Carl Sagan: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Parolado de Sagan pri la [https://eo.wikipedia.org/wiki/Pala_Blua_Punkto Pala Blua Punkto], bildo de la tero de Voyager 1.
[[Dosiero:Pala-blua-punkto-scivolemo.webm|eta|thumbtime=1:35 |Videa interpreto de la parolado de la jutuba kanalo Scivolemo]]
{{Quote|''Rigardu ĉi tiun punkton ankoraŭ unu fojon. Tio estas ĉi tie. Tio estas nia hejmo. Tio estas ni. Ĉiuj, kiujn vi amas, ĉiuj, kiujn vi konas, ĉiuj, pri kiuj vi iam aŭdis, ĉiuj iam vivintaj homoj travivis siajn vivojn sur ĝi. Niaj tutaj ĝojoj kaj suferoj, miloj da memfidaj religioj, ideologioj kaj ekonomiaj doktrinoj, ĉiu ĉasisto kaj kolektisto, ĉiu heroo kaj timulo, ĉiu kreinto kaj detruanto de civilizoj, ĉiu reĝo kaj kampulo, ĉiu juna paro enamiĝita, ĉiu patrino kaj patro, ĉiu kapabla infano, inventisto kaj vojaĝanto, ĉiu instruisto pri etiko, ĉiu mensogema politikisto, ĉiu “famegulo”, ĉiu “plej granda gvidisto”, ĉiu sanktulo kaj pekulo en la historio de nia specio vivis ĉi tie – sur polvero, pendigita en suna radio.
 
La Tero estas tre malgranda scenejo en la senlima kosma areno. Pensu pri riveroj de sango, verŝitaj de ĉiuj tiuj generaloj kaj imperiestroj, – ke, en la brilo de gloro kaj triumfo, ili povu iĝi mastroj de parto de polvero por mallonga tempo. Pensu pri senfinaj kruelaĵoj, kiujn loĝantoj de unu angulo de ĉi tiu punkto faras al apenaŭ diferencaj loĝantoj de alia angulo. Pri kiel oftaj estas iliaj miskomprenoj, pri kiel ili soifas mortigi unu alian, pri kiel fervora estas ilia malamo.
Linio 12:
 
La Tero estas ankoraŭ la nura konata mondo, ebla subteni vivon. Ni povas iri nenien, almenaŭ en proksima estonteco. Viziti – jes. Loĝigi – ankoraŭ ne. Ĉu vi ŝatas tiun aŭ ne, la Tero estas nun nia domo.
Oni diras, ke la sperto de astronomio donas modestecon kaj fortigas la karakteron. Eble, ne estas plej bona demonstro de la malsaĝa homa fiereco, ol ĉi tiu distanca bildo de nia malgrandega mondo. Laŭ mia opinio, ĝi emfazas nian responson esti pli bona unu kun alia, aprezi kaj varti la palan bluan punkton, la nuran hejmon, kiun ni konas.'' }}