Jean Baudrillard: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 10:
}}
'''Jean Baudrillard''' (1929-2007) estas la fama [[Francio|franca]] [[Filozofio|filozofo]].
 
== En la ombro de la silentema plejmulto [1982] ==
{{Citaĵo
|teksto = [[Amaso]] estas tio, kio restas kiam la [[Socio|sociala]] estas forgesita definitive.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[dio]]] La [[amaso]]j ekkonsideris nur lian imagon, sed tute ne la [[Ideo]]n. Ili neniam estis tuŝitaj nek la Dia Ideo, kiu restas prizorgata de la klerikoj, nek de la problemoj de [[peko]] kaj persona saviĝo. Tio kio allogis ilin, estas magia [[spektaklo]] de [[martiro]]j kaj [[sanktulo]]j, miraklaj spektakloj de la lasta juĝo kaj dancoj de la [[morto]], estas [[miraklo]]j, estas [[Eklezio|ekleziaj]] teatrecaj prezentaĵoj kaj ceremonioj, estas imanenteco de la rita malgraŭ la transcenda Ideo. Ili estis [[paganoj]] — ili, fidelaj al si, restis tiaj, neniel zorgigitaj de la pensoj pri la Supera Instanco kaj kontentiĝintaj pri [[ikono]]j, [[superstiĉo]]j kaj [[diablo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Dio|Dia]] Regno por la [[amaso]]j ĉiam jam ekzistis antaŭe ĉi tie, surtere — en la [[Paganismo|pagana]] imanenteco de la [[ikono]]j, en [[spektaklo]], kiun faris el ĝi la [[eklezio]]. Neimagebla forkliniĝo de la esenco de la [[Religio|religia]]. La amasoj diluis la religion en travivado de [[miraklo]]j kaj prezentaĵoj — tio estas ilia sola religia sperto.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[Racio|racia]] [[komunikado]] kaj la [[amaso]]j estas nekunigeblaj… La amasoj estas tiuj, kiuj estas blindigitaj de la [[ludo]] de [[simbolo]]j kaj sklavigitaj de [[stereotipo]]j, tiuj kiuj akceptos ion ajn nur se ĝi estos [[Spektaklo|spektakla]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ni povas esti perantoj de la [[senco]] nur de [[tempo]] al tempo — ja esence ni formas veran [[amaso]]n, kiu grandan parton de la tempo troviĝas en la stato de nekontrolebla [[timo]] aŭ malklara [[anksio]]…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …indiferenteco de la [[amaso]]j apartenas al ilia esenco, tio estas ilia sola praktiko, kaj paroli pri iu alia, vera, do ankaŭ priplori tion, kion la amasoj kvazaŭ perdis, ne havas [[senco]]n.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Almenaŭ ekde la [[tempo]] de la Granda [[Franca Revolucio]], la [[politiko]] kaj la [[Socio|sociala]] prezentiĝas kiel io nedisigebla, kiel konstelacioj-ĝemeloj, iel aŭ tiel troviĝantaj en la altirkampo de la [[ekonomio]]. Tiu ĉi ilia proksima interligo riveliĝas ankaŭ en nia tempo, cetere sufiĉe specife — je samtempeco de ilia subiro.
Unue en la epoko de la [[Renesanco]], kiam ĝi aperas, kiam subite eliras el la sfero de la [[Religio|religia]] kaj [[Eklezio|eklezia]] por anonci sin per la voĉo de [[Makiavelo]], la politiko estas nura pura [[ludo]] de la [[signo]]j, pura [[strategio]], ne ŝarĝanta sin per iu ajn [[Socio|sociala]] aŭ historia “[[vero]]”, sed kontraŭe ludanta je ties manko…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Cinikismo]] kaj [[Moralo|senmoraleco]] de la [[Makiavelo|makiavela]] [[politiko]] ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Politiko|politika]] scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: [[popolo]], [[volo]] de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj [[signo]]j, sed [[senco]]j: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi [[realo]]n, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj [[Respondeco|respondecu]] al la [[Socio|sociala]] idealo de la ĝusta reprezentado.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Fino de la [[politiko]], de ĝia propra [[energio]], komenciĝas post la apero kaj disvastiĝo de [[marksismo]]. Komenciĝas epoko de la kompleta hegemonio de la [[Socio|sociala]] kaj [[Ekonomio|ekonomia]], kaj la politika restas nur kiel spegulo…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malaperas la [[Socio|sociala]] signato — dissolviĝas ankaŭ dependa de ĝi [[Politiko|politika]] signato. La sola restinta referento estas la referento de la “silentema [[amaso]]”.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sed la silentema plimulto (kio estas la [[amaso]]j) estas ŝajna referento. Tio ne signifas, ke ĝi ne povas havi iun ajn reprezentaĵon. La amasoj jam ne esprimas sin — oni sondas ilin. Ili ne reflektas — oni testas ilin. [[Politiko|Politika]] referento cedis lokon al referendumo (organizanto de la konstanta, neniam ĉesanta referendumo estas amaskomunikiloj).
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Longan [[tempo]]n ŝajnis ke apatio de la [[amaso]]j devas esti bonvenigata de la [[potenc]]o. Ĉe potenco formiĝis [[kredo]], ke ju pli pasivaj estas la amasoj, des pli efike eblas regi ilin… Tamen hodiaŭ sekvoj de tiu ĉi [[strategio]] turniĝas kontraŭ la potenco mem: indifirenteco de la amasoj, kiun ĝi aktive subtenadis, aŭguras ĝin [[fiasko]]n. Pro tio okazas radikala transformiĝo de ĝiaj strategiaj linioj: anstataŭ stimulado de la pasiveco — instigado al partopreno en la administrado, anstataŭ laŭdado de la silento – alvokoj ekparoli. Sed la tempo jam estas perdita. La “amaso” iĝis “krita”, anstataŭ evoluo de la [[Socio|sociala]] aperis ĝia malevoluo en la kampo de inercio.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Silento de la [[amaso]]j, muteco de la silentema plimulto — jen la sola vera problemo de la nuntempo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Hipnota stato estas libera je [[senco]] kaj ĝi progresas dum la senco malvarmiĝas. Ĝi aperas tie, kie regas mediumo, [[idolo]] kaj [[simulakro]], sed ne [[mesaĝo]], [[ideo]] aŭ [[vero]]. Tamen nome je tiu ĉi nivelo funkcias la [[amaskomunikilo]]j.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …efektive la [[Politiko|politika]] jam delonge transformiĝis je nura spektaklo, kiu estas ludata antaŭ la filistro. La [[spektaklo]], perceptata kiel [[Sporto|duonsporta]]-[[Ludo|duonluda]] amuzaĵo…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[popolo]] iĝis publiko. Kiel la percepto-modelo de la [[Politiko|politika]] sfero servas perceptado de la matĉo, beletra aŭ animcia [[filmo]]. Same kiel per spektaĵo sur la hejma ekrano, loĝantaro estas sorĉita de ĉiamaj ŝanĝiĝoj de sia [[opinio]], pri kiuj ĝi ekkonas el ĉiutagaj [[Gazeto|gazetaj]] publikaĵoj de la sondado.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni ĉiam [[Opinio|opiniis]] ke la [[amaso]]j troviĝas sub influo de la [[amaskomunikilo]]j — sur tio estas konstruita la tuta ideologio de tiuj lastaj. La formiĝintan situacion oni klarigis per efikeco de la signa atako kontraŭ la amaso. Sed ĉe tia tre simpligita kompreno de la [[Komunikado|komunika]] procezo estas forgesate, ke la amaso estas mediumo oble pli forta ol ĉiuj amaskomunikiloj kune, ke sekve ne ili subigas ĝin, sed ĝi ilin kaptas kaj absorbas aŭ almenaŭ ĝi evitas subiĝan pozicion. Ekzistas ne du, sed unusolsa dinamiko — dinamiko de la amaso kaj samtempe de la amaskomunikiloj. “Mass(age) is message”.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sama situacio estas ĉe [[tekniko]], [[scienco]] kaj [[scio]]. Ili estas kondamnitaj al ekzistado forme de [[Magio|magiaj]] praktikoj kaj destinitaj por konsumado [[spektaklo]]j.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[amaso]] transigis la [[konsumado]]n al ebeno, kie ĝia nivelo iĝas indikilo de statuso kaj prestiĝo, kie ĝi eliras ekster iujn ajn [[Racio|raciajn]] limojn aŭ estas ŝajnigata, kie regas [[potlaĉo]], kiu nuligas iun ajn konsuman [[kosto]]n.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la sola fenomeno, kiu proksimas al la [[amaso]] kiel al kulpulo de ŝokoj kaj de [[morto]] de la [[Socio|sociala]], estas [[terorismo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Terorismo]] [[Opinio|opinias]] ke ĝi agadas kontraŭ la [[kapitalo]] (monda [[imperiismo]] ktp), sed ĝi eraras – efektive ĝi kontraŭas la [[Socio|socialan]], kiu estas ĝia vera kontraŭulo. La nuntempa terorismo tenas je celilo la socialan responde al la terorismo de la sociala.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[terorismo]] estas same sensenca kaj nedifinta kiel la sistemo kontraŭ kiu ĝi luktas kaj en kiu efektive ĝi estas inkludita kiel la kovejo de la maksimuma kaj samtempe ekstreme malgranda [[implozio]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Terorismo|terorisma]] atako sola ne estas la ago de reprezentado. Per tio ĝi proksimiĝas al la [[amaso]], kiu estas la sola realo, kiu povas ne havi reprezentaĵon. El tio sekvas, ke la terorismo tute ne reprezentas la neeldiritan de la amasoj kaj neniukaze servas kiel aktiva esprimo de ilia pasiva rezistado. Inter la terorismo kaj konduto de la amaso ekzistas rilatado ne reprezentanto kaj reprezentato, sed ekvivalenteco: ambaŭ estas direktataj de neniu ideo, ambaŭ apartenas al neniu reprezenteco, ambaŭ havas neniun [[senco]]n. Ilin kunigas la plej radikala, la plej rezoluta rifuzo de iu ajn reprezenta sistemo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tasko de la [[terorismo]] konsistas tute ne en demonstrado de reprezalia karaktero de la [[ŝtato]] (je tio orientiĝas provoka negativa agado de grupoj kaj grupetoj, kiuj kroĉiĝas al ĝi kiel al la lasta ebleco elpaŝi antaŭ la [[amaso]]j forme de iliaj reprezentantoj). Estante nereprezenta, ĝi faras evidenta — lanĉante mekanismon de ĉena reakcio de ĝia disvastiĝo, sed ne indikante ĝin kaj nek provante instigi ĝian konsciadon — nereprezentecon de ĉia [[potenco]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri [[terorismo]]] Karaktera por ĝi [[krueleco]] klariĝas per tio, ke ĝi rifuzas ĉiujn reprezentajn instituciojn ([[sindikato]]jn, organizitajn [[movado]]jn, konscian “[[Politiko|politikan]]” lukton ktp), inkluzive tiujn, de kiuj eliras kredigoj pri solidareco kun ĝiaj klopodoj, ĉar solidareco estas nur unu el rimedoj konstituigi ĝin kiel modelon, kiel emblemon kaj sekve igi ĝin esti reprezentanto.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La nuntempa [[terorismo]], kies komencon starigis [[Ostaĝo|ostaĝigoj]] kaj [[ludo]] kun prokrastado de la [[morto]], jam havas nek celon (se eĉ supozi ke ĝi orientiĝas je iuj celoj, do ili ĉiuj estas tute malgravaj aŭ neatingeblaj — ajnakaze ĝi estas la plej neefika rimedo por atingi ilin), nek konkretan [[malamiko]]n.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Per siaj agoj, esprimantaj ĝian mortigan indifirentecon al tio, kiu estos ĝia [[ostaĝo]], la [[terorismo]] estas direktita ĝuste kontraŭ la ĉefa produkto de la sistemo — la anonima kaj senpersona [[individuo]], individuo kiu per nenio diferenciĝas de la aliaj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝuste en tiu [[senco]] aŭ, pli bone dirite, en tiu sia defio al la senco, la [[Terorismo|terorisma]] atako proksimiĝas al katastrofoj, okazantaj en [[naturo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekzistis [[socio]]j kiuj vivis sen la sociala, same kiel sen la [[historio]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Socio|sociala]] evidente povas ekzisti nur tre mallongan [[tempo]]n: en malgranda periodo inter la epoko de [[Simbolo|simbolaj]] formacioj kaj la apero de nia “socio”, kie ĝi jam ne vivas, sed nur estingiĝas. Pli frue — ĝi ankoraŭ mankas, poste — ĝi jam mankas.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Socio|sociala]] havas du devojn: produkti la restaĵon kaj tuj ekstermi ĝin.
Se la tuta [[riĉaĵo]] estus oferata, la [[homo]]j perdus la senton de [[realeco]]. Se la tuta riĉaĵo estus je ilia dispono, ili ne plu distingus la utilan de senutila. La sociala devas zorgi pri senutila [[konsumado]] de la restaĵo por ke la [[individuo]]j estu pretaj al utila por ili organizado de ilia [[vivo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Naiveco|Naiva]] estas ne la [[Socio|sociala]] — naivaj estas diversaj [[socialisto]]j kaj [[humanisto]]j, revantaj pri redistribuado de la tuta [[riĉaĵo]], ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj por [[Konsumado|konsuma]] [[kosto]], luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de la [[homo]]j kaj [[aĵo]]j. Sed ĝi neniam estos tio.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Socio|sociala]] kreas tiun mankon de la [[riĉaĵo]], kiu necesas por distingi [[bono]]n kaj [[malbono]]n, kiun bezonas ĉiu [[moralo]]…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiam ĉio, inkluzive la [[Socio|socialan]], iĝas [[Konsumado|konsuma]] [[kosto]], la [[mondo]] iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis [[Markso]]. Li revis pri absorbado de la [[Ekonomio|ekonomia]] per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita [[Politiko|politika]] ekonomio — fakte per la administrado.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[socio]] saviĝas nome pro malbona administrado de la [[riĉaĵo]]j…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post kiam la [[Politiko|politika]] malaperis, diluiĝis en la [[Socio|sociala]], la sociala mem komencas esti absorbata de la [[Ekonomio|ekonomia]]….
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
== La travidebleco de malbono [1990] ==
 
