Revolucio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 46:
{{Citaĵo
|teksto = [[Reganto]]j provokas revolucion. Certe nekonscie. Sed por la fino iliaj [[vivo]]stilo kaj maniero de [[regado]] estos [[provoko]]. Tio sekvos, kiam inter la moŝtuloj kreskos la sento de senpuneco. Ĉio estas permesata, ni rajtas pri ĉio. Ho, kia iluzio, tamen ne senigita je racia bazo. Efektive dum kelka tempo okazas tiel, kvazaŭ ili rajtus je ĉio. [[Skandalo]] post skandalo, kaj [[maljustaĵo]] post malĵustaĉo ne estas punitaj. La [[popolo]] silentas, eltenas ĉion pacience kaj gardas sin. Kaj samtempe ĝi faras detalan kalkulon pri la maljustaĵoj kaj en iu momento preparos sian konkludon. Ĝuste la elekto de tiu momento formas la plej grandan [[sekreto]]n de la [[historio]]. Kial ĝi venis en tiu ĉi tago, kaj ne alian fojon? Kial ĝin malbridis tiu ĉi [[evento]], kaj ne alia? Hieraŭ la [[reganto]]j aranĝis pli malbonajn ekscesojn, sed reagis neniu. Kion mi faris — demandas la surprizita monarko — ke subite ili furioziĝis? Jes, li faris: li rompis [[pacienco]]n de la [[nacio]]. Sed kie estas la limo de ĝia pacienco, kiamaniere difini ĝin? Ĉiuokaze la respondo estos alia, se eblas fiksi ion ajn. Certe oni scias nur ke la regantoj, kiuj akceptas la ekziston de tia limo kaj kapablas respekti ĝin, povas esperi je longa regado. Sed ne estas multe da tiaj regantoj.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj [[libro]]j pri ĉiuj revolucioj komenciĝas per la ĉapitro, kie oni skribas pri la putranta regado, kiu disfalis, aŭ pri mizerego kaj suferado de la [[popolo]]. Kaj ili devus ja komenciĝi per la ĉapitro ligita kun [[psikologio]] — ke tiu persekutata, angoranta [[homo]] subite rompis timegon, kaj ĝi ne plu teruros lin. Devus esti priskribita la nekutima procezo, kiu okazas en unu momento, kiel [[ŝoko]], kiel purigo. Homon forlasas timo, li sentas sin libera. Sen tio eksplodus neniu revolucio.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho