Revolucio: Malsamoj inter versioj

5 847 bitokojn aldonis ,  antaŭ 1 monato
sen resumo de redaktoj
}}
'''Revolucio''' estas subita, ordinare per eksterleĝaj rimedoj plenumata ŝanĝo, kiun pli-malpli granda nombro da samcelanoj okazigas en la politika reĝimo de lando aŭ en la registara personaro.
 
{{Citaĵo
|teksto = Kutime la kaŭzojn de revolucio oni serĉas en objektivaj cirkonstancoj — ĝenerala [[Mizero|mizerego]], subpremado, ŝokaj [[fraŭdo]]j. Sed tiu ĉi [[opinio]], kvankam ĝusta, estas unuflanka. Ĉar tiaj cirkonstancoj ekzistas en cent landoj, kaj revolucioj tamen eksplodas malofte. Necesas la [[konscio]] pri mizerego kaj la konscio pri subpremado, la konvinko, ke la mizerego kaj subpremado ne formas naturan ordon de lʼ [[mondo]]. Interese, ke ĉi-rilate la [[sperto]] mem, eĉ se plej doloriga, ne estos sufiĉa. Oni bezonas [[vorto]]n, klarigan penson. Tial pli forte ol [[bombo]] kaj [[ponardo]] ĉiujn [[diktatoro]]jn timigas la vortoj, super kiuj ili ne regas, la vortoj migrantaj kaŝe, ribele, la vortoj ne vestitaj per paradaj [[uniformo]]j, nek markitaj per oficiala stampo. Sed okazas, ke ankaŭ tiuj vortoj en uniformo kaj kun stampaĵo eksplodigas revolucion.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni devas tamen diferencigi inter revolucio de [[ribelo]], perforta reĝimo-ŝanĝo kaj [[atenco]] en [[palaco]]. Atencon kaj ribelon oni povas aranĝi, revolucion — neniam. Ĝia eksplodo, la horo de la eksplodo surprizas ĉiujn, eĉ tiujn, kiuj strebis al ĝi. Ili staras konsternitaj antaŭ [[furiozo]], subite aperinta kaj detruanta ĉion. Ĝi detruas tiel sovaĝe, ke fine ĝi povas detrui ankaŭ la [[slogano]]jn, kiuj nutras ĝin.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Trompa estas la [[opinio]], ke [[popolo]]j, maljuste traktitaj de la [[historio]] (kaj estas plej multe da tiaj popoloj), senĉese vivas kun la penso pri revolucio, ke ili vidas en ĝi la plej simplan solvon. Ĉiu revolucio estas [[dramo]], kaj [[homo]] instinkte evitas dramajn situaciojn. Eĉ se li ektrovos sin en tia situacio, li febre serĉegos eliron el ĝi, li deziros [[kvieto]]n, kaj plej ofte — ĉiutagan [[vivo]]n. Do, la revolucioj neniam daŭras longe. Ili estas la plej lasta batalilo, kaj popolo decidas kapti ĝin, ĉar longa sperto instruadis la homojn, ke oni lasis al ili neniun alian solvon. Ĉiuj aliaj provoj finiĝis per [[malvenko]], ĉiuj aliaj rimedoj estis vanaj.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiun revolucion antaŭas ĝenerala elĉerpiĝo kaj lige kun tio — vekita [[Agreso|agresemo]]. Regantoj malŝatas tian [[nacio]]n, kiu [[Kolero|kolerigas]], kaj nacio malŝatas tiajn regantojn, kiuj [[Malamo|malamas]]. Regantoj disipis tutan [[konfido]]n, havas malplenajn [[mano]]jn, nacio perdis la restaĵon de [[pacienco]] kaj kunpremas siajn manojn en pugnojn. Aperas la etoso de streĉo, kaj ankaŭ pli kaj pli sufoka ardo. Ni cedas al la [[psikozo]] de [[teruro]]. Baldaŭ okazos malstreĉiĝo. Ni sentas tion.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Koncerne teknikon de [[batalo]], la [[historio]] konas du specojn de revolucio. Unu — ataka revolucio, la alia — revolucio sieĝa. Pri la [[sorto]] de ataka revolucio, pri ĝia [[sukceso]], decidas la profundo de la unua sturmo. Ataki kaj okupi — se eble — la plej vastan spacon! Tio gravas, ĉar tia revolucio – kiel plej impeta — samtempe estas plej supraĵa. La [[malamiko]]j estos disbatitaj, sed cedante ili konservis parton de siaj [[forto]]j. Ili kontraŭatakos, devigos la venkintojn retiriĝi. Do, ju pli profunda — la unua sturmo, des pli vasta spaco, malgraŭ tiu retiriĝo, estos savebla. Do, en ataka revolucio la unua etapo estas plej radikala. Poste la sekvo estas malrapida, sed nehaltigebla reveno al tiu punkto, en kiu ambaŭ potencoj — ribelema kaj konservema – atingos la finan kompromison. Alie okazas dum sieĝa revolucio: ĉi tie la unua sturmo kutime estas malforta, kun peno oni imagas, ke ĝi aŭguras kataklismon. Sed jam baldaŭ la eventoj okazos haste kaj estos dramplenaj. Aliĝos pli kaj pli multe da homoj. La muroj, post kiuj sin kaŝas la regantoj, iom post iom disfalas kaj krevas. Pri la sukceso de sieĝa revolucio decidas la malcedemo de la ribeluloj. Iliaj volforto kaj persisto. Ankoraŭ unu [[tago]]n! Ankoraŭ unu fortostreĉon! Finfine ĉiuj [[pordego]]j estos rompitaj. La popol[[amaso]] enkuregos kaj festos sian [[triumfo]]n.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Reganto]]j provokas revolucion. Certe nekonscie. Sed por la fino iliaj [[vivo]]stilo kaj maniero de [[regado]] estos [[provoko]]. Tio sekvos, kiam inter la moŝtuloj kreskos la sento de senpuneco. Ĉio estas permesata, ni rajtas pri ĉio. Ho, kia iluzio, tamen ne senigita je racia bazo. Efektive dum kelka tempo okazas tiel, kvazaŭ ili rajtus je ĉio. [[Skandalo]] post skandalo, kaj [[maljustaĵo]] post malĵustaĉo ne estas punitaj. La [[popolo]] silentas, eltenas ĉion pacience kaj gardas sin. Kaj samtempe ĝi faras detalan kalkulon pri la maljustaĵoj kaj en iu momento preparos sian konkludon. Ĝuste la elekto de tiu momento formas la plej grandan [[sekreto]]n de la [[historio]]. Kial ĝi venis en tiu ĉi tago, kaj ne alian fojon? Kial ĝin malbridis tiu ĉi [[evento]], kaj ne alia? Hieraŭ la [[reganto]]j aranĝis pli malbonajn ekscesojn, sed reagis neniu. Kion mi faris — demandas la surprizita monarko — ke subite ili furioziĝis? Jes, li faris: li rompis [[pacienco]]n de la [[nacio]]. Sed kie estas la limo de ĝia pacienco, kiamaniere difini ĝin? Ĉiuokaze la respondo estos alia, se eblas fiksi ion ajn. Certe oni scias nur ke la regantoj, kiuj akceptas la ekziston de tia limo kaj kapablas respekti ĝin, povas esperi je longa regado. Sed ne estas multe da tiaj regantoj.
|aŭtoro = [[Ryszard Kapuściński]]
|verko = La ŝahinŝaho
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
5 109

redaktoj