{{Citaĵo
|teksto = Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post [[orgio]]… hodiaŭ la [[ludo]] finiĝis — ĉio estas [[Libereco|liberigita]]. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj [[signo]]j, formoj kaj [[deziro]]j.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[ideo]] de la [[progreso]] malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la [[riĉeco]], kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la [[politiko]], sed la politikistoj daŭrigas siajn [[ludo]]jn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la [[televido]] oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la [[homaro]] tute malaperus.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj… tiel la [[sekso]] nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la [[politiko]] ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: [[ekonomio]]n, [[scienco]]n, [[arto]]n, [[sporto]]n… Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en [[komerco]], en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Leĝo]], kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas [[Sekso|sekseca]], ĉio [[Politiko|politika]], ĉio [[Estetiko|estetika]]. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde [[1968]]: kaj ĉiutaga [[vivo]], kaj [[frenezo]], kaj [[lingvo]], kaj [[amaskomunikilo]]j, kaj [[deziro]]j akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de [[Libereco|liberigo]] kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas [[objekto]] de deziro: [[potenco]], [[scio]]j — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa [[stereotipo]] penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je [[spektaklo]], sekso — je [[reklamo]] kaj [[pornografio]], agado — je tio, kion oni kutimas nomi [[kulturo]], speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La glorata [[movado]] de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj [[valoro]]j, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la [[Estetiko|estetika]], la [[Sekso|seksa]] kaj la [[Politiko|politika]] difinado de la aferoj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Sendube se la [[kapitalo]] evoluus laŭe al sia kontraŭdira [[logiko]], ĝi estus neniigita de la [[proletaro]]. Analizo de [[Markso]] restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade [[Politiko|transpolitikiĝi]], transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan [[mondo]]n en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua riveliĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la [[krizo de la 1929-a jaro]]; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Arto]] diluiĝis ne en majesta [[Idealo|idealigo]], sed en la ĝenerala [[Estetiko|estetikigo]] de la ĉiutaga [[vivo]], ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube [[dadaismo]] kaj [[Marcel Duchamp|Duchamp]], kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika [[ludo]], eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la [[imago]]j.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Bildoj, liverataj de la [[amaskomunikilo]]j (kaj la [[teksto]]j similas al la bildoj) neniam silentiĝas: bildoj de la sciigoj devas sekvi unu la alian seninterrompe. [[Silento]] estas rompo de la fermita ĉeno, leĝera katastrofo, fuŝo, kiu en [[televido]] ekzemple estas tre ekzemplodona, ĉar tio estas rompo, plena je angoro kaj jubilo, konfirmanta ke ĉia [[komunikado]] efektive estas nur deviga scenaro, seninterropma [[fikcio]], liberigante nin de malpleno — kaj ne nur de malpleno de la ekrano, sed ankaŭ de la malpleno de nia mensa ekrano, sur kiu ni kun ne malpli granda soifo atendas la bildojn.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna [[arto]] staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la [[valoro]]j, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam [[Morto|morta]]). Kaj tio estas tute [[Logiko|logike]]: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …danke al [[amaskomunikilo]]j, teorio de [[informo]], video — ĉiuj iĝis potencialaj kreantoj. La tuta industria maŝinkonstruado en la [[mondo]] iĝis [[Estetiko|estetikigita]]; la tuta malnobleco de la mondo estas transformita de la estetiko.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu [[aĵo]] per [[reklamo]], [[amaskomunikilo]]j kaj bildoj ricevas sian [[simbolo]]n. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je [[estetiko]], je [[kulturo]] kaj strebas iĝi [[Muzeo|muzea]] posedaĵo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la nuntempa [[pentrarto]], strikte dirite, kultivas ne [[Malbleo|malbelecon]] (kiu ankoraŭ havas [[Estetiko|estetikan]] [[valoro]]n), sed ion eĉ pli malbelan ol la nura malbelo — [[kiĉo]]n, malbelon je kvadrato, ĉar ĝi estas neniel ligita al sia kontraŭo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome de [[superrealismo]] kaj [[pop-arto]] ĉio komenciĝis, kiam ĉiutagan [[vivo]]n oni komencis altigi ĝis nivelo de la ironia povo de la [[Foto|fota]] [[realismo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sama febreco, la sama [[frenezo]], la sama ekstremo. [[Reklamo|Reklama]] eksplodo de la [[arto]] estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn [[Estetiko|estetika]] pritakso. [[Kosto]] kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de [[valoro]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Sekseco]] estas ligita al [[ĝuo]] (tio estas gvidmotivo de [[liberiĝo]]), transsekseco — kun artefariteco, ĉu temas pri trukoj celantaj ŝanĝon de la [[Biologio|biologia]] [[genro]] aŭ propra al la transvestulo [[ludo]] de [[signo]]j rilataj al [[vesto]]j, morfologio, [[gesto]]j.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Madonna]], tiu virga frukto de [[aerobiko]] kaj glacia [[estetiko]], sena je ajna ĉarmo kaj ajna sensiveco, muskoloza homsimila estaĵo. Pro tio oni sukcesis krei el ĝi sintetikan [[idolo]]n.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Rigardu [[Michel Jackson]]. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la [[raso]]j, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj [[infano]]j mankas iuj ajn obstakloj survoje al [[socio]] de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michel Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel [[Idealo|idealan]] [[estonteco]]n. Al tio necesas aldoni, ke Michel Jackson transformis sian [[vizaĝo]]n, kaj rektigis la [[haro]]jn, kaj heligis la [[haŭto]]n — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol [[Kristo]] kapablos ekregi la [[mondo]]n kaj [[Paco|pacigi]] ĝin, ĉar li estas pli valora ol la infano-[[dio]]: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj [[genro]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la [[orgio]] venas [[tempo]] de [[maskerado]]… ne nur la [[Sekso|seksa]], sed ankaŭ la [[Politiko|politika]] [[kulturo]] transiris al la flanko de la maskerado.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …hodiaŭ ni strebas ne nur al la [[sano]], kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, [[Higieno|higiena]], [[Reklamo|reklama]] aŭreolo de la [[korpo]], do la perfekteco oble pli gravas ol la nura [[Idealo|ideala]] stato. Kio rilatas al la [[modo]] kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne [[beleco]]n aŭ ĉarmecon, ni deziras [[masko]]n.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la [[senco]]n de la propra [[ekzistado]], restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La [[homo]] diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Esti si mem iĝas efemera atingo, kiu ne havas [[estonteco]]n, manierismo, elreviĝanta en tiu ĉi [[mondo]] al kiu mankas la manieroj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[seksa revolucio]] estis evidente nura etapo survoje al la transsekseco.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Post la fino de la [[orgio]] la [[liberiĝo]] starigis la tutan [[mondo]]n antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj [[Genro|genra]] [[identeco]]j, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la [[signo]]j kaj multnombrecon de la [[deziro]]j. Nome tiel ni iĝis la [[Sekso|transseksuloj]]. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ [[Politiko|transpolitikistoj]], do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …klare riveliĝas malkongruo inter la fikcia [[ekonomio]] kaj la ekonomio reala. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de reala [[katastrofo]] de la produkta ekonomio.