Aŭto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| vikinovaĵoj =
}}
'''Aŭto''' estas memmova [[veturilo]].
 
{{Citaĵo
|teksto = Neniu bezonas aŭtojn dum mankas aŭtoj, kaj neniu interesiĝas pri [[televido]] ĝis aperis televidaj programoj. Tiu kapablo de [[teknologio]] krei propran mondon de postulado estas nedisigebla de tio, ke teknologio estas unuavice larĝigo de niaj [[korpo]]j kaj [[senso]]j.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome al [[fervojo]] la [[Usono|usona]] [[urbo]] ŝuldas sian abstraktan kradan planadon kaj neorganikan apartigadon de produktado, [[konsumado]] kaj loĝado. La aŭto ĥaosigis abstraktan formon de la industria urbo, miksinte ĝiajn apartigitajn funkciojn ĝis tia grado, ke tio elrevigis kaj zorgigis same urboplaniston kaj civitanon. Restis nur ke [[aviadilo]] kompletigu tiun implikaĵon, komplikiginte moveblecon de la civitano ĝis tiu punkto, kiam la urba spaco iĝas neadekvata. Same neadekvatas spaco de la granda urbo al [[telefono]], [[telegrafo]], [[radio]] kaj [[televido]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Iuj observantoj insistas ke lastatempe lokon de la aŭto kiel statusa simbolo okupis la [[domo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉiam pli gravan konfuzon elvokas transformado de la aŭtoj en vera loĝantaro de niaj [[urbo]]j, sekve de kio okazis perdo de la [[Homo|homa]] skalo en la [[energio]]j kaj distancoj.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Necesas agnoski, ke foriro-al-laborejo kaj reveno-de-laborejo preskaŭ certe komplete perdos sian nunan karakteron. Tiusence la aŭto kiel veturilo sekvos la vojon de la [[ĉevalo]]. La ĉevalo perdis sian rolon en [[transportado]], sed memfide revenis al la [[amuzado]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …nome ''[[potenco]]'' de la aŭto egaligas ĉiujn sociajn malsamaĵojn kaj faras [[piediranto]]n duaranga civitano. Multaj rimarkis ke realaj integrantoj kaj egaligantoj de la [[blankuloj]] kaj [[nigruloj]] en la [[Usono|Sudo]] estis ne esprimado de [[Moralo|moralaj]] vidpunktoj, sed privata aŭto kaj [[kamiono]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La aŭto iĝis kiraso, protekta kaj agresema konko de la [[Urbo|urba]] kaj apudurba [[homo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = De la [[Vido|vida]] vidpunkto ĉiuj senescepte [[Eŭropo|eŭropaj]] aŭtoj aspektas tiom aĉe, ke iĝas evidente: al la kapoj de iliaj kreintoj neniam venis la [[penso]], ke iu rigardos ilin. Ili apartenas al la tipo de aĵoj, kiujn oni surmetas kiel pantalonon aŭ sviteron.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Elektro|elektra]] [[epoko]] de servomekanismoj subite liberigas la [[homo]]jn de la [[Mekaniko|mekanika]] kaj [[Specialisto|specialista]] [[sklaveco]] de la antaŭa [[Maŝino|maŝina]] epoko. Kiel la maŝino kaj aŭto liberigis la [[ĉevalo]]n kaj transigis ĝin al la sfero de [[amuzado]], tiel la [[aŭtomatigo]] faros la samon al la homoj. Super ni subite ekpendis [[minaco]] de liberiĝo, ekzamenanta niajn internajn kapablojn pri memstara eltrovado de okupo por si kaj de krea partopreno en la [[socio]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo