Eric Hoffer: Malsamoj inter versioj

476 bitokojn forigis ,  antaŭ 1 monato
|teksto = Ni eliru el la fakto, ke komence de ĉiuj [[Amaso|amasaj]] movadoj inter iliaj partoprenantoj dominas malkontentaj pri la [[vivo]] [[homo]]j kaj ke aliĝas ili al la movado propravole, kaj poste ni supozu ke: 1) tiu ĉi malkontento per si mem naskas plejparton de karakteraj trajtoj de la homo kredanta, sen ajna ekstera influo (eĉ antaŭ lia partopreno en la movado), 2) vere efika metodo de konvertado je la [[kredo]] konsistas plejparte en tio evoluigi kaj fortigi inklinojn kaj reagojn, proprajn al la malkontenta [[konscio]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Petro la Granda]] ne cedis al plejparto de la plej sukcesaj [[Revolucio|revoluciaj]] kaj naciaj gvidantoj je celkonscio, je potenco kaj senkompato. Sed en sia ĉefa celo — transformi [[Rusio]]n je la [[Okcidento|okcidenta]] ŝtato — li [[Fiasko|fiaskis]]. Kaŭzo de lia fiasko estis en tio, ke li ne fajrigis [[animojn]] de la [[Rusoj|rusaj]] [[amasoj]] per aktiva [[entuziasmo]]. Li ne konsideris tion necesa aŭ ne sciis, kiel fari sian celon la “sankta afero”. Ne mirindas ke la revoluciuloj-[[bolŝevistoj]], likvidinte la lastan [[caro]]n [[Romanovoj|Romanovon]], tuj eksentis iun parencecon al Petro, kvankam li estis la caro. Lia celo iĝis ilia celo, kaj ili esperas sukcesi tie, kie li fiaskis.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
 
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …rezistado al al ŝanĝoj kaj soifo de la [[ŝanĝo]]j radikas en la samaj vivkonceptoj, ĉe tio la rezistado al la ŝanĝoj povas esti same forta kiel la soifo de la ŝanĝoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Homo]]j, sentantaj [[timo]]n antaŭ la ĉirkaŭa [[mondo]], iel ajn malbone ili vivu, ne pensas pri la [[ŝanĝo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Forto|fortulo]] same povas esti la [[sklavo]] kiel la [[Malforto|malfortulo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉia [[kredo]] estas senpova, se ĝi ne inkludas kredon je [[estonteco]], se ĝi ne aŭguras helan estontecon. Same pri [[doktrino]]: por esti efika, ĝi devas esti ne nur fonto de la [[povo]], sed ankaŭ ŝlosilo al la [[libro]] de estonteco.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Necesas fajrigi kaj blovi pasian [[espero]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Do diferenco inter la [[konservativulo]] kaj [[radikalulo]] konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al [[estonteco]]. [[Timo]] antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur [[nuntempo]]n kaj kroĉiĝi al ĝi dum [[kredo]] je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la [[ŝanĝo]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[revolucio]]j do povas esti farataj ne nur de [[malriĉulo]]j, sed ankaŭ de [[Privilegio|privilegiitoj]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Por ĵeti sin komplete en entreprenon, ligitan al grandaj [[ŝanĝo]]j, [[homo]]j devas esti ekstreme [[Malkontento|malkontentaj]], ne tre [[Malriĉeco|malriĉaj]] kaj havi tian [[sento]]n, ke, posedante [[Povo|povegan]] [[doktrino]]n, [[Peko|senpekan]] [[gvidanto]]n aŭ novajn metodojn, ili ricevas aliron al la fonto de la ĉiovenka [[forto]]. Samtempe ili devas havi troiigitan [[imago]]n pri eblecoj kaj perspektivoj de [[estonteco]]. Kaj fine ili devas esti tute [[Scio|nesciaj]] pri malfacilaĵoj, ligitaj al ilia entrepreno. [[Sperto]] tiukaze estas obstaklo. Homoj, komenciĝintaj la [[Franca revolucio|Francan revolucion]], havis nenian [[Politiko|politikan]] sperton. Same kiel la [[bolŝevistoj]], kaj la [[nazioj]], kaj la [[revoluciulo]]j de [[Azio]]. Sperta homo aperas poste, li aniĝas al la [[movado]] kiam ĝi jam moviĝas. [[Anglio|Angla]] politika sperto verŝajne gardas la [[Angloj|anglon]] de la [[Amaso|amasaj]] movadoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]], interalie en fazo de sia leviĝo, allogas ne tiujn, kiuj volas antaŭenigi sian tenere amatan “mi”, sed tiujn kiuj penas liberigi je sia nedezirata “mi”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tuj kiam la [[Amaso|amasa]] [[movado]] komencas allogi al si [[homo]]jn, interesitajn pri sia [[Persono|persona]] [[kariero]], tio signifas ke ĝi trapasis fazon de sia leviĝo kaj jam okupiĝas ne pri kreado de la nova [[mondo]], sed klopodas konservi kaj deteni la jaman. Tio signifas ke la movado ĉesis esti movado kaj iĝis entrepreno.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Kredo]] je “sankta afero” parte anstataŭigas perditan de ni kredon je ni mem.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ju malpli da [[kaŭzo]]j [[homo]] havas por paroli pri sia propra [[supereco]], des pli li pretas aserti, ke superecon havas lia [[lando]], lia [[religio]], lia [[raso]] aŭ lia “sankta afero”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Pri siaj propraj aferoj [[homo]] plej multe okupiĝas tiam, kiam ili havas [[senco]]n; en kontraŭa kazo li lasas siajn sensencajn aferojn kaj trudiĝas je la fremdajn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Arda konvinko, ke ni havas sanktan [[devo]]n antaŭ la aliaj, ofte estas nura rimedo de saviĝo de nia dronanta “mi”: ni kroĉiĝas al flosanta preter ni flosaĵo. Tio, kion ni nomas helpomano etendita al alia, efektive ofte estas nura mano, kroĉiĝanta por saviĝo de nia propra kara [[vivo]]. Forprenu de ni tiujn “sanktajn devojn” kaj niaj [[vivo]]j iĝas mizeraj kaj sensencaj. Mankas [[dubo]]j, ke anstataŭigante la egocentran vivon per tiu [[Sinofero|sinofera]], ni neimageble gajnas en la [[senco]] de [[honoro]] kaj [[estimo]]. [[Vanteco]] de la sinoferantoj, eĉ de tiuj el ili, kiuj vere montras ekstreman [[humiliĝo]]n, estas senlima.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Unu el plej grandaj allogaĵoj de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] estas ke ĝi anstataŭigas por ni [[espero]]n. Tiu ĉi allogaĵo speciale forte efikas en [[socio]], kie vaste disvastiĝis la [[ideo]] de la [[progreso]]. En [[nocio]] de la progreso kategorio “morgaŭ” okupas tre grandan lokon: kompreneble ke [[malkontento]], kiam antaŭe videblas nenio bona, estas ekstreme [[Turmento|turmenta]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En la [[Nuntempo|nuntema]] [[socio]] [[homo]]j povas vivi sen [[espero]] nur en tiu kazo, se oni tenas ilin en konsternita stato, se oni ĉiam igas kuri sen rekapti la spiron. [[Despero]] de [[senlaborulo]] konsistas ne tiom en perspektivo de kompleta [[malriĉeco]], kiom en tio, ke li subite ekvidis Nenion — kompletan malplenon. Nome pro tio senlaboruloj prefere iras al [[vendisto]]j de espero ol al donantoj de senlaborulaj [[subvencio]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Certeco]] pri si mem povas esti limigita, sed [[kredo]] je sia [[lando]], je sia [[religio]], [[raso]] aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas [[Forgeso|forgesi]]. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian [[vivo]]n. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja [[Morto|morti]] por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Se [[popolo]] maturiĝis por la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j, tio kutime signifas ke ĝi pretas al iu ajn el ili, kaj ne nur al unu movado kun difinitaj [[doktrino]] aŭ programo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Transformiĝo de Saŭlo je [[Apostolo Paŭlo|Paŭlo]] estas ne maloftaĵo kaj nek [[miraklo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Hitlero]] ekzemple rigardis la [[Germanio|germanajn]] [[komunisto]]jn kiel potencialajn [[Naziismo|nacional-socialistojn]]: “El [[Burĝo|etburĝa]] [[social-demokrato]] aŭ el [[Sindikato|sindikata]] gvidanto nacional-socialisto formiĝos neniam, sed el komunisto li formiĝos ĉiam”. Kapitano [[Ernst Röhm|Röhm]] fanfaronis ke la plej fervoran komuniston li transformos je nazio en kvar semajnojn. Aliflanke [[Karl Radek]] rigardis al la nazioj-brunĉemizuloj kiel al rezervo de [[Estonteco|estontaj]] komunistoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …a) ĉiuj [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j konkurencas unu kontraŭ alia, kaj se unu el ili kolektas pli da adepotj, do la aliaj ricevas malpli; b) ĉiuj amasaj movadoj estas reciproke anstataŭeblaj, unu movado povas facile transformiĝi je alia: [[Religio|religia]] movado povas transformiĝi je la [[Naciismo|naciisma]] aŭ je [[Socio|sociala]] [[revolucio]]; la sociala revolucio — je batalema naciismo aŭ je religia movado; naciisma movado povas transformiĝi je la religia aŭ je la sociala revolucio.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] laŭ sia karaktero malofte estas tuteca. Kutime unu movado montras iujn elementojn de movadoj de aliaj specoj; foje unu movado inkludas du aŭ tri. [[Eliro (historia evento)|Eliro]] de la [[judoj]] el [[Egiptio]] estis kaj sklav[[ribelo]], kaj [[Religio|religia]] movado, kaj la [[nacio|nacia]]. La batalema [[naciismo]] de la [[japanoj]] laŭ sia esenco estas [[Revolucio|revolucia]]. La [[Franca revolucio]] estis la nova religio de tiu [[tempo]]: ĝi havis [[dogmo]]jn, sanktajn revoluciajn [[principo]]jn — [[Libereco]] kaj la sankta [[Egaleco]]; ĝi havis “siajn religiajn [[rito]]jn, kiuj laŭsence estis aliformiĝo de [[Katolikismo|katolika]] [[diservo]], ligita al la civilaj [[festo]]j. Ĝi havis siajn [[sanktulo]]jn, siajn [[heroo]]jn kaj [[martiro]]jn de libereco”<ref>Citaĵo el: Carl L. Becker. The Heavenly City of the Eighteenth-Century Pholosophers. 1932. p. 133.</ref>. Kaj samtempe la Franca revolucio estis ankaŭ la nacia movado. En 1792 la Leĝodona Kunsido eldonis dekreton pri tio, ke la [[altaro]]j ĉie devas esti starigataj kun nepra surskribo: “La civitano naskiĝas, vivas kaj mortas por la [[Patrujo]]”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[revolucio]]j de la [[bolŝevistoj]] kaj de la [[nazioj]] estas ankaŭ la sufiĉe maturaj [[Nacio|naciaj]] [[movado]]j; cetere la nazia [[revolucio]] estis tia movado ekde komenco, kaj la [[naciismo]] de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Cionismo]] estas kaj la [[Nacio|nacia]] [[movado]], kaj la [[Socio|sociala]] [[revolucio]]. Por la ortodoksa [[judo]] tamen cionismo estas ankaŭ la [[Religio|religia]] movado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tasko de ĉesigo de unu [[Amaso|amasa]] [[movado]] povas esti solvita danke al anstataŭigo de ĝi per alia amasa movado. La [[Socio|sociala]] [[revolucio]] povas esti haltigita per subtenado de [[Religio|religia]] aŭ [[Nacio|nacia]] movado. Ekzemple en [[lando]]j, kie [[katolikismo]] denove iĝis [[Spirito|spirita]] amasa movado, ĝi kontraŭas disvastiĝon de [[komunismo]]. En [[Japanio]] [[naciismo]] ensorbis ankaŭ ĉiujn movadojn de la sociala [[protesto]]. En nia [[Suda Usono|Sudo]] [Usono] movado de [[Raso|rasa]] [[solidareco]] efikas kiel preventa ago kontraŭ la sociala eksplodo. Simila situacio videblas ankaŭ inter la [[francoj]] en [[Kanado]], kaj inter la [[buroj]] en [[Sud-Afriko]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tiuj kiuj forte teniĝas je [[nuntempo]] kaj volas konservi ĝin ne devas ludi kun la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j. Kiam la amasa movado komencas sian marŝon, la jama ĉiam ekfartas malbone.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La samaj [[homo]]j, kiaj plenigas la kreskantan [[Amaso|amasan]] [[movado]]n, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia [[lando]]. