Ryszard Kapuściński: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 104:
{{Citaĵo
|teksto = La respondo de la [[ŝaho]] estis tipa por ĉiu [[despoto]]: komence ataki kaj disbati, poste iom pensi pri tio, kion fari. En la komenco montri siajn muskolojn, prezenti [[forto]]n, kaj poste nur pruvi — se necese — ke ankaŭ la [[kapo]]n li havas. Al despota [[reganto]] pli gravas, ke la [[homo]]j opiniadu lin forta, kaj malpli — ke estu admirata lia [[saĝo]]. Cetere, kio — laŭ [[kompreno]] de ĉiu despoto – estas saĝo? La kapablo uzi [[perforto]]n. Saĝa estas tiu, kiu scias, kiel kaj kiam ekbategi. Daŭra manifestado de la [[potenco]] estas neceso, ĉar apogilo por ajna diktatora regado estas la plej malbonaj [[instinkto]]j — [[timo]], [[agresemo]] kontraŭ proksimuloj, [[servileco]]. Ĉiuj ĉi instinktoj plej efike vekas teruron, kaj la [[teruro]] fontas el timego antaŭ potenco.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiu [[despoto]] ne kaŝas sian firman konvinkon, ke la [[homo]]j estas [[Malnobleco|malnoblaj]]. Tiuj malnoblaj homoj plenigas lian [[korteg]]on, svarmas ĉirkaŭ li. La terurigita [[socio]] longe kondutas kiel senpensa kaj cedema popol[[amaso]]. Sufiĉas [[Nutrado|nutradi]] ilin, kaj ili estos [[Obeo|obeemaj]]. Oni devas havigi al ili [[distro]]n, kaj ili estos [[Feliĉo|feliĉaj]]. La kolekto da politikaj artifikoj estas tre malgranda, ĝi ne ŝanĝiĝas de jarmiloj. Tial aperas tiom da amatoroj en la [[politiko]], tiom da personoj [[Kredo|kredantaj]], ke ili scipovas regadi, nur donu regadon en iliajn manojn. Sed okazas ankaŭ surprizoj. Jen la sata kaj amuziĝanta popolamaso ne intencas plu obeadi. Ĝi komencas postuli ion pli ol distron. Ĝi deziras [[libereco]]n, volas [[justeco]]n. La despoto miregas. La [[realo]] postulas, ke li revidu ĉiun homon kiel tuton, kun [[avantaĝo]]j kaj [[malavantaĝo]]j. Sed tia homo minacas al la diktatora [[regado]], li estas [[malamiko]], do ĉiuj regantoj kolektas fortojn por frakasi lin.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho