Ploro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| vikinovaĵoj =
}}
'''Ploro''' estas tia ekstera montrado de [[doloro]].
 
{{citaĵo|Ne helpas plendo, nek ploro kontraŭ kreditoro.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
 
{{citaĵo| Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[grego]] delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas... La tria formo estas la ''priploranta'' grego…
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la priploranta [[grego]] en [[Indianoj|indiana]] [[tribo]]] Kiam iĝas klare, ke la [[homo]] [[morto]]s, la ploro jam estas nedetenebla. La grego ekfuriozas: ĝi longe atendis tiun [[ebleco]]n kaj nun ne [[permeso]]s al sia [[viktimo]] forgliti. Nekutima [[povo]], kun kiu ĝi atakas la [[objekto]]n de sia priplorado determinas definitive lian [[sorto]]n. Malfacilas supozi, ke grava [[malsanulo]], tiel traktata, povos resaniĝi… La kutima por ni [[regulo]] laŭ kiu la mortanton necesas lasi je [[trankvilo]], estas tute nekomprenebla por tiuj ĉi homoj, kolektiĝintaj kune por la komuna ekscitiĝo… Ĉar li mem ne povas [[Starado|stari]] inter ili, ''ili [[Kuŝado|kuŝiĝas]] al li''… Ili kvazaŭ volas morti kune kun li… Eble pli ĝuste estus diri, ke ili volas ''[[Egaleco|egaliĝi]]'' kun li. Ili tamen ne planas morti efektive… Tamen al ĝi propras ankaŭ ''forpuŝado'' de la [[mortinto]], kiam li estas jam morta… Li iĝis [[Danĝero|danĝera]], ĉar li jam foriris. Li povas ekvenĝi al la vivantoj, kaj komencos [[Venĝo|venĝi]] al ili pro tio, ke li estas morta.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[historio]] pri la ''[[Ĉasado|ĉasanta]] [[grego]]'', kiu iras kontraŭ specifa [[besto]] kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan [[ĉasisto]]n, renkontiĝas tra la tuta [[mondo]]. Ĝi finiĝas per plorado pri la [[mortinto]]; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la ''priploranta grego''. Tiu transformiĝo formas la [[koro]]n de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj [[religio]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ekzistas [[religio]]j de la [[ĉasado]] kaj [[milito]], multiĝo kaj ploro.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La interna aŭ idea dinamiko de la [[milito]] origine aspektas tiel: el la priploranta [[grego]], kolektiĝinta ĉirkaŭ la [[mortinto]], formiĝas la milita grego, kiu [[Venĝo|venĝas]] lin. El la [[Triumfo|triumfa]] milita grego formiĝas multiganta grego de triumfo.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[milito]], postulanta por sia estiĝo la unuan aŭ malmultajn [[mortinto]]jn, naskas poste grandegan kvanton da ili. Ploro pri ili, kiam la [[venko]] estas atingita, malsame ol en la unua momento estas grave mallaŭtigita. La venko signifas se ne kompletan ekstermadon, do drastan malmultiĝon de la nombro de la [[malamiko]]j; do priplorado de siaj mortintoj iĝas malpli grava. Ili estas kvazaŭ avangarda taĉmento, sendita al la lando de la mortintoj kaj kondukinta post si eĉ pli grandan nombron de la malamikoj. Tiel ili [[Liberigo|liberigis]] ĉiujn de la [[timo]], sen kiu la milito tute ne okazus.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Al ĉiuj kiuj aliĝas al [[priplorado]] okazas la sama: la [[Ĉasado|ĉasanta]] aŭ persekutanta [[grego]], transformiĝinte je la pripolorantan gregon, ''seniĝas je la [[peko]]''. La [[homo]]j ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras [[karno]]n de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per [[turmentado]] de malfortaj estaĵoj. En iliaj [[okulo]]j speguliĝas paliĝantaj okuloj de la [[viktimo]] kaj ĝia lasta [[krio]], kiun ili [[Ĝuo|ĝuis]], neforigeble gravuriĝas en iliaj [[animo]]j. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn [[korpo]]jn, ili nutras [[mallumo]]n ene de si. Tamen la [[timo]] kaj la [[kulpo]] kreskas nedetenble kaj ili mem ne [[Konscio|konscinate]] tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia [[tempo]], kiom ajn ili faru [[malbono]]n — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu [[Sufero|suferas]]. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi [[Liberigo|liberigas]] ilin de la kulpo pri la [[morto]] de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la [[venĝo]]n. Do la [[religio]]j de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = El [[islamo]], en kies karaktero senerare videblas la [[Milito|milita]] [[religio]], danke al skismo naskiĝis la religio de la [[priploro]], la plej koncentrita kaj klare esprimita el ĉiuj ekzistantaj — la [[ŝijaismo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Aŝuro]]] Pli granda koncentriĝo je la ploro ne ekzistas en iu ajn alia [[kredo]]. La ploro ĉi tie estas la plej supera religia merito, multoble pli grava ol iu ajn alia bona ago. Sufiĉe pravigeblas ĉi-kaze paroli pri la [[religio]] de la ploro.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la festo de [[Resurekto]] en [[Jerusalemo]]] La priploranta [[grego]], kiu kuniĝas ĉirkaŭ la [[tombo]] de [[Sinjoro]] kaj priploras lian [[morto]]n, transformiĝas je la grego [[Venko|venka]]. La resurekto estas la venko, kiel tia ĝi ja estas festata. La [[fajro]] ĉi tie prezentiĝas kiel la amasa [[simbolo]] de la venko… Ĉiu el tiuj, kiuj kolektiĝas ĉirkaŭ la tombo de Savinto, partoprenas en lia morto. Ĉiu ja, kiu ekbruligas [[kandelo]]n de la [[Pasko|paska]] fajro, eliranta el la tombo de Sinjoro, partoprenas en lia Resurekto. Tre belas kaj gravas multiĝo de la fajroj, kiam el unu fajro subite estiĝas miloj. La amaso de la fajroj estas la amaso de tiuj, kiuj estos savitaj, ĉar ili [[Kredo|kredas]]. Ĝi estiĝas fulme, kun tiu rapideco, kun kiu disvastiĝas nur la fajro. La fajro plej bone simbolas subitecon kaj rapidecon de la estiĝo de la amaso.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo|teksto=[[Infano]] de du ĝis kvin [jarojn aĝa] nemalofte ploras "por iu" — kun anticipe starigita celo. Kaj li perfekte regas sian ploron.
Linio 57 ⟶ 128:
* [[Rido]]
 
[[Kategorio:Temoj]]
[[Kategorio:Emocioj]]