Telefono: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
{{Temo|vikipedio=Telefono|komunejo=Telephone|dosiero=FTTR RTT56B Telephone 2.jpg}}
| nomo = Telefono
| koloro =
| dosiero =
| vikipedio = Telefono
| komunejo = Telephone
| komunejokat = Category:Telephones
| vikivortaro = telefono
| vikinovaĵoj =
}}
'''Telefono''' estas aparato por [[Komunikado|interkomuniki]] [[aŭdo|aŭde]] kaj [[Parolo|parole]].
 
{{Citaĵo
|teksto = Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan [[senso]]n ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. [[Foto]], de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. [[Bildstrio]] dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma [[komunikilo]] aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da [[informo]]j. [[Parolo]] ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [pri telefono] Emo de la [[rusoj]] al tiu [[komunikilo]], tiom proksima al iliaj [[Parolo|parolaj]] [[tradicio]]j, estas difinata de tiu riĉa nevida engaĝiĝo, kiun ĝi estigas. La ruso uzas telefonon por atingi efektojn, kiujn ni kutime ligas al energia parolmaniero de ŝatanto kapti ĉe kolumo kunparolanton, kies [[vizaĝo]] troviĝas de vi je distanco de dekdu coloj.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por [[Psikiatrio|psikiatroj]] estis enigmo emo de infanoj-[[Neŭrozo|neŭrozuloj]] perdi neŭrozajn simptomojn dum [[parolado]] per telefono. Iuj balbutuloj, transirinte al eksterlanda [[lingvo]], ĉesas balbuti.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Oni ne povis ankoraŭ observi pli subitan [[Socio|socian]] sekvon de telefono kiel malapero de kvartalo de [[bordelo]]j kaj apero de vokvirinoj… La [[prostituino]] estis [[specialisto]]; la vokjunulino ne estas tia.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[tajpmaŝino]] kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun [[Teknologio|teknologia]] senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la [[Usono|usona]] [[junulino]] je la fatala vampvirino.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la [[Skribo|skribita]] [[vorto]]; aŭskultante [[radio]]n, ni produktas [[Vido|vidan]] akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per telefono? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn [[lingvo]]jn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ''ĉiuj'' [[senso]]j samtempe.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Multaj [[homo]]j dum konversacio per telefono sentas nedeteneblan bezonon “aŭtomate desegni”. Tiu fakto estas proksime ligita kun karaktero de tia [[komunikilo]], nome: ĝi postulas partoprenon de ĉiuj niaj [[senso]]j kaj kapabloj. Malsame ol [[radio]]n, oni ne povas uzi ĝin kiel fonon. Ĉar la telefono proponas tre malriĉan aŭdimagon ni fortigas kaj kompletigas ĝin, uzante ĉiujn aliajn sensojn.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En la 70-aj jaroj de la [[19-a jarcento]] inventistoj en pluraj mondanguloj provis atingi [[Elektro|elektran]] transdonadon de [[parolo]] kaj en tiu tago, kiam [Alexander Graham] [[Alexander Graham Bell|Bell]] prezentis peton ĉe la [[Usono|Usona]] Patenta Buroo, ĝi ricevis ankaŭ desegnon de la telefono de Elisha Gray, sed nur unu aŭ du horojn poste… Bell akiris gloron kaj liaj konkurantoj iĝis notoj al li.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Surbaze de la telefono funkcios nur aŭtoritato de la [[scio]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo|teksto=Mi ĉiam deziris, ke mia [[komputilo]] estu same facile uzebla kiel mia telefono. Mia deziro plenumiĝis: Jam mi ne komprenas mian telefonon.|aŭtoro=[[Bjarne Stroustrup]]}}