Utopio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Mizero]] estas la dezirinda pajlero de utopiisto, krudaĵo de lia [[laboro]], pano de la [[penso]], gvida stelo de la [[halucino]]j. Kion li faru, se mizero ne ekzistus? Ĝi absorbas lian [[intelekto]]n, flugigas aŭ baras la vojon — depende de tio, ĉu li estas [[Malriĉeco|malriĉa]] aŭ [[Riĉeco|riĉa]]. Sed ankaŭ la mizero ne povas ekzisti sen utopiisto: ĝi bezonegas tian teoriiston, tian fanatikulon de la [[estonteco]]. Des pli ke ĝi mem, senfine meditante pri kiel fuĝi el la [[nuntempo]], sen obsedo je alia tero, falas en neelteneblan [[despero]]n. Ĉu vi ne kredas? Do vi ne spertis veran mizeron. Kaj se vi spertos, tiam vi komprenos: ju pli io mankas al vi, des pli da tempo kaj energio vi malŝparas por mense ŝanĝi ĉion, alivorte malŝparas vane.
|teksto = La [[konservativuloj|konservativa penso]] obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj.
|aŭtoro= [[MaksimEmil GorkijCioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por serioze konstrui veran utopion, konvinke krei [[pentraĵo]]n de la ideala [[socio]], necesas, ion ajn oni diru, sufiĉa dozo de simplanimeco (do [[stulteco]])… La solaj netedaj utopioj estas la [[Parodio|parodiaj]]. Verkitaj por [[ludo]], por [[amuziĝo]] aŭ ĉe atako de [[mizantropio]], ili antaŭvidas aŭ memorigas “[[La vojaĝoj de Gulivero]]”, tiun [[Biblio]]n de la [[Elreviĝo|elreviĝintoj]], kvintesencon de la [[halucino]]j de la sobra [[racio]], utopion sen [[espero]]. [[Sarkasmo]]j de [[Jonathan Swift|Swift]] senigis la ĝenron je virgeco se ne tute neniigis ĝin.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Revo]]j de la utopiistoj pli aŭ malpli frue plenumiĝas, sed en la [[menso]] de aliuloj. Tio kio por ili estis perfekteco, por ni transformiĝas je difekto, iliaj ĥimeroj iĝas niaj malfeliĉoj. Tipo de [[socio]], kiun ili prezentis en plej fascina maniero, por ni en ĉiutaga uzado estas neeltenebla.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kio plej bone mirigas en la utopiisma literaturo, tio estas manko de [[Psikologio|psikologia]] flarsento, ordinara [[intuicio]]. Ĝiaj herooj estas aŭtomatoj, ludiloj, [[simbolo]]j: ili ĉiam estas nerealismaj, ĉiam obeeme plenumas rolon de la pupo, perdiĝinta en senvizaĝa mondo. Kiuj en la utopioj estas nerekoneblaj, tio estas la [[infano]]j. En la sociala ŝtato de [[Charles Fourier|Fourier]] ili estas tiom senkulpaj, ke al ili eĉ ne venas en la kapon preni ion fremdan, “pluki pomon de la branĉo”. Sed infano kiu neniam ŝtelis estas ne infano. Do ĉu indas elpensi la socion, konsistantan el marionetoj? Laŭ mi ne eblas trovi pli bonan vomigilon ol priskribo de la [[Falanstero]].
