Eric Hoffer: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Petro la Granda]] ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj [[Revolucio|revoluciaj]] kaj naciaj gvidantoj[[gvidanto]]j je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi [[Rusio]]n je la [[Okcidento|okcidenta]] ŝtato — li [[Fiasko|fiaskis]]. [[Kaŭzo]] de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis [[animo]]jn de la [[Rusoj|rusaj]] [[amasoj]] per aktiva [[entuziasmo]]. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-[[bolŝevistoj]], likvidinte la lastan [[caro]]n [[Romanovoj|Romanovon]], tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
Linio 174:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Hitlero]] ekzemple rigardis la [[Germanio|germanajn]] [[komunisto]]jn kiel potencialajn [[Naziismo|nacional-socialistojn]]: “El [[Burĝo|etburĝa]] [[social-demokrato]] aŭ el [[Sindikato|sindikata]] [[gvidanto]] nacional-socialisto formiĝos neniam, sed el komunisto li formiĝos ĉiam”. Kapitano [[Ernst Röhm|Röhm]] fanfaronis ke la plej fervoran komuniston li transformos je nazio en kvar semajnojn. Aliflanke [[Karl Radek]] rigardis al la nazioj-brunĉemizuloj kiel al rezervo de [[Estonteco|estontaj]] komunistoj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
Linio 339:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Espero]] foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi [[Disciplino|disciplinigas]] kaj plenigas per [[pacienco]]: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La [[Amaso|amasa]] [[movado]] dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras [[potenco]]n, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je [[revo]] kaj alloga [[fantomo]]. La amasa movado post atingi celon[[celo]]n ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam [[obeemo]] kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”<ref>Epistolo al la Romianoj. 8:25.</ref>.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
Linio 717:
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉe apero de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] ŝajnas, ke ĝi luktas por [[nuntempo]] kontraŭ [[pasinteco]]. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj [[privilegio]]jn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima [[sinofero]]. Tio signifas ke la [[popolo]], alvokita faligi pasintecon por [[Liberigo|liberigi]] nuntempon, devas kun [[entuziasmo]] por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. [[Absurdeco]] de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina [[celo]] — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas [[posteularo]] — [[estonteco]]. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la [[Malamo|malamata]] pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la [[vivo]]n signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
Linio 731:
 
{{Citaĵo
|teksto = Neplenumebleco de multaj celoj[[celo]]j, kiujn starigas antaŭ si la [[Amaso|amasa]] [[movado]], ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ [[nuntempo]]. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
Linio 1 279:
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[malkontentulo]]j sekvas sian [[gvidanto]]n ne tiom pro tio, ke ili [[Kredo|kredas]] ke li kondukas ilin al la [[Promesita Lando]], kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon[[celo]]n, sed plenumo de la [[deziro]]. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
Linio 1 666:
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam [[nacio]] ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam [[celo]] de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia [[kuraĝo]] falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam [[deziro]]j de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla [[idealo]] de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la [[Usono|usonan]] nacion kiel sufiĉe kuraĝan. [[Britio|Angla]] idealo de terposedanto kaj la [[Francio|franca]] — de [[Rento|rentulo]] — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de [[energio]]j de ambaŭ nacioj. En Usono, [[Rusio]] kaj [[Germanio]] idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]