Skribo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
parametro de informkesto, vikiligiloj, kt
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Temo
| dosieronomo = Skribo
| vikipediokoloro = Skribo
| komunejodosiero =
| vikivortarovikipedio = Skribo
| komunejo =
| komunejokat = Category:People writing
| vikivortaro = skribo
| vikinovaĵoj =
}}
'''Skribo''' estas kolekto de [[litero]]j kaj aliaj skribaj [[signo]]j aŭ [[simbolo]]j uzataj por grafike reprezenti [[Teksto|tekstajn]] [[informo]]jn en unu aŭ pli da skribosistemoj.
 
{{citaĵo|[[Diro]]n oni neas, skribo ne [[Pereo|pereas]].|[[Zamenhofa proverbaro]]}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Elektro|Elektra]] [[lumo]] estas pura [[informo]]. Ĝi estas, tiel diri, [[komunikilo]] sen [[mesaĝo]], se nur oni ne uzas ĝin por anonci iun [[Vorto|vortan]] sciigon aŭ [[nomo]]n. Tiu fakto, karakterizanta ĉiujn komunikilojn, signifas ke “enhavo” de iu ajn komunikilo ĉiam estas alia komunikilo. Enhavo de [[letero]] estas [[parolo]], same kiel skriba vorto servas kiel enhavo de [[presado]] kaj presado estas enhavo de [[telegrafo]]. Se oni demandos: “Kio estas enhavo de parolo?”, al tio necesas respondi: “Tio estas efektiva [[penso]]procezo, kiu mem estas neparola”.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ni konfuzis [[racio]]n kaj skribon, kaj [[raciismo]]n — kun unusola [[teknologio]]. Do al la laika [[Okcidento]] en la [[Elektro|elektra]] [[epoko]] ŝajnas ke [[homo]] iĝas neracia.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …en la skriba kaj homogenigita [[socio]] [[homo]] ĉesas esti sentema rilate diversan kaj interrompan [[vivo]]n de la formoj. Kiel parton de sia [[Narcisismo|narcisisma]] fiksiĝo li akiras [[iluzio]]n de tria dimensio kaj “privatan vidpunkton”, kaj tiel komplete fortranĉiĝas de la propra al [William] [[William Blake|Blake]] kaj la Psalmisto [reĝo Davido] konsciiĝo: ni estas tio, al kio alkroĉiĝis nia rigardo.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Donaco de fonetika skribo, doninta al [[homo]] [[okulo]]n anstataŭ [[orelo]], en [[Socio|socia]] kaj [[Politiko|politika]] rilatoj estas evidente la plej radikala eksplodo, kiu nur povas okazi en socia strukturo.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Skribo kreas oble pli simplajn tipojn de [[homo]]j kompare al tiuj, kiuj evoluas en komplika araneaĵo de kutimaj tribaj kaj [[Parolo|parolaj]] [[socio]]j. Ĉar fragmentita homo kreas homogenan [[okcidenta mondo|okcidentan mondon]], dum parolaj socioj konsistas el homoj diferenciĝintaj, sed diferenciĝintaj ne danke al specialistaj scipovoj aŭ videblaj signoj, sed danke al unikaj emociaj miksiĝoj. Interna mondo de parola homo estas interplektiĝo de komplikaj emocioj kaj sentoj, kiujn praktikema homo de la Okcidento delonge ene de si detruis aŭ subpremis por pliaj efikeco kaj praktikeco.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Parolo|Parola]] [[vorto]] drame kaptas ĉiujn homajn [[senso]]jn dum alte edukitaj skribaj [[homo]]j emas paroli laŭeble plej laŭorde kaj ordinare.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Legopova [[homo]] kaj skriba [[socio]] evoluigas en si teruran kapablon konduti en ĉiuj aferoj mirinde distanciĝante de tiuj sentoj kaj de tiu emocia engaĝiĝo, kiujn nepre sentus nelegopova homo kaj neskriba socio.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Imagu ke anstataŭ elpendigi stelo-strian flagon, ni devus skribi la vortojn “[[Usono|usona]] [[flago]]” trans ŝtofopeco kaj elpendigi ĝin… Eble tiu ilustraĵo helpos al ni imagi kian ŝanĝon travivas [[Tribo|triba]] homo, alpropriganta skribon. El liaj rilatoj kun [[Socio|socia]] grupo preskaŭ komplete estas ekskludataj [[Emocio|emocia]] kaj korporacia [[Familio|familia]] [[sento]]j. Li akiras emocian [[libero]]n, ebligantan al li apartiĝi de la tribo kaj iĝi [[Civilizo|civilizita]] individuo, homo de vida organizado, havanta homogenajn imagojn, kutimojn kaj rajtojn same kiel ĉiuj aliaj civilizitaj individuoj.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{Citaĵo