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se [[Usono]] kaj la [[Brita imperio]] helpu ekzemple al amasa [[elmigrado]] el [[Eŭropo]] post la [[Unua mondmilito]], — ne okazus nek la [[Faŝismo|faŝisma]], nek la [[Naziismo|nazia]] [[revolucio]]j. En nia [[lando]] [[Libereco|libera]] kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Foje malfacilas diri, kie finiĝas [[Amaso|amasa]] [[migrado]] kaj kie komenciĝas amasa [[movado]] kaj kiu el ili estis la unua. [[Eliro (historia evento)|Transloĝiĝo]] de la [[judoj]] el [[Egiptio]] evoluis je la [[Religio|religia]] kaj [[Nacio|nacia]] movado. Migradoj de la [[barbaroj]] en la tagoj de la dekadenco de la [[Romia imperio]] estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la [[lando]]n, al ili aliĝis [[Subpremado|subpremitoj]] kaj [[Malkontento|malkontentuloj]] el ĉiuj tavoloj de loka [[socio]]. “Tio estis la sociala [[revolucio]], kaŭzita de eksterlanda [[konkero]] kaj per ĝi ekstere maskita”<ref>Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉiu [[Amaso|amasa]] [[movado]] en certa [[senco]] estas [[migrado]], transloĝiĝo — strebo al la “promesita tero”; kaj se ĝi estas ebla kaj [[Racio|racia]], do transloĝiĝo efektive okazas. Tiel okazis al [[puritanoj]], [[anabaptistoj]], [[mormonoj]], duĥoboroj<ref>Rusa ortodoksa sekto.</ref> kaj [[cionistoj]]. La amasa migrado fortigas [[spirito]]n kaj unuecon de la movado; en iu ajn formo okazu transloĝiĝo — ĉu forme de [[konkero]], [[krucmilito]], [[pilgrimado]] aŭ transloĝiĝo al nova tero — tio estas farata kiel la vera aktiva amasa movado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Mezaj [[homo]]j de la [[nacio]] konsistigas ĝian inercian mason.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En la [[ludo]] de [[historio]] kutime partoprenas la plej [[Bono|bonaj]] kaj plej [[Malbono|malbonaj]], kaj la ludo okazas super kapoj de la plejmulto, sidanta meze. La malsupraj elementoj de la [[popolo]] povas rimarkinde influi pason de la [[evento]]j, ĉar ili absolute ne valorigas la [[nuntempo]]n. Siajn proprajn [[vivo]]jn kaj ĉion nuntempan ili konsideras nekorekteble fuŝitaj, do ambaŭ ili pretas malŝpari kaj detrui ĝisfunde: de tio devenas ilia senracieco kaj strebo al [[ĥaoso]] kaj [[anarĥio]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por [[estonteco]] de la [[nacio]]. La [[ŝtono]] forĵetita de [[konstruistoj]], iĝas fondoŝtono de la nova [[mondo]]. [[Popolo]], ne havanta proprajn [[Socio|sociajn]] forĵetaĵojn kaj [[Malkontento|malkontentulojn]], estas kutime [[Disciplino|disciplinita]], bonkonduta, [[Paco|paca]] kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas [[ironio]] de la [[historio]] en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj [[lando]]j de [[Eŭropo]] transveturis [[oceano]]n kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
k) [[Peko|pekuloj]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Per [[malkontento]] kutime estas kontaĝitaj novaj [[malriĉulo]]j, kies malriĉeco estas relative antaŭnelonga.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Potencialaj [[revoluciulo]]j de la nuna [[Anglio]] [1951] estas tute ne [[laboristo]]j, sed perdintaj sian pozicion [[ŝtatoficisto]]j kaj [[komercisto]]j. Tiu ĉi klaso konservis vivan [[memoro]]n pri siaj iamaj [[riĉeco]] kaj [[povo]], kaj ĝi apenaŭ propravole aprobos malboniĝon de la vivkondiĉoj kaj sian [[Politiko|politikan]] senpoviĝon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĝis kiam [[homo]]j, farintaj la ĉefan [[laboro]]n sur la tero, vivis je nivelo de apenaŭ sufiĉa [[nutrado]], oni konsideris ilin [[Tradicio|tradiciaj]] [[malriĉulo]]j — kaj ili mem sentis sin tiaj. Ili estis malriĉuloj en malfacilaj [[tempo]]j, kaj en [[Bono|bonaj]] tempoj. Depresioj, stagnado en la aferoj, kiaj ajn ili estus kruelaj, estis konsiderataj kiel io normala. Sed kun pliboniĝo de la vivkondiĉoj stagnado en [[produktado]], [[senlaboreco]], kiujn kaŭzas depresio, montriĝis en nova aspekto. Hodiaŭa laboristo en la [[Okcidento|okcidenta]] [[mondo]] konsideras senlaborecon [[humiligo]]: li sentas sin senrajta kaj [[Ofendo|ofendita]] de [[Maljusteco|maljusta]] ordo kaj pretas aŭskulti tiujn, kiuj vokas al la nova ordo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tie kie [[homo]]j [[Laboro|laboregas]] de [[Mateno|matene]] ĝis [[Nokto|nokte]] por [[Nutrado|nutri]] sin, ili pro nenio [[Ofendo|ofendiĝas]] kaj pri nenio [[Revo|revas]]. Unu el kialoj de [[Revolucio|nerevoluciemo]] de la ĉinaj [[amaso]]j radikas en tio, ke en [[Ĉinio]] por la plej minimuma ekzistado necesas neimagebla penado. Intensa lukto por [[vivo]] influas al la homoj “pli efike ol dinamike”<ref>Citaĵo el: Heiden Konrad. Der Fuehrer. 1944. p. 30.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Malriĉeco]] kaj [[sufero]]j ne kaŭzas [[malkontento]]n aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proprocia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke al [[homo]] ekŝajnas ebla plena [[bonfarto]]. [[Maljusteco]] senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas ke [[justeco]] baldaŭ venkos.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ne [[sufero]]j instigas [[homo]]jn al [[ribelo]], sed [[apetito]], kiu venas dum [[manĝado]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Nia [[malkontento]] plej fortas tiam, kiam ni multon havas kaj volas havi pli, ol kiam ni nenion havas kaj volas havi malmulton. Ni estas malpli malkontentaj, kiam al ni ne sufiĉas multo, ol kiam al ni ne sufiĉas nur unu.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ni estas oble pli [[Kuraĝo|kuraĝaj]] kiam ni batalas por la troa, ol kiam ni luktas por la necesa. Do ofte, komencinte rezigni pri la troa, ni komencas perdi ankaŭ la necesan.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Espero]] foje efikas kvazaŭ esplodaĵo, kaj foje ĝi [[Diciplino|disciplinigas]] kaj plenigas per [[pacienco]]: la unua okazas kiam oni supozas, ke espero plenumiĝos baldaŭ; la dua — kiam espero plenumiĝos ne baldaŭ. La [[Amaso|amasa]] [[movado]] dum sia leviĝo promesas esperon de la unua varianto… poste, kiam la movado akiras [[potenco]]n, ĝia akcento translokiĝas je la fora espero — je [[revo]] kaj alloga [[fantomo]]. La amasa movado post atingi celon ekokupiĝas sole pri konservado de la atingita kaj tiam [[obeemo]] kaj pacienco estas aprezataj pli alte ol senpera agado, kaj kiam ni “esperas pri tio, kion ni ne vidas, tiam ni pacience atendas”<ref>Epistolo al la Romianoj. 8:25.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉia [[Amaso|amasa]] [[movado]], atinginta [[potenco]]n, proponas sian propran [[espero]]n — sian sorton de [[opiumo]] por bridi [[senpacienco]]n de la amasoj, por ke ili akceptu sian sorton. [[Stalinismo]] estas la sama opiumo por la [[popolo]] kiel la dominantaj [[religio]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Ribelo|Ribelemuloj]] en la [[Sklavo|sklava]] [[socio]] estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutima [[libereco]] por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia [[malkontento]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Se [[homo]] estas sena je [[talento]]j fari ion por si, [[libereco]] por li estas premanta ŝarĝo. Por kio havi liberecon de elekto, se li kapablas por nenio? Ni aliĝas al la [[Amaso|amasa]] [[movado]] por eviti personan [[respondeco]]n aŭ, parolante per la vortoj de arda juna [[Naziismo|nazio]], “por esti libera je libereco”. Kiam ordinaraj nazioj deklaris, ke ili ne kulpas pri ĉiuj teruraj [[krimo]]j, kiujn ili faris, tio estis ne nura aroga [[hipokriteco]]. Ili konsideris sin trompitaj kaj kalumniitaj, kiam sur iliajn ŝultrojn oni metis respondecon pri plenumado de la [[ordono]]j. Ĉu ili ne aliĝis al la nazia movado por esti liberaj je respondeco?
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j, aperintaj por [[Liberigo|liberiĝo]] de la subpremanta ordo, por sia aktiva agado ne donas [[Persono|personan]] [[libereco]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Veras, ke adeptoj de la [[movado]] en la periodo de ĝia leviĝo sentas sin [[Liberigo|liberigitaj]], kvankam ili vivas kaj spiras en atmosfero de striktaj [[dogmo]]j kaj [[ordono]]j. Tiu [[sento]] de liberiĝo venas danke al fuĝo de [[devo]]j, [[timo]]j, [[despero]], sendefendeco de la soleca estaĵo. Por ili fuĝo estas saviĝo, kiun ili sentas kiel elaĉeton.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tiuj, kiuj konsideras sian [[vivo]]n rompita kaj vane malŝparita, strebas pli al [[egaleco]] kaj [[frateco]] ol al [[libereco]]. Kaj se ili postulas liberecon, do liberecon por starigo de egaleco kaj egaligado de la [[socio]]. Strebo al egaleco parte estas strebo al anonimeco: “esti unu fadeno en socia ĉemizo, ne diferenciĝi de aliaj fadenoj”<ref>[[Epikteto]]. Konversacioj. Libro 1, Ĉapitro 2.</ref>. Neniu povas fingromontri al ni, kompari nin kun aliaj kaj montri nian neplenvalorecon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tiuj kiuj plej bruas pri [[libereco]] ofte havas malpli da ŝancoj esti feliĉaj en libera [[socio]]. [[Malkontentulo]]j, subpremataj de siaj mankoj, sian [[malsukceso]]n atribuas al ekzistanta ordo. Efektive ilia pleja [[deziro]] estas fini per “libereco por ĉiuj”. Ili volas likvidi liberan [[konkurenco]]n kaj aliajn severajn ekzamenojn, al kiuj senĉese subiĝas [[persono]] en libera socio.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉe vera [[libereco]], [[egaleco]] estas pasio de la [[amaso]]j, kaj ĉe vera egaleco, libereco estas pasio de eta malplimulto. Egaleco sen libereco kreas pli stabilajn sociajn formojn ol libereco sen egaleco.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto =
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Malriĉeco]] kombinita kun krea [[talento]] kutime estas libera je la [[sento]] de [[malkontento]]. Tio veras rilate al malriĉa [[metiisto]], lerta pri sia metio, kaj malriĉa [[verkisto]], [[pentristo]] aŭ [[sciencisto]] en disfloro de kreaj fortoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Mirindas, ke kun estingiĝo de la kreaj fortoj ĉe [[persono]] observiĝas klare videbla inklino aligi sin al la [[Amaso|amasa]] [[movado]]. Interligo inter fuĝo de sia senfrukta “mi” kaj altigita sentiveco al la amasaj movadoj estas tute klara. [[Verkisto]], [[pentristo]] aŭ [[sciencisto]] kun alveno de krea degenero, kiam sekiĝas fonto de la kreaj fortoj, pli aŭ malpli frue trafas la vicojn de ardaj [[patrioto]]j, [[rasisto]]j, [[Foiro|foiraj]] [[predikisto]]j, adeptoj de iu “sankta afero”. Eble ankaŭ [[Sekso|seksaj]] [[impotento]]j estas instigataj de la samaj impulsoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[malriĉulo]]j, kiuj estas anoj de unuiĝinta grupo — ĉu [[tribo]], unueca [[familio]], unueca [[Raso|rasa]] aŭ [[Religio|religia]] grupo — estas relative liberaj je la [[sento]] de [[malkontento]] kaj pro tio preskaŭ nesentemaj al la [[tento]] de la [[Amaso|amasa]] [[movado]]. Ju malpli [[homo]] traktas sin kiel aŭtonoman [[persono]]n, kapablan memstare elekti sian vojon en la [[vivo]] kaj memstare porti [[respondeco]]n pri si, des malpli verŝajnas ke sian malriĉecon li traktos kiel pruvon de sia propra neplenvaloreco. Ano de la unueca grupo havas, tiel diri, pli stabilan “punkton de [[Revolucio|revoluciemo]]” ol aparta persono. Por instigi lin al [[ribelo]] necesas pli da [[malfeliĉo]]j, [[sufero]]j kaj [[humiligo]]j. [[Kaŭzo]]j de revolucioj en la [[Totalismo|totalisma]] [[socio]] pli ofte estas ne indigno kontraŭ [[subpremado]], ne indigno kontraŭ la suferoj, sed simple malfortiĝo de la totalisma reĝimo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Preskaŭ ĉiuj [[Nuntempo|nuntempaj]] [[movado]]j en sia frua periodo montris [[Malamiko|malamikecon]] rilate [[familio]]n kaj faris ĉion por subfosi ĝian fortikaĵon kaj detrui ĝin. Tio estis farata per subfosado de la [[Gepatroj|gepatra]] [[aŭtoritato]], per faciligado de [[divorco]]j; la movadoj akceptis al si [[devo]]jn [[Nutrado|nutri]], [[Edukado|eduki]] kaj [[Distrado|distri]] [[infano]]jn; estis laŭdataj ekstergeedzaj infanoj. Superplenaj [[loĝejo]]j, [[ekzilo]]j, [[koncentrejo]]j, [[teroro]] ankaŭ helpadis malfortigi kaj