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni vivas sub [[bombo]]j, kiuj ne eksplodas, kaj virtualaj [[katastrofo]]j, kiuj ne okazas. Tio estas la internacia [[Borso|borsa]] kaj [[Financo|financa]] kolapso, kaj [[Nuklea armilo|nuklea]] konfrontiĝo, kaj bombo de la [[ŝuldoj]] de la [[Evoluontaj landoj|landoj de la Tria mondo]], kaj la [[Demografio|demografia]] bombo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[evento]] okazas unufoje kaj je tio ĉio finiĝas. Daŭrigo jam estas io tute alia…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[espero]] interpacigi la fikcian [[ekonomio]]n kun tiu reala estas [[Utopio|utopisma]]: tiujn libere cirkulantajn miliardojn da [[dolaro]]j ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas granda [[sukceso]], ĉar se danke al iu [[miraklo]] ili estus investitaj je la [[produktado]], tio estus la vera [[katastrofo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni lasu ankaŭ la virtualan [[milito]]n en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la [[nuklea armilaro]] iĝas nia plej bona protekto.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Victor Segalen|Segalen]] diris, ke ekde tiu momento kiam oni efektive eksciis ke la [[Tero]] estas sfero, la [[vojaĝo]]j ĉesis ekzisti, ĉar foriĝi de iu punkto de la sfero signifas proksimiĝi al la sama punkto.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la [[kancero]] [[Susan Sontag]], “[[Diablo|diabla]] gravedo”, propra al niaj mekanismoj de [[Informo|informado]], [[komunikado]], [[memoro]], stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la [[Konsumado|konsuman]] [[kosto]]n, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa [[produktado]]. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da [[aĵo]]j, ke ili simple ne havas [[tempo]]n por servi (kio estas granda [[bono]] kiam temas pri la [[Nuklea armilo|nukleaj armiloj]]). Estas skribite kaj disvastigite tiom da [[signo]]j kaj [[mesaĝo]]j, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la [[elektra seĝo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la [[produktado]] ĉe manko de la [[Socio|sociala]] enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: [[inflacio]] kaj [[senlaboreco]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ankaŭ [[senlaboreco]] ŝanĝis sian [[senco]]n. Tio ne plu estas strategio de la [[kapitalo]] (rezerva [[armeo]]), nek kriza faktoro en la [[ludo]] de la [[Socio|sociaj]] rilatoj. Alikaze ĉe tio ke streĉiteco jam superis ĉiujn limojn, senlaboreco kaŭzus neimageblajn ŝokojn. Sed kio okazas nun? Ankaŭ senlaboreco iĝis speco de artefarita satelito; tio estas satelito de inercio, maso ŝarĝita per eĉ ne negativa ŝarĝo, sed per la statika [[elektro]], tiu ĉiam pli kresanta parto de la socio, kiu frostiĝas.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
== La fatalaj strategioj [1983] ==
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[universo]] estas ne dialekta — ĝi estas kondamnita al ekstremaĵoj, ne al ekvilibro.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Imagu la [[Beleco|belan]], kvazaŭ absorbintan la tutan [[energio]]n de la [[Malbelo|malbela]]: vi ricevos la [[modo]]n…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Imagu la [[Vero|veran]], kvazaŭ absorbintan la tuta [[energio]]n de la falsa: vi ricevos [[simulaĵo]]n…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Ekstazo]] estas la specifa eco de ĉia [[korpo]], turniĝanta ĉirkaŭ si mem ĝis la perdo de la [[senco]], danke al kio ĝi lumas en sia pura kaj malplena formo. La [[modo]] estas ekstazo de la [[Beleco|bela]]: la pura kaj malplena formo de la turniĝanta [[estetiko]]. La [[simulaĵo]] estas ekstazo de la [[realo]]: sufiĉas nur ekspekti [[televido]]n — ĉiuj realaj [[evento]]j sekvas unu la alian en tute ekstaza raportado, do en kapturnigaj kaj [[Stereotipo|stereotipaj]], [[Racio|malraciaj]] kaj recidivaj formoj, kiuj naskas ilian sensencan kaj senĉesan vicon. Ekstaza: tia estas [[objekto]] en la [[reklamo]] kaj konsumanto en ĝia spektado — tio estas cirkulado de la interŝanĝa kaj konsuma [[valoro]]j ĝis ilia malapero en la pura kaj malplena formo de la [[varomarko]]…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la [[milito]]. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la [[Nuklea armilo|nuklea]] eskalado kaj armilkonkuro.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …[[histerio]] de ŝveliĝo estas unu el plej mirindaj [[signo]]j de la [Usono|usona]] [[kulturo]]…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la [[Socio|sociala]], iam estinta spegulo de la [[konflikto]], [[klaso]], [[proletaro]], trovas sian finan hipostazon en la [[handikapeco]]. La [[Historio|historiaj]] kontraŭdiroj alprenis la patafizikan formon de la fizika aŭ [[Intelekto|intelekta]] manko.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Problemo de la [[sekureco]], kiel konate, persekutas niajn [[socio]]jn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la [[libereco]]. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la [[filozofio]] aŭ [[moralo]], kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:
— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);
— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas [[paniko]]n kaj [[teroro]]n.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Persona [[respondec]]o, poste [[kontrolo]] (kiam respondecon prenas al si objektiva instanco), poste [[teroro]] (ĝeneraligita respondeco kaj [[ĉantaĝo]] per la respondeco).
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …sistemoj de organizita [[morto]] finas la morton kiel [[hazardo]]n. Kaj nome tiun ĉi [[logiko]]n despere klopodas rompi la [[terorismo]], anstataŭigante la sisteman morton ([[teroro]]n) per elektema logiko: logiko de [[ostaĝo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …en niaj nuntempaj sistemoj, kies motoro estas ne oferado, sed ekstermado, ne elektita [[viktimo]], sed [[Spektaklo|spektakla]] anonimeco. Eĉ en “sinoferoj” de la [[teroristo]]j, klopodantaj solvi la situacion per propra [[morto]], estas neniu elaĉeto — tio nur eble por momento levas vualon de anonima [[teroro]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nenio pli similas al tiu ekcirkulado de la [[ostaĝo]]j, tiu absoluta formo de la [[Homo|homa]] konvertebleco, tiu pura formo de la neebla interŝanĝo ol cirkulado de la [[eŭro]]- kaj [[nafto]]dolaroj kaj aliaj flosantaj [[valuto]]j, kiuj tiom malteritoriiĝis, estas tiom ekster la limoj de la ora ekvivalento kaj naciaj valutoj, kio efektive ili praktike ne interŝanĝiĝas, sed interverŝiĝas unu en alia en orbita ciklo, enkorpigante abstraktan deliron de la neebla tutmonda interŝanĝo…
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ni ĉiuj estas [[ostaĝo]]j kaj ni ĉiuj estas [[teroristo]]j. Tiu skemo anstataŭis la antaŭan skemon de la mastroj kaj [[sklavo]]j, tiuj kiuj dominas kaj tiuj super kiuj oni dominas, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En interpersona reĝimo de [[bezono]] (kontraŭe al la [[amo]], [[pasio]] aŭ [[tento]]) ni sentas afekcian [[ĉantaĝo]]n, do estas la afekciaj [[ostaĝo]]j de aliuloj: “Se vi ne donos al mi tion, vi [[Respondeco|respondecos]] pri mia [[depresio]], se vi ne amas min, vi respondecos pri mia [[morto]]”, kaj certe ja: “Se vi ne ebligos ami vin, vi respondecos pri via propra morto”. Do okazas la [[Histerio|histeria]] kaptado — postulado kaj ĉantaĝa eltrudado de [[respondo]].
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[ostaĝigo]] haveblas nek [[mesaĝo]], nek [[senco]], nek [[Politiko|politika]] laŭceleco. Tio estas [[evento]] sen sekvoj (kaj ĝi ĉiam kondukas al sakstrato). Sed ĉu la politikaj eventoj mem estas io alia ol deformita sinsekvo? Interesa estas nur rompo de la sinsekvo. Iam ĝi aperis forme de [[revolucio]], nun ĝi limiĝas je specefektoj. Kaj [[terorismo]] per si mem estas nura giganta specefekto.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[terorismo]] kaj [[ostaĝigo]] povus esti konsiderataj [[Politiko|politika]] ago se ĝin plenumus nur prematoj, troviĝantaj je despero (evidente en kelkaj kazoj estas tiel). Sed fakte ĝi iĝis normo de konduto, vaste disvastiĝinta inter ĉiuj [[nacio]]j kaj ĉiuj tavoloj de loĝantaro.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …mankas [[senco]] bedaŭri pri la [[homaj rajtoj]] kaj pri ĉio alia. Ni jam estas for de tio kaj tiuj, kiuj [[Ostaĝo|ostaĝigas]] nur malferme esprimas la [[vero]]n de la sistemo de detenado (kiun ni kontraŭstarigis al la sistemo de la [[moralo]]).
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni diras ke sen [[amaskomunikilo]]j ne ekzistus ankaŭ la [[terorismo]]. Kaj tio veras, ke la terorismo ne ekzistas per si mem kiel memstara [[Politiko|politika]] ago, ĝi estas [[ostaĝo]] de la amaskomunikiloj, same kiel ili estas ostaĝoj de la terorismo.
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto =
|aŭtoro =
|verko =
|origina teksto =
}}
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Eble nur pro [[nostalgio]] ni ankoraŭ diferencigas manipulantan aktivon kaj manipulatan pasivon, transigante tiele antaŭajn rilatojn de la supereco kaj [[perforto]] en la nova epoko de mildaj [[teknologio]]j.
 
