Ĉasado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
| koloronomo = lightblueĈasado
| dosierokoloro =
| vikipediodosiero = Ĉasado
| komunejovikipedio = Ĉasado
| vikivortarokomunejo = ĉasado
| komunejokat =
| vikivortaro = ĉasado
| vikinovaĵoj = Kategorio:Ĉasado
}}
'''Ĉasado''' estas ago ĉasi, do persekuti [[besto]]jn, por ilin kapti aŭ [[Mortigo|mortigi]]; konstante [[Fervoro|fervore]] peni por akiri ion.
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[grego]] delonge aperas en kvar diversaj formoj aŭ funkcioj. En ili estas io flua, ili facile transiras unue je alia, sed gravas unufoje kaj por ĉiam difini per kio ili diferenciĝas. La plej natura kaj vera grego — tiu, de kiu fakte originas kaj kun kiu estas ligita nia [[vorto]] mem estas la grego kiu ''ĉasas''…. la ĉasanta grego transiras al la stato de la ''dividanta'' grego… La dua formo, havanta multe da komuna kun la ĉasanta grego kaj ligita al ĝi per multe da transiroj, estas la ''[[Milito|milita]]'' grego…. Laŭ ''difiniteco'' de la [[objekto]] de la [[mortigo]] ĝi proksimas al la ĉasanta grego. La tria formo estas la ''[[Ploro|priploranta]]'' grego…. En la kvara formo mi arigas aron da fenomenoj, kiuj malgraŭ ĉiuj malsamaĵoj havas ion komunan, nome: [[deziro]]n de kresko. La ''multigantaj aŭ obligantaj gregoj'' formiĝas speciale cele al ''multigo de nombro'' same de la homoj en la [[grupo]], kaj estaĵoj, per kiuj la grupo vivas, do de la [[plantoj]] aŭ la [[besto]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Germana lingvo|germana]] meute — “[[grego]]” — devenas de la [[Latina lingvo|mezlatina]] movita, signifanta “movado”. La estiĝinta el ĝi [[Franca lingvo|malnovfranca]] meute havas duoblan [[senco]]n: ĝi povas signifi same “[[ribelo]]”, “[[insurekcio]]” aŭ “ĉasado”.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la komuna [[manĝado]]] …la ''ĉasanta [[grego]]'' transiras al la ''multiganta''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[besto]], solene [[Manĝo|manĝata]] de la ĉasisto, devas [[Vivo|vivi]] denove, ĝi [[resurekto]]s kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj [[komunio]]j iĝas la plej grava [[celo]], nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la [[korpo]] de [[dio]], kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ''ekstera'' [[grego]], kiu riveliĝas pli klare kaj pro tio facile priskribeblas, strebas al [[celo]], troviĝanta ekster ĝi mem. Ĝi faras longan [[vojo]]n. Ĝiaj movoj estas rapidigitaj, se kompari ilin kun la movoj en la normala vivo. Tio signifas ke la ĉasanta kaj la [[Milito|milita]] gregoj estas la eksteraj gregoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[historio]] pri la ''ĉasanta [[grego]]'', kiu iras kontraŭ specifa [[besto]] kaj erare anstataŭ la besto mortigas la plej bonan ĉasiston, renkontiĝas tra la tuta [[mondo]]. Ĝi finiĝas per [[plorado]] pri la [[mortinto]]; la ĉasanta grego ĉi tie transiras je la ''priploranta grego''. Tiu transformiĝo formas la [[koro]]n de multaj gravaj kaj disvastiĝintaj [[religio]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ekzistas [[religio]]j de la ĉasado kaj [[milito]], multiĝo kaj [[ploro]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Al ĉiuj kiuj aliĝas al [[priplorado]] okazas la sama: la ĉasanta aŭ persekutanta [[grego]], transformiĝinte je la pripolorantan gregon, ''seniĝas je la [[peko]]''. La [[homo]]j ĉiam estis persekutantoj, persekutantoj ili vivas plu, ĉiu siamaniere. Ili sopiras [[karno]]n de la alia, ronĝas ĝin kaj nutras sin per [[turmentado]] de malfortaj estaĵoj. En iliaj [[okulo]]j speguliĝas paliĝantaj okuloj de la [[viktimo]] kaj ĝia lasta [[krio]], kiun ili [[Ĝuo|ĝuis]], neforigeble gravuriĝas en iliaj [[animo]]j. Povas esti, plejparte ili eĉ ne supozas ke, nutrante siajn [[korpo]]jn, ili nutras [[mallumo]]n ene de si. Tamen la [[timo]] kaj la [[kulpo]] kreskas nedetenble kaj ili mem ne [[Konscio|konscinate]] tion strebas al elaĉeto. Do ili alfluas al tiu, kiu mortis por ili kaj, plorante ĉirkaŭ li, ili mem sentas sin pelataj. Kion ajn ili faru en la alia [[tempo]], kiom ajn ili faru [[malbono]]n — en tiu momento ili estas flanke de tiu, kiu [[Sufero|suferas]]. La subita kaj longdistanca ŝanĝo de la pozicioj! Ĝi [[Liberigo|liberigas]] ilin de la kulpo pri la [[morto]] de la aliaj, sed ankaŭ de la timo pri la propra morto. Kion ajn ili faru al la aliaj, unu el tiuj aliaj prenis ĉion por si: se ili estos al li fidelaj kaj nediskuteble dediĉitaj, do ili sukcesos, kiel ŝajnas al ili, eviti la [[venĝo]]n. Do la [[religio]]j de la priploro necesos por anima bonfarto de la homo ĝis kiam li ĉesos kolektiĝi en la gregoj por la mortigado.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = El la ''[[forto]]'' de ĉasisto naskiĝas la ''[[potenco]]'' de [[paŝtisto]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[rido]] estas konsiderata [[Vulgareco|vulgara]], ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la [[buŝo]] kaj montriĝas la [[dento]]j. Evidente ĝi devenas de [[ĝojo]] pro ĉasado de [[predo]] aŭ [[manĝaĵo]], kiu ŝajnas senduba. Falinta [[homo]] memorigas al la alia [[besto]]n, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al [[kaptilo]]. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la [[viktimo]]: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita [[sento]] de [[supereco]], kiel rimarkis jam [[Thomas Hobbes|Hobbes]]. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la [[vero]]: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la [[Simbolo|simbola]] ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj [[korpo]]movoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Postvivado]] donas specifan [[plezuro]]n, ĉasado de kiu povas iĝi [[Danĝero|danĝera]] nesatigebla [[pasio]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Roro de [[leono]], elirinta por ĉasi, estas efektive la mortkondamno; tio estas la ''sola'' sono de ĝia [[lingvo]], komprenebla por ĉiuj ĝiaj [[viktimo]]j, kaj povas esti ke tiu [[kompreno]] estas la sola komuna, kion ili havas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la [[mongoloj-invadintoj]]] Ili mortigas la [[homo]]jn kiel [[besto]]jn. La [[mortigo]] estas ilia tria [[naturo]], same kiel [[rajdado]] estas la dua. Ili mortigas la homojn same kiel bestojn dum pelĉasado. Se ili ne [[Milito|militas]], do ili ĉasas; la ĉasadoj estas iliaj ''manovroj''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[melankolio]]] Ĝi aperas, kiam [[ebleco]]j de la [[fuĝo]] per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la [[homo]] sentas sin jam ĉasita kaj kaptita.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
Linio 16 ⟶ 118:
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[ĈasistoPredo]]
 
[[Kategorio:Profesioj]]
[[Kategorio:Naturo]]
[[Kategorio:Temoj]]