detrui la familion. Tamen neniu el la nuntempaj movadoj estis tiom sincera en sia antagonismo rilate la familion kiel la frua [[kristanismo]]. [[Jesuo]] rekte diris: “Mi venis apartigi la homon de lia [[patro]] kaj [[filino]]n de ŝia [[patrino]], kaj [[bofilino]]n de ŝia [[bopatrino]]. Kaj malamikoj de la homo estas liaj hejmanoj. kiu [[Amo|amas]] la patron aŭ patrinon pli ol Min estas malinda de mi”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Strangas sed estas tiel: kiu edifas fratecan [[amo]]n, kutime edifas kontraŭ amo al [[patrino]], [[patro]], [[frato]]j, [[fratino]]j, al [[edzino]] kaj gefiloj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En la [[Industrio|industriigita]] [[Okcidento|okcidenta]] [[mondo]] la [[familio]] malfortiĝis grandparte sub influo de [[Ekonomio|ekonomiaj]] faktoroj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Malkontento]], aperinta en [[Evoluontaj landoj|postrestintaj landoj]] dum kontaktoj kun la [[okcidenta civilizo]] estas ĉefe ne indigno kontraŭ eksterlanda ekspluato. Tio estas pli verŝajne sekvo de malfortiĝo aŭ detruo de [[Tribo|tribaj]] ligoj kaj de komunuma [[vivo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Naciismo|Naciismaj]] [[movado]]j en [[Koloniismo|koloniigitaj]] [[lando]]j parte estas esprimo de strebo al grupa ekzistado kaj fuĝo de la [[Okcidento|okcidenta]] [[individuismo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Febra [[deziro]] kunfandiĝi kun marŝantaj [[amaso]]j, kiuj same ekzistas ĉe nia [[hejmo]], kaj en [[lando]]j de ni [[Koloniismo|koloniigitaj]], estas nura esprimo de [[Despero|despera]] provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca [[ekzistado]]. Do estas tre verŝajne ke la nunaj [[Naciismo|naciismaj]] [[movado]]j en [[Azio]] sekvigos — eĉ sen influo de [[Rusio]] — pli verŝajne iun [[Kolektivismo|kolektivisman]] formon de la [[socio]] ol tiun [[Demokratio|demokratian]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Metodo “disigu kaj regu” ne efikas, kiam malfortiĝas ĉiuj formoj de unuiĝo de la subuloj. Eriĝo de [[Vilaĝo|vilaĝa]] komunumo, [[tribo]] aŭ [[nacio]] je apartaj [[individuo]]j ne povas likvidi kaj subpremi la etoson de [[ribelo]] kontraŭ la reganta [[potenco]]. Por ke apartigo estu efika, necesas disigi la [[popolo]]jn je malsamaj [[Socio|sociaj]] korpoj: [[Raso|rasaj]], [[Religio|religiaj]] aŭ [[Ekonomio|ekonomiaj]], [[Konkurenco|konkurantaj]] inter si kaj ne fidantaj unu al alia.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Verŝajne ĝuste estus diri, ke sukcesa modernigo de postrestinta [[popolo]] eblas nur en severa kadro de unuecaj kolektivaj klopodoj. La ŝoka [[modernigo]] de [[Japanio]] estis farita en la arda atmosfero de unuecaj klopodoj kaj de la grupa [[solidareco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Juĝi pri vivkapablo de aperinta [[movado]] laŭ kvalito de ĝia [[doktrino]] aŭ plenumebleco de ĝia programo estas senutila tasko. Juĝi necesas laŭ ĝia kapablo rapide kaj komplete absorbi la [[malkontentulo]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = El ĉiuj [[kulto]]j kaj [[filozofio]]j, konkurintaj en la antikva [[Antikva Grekio|greko]]-[[Romio|romia]] mondo, sole [[kristanismo]] ekde momento de sia apero kreis unuecan [[organizo]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Bolŝevismo|bolŝevisma]] [[movado]] avancis ĉiujn aliajn [[Marksismo|marksismajn]] movadojn en konkuro al la [[potenco]] danke al sia unuĝinta unueca [[organizo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La plej bona grundo por leviĝo kaj disvastiĝo de la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j estas iam unueca [[Kolektivismo|kolektivisma]] [[socio]], kiu pro tiuj aŭ aliaj kialoj troviĝas je la stato de disfalo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La plej grandan sukceson [[kristanismo]] havis en grandaj [[urbo]]j, kie loĝis “miloj de forŝiritaj de siaj [[popolo]]j [[individuo]]j: [[sklavo]]j, eksaj sklavoj, [[negocisto]]j kaj komercistoj, kiuj pro cirkonstancoj aŭ propravole estis forŝiritaj de sia socia medio”. En [[kamparo]] ja, kie la [[Socio|socia]] ordo estis damaĝita malmulte, la nova [[religio]] alfrontis la malplej bonan grundon. La kamparanoj kaj [[Stepo|stepaj]] [[nomado]]j teniĝis je antikvaj [[kulto]]j pli longe ol la aliaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam influo de [[eklezio]], iam totala, malfortiĝas, kristaliĝas novaj [[Religio|religiaj]] [[movado]]j. H. G. Wells rimarkas, ke en la epoko de la [[Reformacio]] [[homo]]j “kontraŭis ne tiom la [[potenco]]n de la eklezio, kim ĝian malfortecon… Iliaj elpaŝoj kontraŭ la eklezio same interne kaj ekstere de ĝi estis direktitaj ne al seniĝo je la religia [[kontrolo]], sed inverse, al starigo de pli kompleta kontrolo”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Franca revolucio]], kiu estis ankaŭ la [[Naciismo|naciisma]] [[movado]], elpaŝis ne kontraŭ [[tiranio]] de la [[Katolikismo|katolika]] [[eklezio]] kaj ne kontraŭ la [[malnova reĝimo]], sed kontraŭ iliaj malforteco kaj senutileco. Kiam [[popolo]] [[Ribelo|ribelas]] en la [[Totalismo|totalisma]] [[socio]], ĝi ribelas ne kontraŭ [[malbono]] de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Judo]] per ardaj klopodoj penis pruvi valorecon de sia [[persono]] kaj en materialaj atingoj, kaj en la krea [[laboro]]. Cetere per siaj propraj klopodoj li povis krei unu etan similaĵon de [[Kolektivismo|kolektiveco]], nome la [[familio]]n — kaj li uzis tiun ĉi eblecon kiom ebligis la fortoj. Sed tiun ĉi solan rifuĝejon de la [[Eŭropo|eŭropa]] judo forbruligis [[Hitlero]] en la [[koncentrejo]]j kaj [[gaskamerao]]j. Jen kial hodiaŭ pli ol iam ajn la judo, speciale en Eŭropo, prezentas la [[idealo]]n de potenciala novkonvertito. Kaj ŝajnas simple providenca, ke [[cionismo]] okazis esti submane ĉe la judo en lia nigra [[horo]] por preni lin je siaj kolektivaj brakumoj kaj kuraci de individua izoliteco. [[Israelo]] estas efektive malofta rifuĝejo: tio estas [[domo]] kaj familio, [[sinagogo]] kaj kongregacio, [[nacio]] kaj [[Revolucio|revolucia]] [[partio]] — ĉio kune.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Al la [[Totalismo|totalisma]] reĝimo de [[Hitlero]] post kiam ĝi stabiliĝis, neniam minacis amasa [[ribelo]]. Dum la [[Naziismo|naziestroj]] volonte prenis sur sin respondecon kaj faris ĉiujn decidojn, por estiĝo de [[Popolo|popola]] antagonismo ekzistis neniuj ŝancoj. Tia danĝero povus aperi nur se la nazioj malfortigus [[disciplino]]n kaj [[kontrolo]]n. La vortoj de [[Alexis de Tocqueville|Tocqueville]] pri la [[Tiranio|tirania]] [[regado]] validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas [[reformo]]jn, tio estas kiam ili ekmontras [[Liberalismo|liberalajn]] tendencojn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Homo]], ĵus elirina el la [[armeo]], estas ideala potenciala novkonvertito por ĉiuj nuntempaj [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j. Li sentas sin [[Soleco|soleca]] kaj perdita en [[Socio|socia]] tumulto de la civila [[vivo]]. Nekonateco kaj sindevigoj de la soleca [[ekzistado]] premas kaj turmentas lin. Li arde [[Revo|revas]] pri firma ordo, kamaradeco, [[libereco]] je persona [[respondeco]], li soifas la ordon, kiu havas nenion komunan kun la socio de libera [[konkurenco]], kiun li trafis — ĉion ĉi li trovas en atmosfero de [[frateco]] kaj [[entuziasmo]] de la kreskanta amasa movado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …transiro de la [[milito]] al [[paco]] estas pli kriza por la ekzistanta ordo ol transiro de la paco al milito.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …ni neniam tiom rapide kaj malproksime kuras kiel tiam, kiam ni kuras de ni mem.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Al ekstremaj [[egoisto]]j speciale propras [[sento]] de [[malkontento]]. Ju pli egoisma estas la [[homo]], des pli forte li sentas [[elreviĝo]]n. Nome pro tio la ekstremaj egoistoj estas kutime plej konvinkaj adeptoj de [[abnegacio]]. La plej fervoraj [[fanatikulo]]j ofte estas egoistoj, perdintaj [[kredo]]n je si pro denaskaj mankoj aŭ pro eksteraj cirkonstancoj. Ilia egoismo per si mem estas bonega instrumento: ili ĉesas uzi ĝin por sia malsukcesa “mi” kaj sin dediĉas al servado al iu “sankta afero”. Kaj kvankam akirita de ili kredo povas esti la kredo de [[amo]] kaj abnegacio, ili mem ne kapablas esti amantaj, nek abnegaciaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Senlimaj [[ebleco]]j povas esti la sama kialo de [[malkontento]] kiel malsufiĉo aŭ manko de eblecoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Stato de la [[minoritato]]j, kiom ajn ĝi estu protektita de [[leĝo]] kaj [[potenco]], ĉiam estas malstabila. Ĉe minoritato, klopodanta konservi sian grupan bildon, [[malkontento]] generata de neevitebla [[sento]] de malstabileco de sia stato, estas ne tiom forta kiel ĉe minoritato, kiu strebas diluiĝi kaj unuiĝi kun plimulto.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La ortodoksa [[judo]] sentas sin malpli [[Malkontento|malkontenta]] ol emancipita judo. [[Nigrulo]] en la [[Suda Usono|Sudo]] en atmosfero de [[segregacio]] sentas sin malpli malkontenta ol nigrulo en la [[Norda Usono|Nordo]], kie mankas segregacio.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …la plej [[Sukceso|sukcesaj]] kaj la plej [[Fiasko|malsukcesaj]] anoj de [[minoritato]], strebanta al [[asimiliĝo]], estas ankaŭ la plej sentemaj al la [[tento]]j de la [[Amaso|amasa]] [[movado]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ne ekzistas verŝajne pli bona [[signo]] de tio, ke la [[socio]] maturiĝis por la [[Amaso|amasa]] [[movado]] ol disvastiĝo de senelira [[enuo]]. Preskaŭ en ĉiuj priskriboj de la periodoj antaŭantaj leviĝon de la amasaj movadoj, estas menciata forta enuo; kaj la amasa movado en siaj unuaj fazoj pli ofte trovas kunsenton kaj subtenon ne tiom ĉe la [[Ekspluatado|ekspluatataj]] kaj [[Subpremado|subpremataj]], kiom ĉe la enuantaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam [[homo]]j enuas, tio signifas, ke ili tediĝis pri si mem. [[Konscio|Konsciado]] de sia senfrukta, [[Senco|sensenca]] [[ekzistado]] estas la ĉefa fonto de la [[enuo]]. Homoj, ne sentantaj sin [[Sendependeco|sendependaj]], kiel ekzemple anoj de proksime interligita kolektivo: [[eklezio]], [[partio]] ktp, ne influeblas je enuo. La sendependa homo estas libera je enuo nur en tiu kazo, se li estas okupita je krea [[laboro]], je iu absorbanta lin afero aŭ se li estas komplete absorbita je la lukto por [[vivo]]. Malŝparado de la vivo je kurado post [[plezuro]]j kaj [[ĝuo]]j estas tute malkonvena rimedo kontraŭ la enuo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Nome [[enuo]] estas [[kaŭzo]] de tio, ke ĉe naskiĝo de la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j en ili partoprenas maljunaj fraŭlinoj aŭ [[edzino]]j de la “transira aĝo”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Enuo]] de needziniĝintaj [[virino]]j kaj virinoj, kiuj jam ne povas trovi [[ĝojo]]n kaj kontentiĝon je la [[edzeco]], aperas pro [[konsciado]] de sia senfrukta [[vivo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Arda [[patriotismo]], same kiel la [[Religio|religia]], kaj la [[Revolucio|revolucia]] [[entuziasmo]]j, ofte servas kiel rifuĝejo de la riproĉoj de la [[konscienco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Metodo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] estas direktita al elvokado ĉe siaj adeptoj de [[humoro]] kaj stato de [[Pento|pentanta]] [[krimulo]]… En tio kaj en ĉio alia metodo de la amasa movado konsistas en kontaĝado de la [[homo]]j per, tiel diri, [[malsano]], post kio fakte la movado estas proponata kiel la sola [[kuracilo]] kontraŭ tiu ĉi malsano.