[pri ostaĝigo] …en la formiĝinta situacio la sistemo tre rapide rimarkas, ke ĝi povas funkcii ankaŭ sen tiu [[individuo]] (ekzemple [[Aldo Moro|Moro]]) kaj ke iusence estus pli bone tute ne savi lin, ĉar liberigita [[ostaĝo]] estas eĉ pli danĝera ol la morta…
 
Kaj se konvertebleco ne eblas, do okazas ke finfine la [[teroristo]] ĉiam interŝanĝas nur sian propran [[vivo]]n kontraŭ la vivo de la [[ostaĝo]].
 
Tio, kio ne plu kreas [[iluzio]]n, estas [[Morto|morta]] kaj teruras.
 
Kiam ĉiuj [[enigmo]]j estas divenitaj, [[stelo]]j estingiĝas.
 
Antaŭ ol malaperi ĉio en nia [[kulturo]] [[Sekso|seksiĝas]].
 
Laŭsence la [[pornografio]] diras: la vera [[sekso]] ie ekzistas, ĉar mi estas ĝia [[karikaturo]]. Kaj iu limigo ekzistas, ĉar mi estas ĝia eksceso.
 
Ekde la [[18-a jarcento]] la [[Politiko|politika]] scenejo [[Moralo|moraliĝas]] kaj iĝas serioza… Tio estas fino de la [[estetiko]], komenco de la [[etiko]] en la politiko…
 
Se [[histerio]] estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la [[subjekto]], [[Teatro|teatra]] kaj [[Opero|opera]] konversioj de la [[korpo]], se [[paranojo]] estis patologio de la [[organizo]], rigida kaj [[Ĵaluzo|ĵaluza]] strukturigo de la [[mondo]], do la [[komunikado]], [[informo]], imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de [[skizofrenio]].
 
Ne [[moralo]] kaj pozitiva sistemo de [[Socio|sociaj]] [[valoro]]j [[Progreso|progresigas]] la socion, sed ĝiaj [[Moralo|senmoraleco]] kaj [[Virto|malvirteco]].
 
La [[Socio|socia]] [[moralo]], kolektiva [[respondeco]], [[progreso]], [[Racio|raciigo]] de la sociaj rilatoj – absurdaĵo! Kia grupo iam ajn revis pri tio?
 
La aliaj vivas en la stato de ĉagrena [[simulado]], [[Italio]] ja, se eblas diri, vivas en la stato de la [[Ĝojo|ĝoja]] simulado. Ĉi tie [[leĝo]] jam cedis — kaj eble cedadis ĉiam — sian lokon al la [[ludo]] kaj ludreguloj.
 
…iuj [[politikisto]]j komprenas ke la [[potenco]] estas ne rajto unuflanke manipuli la [[volo]]n de aliaj, sed la ĉiam fajna kaj malsimpla ekzercado pri sia propra malapero. Ili komprenas, ke la potenco, same kiel la [[vero]], estas morta punkto, kiun oni devas scii neniam okupi, eĉ pli, necesas fari tiel, ke ĝin trafu aliaj. La potenco, kiu okupas tiun lokon, la potenco kiu enkorpigas la potencon, obscena kaj aĉa, kaj pli aŭ malpli frue ĝi fluigas [[sango]]n aŭ iĝas ridindaĵo.
 
[[Historio]]j, en kiuj rolas renverseco, ĉiam estas kuriozaj — ekzemple pri [[rato]] kaj [[psikologo]]: la rato fanfaronas ke ĝi finfine komplete alkutimigis la psikologon doni al ĝi panpecon ĉiufoje, kiam ĝi levas kaĝopordon.
 
Pri [[deontologio]] de la [[Opinio|opinisondadoj]] (aŭ [[amaskomunikilo]]j) paroli estas same sensence kiel paroli pri deontologio de la [[modo]] — ne ekzistanta pro tio, ke ĝia movforto iĝis ne konstanta [[ludo]] pri kontraŭstarigo de la [[Beleco|bela]] kaj la [[Malbeleco|malbela]], sed tiu pri nediferencigo de tiuj ĉi polusoj kaj pri ilia nediferencigebla turniĝado en la ĝeneraligita efekto de la [[tento]].
 
…reala problemo komenciĝas de hipotezo pri sendifekta funkciado, ja gravas ne difektado de la [[vero]] interne de la [[mekanismo]], sed difektado de la tuta [[Realo|reala]] per objektiva fidindeco de tiu ĉi mekanismo.
 
Ekrano, kiun kreas la [[amaskomunikilo]]j ([[informo]]) ĉirkaŭ ni estas la ekrano de kompleta malcerteco. Kaj temas pri la absolute nova malcerteco, ja tiu ĉi malcerteco devenas el ne malsufiĉo de la informo, sed el la informo mem, el ĝia troeco. Malsame ol kutima malcerteco, kiun ĉiam eblis solvi, tiu ĉi malcerteco estas nesolvebla kaj sekve neniam estos forigita.
 
Ambaŭ fenomenoj [[Respondeco|respondecas]] unu al alia: nek [[amaso]]j havas [[opinio]]n, nek [[informo]] ilin informas, kaj tio kaj alio supernutras unu la alian — rapideco de cirkulado de la informo kreskigas nur pezon de la amasoj, sed tute ne nivelon de ilia [[konscieco]].
 
Se aliri la [[Opinio|opinisondadojn]] de tiu ĉi vidpunkto, ni ekvidos le ili funkcias rekte kontraŭe al siaj supozataj celoj. Ili funkcias kiel [[spektaklo]] de la [[informo]] (la informo estas kiel la [[revolucio]]: la [[popolo]] postulas nur ĝian spektaĵon), do kiel moko pri la informo, sed precipe ili funkcias kiel moko pri la [[politiko]] kaj la politika klaso.
Senintenca [[humuro]] de la opinisondadoj (kaj malica [[ĝojo]], kiun ni sentas pro tiu “[[Scienco|scienca]]”fantasmo) originas en tio, ke ili neniigas ĉiam politikan konfidon. Kiu ili estas, tiuj [[homo]]j, kiu bezonas opinisondadojn por fari [[decido]]jn, ĉe kiuj testado anstataŭas [[strategio]]n?
 
Ne eblas ion fari: la [[amaso]]j estas pura [[objekto]], do tio kio malaperis de sur la horizonto de la [[subekto]], tio kio malaperis de la horizonto de la [[historio]], — same kiel [[silento]] estas pura objekto, kiu malaperas de la horizonto de [[parolo]], kiel la [[sekreto]] estas pura objekto, kiu konstante malaperadas de sur la horizonto de la [[senco]]. La forto de la amaso-kiel-objekto estas tute ŝoka.
 
Eble la plej profunda [[deziro]] konsistas en tio, ke transdoni sian deziron al iu alia.
 
…ni ĝoje akceptas tin [[Amaso|amasan]] transdonadon de la [[respondeco]], ĉar estas ne evidente al ĉiuj, nek interese: [[Scio|scii]], [[Volo|voli]], [[Povo|povi]], [[Deziro|deziri]].
 
La [[amaso]]j [[Scio|scias]], ke ili nenion scias, sed ili ja ne [[Deziro|deziras]] scii. La amasoj scias, ke ili nenion [[Povo|povas]], sed ilija ne deziras povi. Oni arde riproĉas ilin pri elmontrado de [[stulteco]] kaj pasiveco. Sed tio malveras: la amasoj plenas je [[snobismo]], kaj ili kondutas kiel la snobo [[George Brummell|Brummel]]: komplete delegas sian rajton de le elekto al iu ajn alia — en siaspeca ludo de [[Respondeco|senrespondeco]], irona defio, kompleta malvolo, kaŝita kovardo.
 
En nia [[kulturo]] [[tento]] havis ion similan al la ora epoko ekde la epoko de la [[Renesanco]] kaj ĝis la [[18-a jarcento]]: kiam ĝi estis, same kiel la [[Politiko|politiko]] aŭ kortegaj manieroj, la konvencia [[Aristokratio|aristokratia]] formo, [[Strategio|strategia]] [[ludo]], sen iu speciala ligo al la [[amo]].
 
[pri [[amo]]] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la [[18-a jarcento|18]]-[[19-a jarcento]]j kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa [[ludo]] de la [[tento]]. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia [[iluzio]] kaj nova, individua fineco, plenumo de la [[deziro]] — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la [[Sekso|seksaj]] aŭ [[Psiko|psikaj]] streboj de la [[individuo]] aŭ [[Politiko|politikaj]] streboj de la [[amaso]]j. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la [[Aristokratio|aristokratia]] ludo de la [[defio]] kaj tento.
 
Plia grava momento: la [[tento]] estas [[Paganismo|pagana]] dum la amo estas [[Kristanismo|kristana]].
 
