Tuŝo: Malsamoj inter versioj

4 478 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
 
}}
'''Tuŝo''' estas unu el la kvin klasikaj [[senso]]j, per kiu ni povas, tuŝante la [[objekto]]jn, taksi diferencojn de ebeneco, glateco, moleco aŭ varmeco.
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[homo]] plej [[Timo|timiga]] estas tuŝo de nekonata… Ĉiuj [[bariero]]j, kiujn la homoj ĉirkaŭ si starigas, estas naskitaj nome de la timo de la tuŝo.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Rapideco]], kun kiu sekvas [[pardonpeto]] pro [[Hazardo|hazarda]] tuŝo, streĉiĝo, kun kiu oni atendas ĝin, drasta, foje eĉ aga reago, se pardonpeto sekvis, [[malico]] kaj [[malamo]], kiuj elverŝiĝas sur la “ofendinton”, eĉ se estas nekonate, ĉu li vere estas tiu — tuta tiu ĉi nodo de [[Animo|animaj]] reagoj al la tuŝo de nekonatulo pruvas, ke ĉi tie estas tuŝita io tre profunda, eterne maldorma kaj atenta, kio neniam lasis la homon ekde kiam li ekkonis la limojn de propra persono.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kaj nur en la [[amaso]] la [[homo]] povas [[Liberiĝo|liberiĝi]] je la [[timo]] de tuŝo. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo… Kiu fordonis sin al la [[volo]] de la amaso, ne timas la tuŝojn.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post ŝteliro kaj salto… sekvas la unua ''tuŝo''. Tio estas verŝajne la plej [[Teruro|terura]] por la [[viktimo]] momento… Tuŝsenso ja estas aŭguranto de la [[gusto]].
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La tuŝo vekas niajn malnovajn [[timo]]jn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas [[poeto]]j, kaj la [[Civilizo|civilizita]] [[vivo]] ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La senrevena tuŝo, kiam ĉia rezisto prezentiĝas nepensebla, en nia [[Socio|socia]] [[vivo]] enkorpiĝis je ''[[aresto]]''… Sekva ŝtupo de la proksimiĝo estas ''kaptado''… Ujo de la fleksita [[manplato]] ĉi tie estas aŭguro de la [[faŭko]] aŭ [[stomako]], kiu definitive englutos la [[predo]]n. Ĉe multaj [[besto]]j ne la [[mano]] kaj nek [[ungego]]j, sed nome la armita faŭko estas destinita por kaptado. Ĉe la [[homo]]j la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla [[simbolo]] de la [[potenco]]. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj [[lingvo]]j.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Pridemandado]], kies fina [[celo]] estas malkovro, komenciĝas de la tuŝo. [[Demando]]j tuŝas la plej diversajn lokojn kaj penetras internen. La elprenita estas stokata por posta konsumado kaj ne estas uzata tuj. Unue necesas trovi ion tute difinitan, por kio ĉio estas entreprenita. La pridemandado ĉiam havas konkretan, klare [[Konscio|konsciatan]] [[celo]]n. Necelitaj demandoj, faritaj de [[infano]] aŭ [[stultulo]], estas senpovaj, de ili facilas seniĝi.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
{{Citaĵo
|teksto = [[Ebleco]]n esplori la [[amaso]]n, kia ĝi aperas en la imagoj de apartaj [[individuo]]j, donas ''[[halucino]]j de [[alkoholulo]]j''… Ili atingas maksimuman komplikecon kaj intensecon ĉe [[alkohola tremdeliro]], en [[Latina lingvo|latina klasifiko]] — Delirium tremens… La unua grava punkto, kiu devas esti en ili rimarkita — tio estas ligo inter la ''tuŝaj'' kaj ''[[Vido|vidaj]]'' halucinoj… Tiun [[Haŭto|haŭtan]] [[sento]]n de la amaso, kiel oni povas ĝin nomi, ni konas ne nur laŭ delirio. Ĝin spertis ĉiu nome lige al [[insekto]]j aŭ ĝenerale kun la juko sur la haŭto… La dua punkto, ligita al la unua, estas strebo al ''malgrandiĝo'', miniaturiĝo. La [[malsanulo]] ne nur rimarkas kaj sentas ĉion, kio estas efektive malgranda — ĉio kio efektive estas granda, miniaturiĝas por partopreni tiun ĉi [[mondo]]n. La homoj iĝas hometoj, la bestoj el [[zoo]] malgrandiĝas ĝis grandeco de la [[Kato|katino]]. Ĉio iĝas ''multnombra'' kaj ĉio iĝas ''malgranda''. La deliriulo mem konservas sian naturan grandecon, eĉ dum la deliro li ekzakte scias, kio li estas kaj kiel li aspektas. Li restas la sama kaj nur la ĉirkaŭo radikale ŝanĝiĝas.
|aŭtoro = [[Elias Canetti]]
|verko = Amaso kaj potenco [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
8 285

redaktoj