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉiuj [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j klopodas allogi al si [[krimulo]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kompreni naturon de la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j verŝajne ne eblas, se ne agnoski kiel fakton ke la ĉefa zorgo de tiuj ĉi movadoj estas kultivi, perfektigi kaj por ĉiam fiksi kapablon al la unuecaj agoj kaj kapablon al [[sinofero]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …tekniko de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por [[Malkontento|malkontenta]] [[intelekto]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj [[morto]] konsistas en apartigi [[persono]]n de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de [[malestimo]] al la ekzistanta [[nuntempo]] kaj per direktado de li al la neekzistanta [[estonteco]], poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la [[realo]] ([[doktrino]]) nepenetrebla por la [[fakto]]j, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ju pli forte la [[persono]] identigas sin kun [[grupo]], des pli alta estas lia kapablo kontraŭstari [[perforto]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …la [[Mezepoko|mezepoka]] [[getto]] estis por la [[judoj]] pli [[fortikaĵo]] ol [[malliberejo]]: sen [[sento]] de forta unueco kaj specifeco, kiujn donis al ili la getto, la judoj ne povus elteni [[perforto]]n kaj [[humiligo]]n de tiuj mallumaj jarcentoj. Kiam la mezepoko revenis por mallonga jardeko en nia tempo, ĝi trovis la judon sen malnovaj protektiloj kaj dispremis lin.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La samaj [[rusoj]], [[Sklaveco|sklavemaj]] antaŭ la [[Stalin]]a sekreta [[polico]], montris — unuope aŭ grupe — neimageblan [[kuraĝo]]n antaŭ vizaĝo de la invadintaj [[nazio]]j. Kialo de tiu, je la unua rigardo, kontraŭdira [[konduto]] konsistas ne en tio, ke la “organoj” de Stalin estis pli kruelaj ol la [[armeo]] de [[Hitlero]], sed en tio, ke antaŭ [[vizaĝo]] de la Stalin-ekzekutistoj la rusa [[homo]] sentis sin nura eta [[individuo]], dum antaŭ la vizaĝo de la [[germanoj]] li sentis sin ano de la povega [[nacio]] kun [[Gloro|glora]] [[pasinteco]] kaj eĉ pli glora [[estonteco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Morti kaj mortigi pli facilas kiam tio estas parto de la [[rito]], [[ceremonio]], [[Dramo|drama]] prezentaĵo aŭ [[ludo]]. Por renkonti la [[morto]]n sentime necesas iu ŝajnigo. Por niaj realaj nudigitaj “mi” ekzistas nenio sur la tero, nek en [[ĉielo]] por kio indus morti. Nur kiam ni vidas nin de flanke, kiel [[aktoro]]jn en la aranĝita (kaj pro tio nereala) [[spektaklo]], tiam la morto perdas sian [[teruro]]n, sian [[signifo]]n de la fino kaj iĝas ago de la ŝajnigado kaj [[Teatro|teatra]] [[gesto]]. Unu el la ĉefaj trajtoj de la vera [[gvidanto]] estas kapablo kaŝi de siaj adeptoj kruelan [[realo]]n de la morto aŭ de la [[murdo]] helpe de [[iluzio]] de partopreno en la grandioza spektaklo: en solena, gaja aŭ drama prezentaĵoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Estas tre dubinde, ke en nia nuntempa [[mondo]] kun ĝia [[Individuo|individua]] diferencigo eblus atingi ĉies [[sinofero]]n sen [[Teatro|teatra]] prezentado kaj artfajraĵoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Neceso de [[teatro]] en makabraj cirkonstancoj de la [[morto]] kaj [[murdo]]j speciale videblas en la [[armeo]]. [[Uniformo]]j, [[flago]]j, [[emblemo]]j, [[parado]]j, [[muziko]], skrupule ellaborita ordo de la rangoj kaj [[rito]] — ĉio ĉi ekzistas por bari la [[soldato]]n el karno kaj [[sango]] de lia propra “mi”, por kaŝi de li senkompatan [[realo]]n de la [[vivo]] kaj morto. Ni ja eĉ diras: “[[teatro]] de [[batalado]]” aŭ “batalscenejo”. En batalaj [[ordono]]j [[militestro]]j ĉiam memorigas al la soldatoj ke [[rigardo]]j de la tuta [[mondo]] estas direktitaj al ili, ke iliaj [[praulo]]j observas ilin, kaj la [[posteulo]]j aŭdos pri ili.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Gloro]] estas unuavice [[Teatro|teatra]] nocio. Streboj al la gloro ne povas ekzisti sen klara [[imago]] pri iu spektantaro — sen [[penso]] pri tio, ke pri niaj gloraj [[heroaĵo]]j ekscios [[samtempulo]]j aŭ “tiuj kiuj venos”. Ni pretas [[Ofero|oferi]] nian vivantan, sed malaperontan “mi” por la efemera eterna “mi”, kiun ni mem per heroaĵoj kreas en la imago de la aliaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉe apero de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] ŝajnas, ke ĝi luktas por [[nuntempo]] kontraŭ [[pasinteco]]. Ĝi konsideras la ekzistantajn ordon kaj [[privilegio]]jn kiel entrudiĝon de la kaduka abomena pasinteco en la puran nuntempon. Sed por liberiĝi de morta kapto de pasinteco necesas ekstrema unueco kaj senlima [[sinofero]]. Tio signifas ke la [[popolo]], alvokita faligi pasintecon por [[Liberigo|liberigi]] nuntempon, devas kun [[entuziasmo]] por ĉiam kaj en ĉio rezigni je nuntempo. [[Absurdeco]] de tia stato estas evidenta. Do kun plua evoluo neeviteblas transloko de la akcento: la origina celo — nuntempo — estas forigata de la scenejo kaj ĝian lokon okupas [[posteularo]] — estonteco. Eĉ pli, nuntempon oni forpuŝas malantaŭen kiel fiaĵon, kaj ĵetas en la saman rubamason kun la [[Malamo|malamata]] pasinteco. Tiel kreiĝas limo de la lukto inter tio kio estis kaj kio estas de unu flanko kaj tio kio estos — de alia. Perdi la [[vivo]]n signifas perdi nur nuntempon kaj kiam perdiĝas fuŝita, nenion kosta nuntempo, estas klare ke perdiĝas malmulto.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] rigardas la plej kutiman [[nuntempo]]n kiel ion banalan kaj eĉ maldignan, kaj serĉadon de persona [[feliĉo]] ĝi bildigas kiel ion [[Moralo|senmoralan]]. Ĝui — laŭ la [[ideo]] de la amasa movado — signifas havi aferon kun [[malamiko]], tio estas kun nuntempo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Neplenumebleco de multaj celoj, kiujn starigas antaŭ si la [[Amaso|amasa]] [[movado]], ankaŭ estas parto de la marŝo kontraŭ [[nuntempo]]. Ja ĉio, kio estas praktike ebla kaj plenumebla, estas parto de nuntempo. Kaj proponi ion praktike plenumeblan signifas promesi ion en nuntempo, tio estas pacigi nin kun ĝi.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Finfine ankaŭ [[mistikismo]] de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] estas ankaŭ rimedo de [[Humiligo|humiligado]] de [[nuntempo]]. Tiu ĉi mistikismo traktas nuntmepon kiel malklaran kaj torditan speguliĝon de la grandega nekonata [[vivo]], kiu troviĝas malantaŭ ni; nuntempo ja estas [[ombro]] kaj [[iluzio]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉiuj [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j penas [[Humiligo|humiligi]] [[nuntmepo]]n, bildigante ĝin kiel mizeran paŝon al [[Gloro|glora]] [[estonteco]], nura tapiŝeto sur la sojlo de la [[ora epoko]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tiuj, kiuj ne havas [[espero]]n, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema [[egoismo]]. Komuna [[suferado]] per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. [[Judoj]] en la [[Egiptio|egipta]] [[sklaveco]] estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi [[Moseo]] devis doni al ili esperon pri la [[promesita lando]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Por [[humiligo]] de [[nuntempo]] povas esti uzata ankaŭ [[glorado]] de [[pasinteco]]. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj [[espero]]j pri [[estonteco]], en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntmepo, kiun volas la [[Amaso|amasa]] [[movado]]. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La [[Religio|religiaj]] movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la [[mondo]]; la [[Socio|socialaj]] [[revolucio]]j parolas pri la [[ora epoko]], kiam la [[homo]]j estis [[Libereco|liberaj]], [[Egaleco|egalaj]] kaj [[Sendependeco|sendependaj]]; la [[Naciismo|naciismaj]] movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Disdegna traktado de [[nuntempo]] helpas al [[profetado]]. El bone akomoditaj al la [[vivo]] [[homo]]j formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de [[estonteco]] kaj pli bone vidas semojn de la [[ŝanĝo]] kaj de [[ebleco]] de etaj iniciatoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Agrabla [[vivo]] malebligas al ni rimarki [[ebleco]]n de drastaj [[ŝanĝo]]j. Ni forte teniĝas je tio, kion ni nomas nia komuna [[saĝo]], nia praktika traktado de la aferoj. Fakte tio estas nuraj nomoj de nia totala absorbiteco je [[nuntempo]]. [[Sento]] de sia agrabla, sennuba [[ekzistado]] estas tiom forta, ke aliaj [[Realo|realaj]] aferoj, senpere al ni minacantaj, ŝajnas malklaraj kaj neeblaj. Kiam ja okazas, ke la kutima vivordo rompiĝas, nome ili, tiel nomataj praktikemaj homoj, trafitaj surprize, aspektas kiel nerealistoj-revantoj, kroĉiĝantaj al la jam neekzistanta.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Konservativulo]] dubas, ke [[nuntempo]]n eblas plibonigi kaj penas doni al [[estonteco]] imagon de [[nuntempo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Por [[skeptikulo]] la ekzistanta [[nuntempo]] estas sumo de ĉio, kio estis kaj kio estos. “Kio estis, tio ja estos kaj kio okazis, tio plu okazos, kaj mankas io ajn nova sub la suno”<ref>Citaĵo el: Kohlet. 1:10.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Liberalulo]] traktas [[nuntempo]]n kiel laŭleĝan [[posteulo]]n de [[pasinteco]], konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona [[estonteco]]: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri [[Nacio|nacia]] [[liberigado]]. Adeptoj de [[Ghandi]] en [[Hindio]] kaj [[cionisto]]j en [[Palestino]] volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan [[Utopio]]n. La [[profeto]]j ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova [[kredo]] kaj [[Revo|revis]] pri la nova mondo kaj nova vivo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam la [[Malkonento|malkontentuloj]] babilas pri neelradikigebla malnobleco kaj fieco de sia tempo, ili per tio kvazaŭ mildigas siajn [[sento]]jn de [[fiasko]] kaj izoliteco. Ili kvazaŭ diras: “Ne nur niaj [[vivo]]j, sed vivoj de ĉiuj nuntempuloj — eĉ de plej [[Sukceso|sukcesaj]] kaj ŝajne [[Feliĉo|feliĉaj]] — estas malŝparitaj vane kaj nenion efektive kostas”. Tiel kalumniante [[nuntempo]]n ili ricevas malklaran senton de [[egaleco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Fiasko|malsukcesintoj]] pri ĉiutagaj aferoj kutime estas allogataj de la neebla — tio estas rimedo maski sian neplenvalorecon, ĉar kiam ni fiaskas dum provo atingi la eblan, la [[kulpo]] estas nur nia, sed kiam ni fiaskas ĉe la neeba, ni povas klarigi tion per komplikeco kaj malfacileco de la tasko. Ĉe provo atingi la neeblan estas malpli da ŝancoj diskreditigi sin ol ĉe la provo atingi la eblan. El tio sekvas unu el konkludoj: fiasko pri ĉiutagaj aferoj ofte naskas senliman [[kuraĝo]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Ĝuo]], kiun ricevas la [[Malkontento|malkontentuloj]] de [[ĥaoso]] kaj falo de la [[Feliĉo|feliĉaj]] kaj [[Prospero|prosperantaj]], devenas ne de la furioza [[konscio]], ke per tio puriĝas la grundo por la [[Ĉielo|ĉiela]] [[urbo]]. En ilia drameca krio “ĉion aŭ nenion!” — en la vorto “nenion” eble estas pli da arda [[deziro ]]ol en la unua.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Unu el konkludoj, sekvantaj el analizado de faktoroj, helpantaj al [[sinofero]]: ni malpli pretas [[Morto|morti]] por tio, kion ni havas kaj kio ni estas ol por tio kio ni volas esti kaj kion ni volas havi. En tio estas amara, embarasanta [[vero]]: [[homo]]j, kiam ili havas “ion kio kostas por batali por tio” [[deziro]]n por batali por tio ne sentas. La vivantaj per plensanga kaj plenvalora [[vivo]] homoj kutime ne volas morti nek por propraj interesoj, nek por la [[patrujo]], nek por iu ajn “sankta afero”. Ne posedado de [[valoro]]j, sed pasia deziro — jen la [[patrino]] de la kompleta senpensa sinfordono. “Aĵoj kiuj mankas” en [[realo]] estas pli fortaj ol “aĵoj kiuj heveblas”<ref>Citaĵo el: La [[1-a epistolo al la korintanoj]]. 