La [[amo]] estas fino de la [[regulo]] kaj komenco de la [[leĝo]].
 
[pri apero de [[kristanismo]]] [[Dio]] [[Amo|ekamas]] siajn proksimulojn, kion li neniam faris antaŭe, kaj la [[mondo]] ĉesas esti [[ludo]].
 
…formo kontraŭa al la [[amo]] plu estas sekvado de la [[rito]]: ĉie kie denove estas inventataj [[regulo]] kaj [[ludo]], la amo malaperas.
 
Karaktera trajto de tia universala [[pasio]] kiel la [[amo]] estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La [[tento]] havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas [[Ludo|ludi]] sen alia, tio estas principa [[regulo]]. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia [[problemo]]. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial [[ĵaluzo]] estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la [[signo]]j estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ [[Psikologio|psikologie]] absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo.
 
Eble la [[ĵaluzo]] eĉ antaŭas la [[amo]]n: origine ĵaluzo estis propra al la [[Antikva Grekio|grekaj]] [[dio]]j, kiuj konis nek la amon, nek [[sentimentaleco]]n, tamen terure ĵaluzis unu la alian.
 
La [[tento]] ankoraŭ estas [[Ceremonio|ceremonia]], la [[amo]] ankoraŭ estas patosa, la [[Sekso|sekseco]] estas nuraj rilatoj.
 
Efektive tio estas mistifiko — la [[Genro|genran]] diferencon prezenti kiel la originan, bazan diferencon, tian el kiu orginas ĉiuj aliaj aŭ ke ili ĉiuj estas ĝiaj nuraj [[metaforo]]j.
 
Efektive la [[sekseco]], en siaj [[Biologio|biologia]] kaj pretendema evidenteco, markas la plej malfortan kaj plej malgravan diferencon, tiun kiu venas kiam ĉiuj aliaj perdiĝas.
 
— la [[tento]] — la epoko de la [[Estetiko|estetika]] kaj [[Patoso|patosa]] diferencoj inter la [[genro]]j;
— la [[amo]] ([[pasio]]) — la epoko de la [[Etiko|etika]] kaj patosa diferenco inter la genroj;
— la [[sekseco]] — la epoko de la [[Psikologio|psikologia]], [[Biologio|biologia]] kaj [[Politiko|politika]] diferenco inter la genroj.
 
La [[tento]] estas ne [[Sekreto|sekreta]] — ĝi estas [[Enigmo|enigma]].
 
La [[amo]] [[Respondeco|respondecas]] pri ĉiuj [[enigmo]]j de la [[mondo]], sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la [[senco]] kaj apartenas ne al vico de la [[enigmo]], sed al la vico de la [[diveno]]. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta [[vero]] estas en la [[sekso]]”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la [[20-a jarcento]], sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la [[tento]]).
 
Fari interŝanĝon kaj [[signo]]jn de la interŝanĝo estas la sola vojo eviti la [[sorto]]n kaj sensencajn signojn. Nenia [[amo]]miksturo, neniu [[defio]]. Nek [[pasio]], nek [[tenero]]. Tiel la [[vivo]] protektas sin kontraŭ [[Morto|mortigaj]] formoj de artefariteco kaj [[Ofero|ofereco]].
 
Plejmulto apenaŭ [[Deziro|deziras]] ke oni [[Tento|tentu]] ilin, ili deziras ke oni [[Amo|amu]] iln.
 
Evidente necesas strebi, ke oni [[Amo|amu]] vin pro la [[timo]] esti [[Tento|tentita]], sendube necesas ami por ne tenti.
 
Kiam la [[sekso]] kaj [[amo]] airas laikan formon de la hejma [[ekonomio]], ili povas iĝi [[objekto]]j de la interŝanĝo.
 
Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la [[virino]] estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la [[amo]] aŭ [[sekso]] ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne [[Tento|tentis]] ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj [[tenero]]n vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela [[venĝo]]. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj [[peko]]j pardoneblas, ĉar ili ne estas [[ofendo]]. Nur la tento tuŝas la [[animo]]n, kiu trovas la trankviliĝon nur en la [[murdo]]. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la [[pasio]].
 
[[Subjekto]] povas nur [[Deziro|deziri]] — nur [[objekto]] povas [[Tento|tenti]].
 
…hodiaŭ pozicio de la [[subjekto]] iĝis simple senpova. Neniu hodiaŭ kapablas preni sur sin [[respondeco]]n kiel subjekto de la [[potenco]], subjekto de la [[scio]], subjekto de la [[historio]]. Kaj neniu cetere eĉ provas.
 
La [[deziro]] ne ekzistas, la sola deziro konsistas en esti la [[sorto]] de la alia, iĝi por li [[evento]], superanta ĉian subjektivecon, ŝokanta per sia fatala okazo iun ajn eblan subjektivecon, liberiganta [[subjekto]]n de liaj celoj, de lia influo kaj de ĉia [[respondeco]] antaŭ si mem kaj antaŭ la [[mondo]], en [[pasio]] finfine sendispute objektiva.
 
Ordinara [[Tento|tentanto]] pri tio nenion [[Scio|scias]]. Li [[Deziro|deziras]] esti [[subjekto]], kaj la alian konsideras [[viktimo]] de sia [[strategio]]. [[Naiveco|Naiva]] [[psikologio]], la sama kiel ĉe tiuj naivaj bonkoruloj, kiuj stariĝas flanke de la viktimo. Sed nek tiuj, nek aliaj vidas ke la tuta iniciato, la tuta forto troviĝas ĉe alia flanko, ĉe la flanko de la [[objekto]].
 
La [[Tento|tentanto]] opinias ke tio estas li kiu kaptis la [[objekto]]n per sia [[strategio]], sed efektive li mem trafis kaptilon de tiu ĉi banala strategio, kaj nome la objekto kaptis lin per sia fatala strategio.
 
…la plej malbone estas esprimi [[deziro]]n kaj ekvidi ĝian laŭvortan plenumon. La plej malbone estas ricevi ĝuste tian premion, kian oni deziras.
 
La [[viro]] ĉiam alfrontas [[danĝero]]n perdi la [[vizaĝo]]n: se li tuj [[risko]]s fari [[Sekso|seksan]] proponon, li ĉiam ricevos rifuzon; se li aplikos pli fajnan [[ludo]]n, li iĝos [[viktimo]] de pli fajna rifuzo. Inverse ne okazas. Ja la [[virino]] troviĝas en la pozicio de ne [[deziro]], sed en la pozicio de oble pli altaj — tiu de [[objekto]] de la deziro.
 
La eterna [[vireco]] ne ekzistas, ĉar ne ekzistas malpermeso, kiu barus la [[viro]]n de [[Sekso|seksa]] [[deziro]] de la [[virino]]. La virinon, se ŝi tion deziras, nun ne necesas [[Tento|tenti]]. Sed la viro, se tion deziras la virino, plu devas tenti.
Kaj se deviga postulo de [[virineco]] de la [[objekto]] ĉesis por la virino, do la deviga postulo de la vireco ne ĉesis por la viro. Do por ne perdi la [[vizaĝo]]n li devas respondi al seksa deziro de la virino — ŝi neniam trafis tian situacion, ĉar ŝi ĉiam havis eblecon dekliniĝi en la tento kaj interalie en la rifuzo, kie ŝi ne riskis perdi la vizaĝon, kaj eĉ inverse.
 
La [[virino]]-[[objekto]] estis suvereno kaj restas la mastrino de la [[tento]] (de [[regulo]]j de sekreta [[ludo]] de la [[deziro]]j). La [[viro]]-objekto estas nura nuda [[subjekto]], prirabita ĝisnude orfo de la [[deziro]], revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura [[Mito|mita]] instrumento de la kruela [[libereco]].
 
[[Posedo]] estas zorgigo kaj [[fiero]] de la[[ subjekto]], sed ne de la [[objekto]], kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia [[liberiĝo]]. La objekto volas nur [[Tento|tenti]] — tiel ĝi [[Ludo|priludas]] sian mutecon, kiel [[ŝtono]]j priludas sian indiferentecon, kiel la [[virino]]j ludas per sia [[rigardo]], kaj ĝi ĉiam gajnas.
 
[[Psikanalizo]] starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia [[vivo]] kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, [[Biologio|biologian]] kaj [[Genro|genran]], sed forgesigis alian, [[iniciacio|iniciacian]] naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin [[Tento|tentas]] (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj.
 
Ĉiuj ni iam estis almondigitaj, ĉiuj ni devas esti [[Tento|tentitaj]].
 
Se [[psikanalizo]] (la [[Leĝo]], la [[Patro]] ktp) estas tio, kio elŝiras vin el la sinkreta [[deziro]] de la [[Patrino]] por fordoni vin al la [[povo]] de nia propra [[deziro]], do la [[tento]] estas tio, kio elŝiras vin el nia propra deziro por fordoni vin al la povo de la [[mondo]].
 
En la [[sonĝo]]j estis [[sekreto]] kaj [[Freud]] donis al ili [[senco]]n. La sonĝoj estis proksimaj al la [[sorto]], Freud proksimigis ilin al la [[deziro]].
 
[[Psikanalizo]] estas la malfeliĉa [[konscio]] de la [[signo]].
 
…la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la [[mondo]] kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de [[Hazardo|hazardeco]] kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de [[nekonscio]] forigis hazardecon de misparolo, [[eraro]], [[sonĝo]], [[frenezo]]).
 
…efektive ni anstataŭigis dominadon de [[Intelekto|intelektaj]] kaŭzoj per tute ne [[hazardeco]], sed per mekanismo de pli kaŝitaj interligoj.
 
[[Hazardo]] donas al ni paŭzon por ripozi: neniu [[Deziro|deziris]] tion — kia malpeziĝo! Do nome [[Dio]] en sia nemezurebla [[kompato]] donas al ni la hazardon. Pri [[evento]], de kiu oni deziris seniĝi, oni ofte diras tiel: “Tia estis [[volo]] de Dio” (do de neniu).
 