|teksto = La fonetika [[alfabeto]] estas unika [[teknologio]]. Ekzistis pluraj tipoj da skriboj, la piktograma kaj silaba, sed nur en la fonetika alfabeto semantike sensencaj [[litero]]j estas uzataj por transdonado de semantike sensencaj sonoj. Tiu kompleta apartigo kaj disigo de la vida kaj aŭda [[mondo]]j estis, de la [[Kulturo|kultura]] vidpunkto, kruela kaj senkompata.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …la fonetika [[alfabeto]] (kaj jam ĝi sola) kreis “[[Civilizo|civilizitan]] homon”, do apartiĝintajn unu de alia [[individuo]]jn, egalajn antaŭ skriba [[Juro|jura]] kodekso.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …ideogramo estas la esprimiva [[geŝtalto]], malsame ol analiza disocio de la [[sento]]j kaj funkcioj, kia estas la fonetika skribo.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En [[Tribo|tribaj]] [[kulturo]]j ordigo de sperto okazas danke al dominado de aŭda senta vivo, subpremanta vidajn valorojn. [[Aŭdo]], malsame ol la malvarma kaj neŭtrala [[okulo]], estas supersensiva, preciza kaj ĉioninkluziva. En [[Parolo|parolaj]] kulturoj ago kaj reago estas samtempaj. La fonetika kulturo ja donas al la [[homo]]j rimedojn de subpremado de iliaj [[sento]]j kaj emocioj ĉe ekpartopreno en agado. Agi sen reagi al io ajn kaj sen engaĝiĝi — tio estas specifa atingo de la [[Okcidento|okcidenta]] skriba homo.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĝis aperis [[telegrafo]], [[mesaĝo]]j ne povis vojaĝi pli rapide ol mesaĝisto. Antaŭe la [[vojo]]j kaj skriba [[vorto]] estis forte interligitaj. Nur post alveno de telegrafo [[informo]] apartiĝis de tiaj firmaj portiloj kiel [[ŝtono]] kaj [[papiruso]], grandparte same kiel antaŭe [[mono]] apartiĝis de [[ledo]], valorbriko kaj [[metalo]]j, iĝinte finfine [[Papero|papera]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Kiel skribo estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej neŭtrala kaj objektiva nia [[senso]], nome de [[vidkapablo]], ankaŭ la nombro estas larĝigo kaj apartiĝo de la plej intima kaj interliganta nia aktivado — nia [[tuŝsenso]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Por la [[Tribo|tribaj]] kaj senskribaj socioj [[loĝejo]] estis bildo same de la [[korpo]] kaj de la [[universo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = En senskriba [[mondo]] “[[laboro]]” ne ekzistas. Primitiva [[ĉasisto]] aŭ [[fiŝkaptisto]] estis okupita je laboro ne pli ol nuntempa [[poeto]], [[pentristo]] aŭ [[Penso|pensanto]]. Tie, kiel [[homo]] per sia tuta estaĵo engaĝiĝas je agado, ekzistas neniu laboro. Laboro aperas en malnomadaj [[Agrikulturo|agrikulturaj]] [[socio]]j kune kun apartigo de laboroj kaj specialigo de la funkcioj kaj taskoj. En la [[Komputiko|komputika]] epoko ni denove komplete engaĝiĝas je niaj [[rolo]]j. En la [[Elektro|elektra]] epoko “laboro” cedas lokon al engaĝiĝo kaj absorbiĝo, kiaj ekzistis en [[tribo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Homo]]j lasis ferman [[mondo]]n de [[tribo]] por “malferma [[socio]]”, interŝanĝinte helpe de skriba [[teknologio]] [[orelo]]n kontraŭ [[okulo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Nome el farata de ni dividado de [[tempo]] je unuformaj, videbligitaj pecoj naskiĝas nia agadosento, kaj ankaŭ tiu propra al ni [[senpacienco]], kiam ni ne povas elteni prokraston inter la eventoj. La senskribaj [[kulturo]]j ne konas tian senton de senpacienco kaj percepton de tempo kiel daŭro. Same kiel “[[laboro]]” naskiĝas kun apartigado de laboro, ankaŭ daŭro aperas kun apartigado de tempo, speciale per tiuj ĝiaj pecoj, per kiuj la mekanika horloĝo enigas en travivadon de tempo unuforman sinsekvon.