1:28.</ref>. En ĉiuj [[tempo]]j homoj despere bataladis por bonegaj [[urbo]]j, ankoraŭ ne konstruitaj, por [[ĝardeno]]j, ankoraŭ ne plantitaj. [[Satano]] sciis, kion li diris, kiam li asertis: “Kontraŭ sia vivo la homo fordonas ĉion, kion li havas”<ref>[[Libro de Ijobo]]. 2:4.</ref>. Jes — ĉion kion li havas. Sed li prefere mortos, ol fordonos tion, kion li ankoraŭ ne havas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Malsukceso]] pri praktikaj aferoj evidente estas kondiĉo de [[sukceso]] pri [[Socio|sociaj]] aferoj. Eble estas bone, ke iuj malobeemaj naturoj, fiaskinte en la [[Komerco|komerca]] [[mondo]], ne sentas sin dispremitaj, sed inverse ekflamas per — unuarigarde absurda — certeco, ke ili estas speciale kompetentaj pri regado de [[urbo]] aŭ eĉ [[lando]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ne tiom absurdas, kiel ŝajnas, ke [[homo]]j pretas morti por [[butono]], por [[flago]], por [[vorto]], por [[opinio]], por [[mito]] ktp. Inverse, la plej senracie estas fordoni la [[vivo]]n por ion, kion indas havi.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam mankas [[espero]] [[homo]]j forkuras aŭ ebligas mortigi sin senbatale.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Unu el plej povegaj [[forto]]j, kiujn havis [[Hitlero]], ĉe tio ne plej eta, estis lia kapablo senigi siajn [[malamiko]]jn je [[espero]] (almenaŭ en la [[Eŭropo|eŭropa]] kontinento). Lia [[Fanatikismo|fanatika]] [[kredo]] je tio, ke li konstruos novan ordon, kiu ekzistos miljarojn, estis transdonata same al liaj adeptoj kaj al liaj kontraŭuloj. Al la unuaj ĝi inspiris la [[sento]]n, ke en lukto por la [[Tria Regno]] ili aliancas kun la [[eterno]], al la duaj — ke lukti kontraŭ Hitlero estas same kiel defii la neeviteblan [[sorto]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Preteco al [[sinofero]] en la [[homo]] estas des pli alta, ol pli for li estas de [[realo]]. La faranta konkludojn surbaze de sia persona [[sperto]] kaj siaj observoj, kutime estas neakceptema al la ideo de [[martireco]]. Sinofero estas ago [[Racio|malracia]]. Kaj ĝi ne povas esti rezulto de meditoj kaj pripensado. Ĉiuj [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j pro tio klopodas bari siajn adeptojn de la [[realo]] per nepenetrebla por la [[fakto]]j ŝirmo. Ili faras tion kutime per aserto, ke la fina kaj absoluta [[vero]] estas esprimita en ilia [[doktrino]], ke ekster ĝi ne ekzistas la ĝusteco, nek la vero. La faktoj, sur kiuj bazas siajn konkludojn la homo kredanta, estas prenataj ne el liaj persona sperto kaj observoj, sed el la sankta [[skribo]] de la movado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Sin bazi sur atestoj de la [[sento]]j kaj [[racio]] estas [[herezo]] kaj [[perfido]]. Kontraŭvole oni ekpensas, kiom multe da malkredo necesas por ekkredi. Tio, kion ni komprenas kiel blindan [[kredo]]n, estas subtenata per sennombraj malkredoj. La [[Fanatikismo|fanatikaj]] [[japanoj]] en [[Brazilo]] dum jaroj rifuzadis kredi, ke [[Japanio]] [[Dua mondmilito|malvenkis]]. La fanatika [[komunisto]] rifuzas kredi al iu ajn malbona por [[Rusio]] sciigo, li eĉ rifuzas kredi al propraj [[okulo]]j, kiam li propraokule vidas kruelan mizeron en la [[Sovetunio|sovetia]] [[promesita tero]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Forto de la [[kredo]], kiel diris [[Herni Bergson|Bergson]] estas ne en tio, ke movi la [[monto]]jn, sed en tio ke ne vidi kiam la montoj vere moviĝas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tute evidentas: por [[doktrino]] por esti efika gravas ne ke oni [[Kompreno|komprenu]] ĝin, sed ke oni kredu je ĝi. Ni povas esti absolute certaj nur pri tiuj aferoj, kiujn ni ne komprenas. La komprenita doktrino perdas sian [[povo]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[kredanto]]jn oni ĉiam alvokas serĉi la kredon per la koro, sed ne per la racio.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam la [[movado]] komencas perfektigi sian [[doktrino]]n, fari ĝin pli [[Kompreno|komprenebla]] — tio estas klara [[signo]] de tio, ke periodo de ĝia aktiva evoluo finiĝis. Nun ĝi plej interesiĝas pri sia stabiliĝo… por stabileco de la reĝimo ĝi bezonas [[fideleco]]n de la [[intelektularo]], por kio doktrinon oni faras komprenebla — ne por tio kompreneble por kaŭzi [[sinofero]]n en la [[amaso]]j, sed por allogi al si intelektularon. Kiam doktrino ĉesas esti nekomprenebla, ĝi devas esti almenaŭ malklara: se ĝi iĝas kaj komprenebla kaj klara, ĝi devas esti almenaŭ nekontrolebla.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Al tiu, kiu [[Opinio|opinias]] ke li havas absolutan [[vero]]n, ŝajnas ke por li alireblas [[eterneco]]. En la [[mondo]] ne ekzistas [[hazardo]]j, nek nekonataĵoj. Al ĉiuj [[demando]]j estas trovitaj [[respondo]]j, ĉiuj [[decido]]j faritaj, ĉiuj eblaj kazoj prognozitaj. La [[homo]] [[Kredo|kredanta]] ne miras kaj ne ŝanceliĝas. “Kiu konas [[Jesuo]]n, tiu konas la [[senco]]n de ĉiuj [[aĵo]]j”<ref>Citaĵo el: [[Blaise Pascal]]. La pensoj.</ref>. La vera doktrino estas ŝlosilo al ĉiuj mondaj [[problemo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …kiu facile trompas sin mem, facile subiĝas al la [[trompo]] ankaŭ de flanke. Tiajn facilas konvinki kaj allogi.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Nur interne ekvilibra [[persono]] povas malgraŭ ĉio trankvile juĝi pri la [[mondo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Fanatikulo]] ĉiam sentas sin neplenvalora [[homo]] kaj vivas en la stato de necerteco… Pro tio li pretas [[Ofero|oferi]] la [[vivo]]n por pruvi al si kaj al aliaj ke nome tia estas lia [[rolo]]. Li oferas la vivon por pruvi sian [[Valoro|valorecon]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Fanatikulo]] estas tute ne tiom [[Principo|principa]] kiel oni kutimas opinii. Li dediĉas sin al la afero ne pro [[kredo]] je ĝia [[justeco]], sed pro propra ekstrema bezono teniĝi je io: ofte okazas certe ke nome tiu ĉi bezono transformas en liaj okuloj iun aferon, per kiu li kaptiĝis, je la “sankta”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Fanatikulo]]n ne eblas dekroĉi de lia afero per alvokoj al la [[racio]] aŭ [[moralo]]. Li timas [[kompromiso]]n kaj pro tio lin ne eblas ŝanceligi en la certeco, ke lia “sankta afero” pravas je ĉiuj cent procentoj. Sed por fanatikulo estas tute ne malfacile subite transsalti de unu “sankta afero” al alia. Lia pasia ligiteco estas pli grava ol la enhavo de la afero, al kiu li ligiĝas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Opinio]] ke [[fanatikulo]]j de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al [[realo]]: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj [[moderulo]] troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ [[parenco]]j. Ili [[Malamo|malamas]] unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj [[Apostolo Paŭlo|Paŭlo]]. Kaj por fanatikulo-[[komunisto]] pli facilas iĝi [[faŝisto]], [[ŝovinisto]] aŭ [[katoliko]] ol sobra [[liberalulo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kontraŭo de la [[Religio|religia]] [[fanatikulo]] estas tute ne fanatikulo-[[ateisto]], sed facilanima [[cinikulo]], kiu tute fajfas ĉu ekzistas [[dio]] aŭ ne. Ateisto estas la [[homo]] religiema. Ateismo por li estas nova religio, je kiu li ekkredis. Ateisto estas la homo pia kaj devota.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Plejparto de la [[perfidulo]]j dum la [[Dua mondmilito]] estis el ekstremaj [[dekstrulo]]j, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan [[naciismo]]n kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”<ref>Citaĵo el: Harold Ettlinger. The Axis on the Air. 1943. p. 39.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Estas tre dubinde, ke [[fanatikulo]], forlasinta sian “sanktan aferon” aŭ subite trafinta situacion de la forlasita, povus adaptiĝi al [[Sendependeco|sendependa]] [[ekzistado]]. Sur grandaj [[vojo]]j de la [[mondo]] li aperas kiel [[senhejmulo]] kaj petas enlasi lin en iun ajn rapidantan preter li “sanktan aferon”… Li pretas aliĝi eĉ al [[krucmilito]] kontraŭ sia antaŭa “sankta afero” kun kondiĉo, ke tio estos vera krucmilito — senkompromisa, senkompata — [[milito]] je la nomo de unusola [[vero]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Oficiro]], varbanta [[soldato]]jn, [[komunisto]]-agitanto kaj [[misiisto]] ofte kaptas [[fiŝo]]jn en la sama kloako de [[noktejo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Eksa [[soldato]] estas [[veterano]], foje [[heroo]], dum la eksa [[kredanto]] estas [[renegato]], [[perfidulo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Gvidanto]] de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] havas nesupereblan [[abomeno]]n al [[nuntempo]] — al ĉiuj ĝiaj [[fakto]]j kaj [[obstaklo]]j, eĉ al [[geografio]] kaj [[vetero]]. Li esperas pri [[miraklo]]j. Kiam lia situacio iĝas senespera, lia [[malamo]] al nuntempo (lia [[nihilismo]]) kreskas. Li prefere detruos sian [[lando]]n, pereigos sian [[popolo]]n ol [[Kapitulaco|kapitulacos]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Fanatikismo|Fanatika]] [[soldato]] estas ordinara fanatikulo, kiu iĝis soldato, ne soldato kiu iĝis fanatikulo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Malamo]] estas la plej alirebla kaj plej totala el ĉiuj unuigantaj elementoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j povas aperi kaj disvastiĝi sen [[kredo]] je [[dio]], sed sen kredo je [[diablo]] — neniam! Forto de la amasa movado kutime estas proporcia al brileco kaj konkreteco de ĝia diablo. Kiam oni demandis [[Hitlero]]n, ĉu li opinias ke la [[judoj]] devus esti ekstermitaj, li respondis: “Ne… Tiam ni devus inventi la judon. Tre gravas havi konkretan [[malamiko]]n, ne nur abstraktan”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Hitlero]] uzis [[antisemitismo]]n ne nur por unuigo de ĉiuj [[germanoj]], sed ankaŭ por subfosi decidemon de la antisemitismaj [[Pollando]], [[Rumanio]], [[Hungario]] kaj eĉ [[Francio]]. Tiel li uzis ankaŭ [[kontraŭkomunismo]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …la [[Idealo|ideala]] [[diablo]] estas [[eksterlandano]]. Por prezenti hejman [[malamiko]]n kiel diablon necesas alskribi al li eksterlandan devenon. Al [[Hitlero]] estis nemalfacile alglui al la [[Germanio|germanaj]] [[judo]]j etikedon de eksterlandanoj. [[Rusio|Rusiaj]] [[Revolucio|revoluciaj]] agitantoj akcentis eksterlandan devenon de la reganta [[aristokratio]] ([[varengoj]], [[tataro]]j, [[Okcidenta Eŭropo|okcidenteŭropanoj]]). En la tagoj de la [[Franca revolucio]] la eksterlandanojn oni konsideris kiel “[[posteulo]]jn de la [[barbaroj]]-[[ĝermanoj]], dum la netitolitaj [[francoj]] estis posteuloj de la civilizitaj [[gaŭloj]] kaj [[romianoj]]”<ref>Citaĵo el: Crane Brinton. The Anatomy of Revolution. 1938. p. 62.