Vikicitaro:Diskutejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 6 561:
</div></div> <section end="technews-2020-W10"/> 00:35, 3 mar. 2020 (UTC)
<!-- Message sent by User:Johan (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:Johan_(WMF)/Tech_News_target_list_1&oldid=19795492 -->
 
== Ricevu stipendion por Vikimanio en Tajlando ==
 
[[File:Wikimania.svg|thumb|Vikimanio 2020 okazos en Bankoko, Tajlando]]
 
<u><big>'''Resumo''': Sendu vian stipendipeton al [https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform neformala konsultilo] ĝis la 14a de Marto. Niaj aktivuloj ĝin konsultos kaj sendos al vi rimarkojn. Poste ĝin sendu al oficiala stipendi-petilo.</big></u>
 
 
'''Vikimanio 2020''', la plej granda konferenco kaj festo de la Vikimedia movado, pli kaj pli proksimiĝas - ĝi laŭplane okazos la '''5an-9an de Aŭgusto 2020 en Bankoko, Tajlando'''.
 
La Fondaĵo Vikimedio denove provizas '''stipendiojn por partopreno'''. Ili kovras partoprenkotizon kaj loĝadon (okaze de parta stipendio) kaj aldone ankaŭ vojaĝon (okaze de plena stipendio). La celo de stipendioj estas igi Vikimanion pli sukcesa konferenco danke al partoprenigo de homoj, kiuj jam pruveble altkvalite kontribuis al la Vikimedia movado, povas siajn spertojn transdoni al aliaj partoprenontoj kaj mem pli spertiĝi.
 
'''Limdato''' por peti stipendion estas la '''17a de Marto 2020 enkalkulante'''. Ĉiuj bezonataj informoj kaj <u>oficiala petilo</u> estas ĉe [[:wikimania:2020:Scholarships/eo]]
 
Estas rekomendinde unue atente legi la oficialajn informojn por kompreni kion indas skribi.
 
La organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) volas, ke pli multaj esperantistoj povu partopreni en Vikimanio. Tial ni provizas '''amikan konsultadon de stipendipetoj'''. Pluraj el ni jam plurfoje sukcese ricevis stipendion, do ni havas certan komprenon kion kaj kiel skribi. Kaj ni pretas helpi vin, por plialtigi viajn ŝancojn! Ĉi-jare la konsultistoj estas Ziko van Dijk kaj KuboF Hromoslav.
 
Ni bezonas sufiĉan tempon por konsulti vian peton, adekvate respondi al ĝi kaj doni al vi sufiĉan tempon por povi adapti ĝin. Tial sendu vian kontribuon kiel eble plej frue, la '''limdato estas la 14a de Marto 2020'''.
 
Klaku al jena ligilo kaj plenigu la informojn:
<big>https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfcp8kzxpn8Xn2Z2KXSqFUaJv1cQmBgFMy-rAEYY5Jv9UFUdg/viewform</big>
 
Sukceson al via peto! Ni esperas renkonti vin en Bankoko!
 
KuboF Hromoslav kaj Ziko van Dijk
 
<small>PS: Pro la nuntempa situacio pri kronviruso estas diskutata kion fari pri Vikimanio 2020. La fina decido estas planata por fino de Marto; dume validas, ke Vikimanio okazos.</small> --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 19:13, 6 mar. 2020 (UTC)