Josif Stalin: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 26:
 
== Pri li ==
{{Citaĵo
|teksto = Stalin mem estis kombinaĵo de [[fanatikulo]] kaj la “[[homo]] de la ago” kun dominado de la trajtoj de fanatikulo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la [[okulo]]j de la [[homo]] [[Kredo|kredanta]], homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman [[karaktero]]n kaj pro tio povas esti facila [[predo]] de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte [[Malamo|malamas]] unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas [[forto]]n unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran [[estimo]]n. [[Hitlero]] konsideris la [[bolŝevisto]]jn egalaj al si kaj ordinis la eksajn [[komunisto]]jn tuj anigi al la [[Naziismo|nazia]] [[partio]]. Stalin siavice konsideris la naziojn kaj [[japanoj]]n la solaj estiminduloj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Hitlero]] kaj Stalin estas la du ĉefaj ekzekutistoj de la [[Rusoj|rusa]] popolo. Stalin ekzekutis, malsatmortigis kaj turmentis siajn sampatrujanojn, persone por mi ĉi tie ĉio estas klare. Tamen mi kontraŭas ke tio estu "eterna" afero kaj mi ne vidas iun ajn sencon en tuta tiu "malstalinigado" ktp. Mi ne komprenas, kion tio signifas forme de la ŝtata [[politiko]]. Se vi deziras "malstalinigadon" — donu al via infano-lernejano legi "[[La Arkipelago Gulago]]", se li pigras legi "La Arkipelago", do legu artikolon "Stalin-reprezalioj" en [[Vikipedio]], tie ĉio estas mallonge, koncize, objektive kaj kun referencoj. Necesas memstare respondi al defioj de la tempo, ne vivi per senfinaj politikaj aludoj. "Stalin-afero" estas la afero de la [[Historio|historia]] [[scienco]], ne de la kuranta politiko.