</ref>. Dum la [[Puritanismo|puritana]] revolucio sur la reĝistojn oni alkroĉis etikedon “[[normanoj]]”, do posteuloj de eksterlandaj invadintoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam ni [[Amo|amas]] ni kutime ne serĉas al ni aliancanojn. Inverse, ofte ni vidas konkurantojn kaj pretendentojn je niaj [[rajto]]j eĉ en tiuj, kuj amas la samon kiel ni. Sed kiam ni [[Malamo|malamas]], ni ĉiam serĉas aliancanojn… ju malpli da justaj fundamentoj havas nia malamo, des pli insista estas nia [[deziro]] havi aliancanojn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Eĉ kaze de justaj pretendoj, nia [[malamo]] devenas plej malmulte el la vere farita al ni [[ofendo]], ol el [[konscio]] de nia senpoveco, nia neplenvaloreco kaj [[malkuraĝo]], alivorte dirite: el [[malestimo]] al ni mem. Kiam ni sentas nin pli altaj ol niaj turmentantoj, ni malestimas ilin, eĉ [[Kompato|kompatas]], sed ne malamas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ofte [[Ofendo|ofenditaj]] de iu, ni komencas malami tute ne komplican al tiu alian [[homo]]n aŭ grupon da homoj. La [[rusoj]], timigitaj de la sekreta [[polico]] de [[Stalin]], facile ekflamas je [[malamo]] kontraŭ [[Kapitalismo|kapitalismaj]] “bruligantoj de la [[milito]]”; la [[germanoj]], subpremitaj de la [[Versajla traktato]], [[Venĝo|venĝis]] eksterminte la [[judoj]]n; la [[zuluoj]], subpremitaj de la [[buroj]], buĉas la [[hindoj]]n; la [[Blankulo|blankaj] [[plebo]]j, ekspluatataj de [[Politikisto|politikistaĉoj]] de la [[Suda Usono|Sudo]], [[Linĉado|linĉas]] la [[nigrulo]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ni plej ofte [[Malamo|malamas]] tiujn kiuj juste estas [[Malkontento|malkontentaj]] pri ni, ol tiujn pri kiuj ni estas juste malkontentaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Kulpo|Kulpigi]] pri ĉio aliajn signifas laŭte brui por dampi internan [[voĉo]]n de propra kulpo. Malantaŭ ĉiu senhonta [[vorto]] aŭ [[ago]], malantaŭ ĉiu provo pravigi sin, transiginte la kulpon al aliaj, — ĉiam staras malpura [[konscienco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Alta [[religio]] neeviteble naskas ĉe la [[homo]] fortan [[kulpo]]senton. Neeviteblas [[konflikto]] inter la alta [[spirito]] de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la [[kredanto]] en la [[vivo]]. Estas logike, ke la kulposento helpas al [[malamo]] kaj senhonta [[malico]]. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Pli facilas [[Malamo|malami]] la [[malamiko]]n en kiu haveblas multe da [[bono]] ol la malamikon tute [[Malbono|malbonan]]. Kiun ni [[Malestimo|malestimas]], tiun malami ni ne povas. La [[japanoj]] havas antaŭ ni avantaĝon: ili estimas nin pli ol ni ilin. La [[usonanoj]] en la internacia [[politiko]] ne scias malami danke al denaska [[sento]] de supereco super ĉiuj eksterlandanoj… Se la usonanoj komencus malami la eksterlandanojn, tio estus [[signo]] de tio, ke ili perdis kredon je sia propra vivmaniero.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En [[malamo]] estas kaŝita parto de [[admiro]], montrata en inklino [[Imitado|imiti]] tiujn, kiujn ni malamas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Estas tute mirinde observi, kiel la [[Subpremo|subpremitoj]] penas preskaŭ ĉiam alpreni [[imago]]n de siaj [[Malamo|malamataj]] subpremantoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Do kvankam [[malamo]] estas efika ilo por mobilizado de la [[socio]] cele al [[sindefendo]], fine ĝi kostas al la socio nemalmulte. Ni pagas kontraŭ malamo per tio, ke ni perdas ĉiujn aŭ multajn [[valoro]]jn, kiujn ni penis defendi.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Malkontento|malkontentulojn]] fortigas falo de la [[Feliĉo|feliĉuloj]] kaj [[malhonoro]] de la [[justulo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …[[malamo]] estas konstanta ingredienco en unuiĝoj kaj kombinaĵoj de nia interna [[vivo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Efektive la [[abnegacio]] kaj sin[[humilig]]o naskas [[fiero]]n kaj [[orgojlo]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ne eblas prognozi ĝis kia ekstrema [[kruelo]] kaj [[senkompato]] povas iri [[homo]], kiam li estas tute libera je la [[timo]] de ŝanceliĝoj, [[dubo]]j kaj [[konscienco]] — de tio, kio estas normala por [[konscio]] de la memstara persono. Kiam ni perdas nian personan [[sendependeco]]n en [[Kolektivismo|kolektiveco]] de la [[Amaso|amasa]] [[movado]], ni trovas por ni novan [[libereco]]n — liberecon [[Malamo|malami]], [[Timo|timigi]], [[Mensogo|mensogi]], [[Turmento|turmenti]], [[Murdo|murdi]], [[Perfido|perfidi]] sen [[honto]] kaj konsciencriproĉoj. En tio ja estas parto de tio, per kio allogas la amasa movado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Efektive ne manipulado de la [[gvidanto]]j, sed procezo de unuiĝo transformas noblajn instigojn je [[malamo]] kaj [[perforto]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Sento]] de propra [[supereco]] kontraŭas [[imitado]]n. Se milionoj da [[enmigrinto]]j, alveturintaj je nia [[lando]], estus “elektitaĵo” de la [[popolo]]j de tiuj landoj, el kiuj ili venis, ekzistus ne la unueca [[Usono]], sed diverslingva mozaiko el malsamaj laŭ [[kulturo]] grupoj. Sed milionoj da diversgentaj alvenintoj miksiĝis rapide kaj ĝisfine danke al tio, le plejparto el ili eliris el medio de la malsuperaj kaj [[Malriĉeco|malriĉegaj]] klasoj, malestimataj kaj rifuzitaj. Ili venis ĉi tien kun pasia [[deziro]] forĵeti de si sian apartenon al la malnova [[mondo]] kaj renaskiĝi por la nova [[vivo]], pro kio ili aŭtomate estis provizitaj per senlima kapablo imiti kaj alproprigi la novan. La fremda en la nova lando estis pli alloganta ilin, ol forpuŝanta.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Imitado]] ofte estas la plej mallonga [[vojo]] al la [[decido]]. Ni imitas tiam, kiam al ni ne sufiĉas da [[deziro]], kapablo aŭ [[tempo]] por fari [[Sendependeco|sendependan]] decidon. Hastantaj [[homo]]j pli volonte imitas ol homoj dum libertempo. Alivorte, hasto kaŭzas unuecon. La senĉesa okupiteco helpas kunigi apartajn personojn je unuiĝintan grupon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Propagando]] penetras en jam malfermitajn [[cerbo]]jn kaj ne metas en ilin novajn [[penso]]jn, sed nur formas tiujn, kiuj jam ekzistis. Lerta propagandisto boligas pensojn kaj pasiojn, kiuj jam fermentis en la cerboj de la aŭskultantoj. Li nur reagas al iliaj kaŝitaj [[sento]]j. Propravole kredigi la [[homo]]jn eblas nur pri tio, kion la homoj jam “[[Scio|scias]]”. Pura propagando havas [[sukceso]]n plejparte ĉe la [[malkontentulo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Propagando]] per si mem, iel ajn lerta ĝi estu, ne povas deteni [[homo]]jn en iu ajn kredo, se ili ĉesis kredi. Do la [[Amaso|amasa]] [[movado]] starigas tian ordon, ĉe kiu se homoj ĉesas kredi, oni igas ilin kredi [[Perforto|perforte]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kontraŭ ĉiuj atendoj, [[propagando]] iĝas pli arda kaj insista, kiam ĝi estas akompanata de [[perforto]], sed ne tiam kiam ĝi esperas nur pri si mem.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Do [[propagando]] servas pli por propra sinpravigo ol por konvinkado; kaj ju pli da kialoj vi havas por senti vin [[Kulpo|kulpa]], des pli arda estas via propagando.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Verŝajne veras ke la [[perforto]] naskas [[fanatikismo]]n, sed veras ankaŭ ke fanatikismo naskas perforton. Tre ofte malfacilas diri, kio aperas pli kaj kio malpli frue.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[homo]] [[Kredo|kredanta]] uzas praktikon de [[teroro]] ne nur [[timigado]] kaj [[subpremado]] de siaj [[malamiko]]j, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu [[linĉado]] en nia [[Suda Usono|Sudo]] ne nur timigas la [[nigrulo]]jn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la [[blankulo]]j je ilia [[supereco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉe akceptintaj la [[kredon]] sub premo de [[perforto]] ankaŭ povas aperi [[fanatikismo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Pravigi propran [[malkuraĝo]]n helpas [[Fanatikismo|fanatika]] [[kredo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Terorismo]], sin apoganta sur personan [[krueleco]]n, ne iras for kaj nek daŭras longe.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La sankta [[teroro]] estas senlima kaj neniam malfortiĝas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Misiisto|Misiisma]] [[fervoro]] laŭsence esprimas profundan [[timo]]n, iun obstinan [[sento]]n de malsufiĉo… [[Fanatikulo]], konvertanta aliajn je sia [[kredo]], fortigas per tio ankaŭ sian kredon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Streboj konverti la [[homo]]jn je sia [[kredo]] kaj domini super la [[mondo]] estas verŝajne simptomoj de la interna manko de la [[movado]]. Kaj la [[apostolo]]j, kaj [[konkistadoro]]j, same kiel la [[rifuĝinto]]j, direktiĝintaj al malproksima [[lando]] — ĉiuj ili fakte fuĝis de [[Kondamno|kondamniteco]] en sia [[hejmo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Manko de [[Trockij]] kiel [[gvidanto]] estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj [[Fideleco|fidelaj]] asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn [[simpatio]]jn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Gvidanto]]j de la [[Komunismo|komunistaj]] [[partio]]j ekster [[Rusio]] kun sia [[servileco]] antaŭ [[Stalin]] kaj [[Politburoo]] ne povas esti alkalkulataj al la veraj gvidantoj: ili estas kapablaj asistantoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Verŝajne kvalito de la [[ideo]]j ludas malgrandan [[rolo]]n en la gvidado de la [[Amaso|amasaj]] [[movado]]j. Gravas majesta [[gesto]], kompleta neglekto de la [[opinio]] de la aliaj, solula defio al la [[mondo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Sen intenca tordado de la [[fakto]]j la [[Amaso|amasa]] [[movado]] ne povas ekzisti.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[gvidanto]] devas esti praktikema kaj [[Realo|realisma]], sed paroli li devas per lingvaĵo de aŭguristo kaj [[idealisto]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[kredanto]], kiom ajn estus liaj agoj furiozaj kaj [[Perforto|perfortaj]], ĝenerale estas la [[homo]] [[Obeo|obeema]] kaj subiĝema. Novkonvertitaj [[kristano]]j, atakintaj la [[universitato]]n en [[Aleksandrio]] kaj [[Linĉado|linĉintaj]] tie [[profesoro]]jn, suspektitajn pri [[herezo]], estis obeemaj anoj de la unueca [[eklezio]]. [[Komunisto]] — aktiva partoprenanto de strataj tumultoj — estas servila ano de la [[partio]]. [[Japanio|Japanaj]] kaj [[Naziismo|naziaj]] arogantuloj kaj furiozuloj estis la plej disciplinemaj homoj, kiujn nur konis la [[mondo]]. Ĉe ni, en [[Usono]], dunganto ofte trovas en fanatikulo-[[rasisto]], inklina al amasa perforto, obeeman kaj kvietan [[laboristo]]n, en [[armeo]] tia homo estas speciale disciplinema [[soldato]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[malkontentulo]]j sekvas sian [[gvidanto]]n ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la [[promesita tero]], kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la [[deziro]]. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En pli aŭ malpli [[Libereco|libera]] [[socio]] la [[gvidanto]] povas deteni la [[potenco]]n super la [[popolo]] nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki [[kruelo]]n kaj [[perforto]]n. tie, kie la gvidanto povas postuli blindan [[obeo]]n kiel ekzemple en la [[Amaso|amasa]] [[movado]] — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas [[malkuraĝulo]]j kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Homo]]j de la [[penso]] malofte akorde laboras kune, dum inter la homoj de la afero facile kreiĝas kamaradeco… [[Komunismo|Komunisma]] komisaro en [[industrio]] havas verŝajne pli da simileco kun [[Kapitalismo|kapitalisma]] industriisto ol kun komunisma teoriisto. La vera [[internacionalo]] estas internacionalo de la homoj de la afero.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Efektive ŝajnas ke [[malkontento]] devenas plejparte de neebleco agi kaj ke plejaj malkontentuloj estas la [[homo]]j, kiuj laŭ siaj [[talento]]j kaj karaktero estas ideale kreitaj por agema [[vivo]], sed cirkonstancoj igas ilin pasigi senagan vivon. Kiel alie klarigi tiun ŝokan [[fakto]]n, ke [[lenino]]j, [[Trockij|trockoj]], [[Mussolini|mussolinoj]] kaj [[hitlero]]j, malŝparintaj plej bonan parton de siaj vivoj por senfina babilado en [[kafejo]]j kaj [[manifestacio]]j, subite montris sin kiel la plej kapablaj kaj insistaj agantoj de sia [[tempo]]?
