La Eta Princo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
+he
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
<br>
*"Ha ! la raveco de domo ne kuŝas en tio, ke tiu onin ŝirmas, aŭ onin plivarmigas, aŭ ke oni posedas ties murojn. Sed ja, ke ĝi estas lentege entavoligita tiunj stokojn da dolĉo. Ke ĝi konsistigas enfunde de l’koro tiun malhelan montblokon, el kio kiel fontoakvoj naskiĝas revoj."
 
La Eta Princo
verkita kaj desegnita de
ANTOINE DE SAINT-EXUPÉRY
Dua reviziita eldono de
Pierre DELAIRE
 
 
 
 
 
LA ETA PRINCO
I II III IV V
VI VII VIII IX
X XI XII XIII
XIV XV XVI
XVII XVIII
IXX XX
XXI XXII
XXIII XXIV
XXV XXVI XXVII
 
 
 
 
 
1
 
IAM, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en
iu libro pri la praarbaro, titolita "Travivitaj Rakon-
toj". Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston.
Jen kopio de la desegno:
 
 
En la libro oni diris: "La boaoj glutas sian raba-
ĵon unuglute, senmaĉe. Sekve ili ne plu povas moviĝi
kaj dormas dum sia sesmonata digestado."
Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en
ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari
mian unuan desegnon. Mian desegnon numero Unu.
Jen kiel ĝi estis:
 
 
Mi montris mian ĉefverkon al grandpersonoj kaj
ilin demandis, ĉu mia desegno timigis ilin.
Ili al mi respondis: "Kial ĉapelo timigus?"
Mia desegno ne prezentis ĉapelon. Ĝi prezentis bo-
aon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enha-
von de la boao, por komprenigi grandpersonoj. Ili ĉiam
bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero
Du:
 
La grandpersonoj konsilis ke mi flankenlasu deseg-
nojn de boaoj aù malfermitaj aù ne, kaj prefere intere-
siĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko.
Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan
pentristan karieron. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de
mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Ne-
niam la grandpersonoj komprenas tute per si mem kaj al
la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili
klarigojn.
Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti
aviadilojn. Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi
tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi sci-
povis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas
tre taùga, se oni vojeraris nokte.
Tiel, dum la daùro de mia vivo, mi havis amasojn da
kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis
ĉe grandpersonoj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj
tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili.
Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi
iom klarvida, iam mi provis per mia desegno numero Unu,
kiun mi ĉiam konservis. Mi volis scii ĉu tiu ĉi
vere estas komprenema. Sed ĉiam oni respondis al mi:
 
"Ĝi estas ĉapelo."
 
Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri pra-
arbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties konpren-
povo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj
kravatojn. Kaj la grandpersono estis ja kontenta koni
homon tiel konvenan.
 
II
 
Do, mi vivis sola, sen iu ajn, kun kiu mi povus vere in-
terparoli, ĝis paneo de mia motoro sur dezerto Saharo,
kio okazis antaù ses jaroj. Io en la motoro rompiĝis.
Kaj, ĉar estis kun mi nek mekanikisto nek pasaĝeroj,
mi min pretigis por provi tute sola sukcesigi malfacilan
riparon. Temis por mi pri vivdemando. Mi havis trinke-
blan akvon apenaù por semajno.
La unuan vesperon mi do endormiĝis sur la sablo,
mil mejlojn for de kiu ajn loĝigita loko. Mi ja estis
multe pli izolita ol ŝip-rompulo sur floso meze de oce-
ano. Sekve vi imagu mian surprizon, kiam tagiĝe vekis
min kurioza voĉeto:
 
"Mi petas vin... desegnu por mi ŝafeton!"
"Kion?"
"Desegnu por mi ŝafeton!"
Mi salte ekstaris kiel trafita de fulmo. Mi insiste
frotis miajn okulojn. Mi bone rigardis. Kaj mi vidis tu-
te eksterordinaran hometon, kiu gravmiene rigardadis min.
Jen la plej bona portreto de li, kiun mi poste sukcesis
fari.
 
 
Sed kompreneble mia desegno estas ja multe malpli rava
ol la modelo. Sed mi ne kulpas: La grandpersonoj sen-
kuraĝigis min de pentrista karieo jam kiam mi estis ses-
jara, kaj, krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj, mi neni-
on lernis desegni.
Do mi rigardis tiun aperaĵon per okuloj tute rondaj
pro miro. Ne forgesu, ke mi troviĝis mil mejlojn for de
iu ajn loĝigita loko. Nu, mia hometo ŝajnis al mi nek
vojerarinta, nek mortanta pro laceco, malsato, soifo, aù
timo. Li neniel havis aspekton de infano perdita meze de
dezerto, mil mejlojn for de iu ajn loĝigita loko. Kiam
mi fine sukcesis paroli, mi diris al li:
 
"Sed... kion vi faras ĉi tie?"
Kaj tiam li ripetis, tute milde, kiel aferon tre
gravan:
"Mi petas... desegnu por mi ŝafeton!"
Kiam mistero tro impresas, oni ne kuraĝas malobei.
Eĉ se tio ŝajnas al mi absurda ĉi tie, mil mejlojn
for de iu ajn loĝigita loko kaj en danĝero de morto,
mi tamen elpoŝigis paperfolion kaj fontoplumon. Sed mi
tiam ekmemoris ke mi lernis precipe geografion, histori-
on, kalkularton kaj gramatikon; kaj (kun iom da malbona
humoro) mi diris al la hometo, ke mi ne scias desegni.
Li respondis al mi:
"Ne gravas. Desegnu por mi ŝafeton!"
Ĉar ŝafon mi neniam desegnis, Mi refaris por li
unu el la du solaj desegnoj. Kiujn mi kapablis fari:
tiu de la fermita boao.
Kaj en mirego mi aùdis la hometon respondi al mi:
"Ne! Ne! Mi ne volas elefanton en boao. Boao estas
tre danĝera kaj elefanto okupas tro multe da spaco.
Ĉe mi ĉio estas tute eta. Mi bezonas ŝafeton. Desegnu
por mi ŝafeton!"
Do, mi desegnis.
Li atente rigardis kaj poste diris:
"Ne! Tiu ĉi estas jam tre malsana.
Faru alian!"
Tiam mi desegnis devove:
Mia amiko ĉarme ridetis kun indulgo:
Vidu mem...ĉi tio estas ne ŝafeto",
sed virŝafo.
Ĝi havas kornojn...
Do mi rekomencis desegni.
Sed, kiel la antaùaj, ĝi estis rifuzita:
Tiu ĉi estas tro maljuna.
Mi volas ŝafeton, kiu longe vivu."
Tiam mi senpacienciĝis kaj, ĉar mi volis
senprokraste komnci la malmuntadon de mia
motoro, mi skizaĉis ĉi tiun lastan de-
segnon.
Kaj mi ĵetis tiujn ĉi vortojn:
"Jen estas la kesto. La ŝafe-
to, kiun vi volas, troviĝas in-
terne."
Sed mi tre suspriziĝis, vi-
dante la vizaĝon de mia juna kri-
tikisto ekbrili pro ĝojo:
"Ĝuste tia mi volis ĝin! Ĉu vi kredas, ke tiu ŝafeto
bezonos multe da herbo?"
"Kial?"
"Tial, ĉar ĉe mi ĉio estas tute eta..."
"Certe sufiĉos. Mi donis al vi tute etan ŝafeton."
Li klinis sian kapeton al la desegno:
"Ne tiel etan... Ha! Ĝi endormiĝis..."
Kaj tiel mi konatiĝis kun la eta princo.
 
III
 
Longa tempo estis al mi necesa, por kompreni, de
kie li devenas. La eta princo, kiu metis al mi multajn
demandojn, neniam ŝajnis aùdi la miajn. Estas ja vortoj
hazarde diritaj, kiuj iom post iom malkovris al mi ĉion.
Tiel, kiam la unuan fojon li
ekvidis mian aviadilon (mi ne de-
segnos mian aviadilon, ĉar temas
pri desegnaĵo tre malfacila por
mi), li demandis al mi:
"Kio esta tiu ĉi aĵo?"
"Tio ne estas aĵo. Tio flu-
gas. Tio estas aviadilo. Tio estas
mia flugmaŝino."
Kaj mi fieris sciigi lin,
ke mi flugas. Tial li ekkriis:
"Kio? Do vi falis el la ĉi-
elo?"
"Jes," mi diris modeste.
"Ha! Tio estas miriga!"
Kaj la eta princo tre gracie ekridis. Mi ekkoleris,
ĉar mi deziras, ke oni serioze taksu miajn malfacila-
ĵojn. Poste li aldoni:
"Tiel do, vi ankaù venas de la ĉielo! De kiu pla-
nedo vi estas?"
Tuj mi ekvidis flagreton de klarigo pri la mistero
de lia ĉeesto, kaj mi demandis:
"Do, vi venas el alia planedo, ĉu ne?"
Sed li ne respondis al mi. Li trankvile kapskuetis,
rigardante mian aviadilon:
"Estas vere, ke per ĉi tio oni ne povas veni de
tre malproksime..."
Kaj li enprofundiĝis en revado, kiu longe daùris.
Poste li elpoŝigis mian ŝafeton kaj absorbiĝis en
admiradon de sia trezoreto.
 
Vi imagu kiom multe scivoligis min tiu aludo pri
"aliaj planedoj". Mi do penis por pliinformiĝi pri tio:
"De kie vi venas, etulo mia? Kie estas tiu via
"ĉe mi"? Kien vi volas forporti mian ŝafeton?"
Post pormedita silento li respondis:
"La kesto, kiun vi donis al mi, ege taùgas, ĉar
dumnokte ĝi fariĝos ĝia dometo."
"Kompreneble. Kaj, se vi estos afabla, mi donos al
vi ankaù ŝnuron por alligi ĝin dumnokte. Kaj fosteton."
Tiu propono ŝajne ŝokis la etan princon:
"Ĝin alligi? Kia stranga ideo!"
"Sed, se vi ne alligos ĝin, ĝi iros ĉien ajn kaj
perdiĝos..."
Kaj mia amiketo denove ekridis"
"Sed kien do vi kredas, ke ĝi iros?"
"Ien ajn. Rekte antaùen..."
Tiam la eta princo gravmiene rimarkis:
"Ne gravas. Ĉe mi estas tiel malvaste!"
Kaj, eble iom melankolie, li aldonis:
"Rekte antaùen, oni ne povas iri tre malproksimen..."
IV
TIEL mi sciiĝis pri dua tre grava afero: la planedo,
de kie li venis, estas apenaù pli granda ol la domo!
Tio ne povis min multe mirigi. Mi ja sciis, ke krom
grandaj planedoj kiel Tero, Jupitero, Marso kaj Venuso,
kiuj ricevis efektivajn
nomojn, kelkaj estas tiel
malgrandaj, ke oni tre
malfacile povas vidi ilin
per lorno. Kiam astronomo
altrovas unu el ili, li
atribuas al ĝi certan
numeron kiel nomon.
Ekzemple li nomas ĝin:
"Asteroido 325."
Mi havas seriozajn
motivojn por kredi, ke la
planedo, de kie la eta
princo venis, estas la
asteroido B-612.
Tiu asteroido estis
vidita per lorno nur unu-
foje, en 1909, de turka astronomo.
Li tiam faris ĉe iu internacia astronomia kongreso
grandan demonstracion pri sia eltrovo. Sed pro lia kos-
tumo neniu kredis lin.
Tiaj estas la grandpersonoj.
Feliĉe por la reputacio de
la asteroido B-612, iu turka
diktatoro devigis sian popolon
sub mortpuno vesti sin eùropa-
ne. En tre eleganta vesto la
astronomo refaris sian demons-
tracion en 1920. Kaj ĉifoje
ĉiuj samopiniis kun li.
 
