« La ellaborita ĉi tie imago pri la digestado kiel la centra procezo de la potenco estas ĝusta ankaŭ rilate la patrinon; nur ĉe ŝi tiu ĉi procezo distribuiĝas je pli ol unu korpo, kaj tiu fakto, ke nova korpo pri kies nutrado ŝi zorgas, estas apartigita de ŝia propra, nur donas al la procezo entute klarecon kaj videblecon. La potenco de la patrino super la bebo en la fruaj etapoj de lia evoluo estas absoluta kaj ne nur pro tio, ke de ŝi komplete dependas lia vivo, sed ankaŭ ĉar ŝi sentas fortegan deziron senĉese uzi tiun potencon. Koncentriĝo de la strebo domini je tiom eta estaĵo donas al ŝi senton de superpotenco, kiu eblas en neniu el la aliaj normalaj interpersonaj homaj rilatoj. »
« Por la patrino la bebo kunigas en si ecojn de la planto kaj la besto… La bebo kreskas kiel grajno sub la manoj de la patrino, kiel hejma besto li plenumas tion, kion ŝi ordonas… Ne ekzstas pli intensa formo de la potenco. »