Politiko: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
}}
'''Politiko''' estas arto de [[regado]] de [[socio]].
 
{{Citaĵo
|teksto = Almenaŭ ekde la [[tempo]] de la Granda [[Franca revolucio de 1789|Franca Revolucio]], la politiko kaj la [[Socio|sociala]] prezentiĝas kiel io nedisigebla, kiel konstelacioj-ĝemeloj, iel aŭ tiel troviĝantaj en la altirkampo de la [[ekonomio]]. Tiu ĉi ilia proksima interligo riveliĝas ankaŭ en nia tempo, cetere sufiĉe specife — je samtempeco de ilia subiro.</br>
Unue en la epoko de la [[Renesanco]], kiam ĝi aperas, kiam subite eliras el la sfero de la [[Religio|religia]] kaj [[Eklezio|eklezia]] por anonci sin per la voĉo de [[Makiavelo]], la politiko estas nura pura [[ludo]] de la [[signo]]j, pura [[strategio]], ne ŝarĝanta sin per iu ajn [[Socio|sociala]] aŭ [[Historio|historia]] “[[vero]]”, sed kontraŭe ludanta je ties manko…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Cinikismo]] kaj [[Moralo|senmoraleco]] de la [[Makiavelo|makiavela]] politiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je [[Libero|libera]] traktado de la celoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: [[popolo]], [[volo]] de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj [[signo]]j, sed [[senco]]j: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi [[realo]]n, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj [[Respondeco|respondecu]] al la [[Socio|sociala]] idealo de la ĝusta reprezentado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fino de la politiko, de ĝia propra [[energio]], komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de [[marksismo]]. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la [[Socio|sociala]] kaj [[Ekonomio|ekonomia]], kaj la politika restas nur kiel spegulo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malaperas la [[Socio|sociala]] signato — dissolviĝas ankaŭ dependa de ĝi politika signato. La sola restinta referento estas la referento de la “silentema [[amaso]]”.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed la silentema plimulto (kio estas la [[amaso]]j) estas ŝajna referento. Tio ne signifas, ke ĝi ne povas havi iun ajn reprezentaĵon. La amasoj jam ne esprimas sin — oni sondas ilin. Ili ne reflektas — oni testas ilin. Politika referento cedis lokon al referendumo (organizanto de la konstanta, neniam ĉesanta referendumo estas amaskomunikiloj).
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …efektive la politika jam delonge transformiĝis je nura spektaklo, kiu estas ludata antaŭ la filistro. La [[spektaklo]], perceptata kiel [[Sporto|duonsporta]]-[[Ludo|duonluda]] amuzaĵo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[popolo]] iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la politika sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia [[filmo]]. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia [[opinio]], pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj [[Gazeto|gazetaj]] publikaĵoj de la sondado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post kiam la politika malaperis, diluiĝis en la [[Socio|sociala]], la sociala mem komencas esti absorbata de la [[Ekonomio|ekonomia]]….
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[ostaĝigo]] haveblas nek [[mesaĝo]], nek [[senco]], nek politika laŭceleco. Tio estas [[evento]] sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de [[revolucio]], nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj [[terorismo]] per si mem estas nura giganta specefekto.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekde la [[18-a jarcento]] la politika scenejo [[Moralo|moraliĝas]] kaj iĝas serioza… Tio estas fino de la [[estetiko]], komenco de la [[etiko]] en la politiko…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …iuj politikistoj komprenas ke la [[potenco]] estas ne rajto unuflanke [[Manipulado de la amasoj|manipuli]] la [[volo]]n de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la [[vero]], estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas [[sango]]n aŭ iĝas ridindaĵo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se aliri la [[Opinio|opinisondadojn]] de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel [[spektaklo]] de la [[informo]] (la informo estas kiel la [[revolucio]]: la [[popolo]] postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la politiko kaj la politika klaso.</br>
Senintenca [[humuro]] de la opinisondadoj (kaj malica [[ĝojo]], kiun ni sentas pro tiu “[[Scienco|scienca]]”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj [[homo]]j, kiu bezonas opinisondadojn por fari [[decido]]jn, ĉe kiuj testado anstataŭas [[strategio]]n?
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La fatalaj strategioj [1983]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[ideo]] de la [[progreso]] malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la [[riĉeco]], kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn [[ludo]]jn, restante kaŝe tute [[Indiferenteco|indiferentaj]] al siaj vetoj. Pri la [[televido]] oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la [[homaro]] tute malaperus.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj… tiel la [[sekso]] nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la politiko ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: [[ekonomio]]n, [[scienco]]n, [[arto]]n, [[sporto]]n… Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en [[komerco]], en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Leĝo]], kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas [[Sekseco|sekseca]], ĉio politika, ĉio [[Estetiko|estetika]]. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde [[Majo de 1968 (Francio)|1968]]: kaj ĉiutaga [[vivo]], kaj [[frenezo]], kaj [[lingvo]], kaj [[amaskomunikilo]]j, kaj [[deziro]]j akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de [[Libereco|liberigo]] kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas [[objekto]] de deziro: [[potenco]], [[scio]]j — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa [[stereotipo]] penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je [[spektaklo]], sekso — je [[reklamo]] kaj [[pornografio]], agado — je tio, kion oni kutimas nomi [[kulturo]], speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La glorata [[movado]] de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj [[valoro]]j, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la [[Estetiko|estetika]], la [[Sekso|seksa]] kaj la politika difinado de la aferoj.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sendube se la [[kapitalo]] evoluus laŭe al sia kontraŭdira [[logiko]], ĝi estus neniigita de la [[proletaro]]. Analizo de [[Markso]] restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel [[Hazardo|hazarda]], cirkula kaj [[Ekstazo|ekstaza]] formo, kaj samtempe reprezenti la tutan [[mondo]]n en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua riveliĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la [[krizo de la 1929-a jaro]]; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[orgio]] venas [[tempo]] de [[maskerado]]… ne nur la [[Sekso|seksa]], sed ankaŭ la politika [[kulturo]] transiris al la flanko de la maskerado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la fino de la [[orgio]] la [[liberiĝo]] starigis la tutan [[mondo]]n antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj [[Genro|genra]] [[identeco]]j, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la [[signo]]j kaj multnombrecon de la [[deziro]]j. Nome tiel ni iĝis la [[Sekso|transseksuloj]]. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = La travidebleco de malbono [1990]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo