|teksto = [pri [[fajromaniulinopiromaniulino]], farinta pli ol 20 [[ekbruligo]]jn] Kiam oni akuzis ŝin aŭ kiam ŝi mem sin akuzis, ŝi [[Ĝuo|ĝuis]] ke ĉiuj [[Rigardo|rigardas]] ŝin. Nome tion ĉi ŝi [[Deziro|deziris]]: ŝi deziris iĝi la fajro, alloganta ĉiujn al si. Sekve ŝia ekbruligado havis duoblan karakteron. Unuavice ŝi strebis iĝi parto de la [[amaso]], kontemplanta la fajron… Poste, kiam la fajro jam estis estingiĝanta kaj la amaso [[Minaco|minacis]] malaperi, ŝi konservadis al ĝi la [[vivo]]n, subite mem transformiĝante je la fajro. Tio estis tre simple: ŝi [[Konfeso|konfesis]] pri la ekbruligo. Kaj ju pli detala estis la [[rakonto]], ju pli longe ŝi parolis, des pli longe oni ŝin rigardis, des pli longe ŝi mem estis la fajro.