 
 
 
 
Se mi rakontis al vi tiu-
jn detalojn pri la asteroido
B-612 kaj konfidis ĝian nu-
meron, estas nur pro la gran-
dpersoj. La grandpersonoj
frandas ciferojn. Kiam vi pa-
rolas al ili pri nova amiko,
ili neniam demandas vin pri
ĉefaj aferoj. Neniam ili di-
ras al vi: "Kia estas lia vo-
ĉo? Kiuj estas liaj ŝatataj ludoj? Ĉu li kolektas pa-
piliojn?" Anstataùe: "Kiom da fratoj li havas? Kiom li
pezas? Kiom lia patro gajnas?" Nur tiam ili kredas, ke
ili konas lin. Se vi diras al grandpersonoj: "Mi vidis
belan domon el ruĝetaj brikoj kun geranioj ĉe la fe-
nestroj kaj kolomboj sur la tegmento...", ili ne sukce-
sas imagi al si tiun domon. Oni devas diri al ili: "Mi
vidis domon por cent mil frankoj." Tiam ili ekkrias:
"Kiel beleta ĝi estas!"
Nu, se vi diros al ili: "Pruvo ke la eta princo ekz-
istis, estas, ke li estis rava kaj ridis kaj deziris ŝa-
feton. Se iu deziras ŝafeton, tio pruvas, ke iu ekzist-
as", ili levos moke siajn ŝultrojn kaj nomos vin infa-
no! Sed se vi diros al ili: "La plendo, de kie li venis,
estas la asteroido B-612", ili tiam estos konvinkitaj,
kaj ne plu ĝenos vin per siaj demandoj. Tiaj ili estas.
Ni ne malpardonu tion al ili. La infanoj devas esti tre
indulgemaj al la grandpersonoj.
Sed - kompreneble - ni, kiuj komprenas la vivon, ja
fajfas pri numeroj! Mi bedaùras, ke mi ne komencis tiun
ĉi rakonton kvazaù fabelon. Plaĉus al mi diri:
"Foje estis eta princo, kiu loĝis sur planedo ape-
naù pli granda ol li, kaj tiu pinco bezonis amikon."
Por tiuj, kiuj komprenas la vivon, tio ĉi ŝajnus multe
pli vera.
Fakte mi ne ŝatas, se oni legas mian libron supra-
ĵe. Dolorigas min rakonti ĉi tiujn memoraĵojn. Jam
antaù ses jaroj mia amiketo foriris kun sia ŝafeto. Se
nun mi povas priskribi lin, mi faras tion por ne forgesi
lin. Estas malgaje forgesi amikon. Ne ĉiu homo havas
amikon. Kaj mi povus fariĝi tia, kiel la grandpersonoj,
kiuj ne interesiĝas plu pri io krom ciferoj. Do ankaù
pro tio mi aĉetis skatolon da farboj kaj aron da krajo-
noj. Ĉar mi neniam provis desegni ion alian krom fermi-
ta kaj malfermita boaoj, kiam mi estis sesjara, estas
malfacile - en mia nuna aĝo - rekomenci desegni. Mi
kompeneble povas fari la portetrojn kiel eble plej fide-
laj. Sed mi ne estas tute certa, ĉu mi sukcesos. Unu
desegno taùgas, kaj alia ne similas plu. Mi ankaù eraras
iom pri la staturo. Tie la eta princo estas tro granda.
Aliloke li estas tro malgranda. Mi ankaù hezitas pri la
koloro de lia vesteto. Mi do desegnas kun necerteco,
tiel kaj tiel ĉi, pli-malpli bone. Eble mi eraros pri
iuj pli gravaj detaloj, sed tion vi pardonu al mi. Mia
amiketo neniam donis klarigojn. Eble li kredis min sama
kiel sin. Sed mi - bedaùrinde - ne kapablas vidi ŝafojn
tra kesto. Eble mi estas iom kiel la grandpersonoj. Ver-
ŝajne mi maljuniĝis.
 
V
 
ĈIUTAGE mi eksciis ion pri la plenedo, lia foriro kaj
lia vojaĝo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj ri-
markoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la
baobaboj.
Ankoraù ĉi foje tio okazis dank'al la ŝafeto,
ĉar subite - kvazaù kaptita per grava dubo - la eta
princo min demandis:
"Ĉu vere ŝafoj manĝas arbustojn?"
"Jes. Estas vere."
"Ha! Mi estas kontenta."
Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj
manĝu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:
"Sekve, ankoraù baobabojn ili manĝas - ĉu ne?"
Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas
arbustoj, sed arboj grandaj kiel preĝejoj, kaj eĉ se
li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne man-
ĝus unu solan baobabon.
La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:
"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."
 
Sed li saĝe rimarkis:
"Antaù ol fariĝi gran-
daj, la baobaboj unue
estas malgrandaj..."
"Ĝuste! Sed kial do viaj
ŝafoj manĝu la malgran-
dajn baobabojn?"
Li respondis al mi: "Nu!
Memkompreneble!", kvazaù
temus pri io tute eviden-
ta. Kaj mi devis multe
cerbumi por kompreni
sola tiun problemon.
Kaj efektive, same kiel
sur ĉiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis
sur la planedo de la eta princo. Do: el bonaj semoj
herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la
semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grun-
do, ĝis unu el ili ekhavas la kapricon vekiĝi. Ĝi
tiam eltiriĝas kaj unue timeme direktas al la suno
ravan sendanĝeran ŝoson. Se ĝi estas ŝoso de rafano
aù roz-arbeto, oni povas lasi ĝin kreski, kiel ĝi
volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas ĝin
elradikigi tuj kiam oni rekonis ĝin.
 
Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj
semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis dan-
ĝere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri bao-
baboj, oni neniam plu povas forigi ĝin. Ĝi invadas
la tutan planedon. Ĝi traboras ĝin per siaj radikoj.
Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj
tro multaj, ili krevigas ĝin...
"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris
al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tua-
letadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni
devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam
oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe
similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda,
tamen tre facila laboro."
Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio
belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la in-
fanoj de mia planedo. "Se ili iam vojaĝos," li diris
al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas pro-
krasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri
baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. Mi konis planedon,
sur kiu loĝis mallaboremulo. Li malatentis tri
arbustojn..."
Laù indikoj de la eta princo mi desegnis tiun pla-
nedon. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono.
Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte ko-
nata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur astero-
ido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte
forlasas mian rezerviĝemon. Mi diras:
"Infanoj! Atentu la baobabojn!"
Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero,
kiu preskaù trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe pri-
zorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe
valoris.
Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne
estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno
de la baobaboj?".
La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne
povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis
pelata de urĝosento.
 
VI
 
HO, ETA PRINCO, mi ekkomprenis tiele, iom-post-iome,
vian melankolian vivon... Dum longa tempo vi havis kiel
distraĵon nur la mildecon de sunsubiroj. Tiun ĉi no-
van detalon mi eksciis la kvaran tagon matene, kiam vi
diris al mi:
"Al mi multe plaĉas sunsubiroj. Ni iru vivi sun-
subirojn!..."
"Sed necesas atendi."
"Kion atendi?"
"Ke la suno subiru."
Unue vi ŝajnis tre surprizita, sed poste ridis pri
vi mem. Kaj vi diris al mi:
"Mi ĉiam pensas kvazaù mi estus hejme!"
Efektive. Kiam tagmezas en Usono, la suno - ĉiuj scias
tion - subiras super Francio. Por ĉeesti la sunsubiron
sufixus, ke oni povu en unu minuto atingi Francion.
 
 
 
Bedaùrinde, Francio estas multe tro malproksima. Sed
nur via tiel eta planedo sufiĉis, ke vi tiru vian seĝon
je kelkaj paŝoj. Kaj vi rigardis krepuskon tiel ofte
kiel vi deziris...
"Unu tagon mi vidis la sunon subiri kvardek tri
fojojn!"
Kaj iom pli poste vi aldonis:
"Vi scias... se oni estas malgaja, oni amas sunsub-
irojn..."
"Do, ĉu en la kvardek-tri-foja tago vi estis tiom
malĝoja?"
Sed la eta princo ne respondis.
 
VII
 
LA KVINAN tagon, denove dank'al la ŝafeto, la sekvantan
sekreton pri la vivo de la eta princo estis malkaŝita
al mi. Abrupte, sen antaùklarigo, kvazaù rezulte de pro-
blemo longe kaj silente meditita, li demandis min:
"Ŝafeto, se ĝi manĝas arbustojn, ankaù florojn
ĝi manĝas, ĉu ne?"
"Ŝafon ĉion manĝas, kion ĝi trovas."
"Ĉu eĉ tiujn florojn, kiuj havas dornojn?"
"Jes, eĉ florojn, kiuj havas dornojn."
"La dornoj, do, por kio servas?"
Mi ne scias, Mi tiam estis tre okupata, provante
malŝraùbi tro sreĉitan bolton de mia motoro. Mi estis
zorgoplena, ĉar mia paneo jam ekmontriĝis vere serioza,
dum la trinkakvo malpliiĝis, kaj mi timis la plej mal-
bonan.
"La dornoj, do, por kio servas?"
La eta princo neniam rezignis pri jam metita deman-
do. Mi malpacienciĝis pro mia bolto kaj respondis sen-
pripensaĵon:
"Dornoj havas nenian utilon. Tio estas pura malico
flanke de la floroj!"
"Ho!"
Sed post silenteto li kvazaù malpardoneme pafis al
mi:
"Mi ne kredas al vi! La floroj estas malfortaj.
Ili estas naivaj. Ili trankviliĝas, kiel ili povas.
Ili pro siaj dornoj kredas sin teruraj..."
Mi nenion respondis. En tiu momento mi pensis: "Se
ĉi tiu bolto plue rezistos, mi elsaltigos ĝin per mar-
telo." La eta princo denove entrudiĝis en mian cerbu-
madon:
"Kaj vi, vi kredas ke la floroj..."
"Sed ne! Sed ne! Mi nenion kredas!" mi respondis
senpripense. Mi ja zorgas pri seriozaĵoj."
Li rigardis min mirigite.
"Pri seriozaĵoj!"
Li vidis min tenantan enmane mian martelon, dum
miaj fingroj estis nigrigitaj de ŝmiroleo, kliniĝantan
super objekto, kiu ŝajnis al li tre malbela.
"Vi parolas kiel grandpersonoj!"
Tio iom hontigis min. Sed senkompate li aldonis:
"Vi konfuzas ĉion, miksas ĉion!"
Li vere estis tre kolera. Li skuadis en la vento
siajn orajn harojn:
Mi konas planedon, kie troviĝas karmezina sinjoro.
Neniam li priflaris floron. Neniam li rigardis stelon.
Neniam li amis homon. Neniam li ion alian faris krom
adicioj. Kaj dum la tuta tago li ripetas kiel vi: 'Mi
estas serioza viro! Mi estas serioza viro!' kaj pro tio
li fierege ŝveliĝas. Se li ne estas homo, li estas
fungo!"
"Kio li estas?"
"Fungo!"
La eta princo jam estis tute pala pro kolero.
"Dum milionoj da jaroj la floroj fabrikis dornojn. Dum
milionoj da jaroj la ŝafoj tamen manĝis la florojn.
Kaj ĉu ne estas serioze klopodi por kompreni, kial ili
tiel multe penas por fabriki por si dornojn, kiuj neniam
utilas? Ĉu ne estas gravaĵo la milito inter ŝafoj
kaj floroj? Ĉu tio ne pli seriozas kaj pli gravas, ol
adicioj de iu dika ruĝvizaĝa sinjoro? Kaj, se mi mem
konas floron unikan en la mondo, kiu ekzistas nenie krom
sur mia planedo, kaj kiun ŝafeto povas iun matenon ne-
konscie neniigi per unusola gluto - kaj jen farite - ,
ĉu tio ne estas ja grava afero?"
Li ruĝiĝis kaj daùrigis:
"Se iu amas floron, unusolan en ĝia speco inter mi-
lionoj kaj milionoj da steloj, al tiu sufiĉas por esti
feliĉa, ke li rigardu ilin.
Li diris al si: "Ie tie estas mia floro..." Sed, se la
ŝafeto formanĝis la floron, estas por li, kvazaù ĉiuj
steloj subite estingiĝus! Kaj ĉu tio mem ne gravas?"
Nenion plu mi povis diri. Li subite ekploregis.
Jam noktiĝis. Mi maltenis miajn ilojn. Mia mar-
telo, mia bolto, la soifo kaj la morto ne plu gravis.
Sur iu stelo, iu planedo,
sur la mia, sur la Tero,
unu eta princo bezonis
konsolon. Mi lin brakumis,
lin lulis. Mi diris al li:
"La floro, kiun vi amas, ne
estas en danĝero... Mi ja
desegnos buŝumon por via
ŝafeto. Mi desegnos kirase-
ton por via floro... Mi..."
Mi ne tro bone scias,
kiam ion diri. Mi min sentis
tre mallerta. Mi ne sciis,
kiel atingi lin, kiel kon-
takti lin...
 
Ja tiel mistera estas la
lando de larmoj.
 
VIII
 
MI TRE rapide lernis pli bone koni tiun floron. De ĉiam
kreskadis sur la planedo de la eta princo floroj tre
simplaj, ornamitaj per unu sola vico da petaloj, okupan-
taj malmulte da spaco kaj ĝenantaj neniun. Ili aperis
iumatene en la herbo kaj poste velkis tiuvespere. Sed
tiu ĉi ekĝermis unu tagon el semo alblovita Dio-scias-
-de-kie, kaj la eta princo tre atente observis tiun ŝo-
son, kiu ne similis al la aliaj. Ĝi povis estis nova
specio de baobabo.
Sed la arbusteto baldaù ĉesis kreski kaj komencis
prepari floron. La eta princo, kiu ĉeestis la elvolvi-
ĝon de granda burĝono, ja sentis, ke iu mirakla aĵo
ekaperos el ĝi, sed la floro, ŝirmata per sia verda
ĉambro, senfine longe preparadis sian belecon. Ĝi zor-
ge elektadis siajn kolorojn. Ĝi malrapide vestadis sin,
ĝi taùge surmetadis siajn petalojn unu post unu. Ĝi ne
volis naskiĝi tute ĉifita, kiel la papavetoj... Ĝi ne
volis aperi alie, ol plene radianta de beleco. Jes ja!
Ĝi estis tre koketa! Ĝia mistera tualetado do daùris
tagojn kaj tagojn.
Kaj unu matenon, precize dum sunleviĝo
jen ĝi ekaperis.
 
"Ha! mi apenaù vekiĝis...
Mi pardonpetas... Mi ankoraù
estas tute malkombita..."
Tiam la eta princo ne
povis teni sian admiron:
"Kiel bela vi estas!".
"Ĉu ne?" milde respondis
la floro.
La eta princo ja divenis,
ke ĝi ne estas tro
modesta, sed ĝi
estis tiel kortuŝa!
"Estas nun, mi
kredas, la horo de
la matenmanĝo"
- ĝi baldaù aldonis - "Ĉu
vi bonvolus atenti pri mi?..."
Kaj la eta princo, tute konfuzita, iris por verŝilo
da freŝa akvo kaj alportis ĝin al la floro.
 
 
Tiel sufiĉe baldaù ŝi
suferigis lin per sia iom
ofendiĝema malmodesteco.
Iutage, ekzemple, parolante
pri siaj kvar dornoj, ĝi
diris al la eta princo:
"Tigro, kun siaj unge-
goj, ja povos veni!..."
"Ne troviĝas tigroj
sur mia planedo, kaj
tigroj herbon ne manĝas."
kontraùdiris la eta princo.
 
 
 
"Mi ne estas herbo,"
milde respondis la floro.
"Pardonu al mi..."
"Mi neniel timas tigrojn
sed ja abomenas trablovojn.
Ĉu vi ne havas ventŝirmilon
por mi?"
"Abomeni trablovojn estas
por planto malfeliĉa afero,"
rimarkigis al si la eta princo.
"Tiu ĉi floro estas sufiĉe
malfacila..."
"Ĉiuvespere vi devos meti super min kloŝon.
Ĉe vi estas tre malvarme, malbone provizite.
Tie, de kie mi devenas..."
 
Sed ĝi ĉesis paroli.
Ĝi venis kiel semo. Ĝi ne-
nion povus scii pri aliaj
mondoj. Hontante pro kap-
tiĝo ĉe la preparo
de tiel naiva mensogo,
ĝi tusis du-tri-foje
por malpravigi
la etan princon:
"Ĉu vi havas
ventŝirmilon?"
"Mi estis
ironta por ĝi,
sed vi parolis al mi!"
 
Tiam ĝi troigis sian tusadon, por - spite ĉion -
trudi al li konscienc-riproĉojn.
 
Tiel la eta princo, malgraù sia amo plena de bonvolo,
baldaù sentis dubojn pri la floro. Li akceptadis negra-
vajn vortojn serioze, kaj pro tio fariĝis tre malfeli-
ĉa.
"Pli bone se mi ne estus aùskultinta ĝin," li iu-
tage konfidis al mi, "oni neniam aùskultu florojn. Ilin
oni nur rigardu kaj flaru. La mia aromis mian planedon,
sed mi ne sciis ĝoji pro tio.
Tiu afero pri ungegoj,
kiu tiel multe incitis min,
estus ja kortuŝinta min."
Li ankoraù konfidis al mi:
"Mi tiam kapablis nenion
kompreni! Mi estu prijuĝinta
ĝin laù ĝiaj agoj, ne laù
ĝiaj paroloj. Al mi ĝi
donu aromon kaj helon. Mi neni-
am estu forkurinta. Mi estu di-
veninta ĝian amemon anstataù
ĝiaj stultegaj ruzoj. La floroj
estas tiel memkontraùdiraj! Sed mi
estis tro juna por kapabli ami ĝin!"
IX
 
MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sova-
ĝaj birdoj. Matene antaù la foriro li bone ordigis sian
planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn.
Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por
varmigi la matenmanĝon. Li posedis ankaù unu estingi-
tan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili bru-
las modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj
estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni
estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn.
Tial ili kaùzas al ni amasojn da zorgoj.
La eta princo iom melankolie ankaù elradikigis la
lastajn baobabajn ŝosojn. Li pensis, ke li neniam reve-
nos. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝaj-
nis al li ege dolĉaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvu-
manta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksen-
tis en si ploremon.
"Adiaù" li diris al la floro.
Sed ĝi ne respondis.
"Adiaù," li denove diris.
La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.
"Mi estis stulta," ĝi fine diris al li. Pardonu
min. Penu esti feliĉa!"
La respondo sen riproĉoj vere mirigis lin. Li res-
tis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan kloŝon.
Li ne komprenis ĉi tiun trankvilan dolĉecon.
"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro.
"Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas.
Sed vi estas same stulta kiel mi. Penu feliĉiĝi...
Lasu tiun kloŝon! Mi ne plu volas ĝin."
"Sed la vento..."
"Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La freŝa
nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro."
"Sed la bestoj..."
"Ja necesas, ke mi toleru du-tri raùpojn, se mi vo-
las koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj!
Se ne, kiu do vizitos min? Vi mem estos malproksime.
Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas
miajn ungegojn."
Kaj ĝi naive montris siajn kvar dornojn. Poste ĝi
aldonis:
"Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis for-
iri. Foriru!"
Ĝi ne volis, ke li vidu ĝin plori. Tiu floro estis ti-
el fierega...
 
X
 
LI TROVIĜIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327,
328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie ser-
ĉi okupon kaj por kleriĝi.
La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per
purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta
trono.
"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vi-
dis la etan princon.
"Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min!"
Li ne sciis, ke por reĝoj de mondo estas tre sim-
pla. Ĉiuj homoj estas regatoj.
"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris
al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu.
La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi,
sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega er-
mena mantelo. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis
laca, oscedis.
"Oscedi antaù reĝo estas afero kontraù la etiketo,"
diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi."
"Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo,
tute konfuzita. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne
dormis..."
"Tiukaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi.
Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj est-
as por mi kuriozaĵoj. Nu! Oscedu ankoraù! Tio ĉi estas
ordono."
 
"Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta
princo ruĝiĝante.
"Hm! Hm!" la reĝo respondis. Sekve, mi... mi ordonas
al vi jen oscedi, jen..."
Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita.
La reĝo nepre volis, ke lia aùtoritato estu res-
pektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta
monarko.
Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn
ordonojn.
"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi
en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus,
la kulpo ne estus lia," li kutimis diri, "la kulpo es-
tus mia."
"Ĉu mi rajtas sidiĝi?" timeme demandis la eta
princo.
"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj
majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo.
Sed la eta princo miris. La planedo estis malgran-
dega. Super kio do la reĝo povas reĝi?
"Via reĝa moŝto," li diris al li, "mi petas, par-
donu, ke mi demandas vin..."
"Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la re-
ĝo.
"Via reĝa moŝto...super kio vi reĝas?"
"Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple.
"Super ĉio?"
La reĝo per diskreta gesto montris sian propran
planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.
"Super ĉio ĉi?"
"Jes, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis.
Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaù universala
monarko.
"Ĉu do la steloj obeas vin?"
"Tute certe," diris al li la reĝo. "Ili tuj obeas.
Mi ne toleras malobeadon."
Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus
ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar,
sed sepdek du, eĉ cent aù ducent sunsubirojn, neniam
devigata aliloki sian seĝon! Kaj, ĉar li sentis sin iom
malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo,
li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo:
"Mi volus vidi sunsuirojn... Plezurigu min!... Ordunu
al la suno subiri!..."
"Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro
same kiel papilio, aù verki tragedion, aù aliformiĝi en
marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan
ordonon, kiu malpravus? Ĉu li aù mi?"
"Vi," firme diris la eta princo.
"Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion
li povas fari. La aùtoritato unue baziĝas sur la saĝo.
Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi
ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj
ordonoj estas saĝaj."
"Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo,
kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.
"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro
mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj
estos favoraj."
"Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.
"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsul-
tis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaù...
ĉirkaù... tio estos hodiaù vespere ĉirkaù la sepa kaj
kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas."
La eta princo oscedis. Li bedaùris sian maltrafitan
sunsubiron. Kaj jam li iom enuis.
"Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la
reĝo. "Mi tuj foriros!"
"Ne foriru!" respondis la reĝo, kiu tiel multe fie-
ris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro!"
"Ministro pri kio?"
"Pri... justico!"
"Sed estas neniu juĝota!"
"Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraù ne ĉir-
kaùiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne ha-
vas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min."
"Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu klini-
ĝis por ankoraùfoje rigardi al la alia flanko de la
planedo. "Ankaù tie estas neniu..."
"Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio es-
tas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin
mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin,
tio signifos, ke vi estas vera saĝulo."
"Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta
princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie."
"Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur
mia planedo estas maljuna rato. Mi aùdas ĝin dumnokte
Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi
kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via
juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin.
Estas nur unu."
"Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni
al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros."
"Ne," diris la reĝo.
Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis
ĉagreni la maljunan monarkon:
"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li
povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus or-
doni al mi foriri antaù pasos unu minuto. Ŝajnas al mi,
ke la kondiĉoj estas favoraj..."
Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue
hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.
"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis
la reĝo.
Li surhavis mienon de grava aùtoritatulo.
"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si
la eta princo dumvoje.
 
XI
 
LA DUA planedo estis loĝata de malmodestulo.
"Ha! Ha! Ha! Jen vizito de iu admiranto!" de mal-
proksime ekkriis la malmodestulo, tuj kiam li ekvidis
la etan princon.
Efektive, por malmodestuloj la aliaj homoj estas
admirantoj.
 
"Bonan tagon," diris la
eta princo.
"Vi surhavas strangan ĉa-
pelon."
"Ĝi estas por saluti,"
respondis la malmodestulo.
"Por saluti, kiam oni min
aklamas. Bedaùrinde, neni-
am iu pasas tie ĉi."
"Ĉu vere?" diris la e-
ta princo, kiu ne kompre-
nis.
"Klapfrapu viajn manojn
unu kontraù la alia," kon-
silis la malmodestulo.
La eta princo kunfrapis
siajn manojn. La malmodes-
tulo modeste salutis, lev-
ante sian ĉapelon.
"Tio ja estas pli amuza,
ol la vizito ĉe la reĝo,"
pensis la eta princo. Kaj
li denove kunfrapis siajn
manojn. La malmodestulo de-
nove salutis, levante sian
ĉapelon.
Post kvin minutoj de
tiu ekzercado la eta princo
laciĝis pro monotoneco de
la ludo.
"Kaj kion fari," li demandis, "por ke la ĉapelo fa-
lu?"
Sed la malmodestulo ne aùdis. La malmodestuloj ĉiam aù-
das nur laùdojn.
"Ĉu vi vere multe admiras min?" li demandis la
etan princon.
"Kion signifas admiri?"
"Admiri signifas rekoni, ke mi estas sur la planedo
la plej bela, plej bele vestita, plej riĉa, kaj plej
inteligenta homo."
"Sed vi estas sola sur via planedo!"
"Faru al mi tiun ĉi plezuron! Tamen admiru min!"
"Mi admiras vin," diris la eta princo, levante iom
siajn ŝultrojn, "sed kiel tio povas interesi vin?"
Kaj la eta princo foriris.
"La grandpersonoj certe estas tre strangaj," li nur
pensis dumvoje.
 
XII
 
LA SEKVANTA planedo estis loĝata de ebriulo. Tiu vizito
estis tre mallonga, sed ege malĝojigis la etan princon.
"Kion vi faras ĉi tie?" li diris al la ebriulo,
kiun li trovis silente sidantan antaù unu vico da plenaj
boteloj kaj unu vico da malplenaj.
 
"Mi drinkas," respondis la ebriulo kun funebra mieno.
"Kaj kial vi drinkas?" demandis la eta princo.
"Por forgesi," respondis la ebriulo.
"Por forgesi kion?" demandis la eta princo, kiu jam
ekkompatis lin.
"Por forgesi, ke mi hontas," konfesis la ebriulo
mallevante la kapon.
"Pri kio vi hontas?" demandis la eta princo, kiu de-
ziris helpi al li.
"Mi hontas drinki!" diris por fini la ebriulo kaj
definitive eksilentis.
Kaj la eta princo foriris perpleksa.
"La grandpersonoj certe estas tre multe strangaj,"
li pensis dumvoje.
 
XIII
 
LA KVARA planedo estis loĝata de negocisto. Tiu viro
estis tiel okupata, ke li eĉ ne levis sian kapon dum
la alveno de la eta princo.
"Bonan tagon," salutis la eta princo, "Via cigaredo
estingiĝis."
"Tri kaj du estas kvin. Kvin kaj sep, dek du. Dek du
kaj tri, dek kvin. Bonan tagon! Dek kvin kaj sep estas
dudek du. Dudek du kaj ses, dudek ok. Mi ne havas tempon
por denove ekbruligi mian cigaredon. Dudek ses kaj kvin
estas ridek unu. Fu! Tio entute estas do kvincent unu
milionoj sescent dudek du mil sepcent tridek unu."
"Kvincent milionoj da kio?"
"Ha! Ĉu vi ankoraù estas tie ĉi? Kvincent unu mi-
lionoj da... mi ne scias plu... Mi havas tion da laboro!
Mi ja estas serioza, mi ne amuziĝas per bagatelaĵoj!
Du kaj kvin estas sep..."
La negocisto levis la kapon.
"Dum la kvindek kvar jaroj de kiam mi loĝas sur tiu
ĉi planedo, mi estis ĝenita nur trifoje. Unuan fojon
tio okazis antaù dek jaroj, pro majskarabo, kiu falis de
loko, kiun Dio scias. Ĝi bruis terure, kaj sekve mi fa-
ris kvar erarojn en adicio. Duan fojon tio okazis antaù
dek unu jaroj pro reùmatisma atako. Korpa ekzercado man-
kas al mi. Mi ne havas tempon por vagadi. Mi ja estas
serioza. Trian fojon... jen! Mi do diris kvincent unu
milionoj..."
"Milionoj da kio?"
La negocisto ekkomprenis, ke li neniel povas esperi
trankvilon.
"Milionoj da tiuj aĵetoj, kiujn oni iafoje vidas
sur la ĉielo."
"Ĉu muŝoj?"
"Tute ne! Oraj aĵetoj pri kiuj revas mallaboremuloj.
Sed mi ja estas serioza! Mi ne havas tempon por revadi."
"Ha! Ĉu steloj?"
"Jes, ĝuste, ili estas steloj."
"Kaj kion vi faras per kvincent milionoj da steloj?"
"Kvincent unu milionoj sescent dudek du mil sepcent
tridek unu. Mi ja estas serioza kaj preciza."
"Kaj kion vi faras per tiuj steloj?"
"Kion mi faras per ili?"
"Jes, diru!"
"Nenion mi faras per ili. Mi posedas ilin."
"Ĉu vi posedas la stelojn?"
"Jes."
"Sed mi jam vidis reĝon, kiu..."
"La reĝoj ne posedas. Ili reĝas. Tio estas tute
alia afero."
"Kaj kial utilas al vi posedi la stelojn?"
"Tio utilas al mi por esti riĉa."
"Kaj kial utilas al vi esti riĉa?"
"Tio utilas al mi por aĉeti aliajn stelojn, se iu
trovas iujn."
La eta princo pensis: Tiu ĉi rezonas iom same,
kiel mia ebriulo. Tamen li demandis pli:
"Kiel oni povas posedi stelojn?"
"Al kiu ili apartenas?" tuj rebatis la negocisto
grumblante.
"Mi ne scias. Al neniu."
"Do, ili apartenas al mi, ĉar mi estis la unua, kiu
pensis pri ili."
"Ĉu tio sufiĉas?"
"Kompreneble. Se vi trovos diamanton, kiu estas ne-
nies propraĵo, ĝi apartenos al vi. Se vi trovos insu-
lon, kiu estas nenies propraĵo, ĝi apartenos al vi.
Se vi kiel unua havas iun ideon, vi patentigas ĝin:
ĝi apartenas al vi. Kaj sekve mi posedas la stelojn,
ĉar neniam iu antaù mi havis la ideon ilin posedi."
"Tio estas vera," diris la eta princo. "Sed kion vi
faras per ili?"
"Mi administras ilin. Mi kalkulas kaj rekalkulas
ilin," klarigis la negocisto. "Estas malfacile. Sed mi
estas serioza homo!"
La eta princo ankoraù ne estis kontenta.
"Se mi posedas fulardon, mi povas ĝin meti ĉirkaù
mia kolo kaj kunporti. Se mi posedas floron, mi povas
ĝin deŝiri kaj kunporti. Sed vi ne povas preni la ste-
lojn!"
"Ne, sed mi povas deponi ilin en banko."
"Kion tio signifas?"
"Tio signifas, ke mi skribas sur papereton la nom-
bron de miaj steloj. Kaj poste mi ŝlosas tiun ĉi pape-
ron en tirkesto."
"Nenion pli?"
"Tio sufiĉas!"
"Tio estas amuza," pensis la eta princo. "Sufiĉe
poezia, sed ne tre serioza."
"Mi posedas floron, kiun mi akvumas ĉiutage," li
ankoraù diris. "Mi posedas tri vulkanojn, kiujn mi skra-
pas ĉiusemajne. Mi bone skrapas ankaù tiun, kiu estas
estingita. Oni neniam scias! Por miaj vulkanoj kaj ankaù
por mia floro estas utile, ke mi posedas ilin. Sed vi ne
estas utila por la steloj..."
La negocisto malfermis sian buŝon, sed trovis neni-
on por respondi. Kaj la eta princo foriris.
"La grandpersonoj certe estas tute strangaj," li
pensis dumvoje.
 
