Besto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
| dosieronomo = Besto
| vikipediokoloro = Bestoj
| komunejodosiero = Animal_diversity.png
| vikivortarovikipedio = Besto
| komunejo =
| komunejokat = Animalia
| vikivortaro = besto
| vikinovaĵoj = Kategorio:Bestoj
}}
'''Besto''' estas ĉiu animalo escepte de [[homo]].
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la bestoj memorigas specifaĵojn de manipulado de la [[homo]]j — de eksperimentoj ĝis rapidigo de [[tempo]]j de la [[Industrio|industria]] bredado.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la bestoj ricevis sian statuson de senhomeco nur dum progresado de la [[Racio|racieco]] kaj [[humanismo]]. [[Logiko]] paralela al logiko de [[rasismo]]. La “regno” de la bestoj ekzistas nur ĉar ekzistas la [[Homo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …abismo, disdividanta nin, iĝis sekvo de hejmigado de sovaĝaj bestoj, same kiel vera [[rasismo]] iĝis sekvo de enkonduko de [[sklaveco]].
Iam al la bestoj estis propra eĉ pli sankta, pli [[Dio|dia]] karaktero ol al la [[homo]]j. En praaj [[socio]]j mankas eĉ la “regno” de la homoj, kaj longan [[tempo]]n la ordo de la bestoj restis la ordo de referenco. Nur la besto meritas esti oferita kiel dio, kaj nur poste, en malsuprenira ordo, iras la homofero.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Struktura opozicio — la [[Diablo|diabla]], ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la [[Homo|Homa]], kiu forĵetas la bestojn en la Nehoman — kaj la ciklo estas [[Simbolo|simbola]]: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo…
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiel aŭ aliel, sed al la bestoj ĉiam estis propra ĝis nuntempo [[Dio|dia]] aŭ ofereca nobleco, kies priskribojn ni trovas en ĉiuj [[mitologio]]j.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La vojo, kiun trairis la bestoj de la [[Dio|dia]] [[ofero]] ĝis [[Hundo|hunda]] tombejo, super kiu fluas kvieta [[muziko]], de sankta defio ĝis [[Ekologio|ekologia]] [[sentimentaleco]], multon parolas pri vulgarigo de statuso de la [[homo]] mem — kaj tio plian fojon konfirmas neatenditan interligon inter ni kaj la bestoj.</br>
Nome nia sentimentaleco rilate al la bestoj estas ĝusta [[signo]] de nia disdegno al ili. Ĝi estas proporcia al tiu disdegno… La sentimentaleco estas nura senfine degenerinta formo de [[krueleco]], [[Rasismo|rasisma]] kompato, ni bezonas humiligi la bestojn por elvoki sentimentalecon rilate ilin.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Efektive la vojo, kiun trairis la bestoj, ne diferenciĝas de la vojo de la [[frenezulo]]j aŭ [[infano]]j, [[sekso]] aŭ [[Nigrulo|negritjudo]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed la bestoj — ili plu ne parolas. En la [[mondo]] de ĉiam kreskanta “[[parolado]]”, en la mondo de devigita konfesado kaj klarigado nur ili konservas [[silento]]n kaj pro tio ŝajnas al ni, ke ili retropaŝis malproksimen de ni, trans horizonton de la [[vero]]. Sed tio estas tio, kio proksimigas nin al ili.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Vagado de la bestoj estas [[mito]] kaj nuntempa imago pri [[nekonscio]] kaj [[deziro]] de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis [[Teritorio|malteritoriigitaj]].
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni projekcias kiel [[Idealo|idealan]] sovaĝan staton ([[naturo]], [[deziro]], besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de [[Teritorio|malteritoriigado]], kiu estas skemo de la [[Ekonomio|ekonomia]] sistemo kaj [[kapitalo]]. [[Libereco]]n eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nek la bestoj, nek la [[sovaĝulo]]j konas la “[[naturo]]n” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn ''[[teritorio]]jn'', spacon de nesuperebla interago.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Nekonscio]] estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. [[Teritorio]] estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la [[subjekto]]. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo besta kaj [[Planto|planta]], ciklo de [[bono]] kaj [[abundo]], ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo [[Virino|virina]] kaj [[Rito|rita]] — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la [[morto]]n, ĉar ĉio spertas [[metamorfozo]]jn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.</br>
Ĉe la bestoj mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la [[homo]]j nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas [[nostalgio]]n pri ĝi.
|aŭtoro = [[Jean Baudrillard]]
|verko = Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
|origina teksto =
}}