Hilelo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Hilelo la Pli Maljuna''' estis elstara saĝulo pri la farisea skolo de judismo tempe de la Dua Templo. Pri li multe rakontas la Talmudo, kaj lia subskolo de fa..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:13, 9 jun. 2020

Hilelo la Pli Maljuna estis elstara saĝulo pri la farisea skolo de judismo tempe de la Dua Templo. Pri li multe rakontas la Talmudo, kaj lia subskolo de fariseismo, ofte kontrastita kun tiu de Ŝamajo, formas la bazon de la rabena judismo.

Citaĵo
« Se mi ne estus por mi, kiu estus por mi? Sed se mi estus nur por mi, kio mi estus? » « אִם אֵין אֲנִי לִי, מִי לִי? וּכְשֶׁאֲנִי לְעַצְמִי, מָה אֲנִי? »
— Miŝnao
Citaĵo
« Kio abomenindas por vi, tion ne faru al via proksimulo: jen la tuta Torao. La cetero estas klarigo; iru lerni. » « דַּעֲלָךְ סְנֵי לְחַבְרָךְ לָא תַּעֲבֵיד — זוֹ הִיא כׇּל הַתּוֹרָה כּוּלָּהּ, וְאִידַּךְ פֵּירוּשַׁהּ הוּא, זִיל גְּמוֹר. »
— Babilona Talmudo