Reganto: Malsamoj inter versioj

11 565 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 monatoj
sen resumo de redaktoj
(transpreno de w:Reganto)
{{Temo
| dosieronomo = Reganto
| vikipediokoloro = Reganto
| komunejodosiero =
| vikivortarovikipedio = Reganto
| komunejo =
| komunejokat =
| vikivortaro = reganto
| vikinovaĵoj =
}}
'''Reganto''' estas tiu, kiu regas, do kiel plej supera ĉefo administras la aferojn de [[regno]].
 
{{citaĵo|Kia reganto, tia servanto.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
 
{{citaĵo|Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.|[[Zamenhofa proverbaro]]}}
{{citaĵo|Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto.|verko=[[Zamenhofa proverbaro]]}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Disfalo de la persekutanta [[amaso]], eksterminta sian [[viktimo]]n, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies [[potenco]] estas [[Minaco|minacata]]. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj [[Politiko|politikaj]] [[ekzekuto]]j estis faritaj sole por tiu ĉi [[celo]]. Aliflanke [[gvidanto]]j de la [[Radikalismo|radikala]]j [[partio]]j ofte ne [[Kompreno|komprenas]], ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte [[Danĝero|danĝeran]] [[malamiko]]n, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = ''Ĉirkaŭiri'' la [[morto]]n, ''forkliniĝi'' de ĝi — tio estas la plej antikva kaj obstina strebo de ĉiuj regantoj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sorĉitaj per majesteco de la kaptado, [[homo]]j foje forgesas pri tio, kio okazas paralele: pli grandan [[potenco]]n havas tiu, kiu ''ne donas sin kapti''. Ĉiuj liberaj spacoj, kiujn kreas ĉirkaŭ si la reganto, servas nome por tiu ĉi dua [[celo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Enkorpigo de ĉiuj [[danĝero]]j certe estas la [[morto]]… La unua kaj decida [[signo]] de la reganto estas rajto [[Ordono|ordoni]] pri la [[vivo]] kaj morto. Al li neniu estas allasata: se venas mesaĝisto kun [[mesaĝo]], kiu devas proksimiĝi al la reganto, oni lin priserĉas kaj forprenas la [[armilo]]jn. La morton de li oni sisteme malproksimigas kaj tenas for: li mem povas kaj devas ĝin ordoni. Li [[Kaŭzo|kaŭzas]] la morton, kiam li deziras. La eldirita de li mort[[kondamno]] ĉiam estos plenumita. Tio estas sigelo de lia [[potenco]]: la potenco estas absoluta ĝis kiam lia rajto pri la mortkondamno estas nediskutebla. Liaj veraj regatoj estas nur tiuj, kiuj permesas al li mortigi sin.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la reganto] Li devas [[Timo|timigi]]: tio estas lia prerogativo, pro tio oni adoras lin. La ekstrema formo de la [[adoro]] estas [[Dio|diigo]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la reganto] [[Sento]] de la [[minaco]] en ĝi neniam endormiĝas… [[timo]]j liaj devas iĝi ju pli fortaj, des pli da liaj [[ordono]]j estas plenumataj. Li povas subpremi la [[dubo]]jn nur per la [[ago]]j. Li [[Ordono|ordonas]] [[Ekzekuto|ekzekuti]] iun nur por la ekzekuto mem, ne gravas, ĉu kulpas la [[viktimo]]. Li okazigas la ekzekutojn unu post alia dum multiĝas liaj duboj. La plej fidindaj, oni povas diri perfektaj liaj subuloj estas tiuj, kiuj mortis por li.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[batalanto]]j kaj ilia [[gvidanto]]] Ili ne [[Scio|scias]] kion li [[Sento|sentas]], [[Rigardo|rigardante]] kiel ili [[Morto|mortas]]. Ili [[Kredo|kredas]] je [[unueco]] de la komuna [[sorto]], dum li pensas sin aparte de la sorto, kiun li preparis por ili. Ili mortas por ke li [[Savo|saviĝu]].</br>
Tio estas perfekta [[mensogo]]. Tio estas mensogo de ĉiuj gvidantoj. Ili prezentas la aferon tiel, kvazaŭ ili iras al la morto fronte de siaj batalantoj. Sed efektive ili sendas la [[homo]]jn al la morto por ke ili mem restu vivaj. Ĉi tie ĉiam estas la sama [[ruzaĵo]]. La gvidanto strebas [[Postvivado|postvivi]], el tio kreskas liaj [[forto]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Malamikeco]] de la regantoj rilate la [[postvivinto]]jn havas universalan karakteron. La regantoj opinias, ke postvivi devas nur ili, la postvivado estas ilia [[riĉaĵo]], ilia netaksebla [[posedaĵo]]. Se iu aroge permesis al si postvivi en [[Danĝero|danĝera]] situacio, speciale kie multaj pereis, tiu ŝoviĝis en ne sia afero kaj ili malamas lin tutanime.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekpensante pri la [[imago]] de la [[Idealo|ideala]] reganto kiel ĝi formiĝis en la [[historio]] kaj [[pensado]] de la [[ĉinoj]], oni miras lian homecon. En ĝi mankas [[perforto]], kion plej verŝajne necesas atribui al la [[kulto]] de la [[praulo]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[Stendhal]]] Li prezentas kompletan kontraŭon al la regantoj, kun kies [[morto]] mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la [[transa mondo]] ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian [[teruro|teruran]] internan senpovon. Ili [[Mortigo|mortigas]] dum la [[vivo]], ili mortigas ĉe la [[morto]], la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.</br>