XIV
 
 
LA KVINA planedo estis tre kurioza. Ĝi estis la plej
malgranda el ĉiuj. Tie estis ĝuste nur necesa spaco
por loki unu stratlanternon kaj unu lanteniston. La
eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas u-
tili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj
loĝantaro. Tamen li pensis:
"Povas esti, ke tiu viro estas stulta. Tamen li es-
tas ia malplimulte, ol la reĝo, la malmodestulo, la ne-
gocito kaj la ebriulo. Almenaù lia laboro havas sencon.
Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvazaù li naski-
gus unu plian stelon - aù floron. Kiam li estingas sian
lanternon, estas kvazaù la stelon aù la floron li en-
dormigus. Bela okupo. Estas vere utila, ĉar estas bela!"
Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis
la lanterniston:
 
"Bonan tagon! Kial vi ĵus estingis vian lanternon?"
"Estas laù ordono," respondis la lanternisto. "Bonan
tagon!"
"Kio estas ordono?"
"Ĝi estas: mi devas estingi mian lanternon. Bonan
vesperon!" Kaj li denove eklumigis ĝin.
"Sed kial vi ĵus denove eklumigis ĝin?"
"Estas laù ordono," respondis la lanternisto.
"Mi ne komprenas," diris la eta princo.
"Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto.
"Ordono estas ordono. Bonan tagon!"
Kaj li estingis sian lanternon.
Poste li viŝis sian frunton per ruĝe kvadratita
naztuko.
"Terura okupo ĝi estas. En la pasinteco estis bone.
Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. Mi havis
la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la
nokto por dormi."
"Kaj ĉu de tiam la ordono estis ŝanĝita?"
"La ordono ne estis ŝanĝita," diris la lanternisto.
"Ja precize pro tio ĝi estas terura. De jaro al jaro la
planedo ĉiam pli kaj pli rapide turniĝis, sed la ordo-
no neniam ŝanĝiĝis!"
"Kaj kio do?" diris la eta princo.
"Do, ĉar nun ĝi turniĝas po unu fojo ĉiuminute,
mi ne havas plu eĉ sekundon por paùzi. Mi eklumigas kaj
estingas po unu fojo ĉiuminute!"
"Tio estas vere stranga! La tago ĉe vi daùras unu
minuton!"
"Tio tute ne estas stranga!" diris la lanternisto.
"Ni konversaciis jam unu monaton."
"Unu monaton?"
"Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Bonan ves-
peron!"
Kaj li denove eklumigis sian lanternon.
La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanter-
niston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis. Li
rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vi-
di, alilokante sian seĝon. Li volis helpi al sia amiko:
"Aùskultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos
ripozi, kiam vi volas..."
"Mi ĉiam volas," diris la lanternisto.
Ĉar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallabo-
rema.
La eta princo daùrigis:
"Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas ĉir-
kaùiri ĝin per tri paŝegoj. Vi nur devas malrapide
paŝi por ĉiam resti sub la suno. Kiam vi volos ripozi,
vi paŝos..., kaj la tago daùros tiel longe, kiel vi
volos."
"Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto.
"Ĉar pli ol kion ajn alian en vivo mi ŝatas dormi."
"Malbonŝance," diris la eta princo.
"Malbonŝance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!"
Kaj li estingis sian lanternon.
"Tiu ĉi," pensis la eta princo daùrigante sian vo-
jaĝon, "estus malestimata de ĉiuj aliaj: la reĝo, la
malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. Tamen li es-
tas la sola, kiu ne ŝajnas al mi ridinda. Eble, ĉar
li okupiĝas pri io alia, ol pri si mem."
Li suspiris pro bedaùro kaj pensis:
"Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed
lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas
spaco por du personoj..."
La eta princo ne kuraĝis konfesi al si mem, ke li
ŝatis tiun ĉi benitan planedon precipe pro la mil kvar-
cent kvardek sunsubiroj en ĉiu tago.
 
XV
 
LA SESA planedo estis dekoble pli vasta. Ĝi estis lo-
ĝata de maljuna sinjoro, kiu verkis dikegajn librojn.
"Nu! Jen esploristo!" li ekkriis, kiam li ekvidis la
etan princon.
La eta princo sidiĝis sur la tablon kaj iomete an-
helis pro laceco. Li jam tiom vojaxis!
"De kie vi venas?" demandis la maljuna sinjoro.
"Kio estas tiu dika libro?" diris la eta princo.
"Kion vi faras tie ĉi?"
"Mi estas geografo," diris la maljuna sinjoro.
"Kio estas geografo?"
"Geografo estas klerulo, kiu scias, kie troviĝas
maroj, riveroj, urboj, montoj kaj dezertoj."
"Tio ĉi estas tre interesa," diris la eta princo.
"Jen fine vera profesio!"
Kaj li ĵetis ĉirkaùrigardon sur la planedon de la geo-
grafo. Li ankoraù neniam vidis tiel majestan planedon.
"Estas tre bela via planedo. Ĉu estas oceanoj sur
ĝi?
"Mi ne povas scii tion," diris la geografo.
"Kaj urboj, riveregoj, dezertoj?"
"Ankaù tion mi ne povas sii," diris la geografo.
"Sed vi estas geografo!"
"Ĝuste," diris la geografo, "sed mi ne estas esplo-
risto. Esploristoj tute mankas al mi. Ne geografoj kal-
kulas urbojn, riveregojn, montojn, marojn, oceanojn kaj
dezertojn. Geografo estas tro grava persono por vagadi.
Li ne forlasas sian skribotablon, sed tie akceptas es-
ploristojn. Li pridemandas ilin kaj notas iliajn rememo-
rojn. Kaj, se la rememoroj de iu el ili ŝajnas al li
interesaj, la geografo enketas pri la moraleco de la es-
ploristo.
"Kaj do?"
"Ĉar esploristo, kiu mensogus, kaùzus katastrofojn
en libroj pri georafio. Kaj ankaù esploristo, kiu drin-
kus."
"Kaj do?" diris la eta princo.
 
"Ĉar la ebriuloj vidas duige. Tiam la geografo no-
tus du montojn tie, kie estas nur unu."
"Mi konas iun, kiu estus malbona esploristo," diris
la eta princo.
"Povas esti. Do, kiam la moraleco de la esploristo
ŝajnas bona, oni enketas pri lia eltrovo."
"Ĉu vi iras tien por rigardi?"
"Ne. Tio estus tro komplika. Sed oni postulas de la
esploristo, ke li donu pruvojn. Se ekzemple temas pri
eltrovo de granda monto, oni postulas, ke li alportu el
ĝi grandajn ŝtonojn."
La geografo subite ekscitiĝis.
"Sed vi mem venas de malproksime! Vi estas esplori-
sto! Priskribu al mi vian planedon!"
Kaj la geografo malfermis sian registron kaj pinti-
gis sian krajonon. Oni skribas la esploristajn rakontojn
unue per krajono. Oni atendas por skribi per inko ĝis
la esploristo estos alportinta pruvojn.
"Nu?" ekdemandis la geografo.
"Ho, ĉe mi," diris la eta princo, "ja ne estas tre
interese, kaj estas ege malgrande. Mi havas tri vulkano-
jn. Du aktivaj kaj unu estingita. Sed oni neniam scias!"
"Oni neniam cias," ripetis la geografo.
"Mi ankaù havas unu floron."
"Ni ne notas florojn," diris la geografo.
"Kial do? Ili estas la blej bela afero."
"Ĉar la floroj estas eferemaj."
"Kion signifas eferema?"
"Libroj pri geografio," diris la geografo, "estas la
la plej valoraj el ĉiuj libroj. Ili neniam elmodiĝas.
Tre malofte okazas, ke monto alilokiĝas. Tre malofte
okazas, ke oceano elsekiĝas. Ni priskribas eternaĵojn."
"Sed estingitaj vulkanoj povas vekiĝi," interrompis
la eta princo. "Kion signifas efemera?"
"Ĉu vulkanoj estas estingitaj aù aktivaj, estas sa-
me koncerne nin," diris la geografo. "Kio gravas por ni,
estas la montoj. Ili ne ŝanĝixas."
"Sed, kion signifas efemera?" denove demandis la eta
princo, kiu dum sia vivo neniam rezignas demandon, unu-
foje farinte ĝin.
"Tio signifas ion, kio estas minacata de baldaùa for-
paso."
"Ĉu mia floro estas minacata de baldaùa forpaso?"
"Tutcerte."
"Mia floro estas efemera," diris la eta princo, "kaj
ĝi havas nur kvar dornojn por sin defendi kontraù la
mondo! Kaj mi lasis ĝin tute sola!"
"Tiel li unuafoje ekbedaùris. Sed li tuj rekuraĝi-
ĝis.
"Kion vi konsilas, ke mi vizitu?" li demandis.
"La planedon Tero," respondis la geografo. "Ĝi ha-
vas bonan reputacion..."
Kaj la eta princo foriris, meditante pri sia floro.
 
XVI
 
LA SEPA planedo estis do Tero.
Tero ne estas ajneca planedo! Oni nombras sur ĝi
cent dek unu reĝojn (sen forgesi la nigrajn - komprene-
ble!), sep mil geografojn, naùcent mil negocistojn, sep
milionojn kaj duono da ebriuloj kaj tricent dek unu mi-
lionojn da malmodestuloj, tio estas: duo da miliardoj da
grandpersonoj.
Por doni al vi ideon pri la dimensioj de Tero, mi
diros al vi, ke, antaù ol oni inventis elektron, estis
necese vivteni sur ĉiuj ses kontinentoj veran armeon de
kvarcent sesdek du mil kvincent dek unu lanternistoj.
De malproksime tio faris belegan efekton. La movoj
de tiu armeo estis regulaj kiel tiuj de operbaleto. Unua-
vice venis la lanternistoj de Nov-Zelando kaj Aùstralio.
Poste, eklumiginte siajn lanternojn, ili iris dormi.
Tiam la lanternistoj de Ĉinio kaj Siberio siavice ek-
partoprenis en la baleto. Kaj ankaù ili malaperis en
la kulisojn. Tiam venis la vico de la lanternistoj el
Rusio kaj Hindujo. Kaj la vico de tiuj de Afriko kaj Eù-
ropo. Kaj tiuj el Sud-Ameriko. Kaj ili neniam eraris pri
siaj vicoj por eniri sur la scenejon. Estis grandioze.
 
Nur la lanternisto de la unusola lanterno ĉe Nord-
poluso kaj lia kolego ĉe Sudpoluso vivis malzorge kaj
pigre: ili laboris po du fojoj ĉiujare.
 
 
XVII
 
KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne es-
tis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj.
Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj,
kiuj ne konas ĝin. La homoj okupas tre malmulte da spa-
co sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj
loĝas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo,
entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek
mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej
malgranda pacifika insuleto.
Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili
kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gra-
vaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili
amegas ciferojn: tio plaĉos al ili. Sed vi ne perdu vi-
an propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.
Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidan-
te neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo,
kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo.
"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.
"Bonan nokton," diris la serpento.
"Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.
"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento.
"Ha!... Ĉu do estas neniu sur la Tero?"
"Ĉi tie estas dezerto. Neniu troviĝas en dezertoj.
Tero estas granda," diris la serpento.
La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn
okulojn al la ĉielo:
"Mi demandas min," li diris, "ĉu la steloj brilas
por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian pla-
nedon! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime
ĝi estas!"
"Ĝi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis
ĉi tien?"
"Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," diris la
eta princo.
"Ha!" diris la serpento.
Kaj ili silentis.
Fine la eta princo reparolis:
"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezer-
to..."
"Oni estas soleca ankaù inter homoj," diris la ser-
pento.
 
