Socialismo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Socialismo''' estas [[Politiko|politika]] doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro.
 
== Erich Fromm ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen la [[Matriarkato|matriarka]] komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la [[Nuntempo|nuntempa]] [[vivo]] de la [[Okcidento]]. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de [[egaleco]], netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj [[homo]]j je partopreno en uzado de la fruktoj de la [[naturo]] — speguliĝis en [[ideo]]j de la natura [[juro]], [[humanismo]], [[filozofio]] de la [[Klerismo]], kaj ankaŭ en la finaj celoj de la [[Demokratio|demokratia]] socialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-[[Tero]], ke ĉiuj ili havas rajton je [[feliĉo]], je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la [[socio]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Pensado]] de [[Markso]] havas klare esprimitan [[mesio]]-religian [[karaktero]]n, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia [[filozofo]]-kleriganto. La tuta pasinta [[historio]] estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sin[[fremdiĝo]]; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa [[libereco]]. Senklasa [[socio]] de [[justeco]], [[frateco]] kaj [[racio]] estos komenco de la nova [[mondo]], al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[naziismo]], [[faŝismo]] kaj [[stalinismo]]] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda [[mensogo]]. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili [[Promeso|promesis]] konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma [[tradicio]]. [[Mussolini]], timema fanfarono, iĝis [[simbolo]] de vireco kaj [[kuraĝo]]. [[Hitlero]], maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova [[Germanio]]. [[Stalin]], malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia [[popolo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri socialismo] Tiu [[teorio]] fakte restis teorio, malsame ol [[faŝismo]] kaj [[stalinismo]], kiuj iĝis [[Politiko|politika]] kaj [[Socio|socia]] [[realo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bedaŭrinde [[Nuntempo|nuntempe]] la [[vorto]]j “socialismo” kaj “[[marksismo]]” ekhavis tian [[Emocio|emocian]] ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn [[problemo]]jn kviete. Ĉe plejparto de la [[homo]]j tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia [[malbono]]. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi [[Magio|magian]] sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la [[Racio|racia]] [[pensado]].</br>
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de [[Markso]] kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn [[scio]]jn en tiu ĉi sfero.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive socialismo en ĉiuj siaj variaĵoj povas esti komprenita nur kiel unu el la plej gravaj [[Idealismo|idealismaj]] kaj [[Etiko|etikaj]] [[movado]]j de nia [[tempo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Stalinismo|Stalinisma]] sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la [[Ŝtato|ŝtata]] [[posedaĵo]] pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure [[Ekspluatado|ekspluata]] formo de la [[Okcidento|okcidenta]] [[kapitalismo]] ol al iu ajn pensebla [[ideo]] de la socialisma [[socio]]. Obseda strebo evoluigi [[industrio]]n, senkompata neglektado de la [[homo]] kaj soifo de la persona [[potenco]] — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj [[marksismo]] estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de [[propagando]], la servon pri kiu ili povus nur revi.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni povas diri ke socialismo same kiel [[Politiko|politika]] [[movado]] kaj (samtempe) kiel teorio, traktanta sociajn [[leĝo]]jn kaj eltrovadon de [[malsano]]j de la [[socio]], radikas en la [[Franca revolucio]], je [[ideo]]j de [[François-Noël Babeuf|Babeuf]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Same kiel por la aliaj socialistoj, por [[Markso]] la ĉefan [[signifo]]n havas la [[homo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj se [[Markso]]n oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas [[perforto]]n kaj [[revolucio]]n, tio estas distordado de la faktoj. [[Ideo]] de la [[Politiko|politika]] revolucio estas ne specife [[Marksismo|marksisma]] aŭ socialisma ideo; tio estas [[Tradicio|tradicia]] ideo de la [[meza klaso]] de la [[Burĝo|burĝa]] [[socio]] dum lastaj 300 jaroj de ĝia [[ekzistado]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Markso]] kaj [[Engelso]] kredis je tuj alveno de la “[[socio]] de [[bono]]” kaj nur nebule konsciis [[ebleco]]n de apero de nova [[barbareco]] forme de la [[Komunismo|komunisma]] kaj [[Faŝismo|faŝisma]] [[Aŭtoritatismo|aŭtoritataj]] reĝimoj, kaj ankaŭ [[milito]]j de senprecedenca detrua forteco. Nome per tiu manko de [[realismo]] klarigeblas multaj teoriaj kaj [[Politiko|politikaj]] [[eraro]]j en la konceptoj de Markso kaj Engelso; en ĝi troviĝas bazo de [[detruado]] de socialismo, komenciĝinta de [[Lenin]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen ne dubindas ke rezultoj de socialismo tie, kie ĝi ĝis nun estis deklarita, restis almenaŭ elreviĝintaj.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la [[Marksismo|marksisma]] teorio, en siaj praktikaj [[ago]]j ezakte sekvis la [[Markso|Marksan]] [[penso]]n pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la [[industrio]]… Tamen la [[Britio|brita]] eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia [[fiasko]] ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la [[Sovetunio|rusa]] eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en [[Anglio]] rimarkeblan reglamentadon kaj [[burokratigo]]n, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj [[libereco]] kaj [[sendependeco]]. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj [[espero]]j de socialsmo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri kritikantoj de [[komunismo]]] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas [[stalinisto]], ili detenas sin de iu radikala kritiko de [[kapitalismo]] kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de [[Demokratio|demokratia]] socialismo. Kreiĝas impreso, ke en la [[mondo]] ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma [[minaco]]; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian [[kredo]]n je la [[amo]].
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio rilatas al [[Ekonomio|ekonomia]] pozicio de apartaj civitanoj, [[ideo]] de [[egaleco]] de la [[enspezo]]j neniam estis socialisma postulo kaj nek estas pro pluraj kialoj praktika, nek dezirinda. Necesas tia enspezo, kiu konsistigus bazon por la digna homa [[ekzistado]]. Kio rilatas malegalecon de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Hodiaŭ la [[homo]] staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter [[kapitalismo]] kaj [[komunismo]], sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj [[Humanismo|humanisma]] socialismo.
|aŭtoro = [[Erich Fromm]]
|verko = La sana socio [1955]
|origina teksto =
}}
 
== Diversaj aŭtoroj ==
{{Citaĵo
|teksto = Laŭ sia interna [[esenco]] la [[produktado]] havas [[Paco|pacan]] karakteron. Neniigado, kaŭzata de la [[milito]] kaj [[detruado]], damaĝas ĝin. Je tio [[kapitalismo]] kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama [[kredo]]. Por ambaŭ la produktado estas kiel [[pupilo]] de la [[okulo]]. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka [[estimo]]. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la [[sukceso]]j de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi.