Naciismo: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13:
{{Citaĵo
|teksto = …a) ĉiuj [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: [[Religio|religia]] movado povas transformiĝi je la naciisma aŭ je [[Socio|sociala]] [[revolucio]]; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 20:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. [[Eliro (historia evento)|Eliro]] de la [[judoj]] el [[Egiptio]] estis kaj sklav[[ribelo]], kaj [[Religio|religia]] movado, kaj la [[nacio|nacia]]. La batalema naciismo de la [[japanoj]] laŭ sia esenco estas [[Revolucio|revolucia]]. La [[Franca revolucio]] estis la nova religio de tiu [[tempo]]: ĝi havis [[dogmo]]jn, sanktajn revoluciajn [[principo]]jn — [[Libereco]] kaj la sankta [[Egaleco]]; ĝi havis “siajn religiajn [[rito]]jn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de [[Katolikismo|katolika]] [[diservo]], ligita al la civilaj [[festo]]j. Ĝi havis siajn [[sanktulo]]jn, siajn [[heroo]]jn kaj [[martiro]]jn de libereco”<ref>Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.</ref>. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la [[altaro]]j ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la [[Patrujo]]”.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 27:
{{Citaĵo
|teksto = La [[revolucio]]j de la [[bolŝevistoj]] kaj de la [[nazioj]] estas ankaŭ la sufiĉe maturaj [[Nacio|naciaj]] [[movado]]j; cetere la nazia [[revolucio]] estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 34:
{{Citaĵo
|teksto = [[Cionismo]] estas kaj la nacia [[movado]], kaj la [[Socio|sociala]] [[revolucio]]. Por la ortodoksa [[judo]] tamen cionismo estas ankaŭ la [[Religio|religia]] movado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 41:
{{Citaĵo
|teksto = Tasko de ĉesigo de unu [[Amaso|amasa]] [[movado]] povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La [[Socio|sociala]] [[revolucio]] povas esti haltigita per subtenado de [[Religio|religia]] aŭ [[Nacio|nacia]] movado. Ekzemple en [[lando]]j, kie [[katolikismo]] denove iĝis [[Spirito|spirita]] amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de [[komunismo]]. En [[Japanio]] naciismo ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala [[protesto]]. En nia [[Suda Usono|Sudo]] [Usono] movado de [[Raso|rasa]] [[solidareco]] efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la [[francoj]] en [[Kanado]], kaj inter la [[buroj]] en [[Sud-Afriko]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 48:
{{Citaĵo
|teksto = Naciismaj [[movado]]j en [[Koloniismo|koloniigitaj]] [[lando]]j parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la [[Okcidento|okcidenta]] [[individuismo]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 55:
{{Citaĵo
|teksto = Febra [[deziro]] kunfandiĝi kun marŝantaj [[amaso]]j, kiuj same ekzistas ĉe nia [[hejmo]], kaj en [[lando]]j de ni [[Koloniismo|koloniigitaj]], estas nura esprimo de [[Despero|despera]] provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca [[ekzistado]]. Do estas tre verŝajne ke la nunaj naciismaj [[movado]]j en [[Azio]] sekvigos — eĉ sen influo de [[Rusio]] — pli verŝajne iun [[Kolektivismo|kolektivisman]] formon de la [[socio]] ol tiun [[Demokratio|demokratian]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 62:
{{Citaĵo
|teksto = La [[Franca revolucio]], kiu estis ankaŭ la naciisma [[movado]], elpaŝis ne kontraŭ [[tiranio]] de la [[Katolikismo|katolika]] [[eklezio]] kaj ne kontraŭ la [[malnova reĝimo]], sed kontraŭ iliaj malforteco kaj senutileco. Kiam [[popolo]] [[Ribelo|ribelas]] en la [[Totalismo|totalisma]] [[socio]], ĝi ribelas ne kontraŭ [[malbono]] de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 69:
{{Citaĵo
|teksto = Por [[humiligo]] de [[nuntempo]] povas esti uzata ankaŭ [[glorado]] de [[pasinteco]]. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj [[espero]]j pri [[estonteco]], en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntmepo, kiun volas la [[Amaso|amasa]] [[movado]]. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La [[Religio|religiaj]] movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la [[mondo]]; la [[Socio|socialaj]] [[revolucio]]j parolas pri la [[ora epoko]], kiam la [[homo]]j estis [[Libereco|liberaj]], [[Egaleco|egalaj]] kaj [[Sendependeco|sendependaj]]; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 76:
{{Citaĵo
|teksto = Plejparto de la [[perfidulo]]j dum la [[Dua mondmilito]] estis el ekstremaj [[dekstrulo]]j, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”<ref>Citaĵo el: Harold Ettlinger. The Axis on the Air. 1943. p. 39.</ref>.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 83:
{{Citaĵo
|teksto = Veras ankaŭ ke ĉiuj naciismaj [[movado]]j, ekde la [[kulto]] de “[[Patrujo]]” en la [[Franca revolucio|revolucia Francio]], ĝis la lasta naciisma [[ribelo]] en [[Indonezio]], estis elpensitaj ne de la “[[homo]]j de la ago”, sed de [[Malkontento|malkontentaj]] [[intelektulo]]j. [[Generalo]]j, industriistoj, terposedantoj kaj [[komercisto]]j — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de [[patriotismo]], efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 90:
{{Citaĵo
|teksto = La liberpensemo de la [[Renesanco]] estis antaŭulo de la nova [[fanatikismo]] — [[Reformacio]] kaj de la [[Kontraŭreformacio]]. [[Francoj]] de la [[Klerisma epoko]], senmaskigantaj la [[eklezio]]n kaj la [[krono]]n, edifantaj [[racio]]n kaj [[toleremo]]n, kaŭzis eksplodon de la [[Franca revolucio|revolucia]] kaj [[Nacio|nacia]] [[fanatikismo]], ne ĉesintan ĝis nun. [[Markso]] kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj [[religio]]n, naciismon, [[Komerco|komercan]] pasion, enmondigis novan fanatikismon — [[socialismo]]n, [[komunismo]]n, [[Stalin]]-naciismon kaj strebon al la monda [[regado]].
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
Linio 97:
{{Citaĵo
|teksto = Kun apero sur [[scenejo]] de la “[[homo]] de la ago” eksploda forto de la [[movado]] balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj [[regulo]]j. La [[Religio|religia]] movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la [[Eklezio|eklezia]] [[ĥierarĥio]] kaj [[rito]]j; la [[Revolucio|revolucia]] — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la naciisma — en [[Registaro|registaraj]] kaj [[Patriotismo|patriotismaj]] institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa [[spirito]]; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la [[Ŝovinismo|ŝovinisman]] batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado.
|aŭtoro = [[Eric Hoffer]]
|verko = La vera kredanto [1951]
|origina teksto =
|