 
La eta princo longe rigardis ĝin:
Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fi-
ne diris.
"Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," di-
ris la serpento.
La eta pinco ekridetis:
"Vi ne estas tre potenca... vi eĉ ne havas kru-
rojn... vi eĉ ne povas vojaĝi..."
"Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo,"
diris la serpento.
Ĝi volviĝis ĉirkaù maleolo de la eta princo kiel
ora braceleto:
"Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li
devenas," ĝi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de
stelo..."
La eta princo nenion respondis.
"Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Te-
ro. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri
via planedo. Mi povas..."
"Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta prin-
co, "sed kial vi ĉiam sprimiĝas per enigmoj?"
"Mi solvas ilin ĉiujn," diris la serpento.
Kaj ili eksilentis.
 
XVIII
 
LA ETA princo trairis la dezerton kaj renkontis nur unu
floron. Floron kun tri petaloj, tute neniom signifan.
"Bonan matenon!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la floro.
"Kie estas homoj?" ĝentile demandis la eta princo.
La floro iam vidis pasi karavanon.
"Homoj? Ekzistas da ili ses aù sep, mi kredas. Mi
ekvidis ilin antaù jaroj. Sed oni neniam scias, kie tro-
vi ilin. Ventoj promenigas ilin. Mankas al ili radikoj;
tio multe ĝenas ilin."
"Adiaù!" diris la eta princo.
"Adiaù!" diris la floro.
 
 
IXX
 
LA ETA princo suprengrimpis sur alta monto. La solaj
montoj, kiujn li iam konis, estis la tri vulkanoj, kies
supro atingas la altecon de liaj genuoj. Kaj li uzis la
estingitan vulkanon kiel tabureton. "Supre, sur monto
alta kiel tiu ĉi," li pensis, "mi per unu sola rigardo
ekvidos la tutan planedon kaj ĉiujn homojn..." Sed li
ekvidis nenion alian krom pinteca rokaro.
"Bonan tagon!" li trafe-maltrafe diris.
"Bonan tagon!...Bonan tagon!...Bonan tagon!..." res-
pondis la eĥo.
"Kiu vi estas?!" diris la eta princo.
"Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!...Kiu vi estas?!..."
respondis la eĥo.
"Estu miaj amikoj," li diris, "mi estas sola."
"Mi estas sola... mi estas sola... mi estas sola..."
respondis la eĥo.
 
 
"Kia stranga planedo!" li tiam pensis. Ĝi estas tu-
te seka kaj tute pinta kaj tute sala. Kaj la homoj ne
havas fantazion. Ili ripetas, kion oni diras al ili...
Hejme mi havis floron; ĝi parolis ĉiam unua..."
 
XX
 
SED OKAZIS, ke la eta princo, longe paŝinte sur sablo,
rokoj kaj neĝo, fine malkovris vojon. Kaj ĉiuj vojoj
kondukas al homoj.
"Bonan tagon!" li diris.
Estis tie ĝardeno plena de rozoj.
"Bonan tagon!" diris la rozoj.
La eta princo rigardi ilin. Ili ĉiuj similis al lia
floro.
 
"Kiuj estas vi?" li demandis miregante.
"Ni estas rozoj," diris la rozoj.
"Ĉu?!" diris la eta princo.
Kaj li sentis sin tre malfeliĉa. Lia floro rakontis
al li, ke en la universo ĝi estas sola en sia speco.
Kaj jen estis kvin mil kiel ĝi, tute samaj, en unu sola
ĝardeno!
"Ĝi ofendiĝus," li diris al si, "se ĝi vidus ĉi
tion... ĝi treege tusus kaj ŝajnugus sin mortanta, por
eviti ridindon. Kaj mi devus ŝajnigi kvazaù mi flegas
ĝin, ĉar alie ĝi vere mortus, nur por humiligi ankaù
min..."
Poste li aldone diris al si: "Mi kredis, ke mi pose-
das unikan floron, sed mi posedas nur ordinaran rozon.
Ĝi kaj miaj tri vulkanoj, kies supro atingas altecon de
miaj genuoj kaj el kiuj unu estas eble por ĉiam estin-
gita, ja ne faras min tre grandioza princo..."
Kaj, kuŝante sur herbejo, li ploris.
 
XXI
 
EN TIU momento aperis la vulpo:
"Bonan tagon!" diris la vulpo.
"Bonan tagon!" ĝentile respondis la eta princo.
Li turniĝis, sed nenion vidis.
"Mi estas tie ĉi sub la pomarbo," diris la voĉo...
"Kiu vi estas?" diris la eta princo. "Vi estas sufi-
ĉe beleta..."
"Mi estas vulpo," diris la vulpo.
"Venu ludi kun mi," proponis al ĝi la eta princo.
"Mi estas tiel malgaja!..."
"Mi ne povas ludi kun vi," diris la vulpo. "Mi ne
estas malsovaĝigita."
"Ha, pardonu," diris la eta princo.
Sed post pripenso li aldonis:
"Kion signifas malsovaĝigi?"
"Vi ne estas ĉi-tiea," diris la vulpo. "Kion vi
serĉas?"
"Mi serĉas homojn," diris la eta princo. "Kion sig-
nifas malsovaĝigi?"
"La homoj," diris la vulpo, "havas pafilojn kaj ĉa-
sas. Kia ĝenaĵo! Ili ankaù bredas kokinojn. Tio estas
ilia sola intereso. Ĉu vi serĉas kokinojn?"
"Ne," diris la eta princo. "Mi serĉas amikojn. Kion
signifas malsovaĝigi?"
"Tio estas tro forgesata afero," diris la vulpo.
"Tio signifas krei rilatojn..."
"Krei rilatojn?"
"Kompreneble," diris la vulpo. "Vi ankoraù estas por
mi nur knabeto tute simila al cent mil knabetoj. Kaj mi
ne bezonas vin. Kaj ankaù vi ne bezonas min. Mi estas
por vi nur vulpo simila al cent mil vulpoj. Sed, se vi
malsovaĝigos min, ni bezonos nin reciproke. Vi estos
por mi unika en la mondo. Mi estos por vi unika en la
mondo."
"Mi ekkomprenas," diris la eta princo. "Mi konas
certan floron... mi kredas, ke ĝi malsovaĝigis min..."
"Kredeble," diris la vulpo. Oni vidas sur Tero ĉia-
jn aferojn..."
"Ho, tio ne estas sur Tero," diris la eta princo.
La vulpo ŝajnis tre scivola:
"Ĉu sur alia planedo?"
"Jes."
"Ĉu estas ĉasistoj sur tiu
planedo?"
"Ne."
"Jen interesa afero! Kaj ĉu
estas kokinoj?"
"Ne."
"Nenio estas perfekta," suspi-
ris la vulpo.
Sed ĝi revenis al sia ideo:
"Mia vivo estas monotona. Mi ĉasas kokinojn kaj
homoj ĉasas min. Ĉiuj kokinoj similas unuj al aliaj,
kaj ĉiuj homoj ankaù. Do mi iom enuas. Sed, se vi mal-
sovaĝigos min, mia vivo estos kvazaù suna. Mi konos
sonon de paŝoj, kiuj distingiĝas de ĉiuj aliaj. La
aliaj paŝoj forpelas min en grundon. Viaj vokos min
kiel muziko por iri el mia ternesto. Kaj rigardu! Ĉu vi
vidas tie tritikajn kampojn? Mi ne manĝas panon. Triti-
ko estas por mi senutila. Tritikaj kampoj memorigas min
pri nenio. Kaj tio estas malgaja! Sed vi havas orajn ha-
rojn. Estos mirinde post kiam vi malsovaĝigos min! Ora
tritiko memorigos min pri vi. Kaj mi amos la susuron de
vento en tritiko..."
La vulpo eksilentis kaj longe rigadis la etan prin-
con:
"Mi petas... malsovaĝigu min!" ĝi diris.
"Volonte!" respondis la eta princo, "sed mi ne havas
multe da tempo. Mi devas trovi amikojn kaj lerni multajn
aferojn."
"Oni konas nur tion, kion oni malsovaĝigis," diris
la vulpo. "La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni.
Ili aĉetas tute pretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed,
ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas ami-
kojn. Se vi volas amikon, malsovaĝigu min!"
"Kion necesas fari?" demandis la eta princo.
"Necesas esti tre pacienca," respondis la vulpo.
"Unue vi sidiĝu iom malproksime de mi, tiele, sur la
herbo. Mi rigardos vin oblikve, sed vi nenion diros. Pa-
roloj estas fonto de miskomprenoj. Sed ĉiutage vi povos
sidiĝi iomete pli proksime..."
La morgaùan tagon la eta princo revenis.
"Prefere vi revenu ĉiam je la sama horo," diris la
vulpo. "Se ekzemple vi venos je la kvara posttagmeze, mi
komencos esti feliĉa ekde la tria. Ju pli antaùen pasos
la tempo, des pli feliĉa mi sentos min. Jam je la kvara
mi estos tremetanta kaj maltrankvila; mi malkovros la
valoron de la feliĉo! Sed, se vi venos iam ajn, mi ne-
niam scio por kiu horo prepari mian koron al feliĉo...
Ritoj necesas..."
"Kio estas rito?" diris la eta princo.
"Tio ankaù estas tro forgesita afero," diris la vul-
po, "Tio, kio distingas unu tagon de la aliaj. Miaj ĉa-
sistoj ankaù respektas riton. Ĉiun jaùdon li dancas kun
knabinoj en la vilaĝo. Tial jaùdo estas mirinda tago!
Mi iras promeni ĝis la vitejo. Se la ĉasistoj dancus
iam ajn, la tagoj estus ĉiuj similaj, kaj mi neniel ha-
vus feriojn."
Tial la eta princo malsovaĝigis la vulpon. Sed al-
proksimiĝis la horo de la foriro:
"Ho," diris la vulpo... "Mi ploros."
"Estas via kulpo," diris la eta princo, " mi ne de-
ziris por vi malbonon, sed vi voli, ke mi malsovaĝigu
vin..."
"Certe," diris la vulpo.
"Sed vi ploros!" diris la eta princo.
"Certe," diris la vulpo.
"Do, vi gajnas nenion!"
"Mi gajnas ion," diris la vulpo, "pro la koloro de la
tritiko." Kaj ĝi aldonis:
"Iru revidi la rozojn! Vi komprenos, ke la via estas
unika en la mondo. Revenu por adiaùi, kaj mi danacos al
vi sekreton."
 