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Konsciado]] de propraj mankoj igas la [[malkontentulo]]jn vidi en aliaj malbonvololemon kaj [[malhonesteco]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Severa ortodokseco estas rezulto de arda [[kredo]] kaj reciproka [[suspektemo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La sankta [[kredo]] de la kredanto — esti [[Atento|atentema]], tio estas [[Suspekto|suspektema]]. La homo kredanta devas ĉiam kaj ĉie serĉi [[sabotisto]]jn, [[spiono]]jn, [[perfidulo]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Kolektivismo|Kolektiva]] unueco estas ne rezulto de la frateca [[amo]] de la [[kredanto]]j unu al alia. La [[homo]] kredanta estas [[Fideleco|fidela]] al la unueca tuto — [[eklezio]], [[partio]], [[nacio]], sed ne al alia kredanto. La vera fideleco inter la homoj eblas nur en [[Libereco|libera]], eĉ relative libera [[socio]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …unuiĝo per si mem, sen manipuloj de la [[gvidantaro]], fortigas reakciojn de ĉiuj unuigaj elementoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …la [[homo]] [[Kredo|kredanta]], komplete unuiĝinta kun la unueca [[kolektivo]], jam estas ne [[Malkontento|malkontenta]] persono. Li trovis por si novan personecon kaj novan [[vivo]]n. Nun li estas unu el la elektitoj, subtentata kaj protektata de nevenkeblaj fortoj — li estas destinita heredi la teron.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Ekzaltiĝo]] — ekscitiĝo de la [[homo]] kredanta — venas ne el rezervoj de la fortoj kaj [[saĝo]], sed de la [[sento]] de [[liberiĝo]]: li estis liberigita de la sensenca pezo de la memstara [[ekzistado]]. “Ni, [[germanoj]], estas tiom [[Feliĉo|feliĉaj[[: ni estas liberaj je [[libereco]]”<ref>Citaĵo de la vortoj de juna [[nazio]] laŭ: E. E. R. Wylie. The Quest of Our Lives // Reader`s Digest. May 1948. p. 2.</ref>. [[Feliĉo]] tiu kaj [[kuraĝo]] venis el tio, ke li ĉesis esti si mem. Atakoj ne plu zorgigas lin. La forto de lia eltenemo, kiam li trafas la manojn de la senkompata [[malamiko]] aŭ alvizaĝas netolereblajn cirkonstancojn, superas eltenemon de la memstara persono. Sed tiu ĉi eltenemo dependas de viveco de la ligoj inter li kaj la [[kolektiv]]o.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Amaso|amasa]] [[movado]] kutime ne aperas ĝis ne estas diskreditigita, makulita la ekzistanta ordo. Diskreditigo tiu okazas ne aŭtomate, rezulte de krudaj [[eraro]]j kaj fiuzado de la [[potenculo]]j, sed ĝi estas rezulto de intenca [[laboro]] de la [[Malkontento|malkontentaj]] “[[homoj de la vorto]]”. Tie, kie la “homoj de la vorto” mankas aŭ kie ili ne montras malkontenton, la ekzistanta ordo, eĉ se malsukcesa kaj venenita de [[korupto]], povas longe konserviĝi ĝis ĝi detruiĝos kaj falos per si mem. Aliflanke, sendube valora kaj energia ordo povas esti faligita, se ĝi ne sukcesos ricevi [[fideleco]]n de eta malplimulto de la “homoj de la vorto”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Dum la ekzistanta ordo funkcias pli aŭ malpli normale, la [[amaso]]j plejparte restas [[Konservativismo|konservativemaj]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Diferenco inter la “[[homoj de la vorto]]”, [[fanatikulo]]j kaj “homoj de la [[ago]]” estas proksimuma… Tiaj homoj kiel [[Ghandi]] kaj [[Trockij]] estis unue “nepraktikaj homoj de la vorto”, sed poste montris esceptajn [[Administrado|administrajn]] kaj [[Militestro|armeestrajn]] [[talento]]jn. [[Mahomedo]] komencis kiel la “homo de la vorto”, kaj poste transformiĝis je la senbrida fanatikulo kaj fine montris sian mirindan praktikan [[intelekto]]n. La fanatikulo [[Lenin]] estis nekomparebla “homo de la vorto” kaj nekomparebla “homo de la ago”. Tiu ĉi klasifiko necesas por kompreno, ke grundo por la [[Amaso|amasa]] [[movado]] estas preparata plej bone de la “homoj de la vorto”. Kreskigado de la movado postulas karakteron kaj trajtojn de la fanatikulo, kaj stabiligado de la movado estas afero plejparte por praktikuloj, “homoj de la ago”.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En [[kariero]] de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “[[homo de la vorto]]” aperas momento, kiam estima aŭ paciga [[gesto]] fare de la [[potenculo]]j povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia [[vivo]] multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi [[oportunisto]]j kaj [[kortegano]]j. [[Jesuo]] mem eble ne edifus sian instruon se la [[fariseo]]j akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun [[estimo]]. Se [[Lutero]]n ĝustatempe oni farus [[episkopo]], tre verŝajnas ke tio malvarmigus ardon ankaŭ de Lutero kaj de la tuta [[Reformacio]]. La junan [[Karolo Markso|Karolon Markson]] verŝajne oni povus allogi al la flanko de [[Prusio]], se oni donus al li titolon kaj respondecan [[posteno]]n en la [[registaro]]; same pri [[Ferdinando Lasalo|Lasalo]], se li ricevus titolon kaj korteganan [[uniformo]]n. Sed aliflanke tuj post kiam la “homo de la vorto” formulos sian [[filozofio]]n kaj sian programon, li komencas defendi ilin pli firme kaj li mem iĝas malpli influebla de [[flatado]] kaj allogado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Iel ajn insiste ne prezentu sin la protestanta “[[homo]] de la [[vorto]]” kiel defendanton de la [[subpremito]]j kaj [[ofendito]]j, en [[realo]] li estas movata de la tute personaj motivoj (krom tre malmultaj esceptoj). Lia [[kompato]] al la aliaj devenas de lia persona [[malamo]] al la [[potenculo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tuj post la “[[homo de la vorto]]” ricevis [[agnosko]]n flanke de la [[potenculo]]j, li kutime trovas bombastajn [[argumento]]jn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. [[Lutero]], unue defiinta la regantan [[eklezio]]n kaj kunsente parolinta pri la “[[Malriĉeco|malriĉa]], sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun [[Germanio|germanaj]] princetoj, deklaris: “[[Dio]] preferus ekzistadon de la [[registaro]], eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la [[amaso]] diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. [[Richard Bourke|Bourke]], kiun aŭspiciis [[lordo]]j kaj [[aristokrato]]j, parolis pri la “porka [[plebaro]]” kaj rekomendis al la malriĉuloj “[[pacienco]]n, [[laboro]]n, [[ŝparemo]]n kaj [[religio]]n”. La dorlotitaj per [[gloro]] kaj [[flato]] “homoj de la vorto” en la [[Bolŝevismo|bolŝevisma]] [[Rusio]], kiel antaŭe en la [[Nazia Germanio]], ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj [[gvidanto]]j kaj ilia sekreta [[polico]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam ĉiuj fundamentoj de la [[potenco]] estas detruitaj, sed ĝi plu ekzistas, tio signifas ke la [[socio]] ne havas [[Edukado|edukitan]] tavolon aŭ inter la potenco kaj la “[[homoj de la vorto]]” formiĝis proksima unio.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Stabileco de la [[Ĉina imperio]], same kiel de la [[Antikva Egiptio]], klariĝas per proksima unio inter la reganta [[burokrataro]] kakj la [[sciencisto]]j. Estas interese, ke la [[Tajpinga ribelo]] — la sola serioza [[Amaso|amasa]] [[movado]] en [[Ĉinio]] en la imperia periodo — estis levita de juna sciencisto, kelkfoje malsukcesinta ĉe la ŝtata ekzameno pri la supera titolo de la mandareno. Longan [[ekzistado]]n la [[Romia imperio]] ŝuldas al proksima kunlaboro de la romiaj regantoj kun la [[Antikva Grekio|grekaj]] “homoj de la vorto”. La venkitaj grekoj sentis ke ili transdonis la [[leĝo]]jn kaj la [[civilizo]]n al siaj [[konkerinto]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Efektive la [[britoj]], regantoj de [[Hindio]], tute ne sciis kunvivi kun [[intelektularo]] de iu ajn lando, kaj speciale de Hindio. Ili estis la “[[homoj]] de la ago”, trasorbitaj de la konvinko pri la denaska [[supereco]] de la britoj. La [[hindo]]n-intelektulon ili plejparte malestimis — kaj kiel la “homon de la [[vorto]]” kaj kiel la hindon. [[Rajto]]n pri la agado en Hindio la [[anglo]]j penis rezervi por si. Ili ne instigis la hindojn iĝi [[inĝeniero]]j, [[agronomo]]j aŭ [[Tekniko|teknikistoj]]. La kreitaj de la angloj [[lernejo]]j produktadis nur “nepraktikajn” “homojn de la vorto” — kaj tiu ĉi sistemo, laŭ [[ironio]] de la [[sort]]o, anstataŭ garantii la britan dominadon, proksimigis ĝian finon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kaj ĉe la [[Bolŝevismo|bolŝevisma]], kaj ĉe la [[Naziismo|nazia]] reĝimoj haveblas fajna [[kompreno]] de graveco de la rilatoj inter la “[[homoj de la vorto]]” kaj la [[ŝtato]]. En la bolŝevisma [[Rusio]] [[verkisto]]j, [[pentristo]]j, [[sciencisto]]j ĝuas [[privilegio]]jn de la reganta tavolo. Ili ĉiuj estas superaj [[ŝtatoficisto]]j. Cetere ili devas sekvi la [[Partio|partian]] linion, sed tio estas nura [[disciplino]], al kiu subiĝas la tuta [[elito]]. Kio koncernas [[Hitlero]]n, do li havis diable realisman planon: ĉiujn sferojn de la [[scio]] fari [[monopolo]] de la elito, kiuj devos regi lian mondan [[imperio]]n; la restajn sennomajn [[amaso]]jn Hitlero planis teni duonedukitaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[Francio|francaj]] [[verkisto]]j de la [[18-a jarcento]] prezentas la plej trafan ekzemplon de pionireco de la [[intelektularo]] en la [[Amaso|amasa]] [[movado]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Veras ankaŭ ke ĉiuj [[Naciismo|naciismaj]] [[movado]]j, ekde la [[kulto]] de “[[Patrujo]]” en la [[Franca revolucio|revolucia Francio]], ĝis la lasta naciisma [[ribelo]] en [[Indonezio]], estis elpensitaj ne de la “[[homo]]j de la ago”, sed de [[Malkontento|malkontentaj]] [[intelektulo]]j. [[Generalo]]j, industriistoj, terposedantoj kaj [[komercisto]]j — tiuj, kiujn oni kutimas konsideri apogiloj de [[patriotismo]], efektive aliĝas al la movado poste, kiam ĝi jam evoluis. La plej granda streĉiĝo en komenca fazo de la movado konsistas en tio ke necesas konvinki kaj allogi al la flanko de la movado tiujn estontajn apogilojn de patriotismo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Rimarkindas ke batalema “[[homo de la vorto]]”, kiu “kvazaŭ mezuras profundecon de la falo de la ekzistanta ordo por montri ĝian malkapablon kaj [[maljustec]]on”, ofte preparas grundon por ne [[socio]] de liberpensemaj [[individuo]]j, sed por [[Kolektivismo|kolektivisma]] socio, kie plej aprezataj estas ekstrema unueco kaj blinda [[kredo]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La liberpensemo de la [[Renesanco]] estis antaŭulo de la nova [[fanatikismo]] — [[Reformacio]] kaj de la [[Kontraŭreformacio]]. [[Francoj]] de la [[Klerisma epoko]], senmaskigantaj la [[eklezio]]n kaj la [[krono]]n, edifantaj [[racio]]n kaj [[toleremo]]n, kaŭzis eksplodon de la [[Franca revolucio|revolucia]] kaj [[Nacio|nacia]] [[fanatikismo]], ne ĉesintan ĝis nun. [[Markso]] kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj [[religio]]n, [[naciismo]]n, [[Komerco|komercan]] pasion, enmondigis novan fanatikismon — [[socialismo]]n, [[komunismo]]n, [[Stalin]]-naciismon kaj strebon al la monda [[regado]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
La vera “homo de la vorto” mem povas trankvile vivi sen la kredo je absoluto. Li aprezas serĉadon de la [[vero]] ne malpli ol la veron mem. Li ĝuas lukton kaj konfrontiĝojn de la [[penso]]. Se li vortiumas iun [[filozofio]]n aŭ [[doktrino]]n, tio estas pli montrado de la [[intelekto]] kaj ekzercado pri [[dialektiko]] ol agadplano kaj dogmaro de la kredo… Jen kial [[Jesuo]] ne estis [[kristano]] kaj [[Markso]] — [[marksisto]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[amaso]]j ne bezonas [[libereco]]n de [[konscienco]], ili bezonas [[kredo]]n — blindan [[Aŭtoritato|aŭtoritatan]] kredon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[amaso]]j [[Ribelo|ribelas]] ne kontraŭ malvirteco de la malnova reĝimo, sed kontraŭ ĝia malkapablo forĝi el ili unuecan tuton.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Senpera rezulto de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] kutime kongruas kun tio, kion volas la [[Popolo|popolaj]] amasoj. Pri tio neniu trompas ilin.