[[Vetludo]] paradokse ilustras mankon de [[hazardo]], ĝian radikalan neadon en la [[konscio]] mem de la ludanto.
 
…ni jam delonge preferas [[Hazardo|hazardan]] (ĉar la [[Racio|racia]] evidentiĝis esti nesufiĉa) version de la [[mondo]] ol la [[Fatalo|fatalan]].
 
En tio estas la tuta diferenco inter la [[sorto]] kaj la [[hazardo]]. Ja pura hazardo, eĉ se imagi ke ĝi ekzistas, por ni estas tute neinteresa, en la pura hazardo haveblas nenio, kio povus nin [[Tento|tenti]], ĝi estas objektiva kaj ne pli.
 
…de [[Moralo|morala]] vidpunkto ni povas [[Deziro|deziri]] bari nin per diversaj alibioj (inkluzive de [[hazardo]]) de la [[fatalo|fatala]] ligiteco de la [[evento]]j, sed de la [[Simbolo|simbola]] vidpunkto ni profunde abomenas neŭtralan [[mondo]]n, kie regas la hazardo, kaj do [[Sekureco|sekuran]] kaj senan je [[senco]], same kiel la mondon kie ĉion regas la objektivaj kaŭzoj: kvankam en tiu kaj en alia pli facilas vivi, sed neniu el ili kostas ion kontraŭ kapturniga mondo, kiun regas [[Dio|dia]] aŭ [[Diablo|diabla]] ligiteco de necesaj koincidoj, do de la mondo, kie ni [[Tento|tentas]] la eventojn, elvokas ilin kaj devigas okazi per ĉionpoveco de la [[penso]] — la kruela mondo, kie nenio estas senkulpa, speciale ni, la mondo en kiu dissolviĝas nia subjektiveco (sed ni akceptas tion kun [[ĝojo]]), ĉar ĝi dissolviĝas en aŭtomateco de la eventoj, en ilia objektiva disvolviĝo. Ĝi iĝas iusence la mondo.
 
…ekzistas ne nur flekseco kaj malcerteco, sed ankaŭ eventuala renverseco de la fizikaj [[leĝo]]j.
 
Procezo, kiu ŝtelas nian [[libereco]]n kaj nian [[respondeco]]n, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj [[Tento|tenti]] nin ol la procezo de [[liberigo]] kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco.
 
La [[ceremonio]] havas antaŭsenton de sia evoluo kaj de sia fino. Ĝi ne havas spektantojn. tie kie komenciĝas [[spektaklo]], finiĝas la ceremonio, ja ĝi estas ankaŭ la [[perforto]] super la prezentado.
 
La [[ceremonio]] estas [[Tuŝo|tuŝsensa]] [[mondo]] de [[Gesto|gesta]] ordo kaj ŝajneco, kreita por teni la [[korpo]]jn je ĝusta distanco kaj por fari tiun distancon sentebla. Du korpoj, kiuj kolizias, tuŝas unu la alian, estas obscenaj kaj maldecaj.
 
[[Dio]]-[[homo]] estas absurdo.
 
Necesas estimi la [[Homo|nehoman]].
 
 
 
Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
Uzi [[Simulado|malsimuladon]] signifas ŝajnigi ke vi ne havas tion, kion vi havas. Simuli signifas ŝajnigi ke vi havas tion, kion vi ne havas. Unu referencas al haveblo, la alia — al manko.
 
…je [[Metafiziko|metafizika]] [[despero]] la [[ikonoklasto]]jn metis la [[penso]], ke la [[ikono]]j kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj [[simulakro]]j, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun [[morto]]n de [[Dio|dia]] referenceco.
 
Jen sinsekvaj fazoj de evoluo de la [[imago]]:
— ĝi spegulas fundamentan [[realo]]n;
— ĝi [[Masko|maskas]] kaj deformas fundamentan realon;
— ĝi maskas mankon de fundamenta realo;
— ĝi entute havas nenian rilaton al iu ajn realo, estante sia propra [[simulakro]] en la pura [[senco]].
 
…la [[scienco]] ne oferas sin mem, ĝi ĉiam estas mortiga…
 
[[Disneyland]] ekzistas por kaŝi, ke Disneyland efektive estas la “[[Realo|reala]]” lando — la tuta “reala” [[Usono]] (proksimume same kiel la [[prizono]]j servas por kaŝi, ke la tuta [[socio]] en sia pleneco, en sia banala ĉieeco estas la malliberejo).
 
[pri [[Disneyland]]] Tiu ĉi [[mondo]] pretendas esti [[Infano|infana]] por konvinki ke la [[plenkreskulo]]j troviĝas en alia loko — en la “[[Realo|reala]]” mondo — kaj kaŝi ke vera infaneco estas ĉie, speciale inter tiuj plenkreskuloj, kiuj venas ĉi tien por ludimiti infanojn por erarigi sin mem rilate sian propran infanecon.
 
[pri [[Usono]]] [[Homo]]j ne plu interesiĝas unu pri alia, sed por tio ekzistas diversaj kluboj kaj societoj. Ili ne plu [[Tuŝo|tuŝas]] unu la alian, sed ekzistas kontaktoterapio. Ili ne plu piediras, sed okupiĝas pri saniga kurado ktp. Ĉie oni restarigas perditajn kapablojn aŭ degradiĝintajn [[korpo]]jn, aŭ perditan komunikkapablon, aŭ perditan manĝoguston.
 
Ĉio kio postulas de ni [[kapitalo]] estas akcepti ĝin kiel ion [[Racio|racian]] aŭ lukti kontraŭ ĝi je la nomo de racieco, akcepti ĝin kiel ion [[Moralo|moralan]] aŭ lukti kontraŭ ĝi je la nomo de moraleco. Efektive tio estas la sama afero kaj ĉion oni povas rigardi alimaniere: pli frue oni klopodis kaŝi [[skandalo]]n nun oni klopodas kaŝi ke skandalo ne ekzistas.
 
[[Kennedy]] estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis [[Politiko|politikan]] dimension. Aliaj — [[Lindon Johnson| Johnson]], [[Richard Nixon|Nixon]], [[Gerald Ford|Ford]] — havis rajton nur je ŝajnigaj [[atenco]]j, je simulitaj [[murdo]]j. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita [[minaco]] estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la [[potenco]]. Iam la [[reĝo]] (same kiel la [[Dio]]) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli [[morto]]n por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita.
 
[[Iluzio]] ne plu eblas, ĉar ne plu eblas [[realo]].
 
Nenio montros eĉ plej etan aprobon, eĉ plej etan estimon al la [[Realo|reala]] [[homo]]. [[Fideleco]] estas direktita al lia similulo, ĉar li mem dekomence jam estas [[Morto|morta]].
 
Efektive la [[potenco]] ekzistas hodiaŭ nur por kaŝi ke ĝi ne plu ekzistas.
 
Ne plu ekzistas instanco de la [[potenco]], instanco de la sendinto — la potenco iĝas io, kio cirkulas kaj kies fonto ne plu estas trovebla, ciklo en kiu la dominanta kaj subigita pozicioj interŝanĝas lokojn en senfina retromutacio, kio estas ankaŭ fino de la potenco en ĝia klasika difino.
 
Kontraŭ-[[Koperniko|Kopernika]] [[revolucio]]: ne plu ekzistas transcenda instanco, nek la [[suno]], nek fonto de [[lumo]], [[potenco]] kaj [[scio]] — ĉio eliras el la [[popolo]] kaj ĉio revenas al ĝi. Nome ekde tiu ĉi ŝoka recirkulado komencas realiĝi, de scenaro de la totala [[Baloto|balotrajto]] kaj ĝis la nuntempaj ĥimeroj de [[Opinio|opinisondado]], la universala [[simulakro]] de [[manipulado]].
 
[[Nuklea milito]] simila al la [[Troja milito|Troja]], neniam okazos. [[Risko]] de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de [[sekureco]], limigado kaj [[kontrolo]], kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “[[malvarma milito]]”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia [[Milito|militado]]), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj [[evento]]j, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de [[timo]] estas la timo de ekvilibro.
 
En [[ombro]] de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” [[minaco]] kaj danke al tiu ĉi [[Nuklea armilo|nuklea]] [[Damokla glavo]], estas kreata povega sistemo de [[kontrolado]], kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la [[sekureco]].
 
[pri la [[Vjetnama milito]]] Neenmiksiĝo de [[Ĉinio]], atingita kaj konkretigita post plurjara studado fare de ĝi de [[modus vivendi]], transiro de la [[strategio]] de la tutmonda [[revolucio]] al la strategio de disdivido de influsferoj, rifuzo je radikala alternativo profite al ŝanĝoj en la [[Politiko|politika]] sistemo, kiu nun precipe estas aranĝita (normaligo de la rilatoj inter [[Pekino]] kaj [[Vaŝingtono]]) — nome tio ĉi estis la celo de la Vjetnama milito, kaj en tiu ĉi senco [[Usono]] kvankam foriris el [[Vjetnamio]], sed gajnis la [[milito]]n.
 
Kio ne plu ekzistas, estas kontraŭstaro de [[malamiko]]j, [[realo]] de antagonismaj kialoj, [[Ideologio|ideologia]] seriozeco de [[milito]], kaj ankaŭ realo de [[venko]] aŭ [[malvenko]], ĉar milito transformiĝis je procezo, kiu jubilas for ekster la limoj de siaj eksteraj elmontroj.
 