Sed kiu malfermas [[Stendhalo]]n, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La mortintoj proponas sin al la vivantoj kiel fajnan [[plado]]n. Ilia [[senmorteco]] estas por la [[ĝojo]] de la vivantoj. Tiu Tiu ĉi [[sinofero]] inverse estas por la [[bono]] de ĉiuj. [[Postvivado]] perdas sian pikilon kaj la [[regado]] de la [[malamikeco]] pereas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De primitiva [[sorĉisto]] ĝis [[paranojulo]] estas apenaŭ eĉ unu paŝo. Ne pli for de ambaŭ estas la ''reganto'', kiel li estas prezentita en multaj bone konataj ekzemploj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika [[ago]] restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. [[Pardono]]n eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Biblio|biblia]] [[dio]] kun lia obstina strebo ne lasi eĉ unu [[animo]]n povas servi kiel plej alta ekzemplo por ĉiuj regantoj. Li eĉ organizis implikitan [[komerco]]n pri [[pardono]]j: kiu al li subiĝos, tiun li denove akceptos pardone. Konduton de la [[Sklavo|sklavigitoj]] li traktis nome de tiu ĉi vidpunkto, kvankam ĉe lia ĉionscio estis nemalfacile rimarki, kiom oni trompas lin.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La reganto kondukas senfinan lukton kontraŭ spontaneaj kaj nekontroleblaj transformiĝoj. Deŝirado de la [[masko]]j — rimedo, uzata en tiu ĉi lukto — estas poluse kontraŭa al la transformiĝo, kaj oni povas konsideri ĝin ''retransformiĝo''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[paranojulo]] kiel neniu alia subiĝas al la retransformiĝoj, pruvante tiel, ke li estas ''ostiĝinta reganto''.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam la [[homo]] sukcesis kolekti tiom da [[sklavo]]j, kiom da [[besto]]j en la [[grego]], estis farita la fundamento de la [[ŝtato]] kaj de la [[potenco]]; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan [[popolo]]n je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la reganto des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Pozon de ''[[genuado]]'' oni povas trakti kiel [[petego]]n pri la [[kompato]]. La kondamnito al [[ekzekuto]] metas la [[kapo]]n, li [[Abnegacio|abnegaciis]] pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies [[volo]]. Sed li kunpremas la [[mano]]jn kaj petegas la reganton pri [[pardono]] en la lasta momento. La genuado estas ĉiam [[ludo]] en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu [[servo]], pri montro de [[atento]]. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la [[morto]], aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan [[potenco]]n — la potencon pri la [[vivo]] kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn [[favoro]]n. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata [[distanco]] devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La ''reganto'' kolektas la ''[[homo]]jn''. [[Grego]]j kaj [[amaso]]j da [[aĵo]]j por li estas indiferentaj aŭ necesas por [[aĉetado]] de la homoj. Nome la ''vivajn'' homojn li bezonas por sendi ilin al la [[morto]] antaŭ si aŭ preni kun si. Kio rilatas al la mortintaj pli frue aŭ naskiĝontoj, do ili interesas lin nur duavice.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiu propra al la [[paranojulo]] ''[[sento]] de pozicio'' ludas ege gravan [[rolo]]n: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La regantoj laŭe al la [[naturo]] de la [[potenco]] kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La reganto sendas [[homo]]jn al la [[morto]] por ke la morto [[Kompatu|kompatu]] lin mem, li penas transigi ĝin sur la aliajn. La morto de la aliaj por li estas ne simple neindiferenta: li penas transformi ĝin je la [[Amaso|amasa]] fenomeno. Speciale li emas apliki tiun ĉi radikalan rimedon, kiam ŝanceliĝas lia [[potenco]] super la [[vivanto]]j. Se li eksentis [[minaco]]n al sia potenco, [[deziro]] vidi ''ĉiujn'' antaŭ si mortintaj ne brideblas per iuj ajn [[Racio|raciaj]] konsideroj.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[postvivanto]] mem sentas [[timo]]n. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj [[homo]]j. La origina strukturo de la [[potenco]], ĝia kerno kaj [[koro]] — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli [[Damno|damna]] ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri la reganto kaj [[milito]]] Kiel ajn li montru sin ekstere, lia profunda kaj sekreta bezono estas maldensigi la vicojn de propraj subtenantoj. Por [[Libereco|liberigi]] lin de la [[timo]] de la [[ordono]]j necesas ke mortu multaj el tiuj, kiuj luktas je lia flanko.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Amaso]]
* [[Reĝo]]
 
[[Kategorio:Socio]]
[[Kategorio:Politiko]]
7 524

redaktoj