Malpermeso: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
| koloronomo = lightblueMalpermeso
| dosierokoloro =
| vikipediodosiero = MalpermesoNosmokingsign.svg
| komunejovikipedio = Malpermeso
| komunejo =
| vikivortaro = malpermeso
| komunejokat =
| vikivortaro = malpermeso
| vikinovaĵoj =
}}
'''Malpermeso''' estas [[ago]] kaj [[vorto]]j de tiu, kiu malpermesas, do ne [[Konsento|konsentas]], [[Rifuzo|rifuzas]] al iu la [[rajto]]n fari ion, malhelpas, ke iu faru ion.
 
{{citaĵo|Kion [[leĝo]] malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj subite malpermesataj [[religio]]j venĝas per siaspeca ''laikiĝo''. En neatendita kaj pova eksplodo de [[barbareco]] komplete ŝanĝiĝas karaktero de iliaj [[kredo]]j, kaj al la kredantoj mem naturo de la [[ŝanĝo]]j nekompreblas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La speciala [[amaso]] formiĝas sekve de ''malpermeso'': kolektiĝinte kune la [[homo]]j ne plu [[Deziro|deziras]] fari tion, kion ili ĝis nun faris unuope. La malpermeso estas subita, oni metas ĝin sur sin mem… Ĝi neniam venas de ekstere, eĉ se tio aspektas nome tiel. Efektive ĝi ĉiam estiĝas el bezono de la partoprenantoj de la [[evento]]. Ĵus post kiam la malpermeso estas vortumita, komenciĝas formiĝo de la amaso.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La plej bona ekzemplo de la negativa aŭ malpermesanta [[amaso]] en nia tempo estas ''[[striko]]''… Momento de ĉesigo de la [[laboro]] estas grandega momento, glorata en [[Laboristo|laboristaj]] [[kanto]]j. En tiu ĉi momento naskiĝas la [[sent]]o de senpeziĝo, kun kiu estas ligata la [[senco]] mem de la striko. La fikcia [[egaleco]], pri kiu oni gurdis al la laboristoj ĉiam, sed kiu efektive limiĝis nur je tio, ke ili ĉiuj laboras permane, subite iĝas vera. Dum ili laboris, ili faris malsamajn aferojn, kaj nome tiujn, kiujn estis [[Ordono|ordonite]] fari. Kiam la laboro haltis, ĉiuj faras la saman.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se al la [[amaso]] kutime propras [[sovaĝeco]] kaj soifo de [[detruado]], ne eblas ne rimarki la [[digno]]n kaj [[sento]]n de [[respondeco]] de tia strukturo, estiĝanta el la pleja koro de la amaso. Nome pro tio gravas observi la amason de la malpermeso, ke en ĝi montriĝas tiuj ĉi ecoj, kontraŭaj al la ecoj de la “normala” amaso. Dum ĝi [[Fideleco|fidelas]] al sia esenco, ĝi kontraŭas ĉiajn ajn detruojn.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed [[Hitlero]] neniam atingus tiun ĉi [[celo]]n, se la [[Versajla traktato]] ne likvidus la [[Germanio|germanan]] [[armeo]]n. Malpermeso de la [[konskripcio]] forprenis de la [[germanoj]] ilian plej gravan fermitan [[amaso]]n. La manovroj, ekde nun malpermesitaj, la marŝado, ricevado kaj transdonado de la [[ordono]]j — ĉio ĉi transformiĝis je io, kion nun nececis kontraŭ iu ajn prezo revenigi. La malpermeso de la konskripcio estis la ''naskiĝo'' de [[nacional-socialismo]]. Ĉia fermita amaso, perforte likvidita, transiras je la malferma, al kiu ĝi donas ĉiujn siajn specifajn atributojn. Anstataŭ la armeo aperis la [[partio]] kaj por ĝi ene de la [[nacio]] ne ekzistis la [[limo]]j. Ĉiu germano — [[viro]] aŭ [[virino]], [[infano]] aŭ [[maljunulo]], [[soldato]] aŭ [[civilulo]] — povas iĝi nacional-socialisto; ne gravas, ĉu li estis soldato; se ne, tio estas pli bone por li: li ricevas aliron al aferoj, al kiuj antaŭe oni ne lasus lin.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Germanio]] post la [[Versajla traktato]]] Malpermeso de la [[armeo]] estis kiel malpermeso de la [[religio]]. La [[kredo]] de la [[patro]]j estis [[Ofendo|ofendita]], restarigi ĝin estas sankta [[devo]] de ĉiu [[viro]]. Sur tiun ĉi [[vundo]]n falis la [[vorto]] “Versajlo” ĉiufoje kiam ĝi estis prononcata; danke al ĝi la vundo restis freŝa, sangofluis kaj ne resaniĝis.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ne dubindas ke multaj malpermesoj ekzistas nur por subtenado de la [[potenco]] de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La ''[[pardono]]'' estas altsignifa kaj koncentra [[ago]] de la potenco, ĉar ĝi supozigas [[kondamno]]n; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Edukado]] de la [[soldato]] komenciĝas de tio, ke oni ''malpermsas'' al li oble pli ol al iu ajn alia [[homo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nur tiu, kiu per sia interno komprenis plenecon de la malpermeso, kiu lernis [[tago]]n post tago en ĉiu ordinara malgravaĵo distingi kaj refuti la malpermesitan, — nur tiu estas la vera [[soldato]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[kristanismo]], kiom ajn grandaj esas diferencoj inter ĝi kaj la [[kredo]]j de la [[arandoj]], ankaŭ haveblas malpermesita [[figuro]] — [[diablo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==