…disvastiĝo de la [[nukleaj armiloj]] ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ [[katastrofo]], escepte de [[tempo]], kiam “junaj” [[ŝtato]]j povas eksenti [[tento]]n uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “[[Realo|reala]]” celo…
 
[[Fetiĉo|Fetiĉigo]] de la [[aĵo]] aperas por ombrigi tiun neeltebelan malkovron, sed la afero konsistas nome en tio, diras [[Zigmund Freud |Freud]], ke tiu ĉi aĵo estas ne iu ajn aĵo, ofte tio estas la lasta aĵo, rapide rimarkita antaŭ traŭmiga malkovro. Do fetiĉigita estos ĉefe tiu [[historio]], kiu tuj antaŭas nian “senreferencan” [[epoko]]n. Jen kie radikas ĉieesto de [[faŝismo]] kaj [[milito]] en retroo — koincido, sed ne rilata al [[politiko]], ja estus naive elkonduki el [[rememoro]]j pri faŝismo ĝian nuntempan renaskiĝon (nome pro tio ke ni ne plu vivas ĉe ĝi, ĉar ni vivas ĉe io alia, eĉ malpli gaja, nome pro tio faŝismo povas denove iĝi alloga en sia [[krueleco]], filtrita per [[Estetiko|estetikaj]] rimedoj de retroo).
 
[[Faŝismo]] estas rezistado al tio, rezistado senlima, [[Racio|senracia]], demencia — ne gravas; ĝi ne allogus tiun ĉi amasan [[energio]]n, se ĝi ne estus rezistado al io eĉ malpli bona. Ĝia [[krueleco]], ĝia [[teruro]] interrilatas al eĉ pli granda teruro, devenanta el miskiĝo de la [[Realo|reala]] kaj racia, kiu kreskis en la [[Okcidento]], kaj faŝismo estas respondo al tio.
 
[[Historio]] estis forta [[mito]], eble lasta granda mito kune kun [[nekonscia]].
 
Monumento al la amasa [[ludo]] de [[simulado]], la [[Centro de Georges Pompidou|Centro de Pompidou]] funkcias kiel rubobruligejo, kiu ensorbas la tutan [[Kulturo|kulturan]] [[energio]]n kaj voras ĝin…
 
Jen kio estas grava en la [[Nuklea armilo|nuklea]]: la [[atomcentralo]] estas tiu [[matrico]], kie estas produktata modelo de absoluta [[sekureco]], kiu disvastiĝas tra la tuta [[Socio|sociala]] sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub [[signo]] de la [[Paco|paca]] kunekzistado kaj de [[simluado]] de de nuklea minaco).
 
[pri la [[Centro de Georges Pompidou|Centro de Pompidou]]]…movebla, komunikema eksteriero, stila kaj moderna, kaj interiero, spasme kroĉiĝanta al malnovaj [[valoro]]j.
 
Al [[defio]] de amasa allogado al steriligita [[kulturo]] [[amaso]]j respondas per detrua invado, kiu trovas sian daŭrigon en kruda palpado. Al mentala apotropio la amasoj respondas per rekta fizika apotropio. Jen ilia defio.
 
[[Homo]]j plenas je [[deziro]] ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion [[Konsumado|konsumi]], ĉion [[Tuŝo|palpi]] permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa [[pasio]] estas pasio palpi permane.
 
Majo de la [[1968|68-a jaro]] estis sendube la unua [[Implozio|implozia]] epizodo…
 
…novaj [[urbo]]j transformiĝas je satelitoj de [[superbazaro]] aŭ [[aĉetcentro]], kiuj estas priservataj de programita [[Transporto|transporta]] reto kaj ĉesas esti la urboj por iĝi aglomeraĵoj.
 
La [[superbazaro]] prezentiĝas kiel nukleo. La [[urbo]], eĉ moderna, jam ne absorbas ĝin. Nome superbazaro difinas la orbiton, laŭ kiu moviĝas aglomeraĵo. Ĝi iĝas enplantaĵo por plenumado de novaj funkcioj, kiel tio foje okazas ankoraŭ pri [[universitato]] aŭ [[fabriko]], sed ne pri fabriko de la [[19-a jarcento]] aŭ fabriko forportita en la centro, kiu sen rompi orbiton de la urbo lokiĝas en [[apudurbo]], sed pri aŭtomatigita muntofabriko, kun elektronika regado, do pri la fabriko komplete kongrua al malteritoriigita [[Produktado|produkta]] procezo.
 
Ni troviĝas en la [[mondo]], en kiu estas ĉiam pli kaj pli da [[informo]]j kaj ĉiam malpli kaj malpli da [[senco]].
 
Post horizonto de la [[senco]] — [[fascino]], kiel rezulto de neŭtraligo kaj [[implozio]] de la senco. Post horizonto de la [[Socio|sociala]] — la [[amaso]]j, kiel rezulto de neŭtraligo kaj implozio de la sociala.
La ĉefa afero hodiaŭ estas taksi tiun ĉi duoblan [[defio]]n — defion al la senco, ĵetitan de la amasoj kaj de ilia [[silento]] (kiu tute ne estas pasiva rezistado) — defion al la senco, kiu venas de la [[amaskomunikilo]]j kaj de ilia fascino. Ĉiuj provoj, marĝenaj kaj alternativaj, renaskigi iun eron da senco aspektas kompare al tio kiel duarangaj.
 
Rezistado de la [[subjekto]] hodiaŭ unuflanke estas pli aprezata kaj estas konsiderata kiel pozitiva — same kiel en la [[Politiko|politika]] sfero nur konduto, direktita al [[liberigo]], emancipo, sinesprimo, formiĝo de politika subjekto, estas konsiderata inda kaj subversiva. Tio signifas ignoradon de influo, sama kaj certe oble pli grava, de konduto de la [[objekto]], rifuzon de la pozicio de la subjekto kaj rifuzon de la [[senco]] — sed nome tia estas konduto de la [[amaso]]j — kiun ni forgesas sub maldigna termino de fremdiĝo kaj pasiveco.
 
…aktuala argumento de la sistemo estas maksimigo de la [[vorto]], maksimigo de [[produktado]] de la [[senco]]. Do ankaŭ la strategia rezistado — kiel rifuzo de la senco kaj de la vorto — aŭ superkonformisma [[simulado]] de mekanismoj mem de la sistemo, ankaŭ prezentanta per si mem formon de rifuzo kaj malakcepto. Tio estas [[strategio]] de la [[amaso]]j kaj ĝi egalas al redoni al la sistemo ĝian propran [[logiko]]n pere ĝia duobligo kaj la [[senco]]n, kvazaŭ speguliĝon en spegulo — sen absorbi ĝin. Tiu ĉi strategio (se ankoraŭ oni povas paroli pri strategio) dominas ekde nun, ja ĝi sekvas nome el tiu fazo de la sistemo, kiu formiĝis nun.
Erari pri elekto de strategio estas serioza afero. Ĉiuj [[movado]]j, kiuj akcentas sole je [[liberigo]], emancipo, renaskiĝo de la [[subjekto]] de la [[historio]], grupoj, vortoj, je [[konscieco]] aŭ eĉ je “eltirado de la [[Nekonscio|nekonscia]]” de la subjektoj kaj de la amasoj, ne vidas ke ili troviĝas en riverujo de la sistemo, kies imperativo hodiaŭ estas ĝuste superproduktado kaj regenerado de la senco kaj de la vorto.
 
[[Reklamo]] kaj [[propagando]] akiras sian plenan grandecon ekde la [[Oktobra revolucio]] kaj de la [[monda krizo de la 1929-a jaro]]. Ambaŭ estas [[lingvo]]j de la [[amaso]]j, naskitaj de amasa [[produktado]] de [[ideo]]j aŭ [[varo]]j, do iliaj registroj, unue disaj, inklinas al poioma interproksimiĝo… Tiu konverĝo difinas [[naturo]]n de la [[socio]], nia socio, en kiu ne plu ekzistas diferencoj inter la [[Ekonomio|ekonomia]] kaj la [[Politiko|politika]], ja ĉie regas la sama lingvo, tia socio, en kiu la politika ekonomio laŭvorte realiĝis plenforte.
 
…[[reklamo]] estas ne tio, kio vivigas aŭ ornamas murojn, ĝi estas tio, kio forviŝas la murojn, forviŝas la stratojn, fasadojn kaj la alian [[arkitekturo]]n, forviŝas iun ajn fundamenton kaj iun ajn profundon, kaj nome tiu neniigo, tiu resorbo de ĉio, kio estas sur surfaco (ne gravas, kiaj signoj tie cirkulas), sinkigas nin en tiun ŝokan, superrealan eŭforion, kiun ni ne interŝanĝus kontraŭ io ajn alia kaj kiu estas malplena kaj senapelacia formo de la tento.
 
[pri [[klonado]]] Unuĉela [[utopio]], kiu helpe de [[genetiko]] malkovras al komplikaj estaĵoj aliron al la [[sorto]], difinta por la eŭkariotoj.
 
Ĉiuj aspektoj de la nuntempa traktado de la [[besto]]j memorigas specifaĵojn de manipulado de la [[homo]]j — de eksperimentoj ĝis rapidigo de [[tempo]]j de la [[Industrio|industria]] bredado.
 
…la [[besto]]j ricevis sian statuson de senhomeco nur dum progresado de la [[Racio|racieco]] kaj [[humanismo]]. [[Logiko]] paralela al logiko de [[rasismo]]. La “regno” de la bestoj ekzistas nur ĉar ekzistas la [[Homo]].
 
…abismo, disdividanta nin, iĝis sekvo de hejmigado de sovaĝaj [[besto]]j, same kiel vera [[rasismo]] iĝis sekvo de enkonduko de [[sklaveco]].
Iam al la bestoj estis propra eĉ pli sankta, pli [[Dio|dia]] karaktero ol al la [[homo]]j. En praaj [[socio]]j mankas eĉ la “regno” de la homoj, kaj longan [[tempo]]n la ordo de la bestoj restis la ordo de referenco. Nur la besto meritas esti oferita kiel dio, kaj nur poste, en malsuprenira ordo, iras la homofero.
 
Struktura opozicio — la [[Diablo|diabla]], ĝi elstarigas kaj konfrontigas malsamajn identecojn” tia estas elstarigo de la [[Homo|Homa]], kiu forĵetas la [[besto]]jn en la Nehoman — kaj la ciklo estas [[Simbolo|simbola]]: ĝi nuligas poziciojn en returnebla sekvo…
 
Tiel aŭ aliel, sed al la [[besto]]j ĉiam estis propra ĝis nuntempo [[Dio|dia]] aŭ ofereca nobleco, kies priskribojn ni trovas en ĉiuj [[mitologio]]j.
 