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = …tuj post kiam la [[movado]] stariĝas sur relojn, la [[potenco]] transiras je la manoj de tiuj, kiuj ne kredas je la [[persono]] kaj nek estimas ĝin. Tiuj [[homo]]j venkas ne tiom pro tio ke ilia [[malestimo]] de la homa persono faras ilin [[Krueleco|kruelaj]], kiom pro tio ke ilia esenco sufiĉe kongruas kun la ĉefa pasio de la amasoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam venis ĝusta momento, nur [[fanatikulo]] povas veki la vere [[Amaso|amasan]] [[movado]]n. Amasa [[malkontento]], kaŭzita de la batalemaj “[[homoj de la vorto]]”, sen fanatikulo restas nedirektita kaj povas transformiĝi nur je sensenca [[ribelo]], kiun facilas subpremi. Sen fanatikulo komencitaj [[reformo]]j, eĉ tre krutaj kaj rezolutaj, ne ŝanĝas malnovan vivstilon kaj ĉia [[ŝanĝo]] de la ŝtata [[potenco]] limiĝas je transiro de la [[regado]] de tiuj “homoj de la ago” al aliaj. Sen fanatikulo evidente efektive novaj iniciatoj ne eblas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam malnova ordo ekdisfalas, multaj el la kriemaj “[[homoj de la vorto]]”, kiuj delonge preĝis pri alveno de tiaj tagoj, malvigliĝas; la unuaj [[signo]]j de [[anarkio]] timigas ilin ĝismorte. Ili forgesas ĉion, kion ili paroladis pri la “kompatinda ordinara [[popolo]]” kaj kuras por peti helpon de la fortaj “[[homo]]j de la ago” — [[monarĥo]]j, [[generalo]]j, administrantoj, [[bankisto]]j, terposedantoj — ili kuras al tiuj, kuuj scias trakti la [[plebo]]jn, scias deteni la proksimiĝantan [[ĥaoso]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[fanatikulo]] estas tute alia [ol la “[[homoj de la vorto]]”]. [[Ĥaoso]] estas lia medio. Kiam la malnova ordo ekdisfalas, la fanatikulo brulkape sin ĵetas al la lukto por fini la malamatan [[nuntempo]]n. Bildo de la mondofino ravas lin. For [[reformo]]jn! Ĉio ekzistanta estas rubaĵo kaj kiun sencon havas reformado de ĉio ĉi. Sian strebon al [[anarĥio]] la fanatikulo klarigas per ŝajne sufiĉe kredinda aserto, ke neniu nova komenco eblas, ĝis surtere ekzistas malnova malordo. La timigitajn, ankoraŭ restintajn “homojn de la vorto” li forpuŝas flanken, kvankam plu laŭdegas iliajn [[doktrino]]jn kaj elbuŝigas iliajn [[slogano]]jn.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = De kie aperas la [[fanatikulo]]? plejparte el vicoj de la nekreemaj “[[homoj de la vorto]]”. La “homoj de la vorto” dividiĝas je du grupoj: tiuj kiuj trovas kontentiĝon je la krea [[laboro]] kaj tiuj kiuj ĝin ne trovas. La krea “homo de la vorto”, kiel ajn forte li kritiku kaj moku la ekzistantan ordon, fakte estas ligita al [[nuntempo]]. Li havas [[deziro]]n korekti, ne detruadi. Kiam la [[Amaso|amasa]] [[movado]] trafas liajn manojn, li igas ĝin pli milda. Planitaj de li [[reformo]]j estas malprofundaj kaj la [[vivo]] daŭras sen neatenditaj haltoj. Tia movado de la vivo eblas nur tiam kiam mankas anarĥiaj agoj de la amasoj, kiuj neimageblas, ĉar la malnova ordo cedas sen lukto aŭ pro tio, ke la “homoj de la vorto” unuiĝis kun la fortaj “homoj de la ago” en momento kiam minacis aperonta [[ĥaoso]]. Kiam ja lukto kontraŭ la malnova ordo akceptas kruelan kaj ĥaosan karakteron kaj la [[venko]] super ĝi povas okazi nur helpe de forta unuiĝo kaj [[sinofero]], tiam la krea “homo de la vorto” kutime estas forĵetata kaj la afero transiras en la manojn de la nekreaj “homoj de la vorto” — en la manojn de eternaj [[malsukcesinto]]j, fanatike neantaj nuntempon.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Hitlero]] provis okupiĝi pri [[pentrarto]] kaj [[arkitekturo]], [[Hoebbels]] provis [[dramo]]n, [[romano]]n, [[poezio]]n, [[Rosenberg]] — arkitekturon kaj [[filozofio]]n, [[Baldur von Shirach]] — poezion, [[Funk]] — [[muziko]]n, [[Schtreicher]] — pentrarton. “Preskaŭ ĉiuj estis [[malsukcesinto]]j, ne nur en la [[senco]] de kutima [[sukceso]], sed ankaŭ en la senco de propra [[Arto|arta]] pritakso”. Iliaj artaj kaj [[Literaturo|literaturaj]] [[ambicio]]j “komence estis pli profundaj ol iliaj [[Politiko|politikaj]] ambicioj: iliaj artaj ambicioj estis integra parto de ilia personeco”<ref>Citaĵo el: Peter Viereck. Metapolitics. 1941. p. 156, 170.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Eĉ pli, ĉar la vera “[[homo de la vorto]]” ne povas sincere kaj longe subpremadi siajn kritikajn kapablojn, li senevite estas konsiderata [[herezulo]]. Do se la krea “homo de la vorto” ne sufokos la novnaskitan [[movado]]n en la alianco kun la “homoj de la ago” aŭ se li mem ne [[morto]]s ĝustatempe, do li verŝajne finos en soleco aŭ sub kugloj ĉe muro.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Por evoluo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] la [[fanatikulo]] estas danĝera pro tio, ke li ne povas halti…. Li plu strebas al ekstremoj. Do laŭvorte sekvan tagon por la [[venko]] plejparto de la amasaj movadoj ekkverelas. Pasio, hieraŭ trovinta eliron en la senkompromisa lukto kontraŭ ekstera [[malamiko]], ekmontriĝas en ardaj disputoj kaj frakcia lukto. Ellaboriĝis kutimo [[Malamo|malami]] kaj kiam ne plu haveblas submane detruendaj malamikoj la fanatikuloj direktas sian [[furiozo]]n kontraŭ la aliaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Nur apero de la prakitka “homo de la ago” povas savi atingojn de la [[movado]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La vojon al la [[Amaso|amasa]] [[movado]] kreas la “[[homoj de la vorto]]”, realigas la movadon la [[fanatikulo]]j, stabiligas la “homoj de la ago”. Por la movado estas bone kaj verŝajne eĉ necese por ĝia daŭrigo ke tiujn ĉi [[rolo]]jn plenumu malsamaj [[homo]]j — unu post alia, laŭorde. Kiam okazas, ke la movadon ekde ĝia koncipo ĝis maturiĝo gvidas la sama homo aŭ la samaj homoj (aŭ homoj de la sama tipo), do la movado kutime [[Fiasko|fiaskas]]. La [[Faŝismo|faŝisma]] kaj [[Naziismo|nazia]] movadoj ne havis sinsekvajn ŝanĝojn en la gvidantaro kaj ambaŭ finiĝis per katastrofo. Fanatikismo de [[Hitlero]], lia malkapablo halti, malkapablo al la rolo de la praktika “homo de la ago” pereigis la movadon. Se Hitlero mortus meze de la [[1930-aj jaroj]] la movadon sendube ekgvidus “homo de la ago” simila al [[Hering]] kaj ĝi postvivus.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Trockij]] estis la brila “[[homo de la vorto]]” — vanta, brila [[individuisto]] ĝis medolo. Katastrofa falo de la [[Rusia imperio]] kaj pova volo de [[Lenin]] venigis Trockij-on al tendaro de [[fanatikulo]]j. Dum la [[Rusia enlanda milito|enlanda milito]] li montris neordinarajn talentojn de la organizanto kaj [[militestro]]. Sed kiam fine de la enlanda milito streĉiĝo malkreskis, Trockij denove iĝis la “homo de la vorto” — sen [[kruelo]], sen [[suspektemo]], kalkulanta pri la vorto, ne pri la kruda forto, kaj li ebligis al la ruza fanatikulo [[Stalin]] forigi sin.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [[Stalin]] mem estis kombinaĵo de [[fanatikulo]] kaj la “[[homo]] de la ago” kun dominado de la trajtoj de fanatikulo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj [[gvidanto]]j kiel [[Linkoln]], [[Ghandi]], eĉ kiel [[F. D. Rooswelt]], [[Churchill]], [[Neru]]: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj [[malsato]]n, kaj [[timo]]n de la [[homo]]j, sed diference de [[Hitlero]] kaj [[Stalin]] aŭ eĉ diference de [[Lutero]] kaj [[Kalvino]] ili ne cedis al la [[tento]] uzi la [[animo]]jn de la [[malkontentulo]]j por [[konstruado]] de la nova [[mondo]]. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la [[kredo]] je la [[homaro]] — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan [[digno]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La vera “[[homo]] de la ago” strebas al ne renovigo de la [[mondo]], sed al [[posedo]] de ĝi.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kun apero sur [[scenejo]] de la “[[homo]] de la ago” eksploda forto de la [[movado]] balzamiĝas kaj fiksiĝas per sanktaj [[regulo]]j. La [[Religio|religia]] movado kristaliĝas kaj ŝtoniĝas en la [[Eklezio|eklezia]] [[ĥierarĥio]] kaj [[rito]]j; la [[Revolucio|revolucia]] — en organoj de atenta gardado kaj administracio; la [[Naciismo|naciisma]] — en [[Registaro|registaraj]] kaj [[Patriotismo|patriotismaj]] institucioj. Establado de la eklezio signifas finon de la edifa [[spirito]]; organoj de la venkinta revolucio likvidas revolucian spiriton kaj revolucian metodon; registaraj institucioj finas la [[Ŝovinismo|ŝovinisman]] batalemon. La institucioj frostigas la formojn por unueca agado.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Metodo de la konvinkado ankaŭ estas nefidinda. Do la “[[homo]] de la ago” venas al konkludo, ke sin apogi necesas ĉefe sur devigadon kaj severan [[disciplino]]n. Li opinias ke aserto “ĉiuj homoj estas [[malkuraĝulo]]j” estas pli konvena ol “ĉiuj homoj estas [[stultulo]]j”… La vera “homo de la ago” estas ne homo de la [[kredo]], sed homo de la [[leĝo]]. Tamen li adoras grandegajn atingojn de la senpera kredo en la komenca periodo de la [[movado]] kiam kvazaŭ el nenio enmondiĝis povega ilo de la [[potenco]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la [[espero]]j kaj lukto de la frua periodo de la [[movado]]. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la [[amiko]]j kaj [[malamiko]]j. Li eĉ sin turnas al [[pasinteco]] kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta [[diktaturo]] estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la [[potenco]]. [[Bizancismo]] en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la [[deziro]] atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Sub gvidado de la “[[homo]] de la ago” la [[Amaso|amasa]] [[movado]] ĉesas esti azilejo de [[agonio]] kaj pezeco de individua [[ekzistado]] kaj iĝas rimedo por plenumado de streboj de [[ambiciulo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = [pri la fina fazo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]]] Koncerne la [[malkontentulo]]jn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ [[nuntempo]], sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin [[Pacienco|paciencaj]] kaj [[Obeemo|obeemaj]]. La movado proponas al la malkontentuloj [[espero]]n pri fora [[estonteco]], [[revo]]n-[[fantomo]]n. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la [[potenco]] por [[prosperulo]]j unuflanke kaj je [[opiumo]] por la [[popolo]] aliflanke.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[movado]] ne povas esti bonkora, ia ajn estu ĝia [[kredo]], ia ajn estu [[celo]] de la movado, se ĝia aktiva fazo daŭras tro longe, speciale se ĝi daŭras ankaŭ post kiam la movado komplete ekhavis la [[potenco]]n.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam aktiva fazo de la [[movado]] estas ne tro longa kaj dum ĝi ne okazis tro grandaj sangoverŝadoj kaj [[detruado]]j, ĝia fino, speciale se neatendita, ofte [[Liberigo|liberigas]] la fortojn por krea eksplodo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Aktiva fazo de la [[movado]] per si mem estas senfrukta.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La [[fanatikulo]] estas konvinkita, ke li [[Scio|scias]] ĉion, do li ne kapablas pri la nova. Lia mondkoncepto baziĝas sur konvinko, ke la [[vivo]] kaj [[universo]] reduktiĝas je simpla formulo, kiun li konas.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Tie, kie unueco kaj [[sinofero]] necesas por normala funkciado de la [[socio]], ĉiutaga [[vivo]] verŝajne estos “[[Religio|religiita]]” (ordinaraj aferoj estos transformitaj je la “sankta afero”) aŭ [[Milito|militigita]].
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Por la [[Okcidento]] verŝajne estus tre bone, se kreado de la ekstremaj [[Socio|socialaj]] eksperimentoj estus komplete taskigita al etaj [[ŝtato]]j kun homogena [[Kulturo|kultura]] loĝantaro.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = En la [[okulo]]j de la [[homo]] [[Kredo|kredanta]], homoj ekster la “sankta afero” ne havas firman [[karaktero]]n kaj pro tio povas esti facila [[predo]] de la kredantoj. Aliflanke, la kredantoj de ĉiuj tipoj, kvankam morte [[Malamo|malamas]] unu la alian kaj pretas alkroĉiĝi je la gorĝo unu al alia, agnoskas forton unu de alia kaj sentas reciprokan sinceran [[estimo]]n. [[Hitlero]] konsideris la [[bolŝevisto]]jn egalaj al si kaj ordinis la eksajn [[komunisto]]jn tuj anigi al la [[Naziismo|nazia]] [[partio]]. [[Stalin]] siavice konsideris la naziojn kaj [[japanoj]]n la solaj estiminduloj. Eĉ la [[Religio|religiaj]] [[fanatikulo]]j kaj la batalemaj [[ateisto]]j traktas unu la alian kun estimo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Kiam [[nacio]] ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia [[kuraĝo]] falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam [[deziro]]j de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla [[idealo]] de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la [[Usono|usonan]] nacion kiel sufiĉe kuraĝan. [[Anglio|Angla]] idealo de terposedanto kaj la [[Francio|franca]] — de [[Rento|rentulo]] — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de [[energio]]j de ambaŭ nacioj. En Usono, [[Rusio]] kaj [[Germanio]] idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = La vera [[Popolo|popola]] [[ribelo]] ofte estas fortiga, renoviga kaj unuiga rimedo.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = Ĉar en leviĝo de la [[Amaso|amasa]] [[movado]] decidan [[rolo]]n kutime ludas “[[homoj de la vorto]]”, do evidente edukita malplimulto necesas por subtenado de [[energio]] en la [[Socio|socia]] organismo. Kompreneble ne indas ke la “homoj de la vorto” estu proksimaj aliancanoj de la [[potenculo]]j.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
|teksto = J. B. S. Haldane konsideras [[fanatikismo]]n unu el kvar plej gravaj inventoj dum la periodo inter la 3000-a jaro a. K. kaj la 1400-a jaro p. K. Tio estas [[judo]]-[[Kristanismo|kristana]] invento. Kaj ŝajnas strange ke, ricevinte [[Psiko|psikan]] [[malsano]]n, la [[mondo]] akiris ankaŭ sorĉan instrumenton por resurektado el la mortaj de tutaj [[socio]]j kaj [[nacio]]j<ref>Referenco al: J. B. S. Haldane. The Ineqaulity of Man. 1938. p. 49.</ref>.
|aŭtoro =
|verko = La fidelavera kredanto [1951]
|origina teksto =
}}
5 109

redaktoj