La eta princo iris revidi la rozojn:
"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaù estas neni
-o," li diris al ili. "Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi
neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi
estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi fari-
ĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo."
Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.
"Vi estas belaj sed malplenaj," li daùrigis. "Oni ne
povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus,
ke mia propra rozo similas vin. Sed ĝi sola pli gravas
ol vi ĉiuj, ĉar ĝi estas tiu, kiun mi akvumis. Ĉar
ĝi estas tiu, kiun mi metis sub la kloŝon. Ĉar ĝi es-
tas tiu, kiun mi ŝirmis per la ventŝirmilo. Ĉar ĝi
estas tiu, kies raùpojn mi mortigis (escepte de du aù tri
fariĝontaj papilioj). Ĉar ĝi estas tiu, kiun mi aùs-
kultadis, kiam ĝi plendadis aù fanfaronadis, aù eĉ, ia-
foje, kiam ĝi silentis. Ĉar ĝi estas mia rozo!"
 
Kaj li revenis al la vulpo:
"Adiaù," li diris....
"Adiaù," diris la vulpo. "Jen mia sekreto. Ĝi estas
tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco
estas nevidebla per okuloj."
"La esenco estas nevidebla per okuloj," ripetis la
eta princo por memori.
"La homoj forgesis ĉi tiun veraĵon," diris la vul-
po. "Sed vi ne forgesu ĝin. Vi fariĝas por ĉiam res-
pondeca por tio, kion vi malsovaĝigis. Vi estas respon-
deca por via rozo..."
"Mi estas respondeca por mia rozo..." ripetis la eta
princo por memori.
 
XXII
 
"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la relŝanĝisto.
"Kion vi faras ĉi tie?" demandis la eta princo.
"Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj,"
diris la relŝanĝisto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen
maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin."
Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro,
tremigis la budon de la relŝanĝisto.
"Ili certe urĝiĝas," diris la eta princo. "Kion ili
serĉas?"
"Tion ne scias eĉ la lokomotivestro," respondis la
relŝanĝisto.
Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapid-
vagonaro.
"Ĉu ili jam revenas?" demandids la eta princo.
"Ili ne estas la samaj," diris la relŝanĝisto.
"Temas pri interŝanĝo."
 
"Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis?"
"Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," di-
ris la relŝanĝisto.
Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagon-
aro.
"Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis
la eta princo.
"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relŝanĝisto.
"Ili tie dormas aù oscedas. Nur la infanoj platigas sia-
jn nazojn sur la fenestroj."
"Nur la infanoj scias, kion ili serĉas," diris la
eta princo. "Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj,
kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de
ili, ili ploras..."
"Ili havas fortunon," diris la relŝanĝisto.
 
XXIII
 
"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la vendisto.
Li estis vendisto de perfektigitaj piloloj, kiuj k-
vietigas soifon. Oni glutas ilin po unu ĉiusemajne kaj
oni ne plu sentas bezonon trinki.
"Kial vi vendas tiajn aĵojn?" demandis la eta prin-
co.
"Estas grava tempoŝparo," diris la vendisto. "Eks-
pertoj faris kalkulojn. Oni ŝparas kvindek tri minutojn
ĉiusenajne."
"Kaj kion oni faras per tiuj kvindek tri minutoj?"
"Oni faras per ili, kion vi volas..."
"Se mi havus kvindek tri minutoj por foruzi," diris
la eta princo, "mi paŝus tute malrapide al fontano..."
 
 
 
 
 
 
XXIV
 
ESTIS la oka tago ekde mia paneo en la dezerto, kaj mi
estis aùskultinta la rakonton pri la vendisto, trinkante
la lastan guton de mia akvoprovizo:
"Ho," mi diris al la eta princo, "viaj memoraĵoj ja
estas beletaj, sed mi ankoraù ne riparis mian aviadilon,
mi havas nenion plu por trinki, kaj ankaù mi estus feli-
ĉa, se mi povus paŝi tute malrapide al fontano!"
"Mia amiko la vulpo..." li diris al mi.
"Mia etulo, ne temas plu pri la vulpo!"
"Kial?"
"Ĉar ni baldaù mortos pro sojfo..."
Li ne komprenis mian rezonadon kaj respondis al mi:
"Estus bone, ke oni havis amikon, eĉ se oni estas
baldaù mortonta. Mi estas tre kontenta, ke mi havis ami-
kon vulpo..."
"Li ne taksas la danĝeron," mi pensis. "Li neniam
malsatas, nek iam soifas. Iom da suno sufiĉas al li..."
Sed li rigardis min kaj respondis al mia penso:
"Ankaù mi soifas... ni serĉu puton..."
Mi gestis lacece: "Estas sensence serĉi puton ha-
zarde en la dezerta vastego." Tamen ni ekiris.
Post plurhora silenta marŝado, nokto falis kaj ste-
loj eklumis. Mi vidis ilin kvazaù en sonĝo, iom febran-
te pro soifo. La vortoj de la eta princo dancis en mia
memoro:
"Ĉu do vi ankaù soifas?" mi demandis lin.
Sed li ne respondis al mia demando. Li simple diris:
"Akvo povas esti bona ankaù por la koro..."
Mi ne kompenis lian respondon, sed mi silentis...
mi bone sciis, ke neniel utilus demandi lin.
Li esti laca. Li sidiĝis. Mi sidiĝis apud li. Kaj
post silento li daùrigis:
"La steloj estas belaj pro iu floro, kiun oni ne
vidas..."
"Certe," mi respondis kaj sen paroli mi rigardis la
faldojn de la sablo en la lunlumo.
"La dezerto estas bela..." li aldonis.
Kaj estis vere. Mi ĉiam amis dezertojn. Oni sidi-
ĝas sur sablan ondon. Oni vidas nenion. Oni nenion aù-
das. Kaj tamen io radias en silento...
"Kio beligas dezerton," diris la eta princo, "estas,
ke ĝi ie kaŝas puton..."
Mi miris subite kompreni tiun misteran radiadon de
la sablo. Kiam mi estis knabeto, mi loĝis en antikva do-
mo, kaj legendo rakontis, ke trezoro tie estis profunde
enfosigita. Kompreneble, neniam iu sciis malkovri ĝin,
eble eĉ nek serĉis ĝin. Sed ĝi ensorĉis la tutan do-
mon. Mia domo kaŝis sekreton en la fundo de sia koro...
"Jes," mi diris al la eta princo, "ĉu temas pri domo
ĉu pri steloj, ĉu pri dezerto, kio faras ilian belecon,
estas nevidebla!"
"Mi estas kontenta, ke vi samopinias kun mia vulpo,"
li diris.
Ĉar la eta princo ekdormis, mi levis lin en miajn
brakojn kaj denove ekiris. Mi estis emociata. Ŝajnis al
mi, ke mi portas fragilan trezoron. Eĉ ŝajnas al mi ke
estas nenio pli fragila sur la Tero. Mi rigardis en la
lunlumo tiun palan frunton, tiujn fermitajn okulojn, ti-
ujn harbuklojn, kiuj tremetis en vento, kaj mi diris al
mi: "Tio, kion mi vidas, estas nur la ŝelo. Kio plej
gravas, estas nevidebla..."
Ĉar liaj duone malfermitaj lipoj ridetis, mi ankaù
diris al mi: "Kio tiom kortuŝas min pri la dormanta
princeto, estas lia fideleco al la floro, estas bildo de
rozo, kiu radias interne de li kiel flamo de lampo, eĉ
kiam li dormas..." Kaj mi sentis, ke li estas eĉ pli
fragila. Oni ja devas ŝirmi lampojn: ventblovo povas
ilin estingi...
Kaj tiel iranta, tagiĝe mi malkovris la puton.
 
XXV
 
"HOMOJ," diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapid-
vagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam
ili agitiĝas kaj rondiras..."
Kaj li aldonis:
"Ne indas..."
La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj pu-
toj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo.
Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vi-
laĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.
"Estas strange," mi diris al la eta princo, "cio es-
tas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..."
Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. Kaj
la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento lon-
ge dormis.
"Ĉu vi aùdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis
tiun puton, kaj ĝi kantas..."
Mi ne volis ke li streĉiĝu:
"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi."
Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de
la puto. Tie mi tute stabligis ĝin. En miaj oreloj daù-
re sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraù treman-
ta akvo mi vidis tremetantan sunon.
"Mi sojfas tiun ĉi akvon," diris la eta princo,
"donu al mi por trinki!..."
Kaj mi komprenis, kion li serĉis.
Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li
fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu
akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naski-
ta el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo
de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco.
Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muzi-
ko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj,
same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ri-
cevis.
"Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝar-
deno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne
trovas, kion ili serĉas."
"Ili ne trovas tion," mi respondis.
"Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu
sola rozo aù en iom da akvo..."
"Certe," mi respondis.
Kaj la eta princo aldonis:
"Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la
koro."
Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉie-
lo estis mielkolora. Mi feliĉis ankaù pro tiu miela ko-
loro. Kial do mi eksentis angoron?
"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris
al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.
"Kiun promeson?"
"Vi scias... buŝumon por mia ŝafeto... mi estas
respondeca pri tiu floro!"
Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis
ilin kaj diris ridante:
"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."
"Ho!"
Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj!
"Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj...
kaj estas tro longaj!"
Kaj li denove ridis.
"Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni
krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj."
"Ho, tio taùgos," li diris, "la infanoj scias."
Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi
sentis korpremon:
"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."
"Sciu, ke morgaù estos la datreveno de mia falo sur
la Teron..."
Kaj post silento li diris ankoraù:
"Mi falis proksime de ĉi tie..."
Kaj li ruĝiĝis.
Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan an-
koron. Tamen demando venis en mian menson:
"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil
mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam
matene antaù ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi
tiam estis reiranta direkte al via falpunkto?"
La eta princo denove ruĝiĝis.
Kaj hezite mi aldonis:
"Eble pro la datreveno?"
La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis
al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes",
ĉu ne?
"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."
Sed li respondis al mi:
"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino.
Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaù vespere!..."
 
XXVI
 
APUD la puto estis ruino de malnova ŝtona muro. Kiam la
sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ek-
vidis de malproksime mian etan princon sidantan tie su-
pre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi aùdis lin paroli:
"Ĉu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne ĝuste
ĉi tie!"
Alia voĉo sendube respondis al li, ĉar li kontraù-
diris:
"Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed ĉi tie ne
estas la loko..."
Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraù neniun
vidis, nek aùdis. Tamen la eta princo denove respondis:
"... Certe. Vi vidos, kie trovixas sur la sablo la
komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos
tie ĉi-nokte."
Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja anko-
raù nenion vidis.
Post silenta momento la eta princo daùrigis:
"Ĉu vi havas bonan venenon? Ĉu vi estas certa,
ke vi ne longe suferigos min?
Mi haltis korpremite, sed mi ankoraù ne komprenis.
"Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren!"
Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi
eksaltis! Tie estis, levixanta kontraù la eta princo, u-
nu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek
sekundoj. Penante elpoŝigi mian revolveron, mi ekkuris,
sed, aùdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide
glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro
rapide, traŝoviĝis kun metala susuro inter ŝtonoj.
Mi alkuris la muron ĝustatempe por kapti en brakumon
mian princan etulon tiel palan, kiel neĝo.
"Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj!"
Mi demetis lian ĉiaman orkoloran fulardon. Mi malse-
kigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi
nenion plu kuraĝis demandi lin. Li rigardis min grave
kaj brakumis mian kolon. Mi sentis lian koron bati kiel
koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:
"Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al
via maŝino. Vi povos reiri hejmen..."
"Kiel vi scias tion?"
Mi ja venis por anonci al li, ke malgraù ĉiuj miaj
malesperoj mi sukcesis mian laboron!
Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:
"Ankaù mi hodiaù reiros hejmen..."
Kaj melankolie:
"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..."
Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis
lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al
mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari
ion ajn por lin reteni...
Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksi-
mecon.
"Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por
la ŝafeto. Kaj ankaù la buŝumon..."
Kaj li malgaje ridetis.
Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom re-
vigliĝas.
"Vi timis, etulo..."
Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:
"Mi ankaù pli multe timos hodiaù vespere..."
Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io ne-
kompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas eĉ pensi,
ke mi neniam plu aùdos tiun ridon. Ĝi estis por mi kva-
zaù fonteto en dezerto.
"Etulo, mi ankoraù volas aùdi vin ridi..."
Sed li diris al mi:
"Tiun ĉi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo
troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron..."
"Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj
stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne?"
Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:
"Kio estas grava, tio ne videblas..."
"Certe..."
"Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu
troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon
dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj..."
"Certe..."
"Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi
por trinki, estis kvazaù muziko pro la pulio kaj la ŝnu-
ro... Vi memoras... ĝi estis bongusta."
"Certe..."
"Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta,
por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel.
Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos
rigardi ĉiujn stelojn... Ili ĉiuj estos viaj amikoj.
Kaj krome mi donos al vi donacon..."
Li denove ridis.
"Ha, etulo, etulo, mi amas aùdi vian ridon!"
"Ĝuste ĝi estos mia donaco... estos kiel pri tiu
akvo."
"Kion vi volas diri?"
"Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj,
kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili es-
tas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencis-
toj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis
oro. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelo-
jn, kiajn neniu alia havas..."
"Kion vi volas diri?"
"Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos
sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos
por vi, kvazaù ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, ki-
uj kapablas ridi!"
Kaj li denove ridis.
"Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas),
vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi ĉiam estos mia
amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos
fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi,
ke vi ridas rigardante la ĉielon. Tiam vi diros al ili:
"Jes, la steloj ĉiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke
vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe
aĉan ŝercon..."
Kaj li daùre ridis.
"Estos kvazaù, anstataù stelojn, mi donus al vi ama-
son da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..."
Kaj li denove ridis. Poste li serioziĝis:
"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu!"
"Mi ne forlasos vin!"
"Mi aspektos kvazaù sentanta doloron, kvazaù mortan-
ta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..."
"Mi ne forlasos vin!"
Sed tio zorgigis lin:
"Mi diras tion al vi... ankaù pro la serpento. Nepre
necesas, ke ĝi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas mali-
caj... Ili povas mordi pro sia plezuro..."
"Mi ne forlasos vin..."
Tamen io maltrankviligis lin:
"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi
duafoje."
 
Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris sen-
brue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta deci-
deme per rapidaj paŝoj. Li nur diris al mi:
"Ha, vi estas ĉi tie..."
Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankvi-
liĝis:
"Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. Mi ŝajnos morta
kaj tio ne estos vero..."
Mi mem silentis.
"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas for-
porti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza."
Mi mem silentis.
"Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malno-
vaj ŝeloj ne estas malgajiga afero..."
Mi mem silentis.
Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraù streĉis siajn
fortojn:
"Nu! Estos ĉarme. Ankaù mi rigardos la stelojn. Ĉi-
uj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Ĉiuj steloj
verŝos al mi por trinki..."
Mi mem silentis.
Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tin-
tiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..."
Kaj li ankaù eksilentis, ĉar li ploris...
"Ĉi tie. Lasu min paŝi sola!"
Kaj li sidiĝis, car li timis.
Li diris ankaù:
"Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca.
Kaj ĝi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Ĝi havas
nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraù la mon-
do..."
Mi mem sidiĝis, ĉar mi ne plu povis teni min sta-
rante. Li diris:
"Do... tio esta ĉio..."
Li ankoraù iom hezitis, poste leviĝis. Li paŝis
unu paŝon. Mi ne kapablis moviĝi.
Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis sen-
mova un momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel
forhakita arbo. Tio eĉ faris neniun bruon - pro la sa-
blo.
 
XXVII
 
KAJ NUN, kompreneble, jam pasis ses jaroj... Mi ankoraù
neniam rakontis tiun ĉi historion. La kamaradoj, kiuj
revidis min, estis ja kontentaj revidi min vivanta. Mi
estis malgaja, sed mi diris al ili: "Ja pro laciĝo..."
Nun mi konsoliĝis iom, verdire... ne tute. Sed mi
ja scias, ke li revenis sur nian planedon, ĉar ĉe ta-
giĝo mi ne retrovis lian korpon. Ĝi ne estis tre peza
korpo... Kaj mi ŝatas dumnokte aùskulti stelojn. Tio
estas kvazaù tintus kvincent milionoj da tintiletoj...
Sed tamen io ne estas en ordo. Mi forgesis aldoni ri-
menon al la buŝumo, kiun mi desegnis por la eta princo!
Li certe neniam povis ligi ĝin al la ŝafeto. Do, mi
demandadas min: "Kio okazis sur lia planedo? Eble la
ŝafeto manĝis la floron..."
Foje mi diras al mi: "Certe ne! La eta princo enfer-
mas sian floron ĉiunokte sub ĝia vitra kloŝo kaj li
bone vartas sian ŝafeton..." Tiam mi estas feliĉa.
Kaj ĉiuj steloj dolĉe ridadas.
Alifoje mi diras al mi: "Oni iam estas senatenta,
kaj tio sufiĉas! Iuvespere li forgesis la vitran klo-
ŝon, aù dumnokte la ŝafeto eliris senbrue..." Tiam
ĉiuj tintiletoj aliformiĝas en larmojn!...
 
Jen estas tre granda mistero. Por vi, kiuj ankoraù
amas la etan princon, same kiel por mi, nenio en la uni-
verso estas sama, se ie ajn - oni ne scias kie - ŝafe-
to, kiun oni ne konas, manĝis aù ne manĝis rozon...
Rigardu la ĉielon! Demandu vin: ĉu, jes aù ne,
la ŝafeto manĝis la floron? Kaj vi vidos, kiel tiam
ĉio estas alia...
Kaj neniu grandpersono iam ajn komprenos, ke tio
tiel gravas!
 
 
Tio ĉi estas por mi la plej bela
kaj la plej malgaja pejzaĝo en la mondo. Ĝi
estas la sama pejzaĝo, kiel la antaùa, sed
mi desegnis ĝin ankoraù unu fojon, por bone
montri ĝin al vi. Tie ĉi la eta princo ape-
ris sur la tero... kaj malaperis.
Atente rigardu tiun pejzaĝon, por esti
certaj, ke vi rekonos ĝin, se vi iam voja-
ĝos en Afriko, en la dezerto. Kaj, se iam
okazos al vi trapasi tie, ne rapidu - mi pe_
tas vin! - atendu iom, ĝuste sub la stelo!
Se tiam infano venos al vi, se li ridos, se
li havos orkolorajn harojn, se li ne respon-
dos, kiam oni demandos lin, vi ja divenos, kiu
li estas. Tiam estu bonaj! Ne lasu min tiel
malgaja: rapide skribu al mi, ke li revenis...
 
 
FINO
 
 
GLOSARO
amnestios = pardonos anhelis = malfacile kaj brue spiris basko = vesto-pendaĵo boao = grandega serpento ekzistanta en Brazilo bolto = ŝraùbego brasiko = ronda helverda folioplena legomo cerbumi = pensi ciferoj = nombroj ĉifono = tolaĵo, malnova tuko-peco ermeno = reĝa vesto deŝiri = de ŝiri, preni duige = duoble, du duo = du eĥo = re-sono ekspedas = sendas entenus = en-tenus, tenus en ensorĉis = ĵetis magion febrante = kun febro=alta temperaturo korpa fiasko = malsukceso fidas = kredas flagreto = ek-brilo flegas = sanigas, helpas forpelas = foririgas forŝteliĝis = foriris fosteto = stangeto frotis = tuŝadis fulardo = silka teksaĵo, koltuko grava mieno = serioza grumblante = parolante tra inter la dentoj grundo = tero hazarde = sen plano indulgi = esti malsevera kaleŝego = grada kaleŝo, veturilo kapskueti = kap-jesi kariero = profesio karmezina = malhelruĝa kiraseto = ŝirmilo, karapaco kloŝo = ujo sonoril-forma knaris = bruis konfidis = sekretis konsternita = senmove mirigita k. timigita kostumo = vesto krevigas = detruas, eksplodigas kuliso = malantaùa parto de teatra scenejo lerta = kapabla malico = mensogo majesta = de reĝo, riĉa majskarabo = skarabo, koleoptero, fluganta insekto maleolo = osto de la piedo mallerta = nekapabla mejlo = 1,5 kilometroj => mil mejloj = 1500 Km dudek mejloj = 30 kilometroj metio = laboro miliono = mil miloj miregante = kun granda miro(surprizo) mitingo = granda publika politika kunveno moraleco = moralaj kvalitoj (vero, honoro, honesteco, amikeco...) muĝis = faris krion de bovino oblikve = ne-rekte ope = kune papaveto = kampara floreto (kuzo de opio-papavo) patentigas = registras pelata = tirata preĝejo = katedralo pulio = turniĝanta radeto purpuro = viol-ruĝa koloro puto = truo en tero kun akvo rafano = planteto kun manĝeblaj radikoj raùpo = larvo, vermo rava = kolorplena, entuziasmiga regarto = reg-arto, la arto regi=reĝi relŝanĝisto = rel-ŝanĝisto. relo=fervojo rendevuo = renkontiĝo rimeno = longa maldika ŝnureto por ligi rokaro = aro da rokoj, ŝtonaj montoj rustika = malmoderna sitelo = ujo por porti akvon skrapis = purigis spriti = ridigi, gajigi spuro = markoj, signoj stratlanterno = kiam ne ekzistis elektro, strat-lanternoj estis sur la stratoj ŝelo = kovrilo, ŝirmilo, krusto ŝmiroleo = oleo grasa kiel butero ŝoso = branĉo ŝveliĝas = dikiĝas tabureto = kvarpieda seĝeto tempio = flanko de la vizaĝo ternesto = ter-nesto tinti = fari metalan aù vitran sonon tintileto = ronda metala eta sonorileto tualetado = lavi la vizaĝon, brosi la dentojn vagadi = vag-adi, vojaĝi, promeni vartas = prizorgas velkis = sekiĝis vitejo = vit-ejo, vin-arbetaĵaro, loko plena je vin-arbedoj(arbetoj)
 
 
[[de:Der kleine Prinz]]