Ryszard Kapuściński: Malsamoj inter versioj

1 655 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
sen resumo de redaktoj
}}
 
{{Citaĵo
 
|teksto = [[Nacio]] subpremata de la propra [[despoto]], reduktita al [[objekto]], degradita, serĉegas azilon, lokon, kie ĝi povus kaŝiĝi en foso, apartigi sin, resti sama. Estas necese, ke ĝi konservu sian apartecon, propran memon, kaj eĉ ordinarecon. Sed la tuta nacio ne povas formigri, do ĝi ne migras en la spaco, sed nur en la [[tempo]], ĝi retroiras al la pasintaĵoj, kiuj pro turmentoj kaj minaco de la realo ĉirkaŭe ŝajnas esti la perdita [[paradizo]]. Kaj ĝi retrovas azilon en la malnovaj [[kutimo]]j, tiel malnovaj kaj tiel sanktaj pro tio, ke la [[reganto]]j timas batali kontraŭ ili. Do, sub la [[masko]] de ĉiu diktatora regado okazas — spite al ĝi kaj kontraŭ ĝi — iom post ioma renaskiĝado de la malnovaj moroj, [[kredo]] kaj [[simbolo]]j. Ili ekhavas novan [[senco]]n, novajn, provokajn [[signifo]]jn. En la komenco estas agado nekuraĝa kaj ofte sekreta, sed ju pli netolerebla kaj persekutema fariĝos la diktatora regado, kreskos ĝiaj potenco kaj amplekso. Oni povas aŭdi kritikajn opiniojn, ke estas reveno al la mezepoko. Okazas ankaŭ tiel. Sed plej ofte estas la maniero, laŭ kiu [[popolo]] esprimas sian [[opozicio]]n. Ĉar la regantoj diskonigas, ke ili simbolas [[progreso]]n kaj modernecon, ni montros, ke niaj [[valoro]]j estas aliaj. En tio manifestiĝas pli multe da [[Зщдшешлщ/politika]] spitemo ol en la [[deziro]] reveni al la forgesita [[mondo]] de la prauloj. La vivo nur pliboniĝu, kaj ĉiu malnova moro perdos sian esencon, plenan je emocioj, kaj fariĝos tio, kio ĝi estis — [[rito]].
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Kapuściński, Ryszard}}
6 709

redaktoj