La vojo, kiun trairis la [[besto]]j de la [[Dio|dia]] [[ofero]] ĝis [[Hundo|hunda]] tombejo, super kiu fluas kvieta [[muziko]], de sankta defio ĝis [[Ekologio|ekologia]] [[sentimentaleco]], multon parolas pri vulgarigo de statuso de la [[homo]] mem — kaj tio plian fojon konfirmas neatenditan interligon inter ni kaj la bestoj.
Nome nia sentimentaleco rilate al la bestoj estas ĝusta [[signo]] de nia disdegno al ili. Ĝi estas proporcia al tiu disdegno… La sentimentaleco estas nura senfine degenerinta formo de [[krueleco]], [[Rasismo|rasisma]] kompato, ni bezonas humiligi la bestojn por elvoki sentimentalecon rilate ilin.
 
Efektive la vojo, kiun trairis la [[besto]]j, ne diferenciĝas de la vojo de la [[frenezulo]]j aŭ [[infano]]j, [[sekso]] aŭ [[Nigrulo|negritjudo]].
 
[[Historio|Historia]] respondo al la [[defio]] de la [[frenezo]] iĝis hipotezo pri [[nekonscio]]. Nekonscio estas [[Logiko|logika]] sistemo, ebliganta pripensi la [[frenezo]]n (kaj ĝenerale iun ajn strangan aŭ nenormalan aĵon) en la sistemo de la [[senco]], vastigita ĝis limo de sensenco, anstataŭigita per teruraĵoj de la frenezo kaj ekde nun komprenebla danke al uzado de certa diskurso: [[psiko]], nekonscia impulso, subpremado ktp.
 
La [[frenezulo]]j, iam mutaj, hodiaŭ estas aŭditaj de ĉiuj: danke al tio ke oni trovis la vojon malĉifri iliajn [[mesaĝo]]jn, kiuj estis konsiderataj antaŭe kiel absurdaj kaj nekompreneblaj. La [[infano]]j ankaŭ akiris la voĉon, ili ne plu estas tiuj strangaj kaj samtempe malgravaj estaĵoj en la [[mondo]] de la [[plenkreskulo]]j — la infanoj havas signifon, ili transformiĝis je signanto ne danke al iu “[[liberiĝo]]” de ilia “parolado”, sed ĉar [[racio]] de la plenkreskuloj ricevis pli fajnajn rimedojn por preventi [[minaco]]n de ilia [[silentado]]. Estis aŭditaj ankaŭ la praaj homoj, al ili oni turnas sin, aŭskultas atente, ili ne plu estas [[besto]]j kaj [[Levi-Strauss]] estis prava, kiam diris, ke ilia mentala organizado estis la sama kiel la nia, [[psikanalizo]] ligis ilin al la [[Edipa komplekso]] kaj [[libido]] — ekfunkciis ĉiuj niaj kodoj kaj ili respondis al ili. Ili estis entombigitaj en silento, nun ili estas entombigitaj en “parolado”, “alia” certe, sed sub devizo de unueco de la Racio — ne necesas erari — tio estas la sama ordo de supereco: [[imperiismo]] de racio, novimperiismo de malsameco. Plej gravas ĉe tio ke nenio evitas superecon de la senco, de ŝarĝado per la senco.
 
Sed la [[besto]]j — ili plu ne parolas. En la [[mondo]] de ĉiam kreskanta “[[parolado]]”, en la mondo de devigita konfesado kaj klarigado nur ili konservas [[silento]]n kaj pro tio ŝajnas al ni, ke ili retropaŝis malproksimen de ni, trans horizonton de la [[vero]]. Sed tio estas tio, kio proksimigas nin al ili.
 
…se antaŭe supereco de la [[Homo]] baziĝis sur monopolo de [[konscio]], do hodiaŭ ĝi baziĝas sur monopolo de [[nekonscio]].
 
Vagado de la [[besto]]j estas [[mito]] kaj nuntempa imago pri [[nekonscio]] kaj [[deziro]] de iu vaganta kaj nomadanta apartenas al la sama ordo. La bestoj neniam vagadis kaj neniam estis [[Teritorio|malteritoriigitaj]].
 
Ni projekcias kiel [[Idealo|idealan]] sovaĝan staton ([[naturo]], [[deziro]], [[Besto|besta]] stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de [[Teritorio|malteritoriigado]], kiu estas skemo de la [[Ekonomio|ekonomia]] sistemo kaj [[kapitalo]]. [[Libereco]]n eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin.
 
…postulado de “[[libereco]]” estas ĉiam nura postulado iri pli for ol la sistemo, sed en la sama direkto.
 
Nek la [[besto]]j, nek la [[sovaĝulo]]j konas la “[[naturo]]n” en nia kompreno: ili konas nur limigitajn kaj markitajn [[teritorio]]jn, spacon de nesuperebla interago.
 
[[Nekonscio]] estas la “entombigita”, subpremita kaj senfine disbranĉiĝinta strukturo. [[Teritorio]] estas malferma kaj limigita. Nekonscio estas loko de senfina ripetado de subpremado kaj fantasmoj de la [[subjekto]]. Teritorio ja estas loko de finita ciklo de parenceco kaj de interŝanĝoj sen la subjekto, sed ankaŭ sen escepto: la ciklo [[Besto|besta]] kaj [[Planto|planta]], ciklo de [[bono]] kaj [[abundo]], ciklo de parenceco kaj daŭrigo de la speco, ciklo [[Virino|virina]] kaj [[Rito|rita]] — la subjekto mankas, kaj ĉio troviĝas ĉi tie en konstanta interŝanĝo. Sindevigoj havas ĉi tie absolutan karakteron, renverseco estas totala, sed ĉi tie neniu spertas la [[morto]]n, ĉar ĉio spertas [[metamorfozo]]jn. Nek la subjekto, nek la morto, nek nekonscio, nek subpremado, ĉar estas nenio kio obstaklus la sinsekvan evoluon de la formoj.
Ĉe la [[besto]]j mankas nekonscio, ĉar ili havas teritorion. Ĉe la [[homo]]j nekonscio aperis nur post kiam ili perdis teritorion. Ĉe ili estis forprenitaj samtempe la teritorio kaj la metamorfozoj — nekonscio estas tiu individua funebra strukturo, kie senĉese kaj senespere reludiĝas tiu ĉi perdo — kaj la bestoj elvokas [[nostalgio]]n pri ĝi.
 
[[Sekso]] kaj [[morto]] estas tiuj du ĉefaj temoj, ĉe kiuj oni agnoskas kapablon provoki dusensecon kaj [[rido]]n.
 
La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida [[logiko]] de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. [[Psikanalizo]] mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, [[sonĝo]]j kto). Nin gvidas jam ne [[Politiko|politika]] [[ekonomio]] de la [[produktado]], sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al [[ekologio]] kaj [[poluado]] de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj.
 
La [[universitato]] degradas: ĝi estas nefunkcia sur la [[Socio|socialaj]] arenoj de la [[merkato]] kaj okupiteco, sena je [[Kulturo|kultura]] [[senco]] kaj de la fina celo de la ekkonado.
 
Nome la [[maldekstrulo]]j sekrecias kaj despere reproduktas la [[potenco]]n, ja ili strebas al ĝi, do kredas je ĝi kaj renaskigas ĝin nome tie, kiel al sistemo ĝin neniigis… La maldekstruloj mem estas devigitaj restarigi ĉiujn mekanismojn de la [[kapitalo]] por havi eblecon ricevi la potencon iutage: de privata [[posedo]] ĝis eta [[komerco]], de [[armeo]] ĝis nacia grandeco, de puritana [[moralo]] ĝis etburĝa [[kulturo]], de [[justico]] ĝis la [[Universitato]] — ĉio kio malaperas, kion la sistemo mem likvidis en sia [[krueleco]], sed ankaŭ en sia nerenversebla impeto, devas esti konservita.
La potenco (aŭ tio, kio anstataŭgas ĝin) ne plu kredas je la Universitato. Finfine ĝi scias ke ĝi estas nura zono de lokado kaj observado de la tuta aĝkategorio, do ĝi ne zorgas pri elektado — sian [[elito]]n ĝi trovs en alia loko aŭ alimaniere.
 
La [[potenco]] perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen [[iluzio]] de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la [[Socio|socian]] ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema [[teroro]] de la [[kontrolo]], teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni.
 
Ĉirkaŭitaj de [[simulakro]] de la [[valoro]] kaj de fantomo de la [[kapitalo]] kaj la [[potenco,]] ni estas oble pli sendefendaj kaj senhelpaj, ol ĉirkaŭitaj de la [[leĝo]] de [[kosto]] kaj [[varo]], ĉar la sistemo evidentiĝis esti kapabla inkluzivi en si sian propran [[morto]]n, liberiginte nin de [[respondeco]] pri ĝi, do ankaŭ de la [[senco]] de nia propra [[vivo]].
 
[[Melankolio]] estas kruela malkontentiĝo, kiu karakterizas nian supersaturitan sistemon.
 
…la vojo de [[nihilisto]] estus bonega, se ankoraŭ ekzistus [[radikalismo]] — same kiel la vojo de [[teroristo]] estus alloga, se la [[morto]], inkluzive la morton de la teroristo, ankoraŭ havus iun [[senco]]n.
 
Rememoru grandajn [[Terorismo|terorajn]] atakojn de lastaj jaroj: la [[morto]] estas nuligita je indifirenteco, kaj en tio la terorismo estas kontraŭvola kompliculo de la sistemo — ne je la [[Politiko|politika]] [[senco]], sed je tio ke ĝi stimulas rapidegan trudadon de indifirenteco.
 
 
 
“Mi estas ne bela, mi estas eĉ malpli bona”
Marie Dorval
 
 
== La Golfa milito ne okazis [1991] ==