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Krepuskoj ĉi tie estas malpermesitaj, permeseblas nur lumo. Neniu duiĝo: la utopio laŭ sia esenco oponas la [[maniĥeismo]]n. Malamika al ĉia dekliniĝo, al ĉio senforma, al ĉio elviciĝanta, la utopio firmigas la homogenan, la tipan, la ripetiĝantan, la regulan. Sed la [[vivo]] estas eksplodo, herezo, rompo de fizikaj normoj. Des pli la homo: se kompari lin kun la vivo, li estas herezo en kvadrato, venko de individueco, kaprico, fenomeno indigna, estaĵo alportanta disfendiĝon.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Forigante ĉion [[Racio|neracian]] kaj neripareblan, la utopio kontraŭas la tragedion — pinton kaj kvintesencon de la historio.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La utopio estas miksaĵo de [[Infano|infaneca]] rezonemo kaj laikigita anĝelosimileco.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se limigi la [[mondo]]n per la [[homo]], [Satano]] estas ĝia ne okupanto, sed mastro, plenrajta suvereno, superinta la [[Plejaltulo]]n. Do ni kuraĝu agnoski en kies manoj ni estas.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Provi starigi surtere novan regnon, totalan utopion aŭ mondan [[imperio]]n signifas partopreni ludon de [[Satano]], engaĝiĝi je la diabla plano kaj plenumi ĝin: kion li volas plej multe, estas engaĝi nin kaj per tio forkonduki de la lumo, de la bedaŭro pri la [[feliĉo]], perdita por ĉiam.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Dum ĉiujn [[penso]]jn de la [[homo]]j absorbis [[kristanismo]], ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la [[Renesanco]], sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “[[Klerismo|klerigado]]” de la [[superstiĉo]]j. Tiam naskiĝis la [[Estonteco]] — bildo de la neŝanceligebla [[feliĉo]], [[paradizo]] laŭ ordono, kie mankas loko al [hazardo]] kaj ĉiu [[fantazio]] estas traktata kiel herezo aŭ defio.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[penso]] mem pri la ideala [[urbo]] estas vera turmento por la [[racio]], entrepreno je la gloro de la [[koro]] kaj je la malvenko de la [[intelekto]].
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Deklarinte ke la Regno Dia troviĝas ne “ĉi tie” kaj “ne tie”, sed interne de ni, [[Kristo]] anticipe rifuzis ĉiujn utopiajn konstrukciojn por kiuj iu ajn “regno” ĉiam troviĝas ekstere kaj ne estas ligita nek al nia subkonsica “mi”, nek al individua saviĝo de ĉiu.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Utopioj por la [[socio]] estas la samo kiel [[destino]] por la [[popolo]]. Kaj [[ideologio]]j estas flanka produkto, kvazaŭ plej simpla esprimo de la mesiaj aŭ utopiaj streboj.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ekde la epoko de la [[Renesanco]] ripetiĝas la sama [[historio]]: ŝajnas ke la cerbojn allogas [[liberalismo]], sed efektive ilin allogas [[komunismo]]. Ĝi estas tute ne produkto de la unikaj cirkonstancoj, nek historia [[hazardo]]. Ĝi estas heredanto de la utopiaj sistemoj de la [[pasinteco]], mastre alpropriganta fruktojn de plurajrcenta kaŝita laboro. Iam la kaprico kaj la herezo, kun tempopaso ĝi akiris trajtojn de la sorto mem, de la sola savanta instruo. Ekde tiam por la [[konscio]] ekzistas nur du formoj de ribelo: la komunisma kaj la [[Kontraŭkomunismo|kontraŭkomunisma]]. Sed ĉu iu ne vidas, ke la kontraŭkomunismo spitas per la sama furioza, terura kredo je la [[estonteco]] de la komunismo?
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Se la utopio estas materiigita [[iluzio]], do [[komunismo]] estas krome la iluzio trudita, deviga, defio al la ĉieesta [[malbono]], [[optimismo]] kontraŭvole. Al ĝi apenaŭ adaptiĝos sperta kaj matura cerbo, kiu ebriiĝas nur per unu afero — elreviĝo, aŭ tiu, kiu sekvante ekzemplon de la Genezo malemas ligi la oran epokon al la ideo pri la evoluo… Li malfeliĉe scias: [[justeco]] estas la enkorpiga neplenumeblo, giganta neokazigeblaĵo, la sola [[idealo]], pri kiu oni povas konvinke aserti, ke ĝi realiĝos nenie kaj neniam, kaj kiun ŝajne kontraŭstaras ĉiuj leĝoj de la [[naturo]] kaj la [[socio]].
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Alkutimiĝinte al la terura, ni travivas hodiaŭ kunkreskon de la utopio kaj la [[apokalipso]]. La promesita “nova mondo” ĉiam pli similas al la nova [[infero]].
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[konservativuloj|konservativa penso]] obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj.
|aŭtoro= [[Emil Cioran]]
|verko= Historio kaj utopio [1960]
|origina teksto =
}}