]]j ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas granda [[sukceso]], ĉar se danke al iu [[miraklo]] ili estus investitaj je la [[produktado]], tio estus la vera [[katastrofo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 531:
{{Citaĵo
|teksto = Ni lasu ankaŭ la virtualan [[milito]]n en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la [[nuklea armilaro]] iĝas nia plej bona protekto.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 538:
{{Citaĵo
|teksto = [[Victor Segalen|Segalen]] diris, ke ekde tiu momento kiam oni efektive eksciis ke la [[Tero]] estas sfero, la [[vojaĝo]]j ĉesis ekzisti, ĉar foriĝi de iu punkto de la sfero signifas proksimiĝi al la sama punkto.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 545:
{{Citaĵo
|teksto = Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la [[kancero]] [[Susan Sontag]], “[[Diablo|diabla]] gravedo”, propra al niaj mekanismoj de [[Informo|informado]], [[komunikado]], [[memoro]], stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la [[Konsumado|konsuman]] [[kosto]]n, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa [[produktado]]. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da [[aĵo]]j, ke ili simple ne havas [[tempo]]n por servi (kio estas granda [[bono]] kiam temas pri la [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]]). Estas skribite kaj disvastigite tiom da [[signo]]j kaj [[mesaĝo]]j, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la [[elektra seĝo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 552:
{{Citaĵo
|teksto = Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la [[produktado]] ĉe manko de la [[Socio|sociala]] enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: [[inflacio]] kaj [[senlaboreco]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
Linio 1 559:
{{Citaĵo
|teksto = Ankaŭ [[senlaboreco]] ŝanĝis sian [[senco]]n. Tio ne plu estas strategio de la [[kapitalo]] (rezerva [[armeo]]), nek kriza faktoro en la [[ludo]] de la [[Socio|sociaj]] rilatoj. Alikaze ĉe tio ke streĉiteco jam superis ĉiujn limojn, senlaboreco kaŭzus neimageblajn ŝokojn. Sed kio okazas nun? Ankaŭ senlaboreco iĝis speco de artefarita satelito; tio estas satelito de inercio, maso ŝarĝita per eĉ ne negativa ŝarĝo, sed per la statika [[elektro]], tiu ĉiam pli kresanta parto de la socio, kiu frostiĝas.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}