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Tamen nome kapablo apartigi [[pensado]]n kaj [[sentad]]on, ebliginte al la skriba [[homo]] agi senreage al io ajn, elŝiris lin el la [[Tribo|triba]] [[mondo]] de proksimaj [[Familio|familiaj]] ligoj, ligintaj liajn privatan kaj [[socian]] [[vivo]]jn.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Ĉeeste de [[filmo]] aŭ [[foto]] skriba [[homo]] ne nur ŝtoniĝas kaj konfuziĝas, sed ankaŭ grandigas sian mallertecon per defendema orgojlo kaj pardonemo rilate al la “pop-kulturo” kaj “amasaj amuziĝoj”. Nome en tia atmosfero de buldoga stulteco ne povis digne alfronti defion de la presita [[libro]] en la [[16-a jarcento]] la filozofoj-skolastoj.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[Rusio|rusa]] kaj [[Eŭropo|eŭropa]] [[Gazeto|gazetisto]], malsame ol la [[Usono|usona]], estas [[Literaturo|literaturisto]]. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la [[Parolo|parola]] Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion.
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = …skribaj [[socio]]j havas sian specifan [[iluzio]]n: ili opinias ke en ili ekzistas alta grado de [[memkonscio]] kaj [[individuismo]].
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = La [[tajpmaŝino]] kunfandas verkadon kaj publikigadon, naskante tute novan rilaton al la skriba kaj tajpita [[vorto]]. Verkado per tajpmaŝino ŝanĝis formojn de la [[lingvo]] kaj [[literaturo]]…
|aŭtoro= [[Marshall McLuhan]]
|verko= Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Legante, ni aŭskultas sonregistraĵon de la skribita [[vorto]]; aŭskultante [[radio]]n, ni produktas [[Vido|vidan]] akompanadon. Kial ni ne kapablas bildigi dum paroli per [[telefono]]? …Malsame ol la skriba kaj presita paĝo, la telefono postulas plenan partoprenon. Ĉiu skriba homo kun indigno traktas tian insistan postuladon de la tuta atento, ĉar li delonge alkutimiĝis al fragmenta atento. Analogie la skriba homo nur kun granda peno povas lerni paroli aliajn [[lingvo]]jn, ĉar alproprigado de la lingvo postulas partoprenon de ''ĉiuj'' [[senso]]j samtempe.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skriba [[Okcidento]] vidas la tutan restan [[mondo]]n kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de [[superstiĉo]]j.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = [[Raso|Rasa]] integriĝo, plenumata surbaze de [[Vido|vida]] unueco, estas larĝigo de la sama [[Kulturo|kultura]] strategio de la skriba [[homo]], al kiu diferencoj ĉiam ŝajnas forigendaj, ĉu temas pri diferencoj de raso aŭ [[genro]], [[spaco]] aŭ [[tempo]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Aplikado de [[pulvoro]] por lanĉado de ĵetaĵoj laŭ trajektorio atendis aperon de perspektivo en la [[arto]]. Tiu eventa ligo inter [[teknologio]] kaj la arto povas klarigi problemon, pri kiu longatempe cerbumis [[antropologo]]j. Ili ĉiam denove klopodis klarigi la fakton, ke la neskribaj homoj kutime estas malbonaj fusilpafistoj, sin apogante sur tio ke kaze de [[pafarko]] kaj [[sago]] pli gravis proksimeco al [[ludo]], ne distanca precizeco, atingi kiun estis preskaŭ neeble; el tio, asertas iuj antropologoj, sekvas kutimo imiti dum [[ĉasado]] [[besto]]jn, transvestante je iliaj feloj por pli proksime kaŝiri al la grego.
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Facile plenumata de ni apartigado de specifa, izolita celo en la spaco, helpe de [[fusilo]] kiel larĝigo de [[okulo]], — ĉio ĉi malkonvenas por la neskriba [[homo]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
{{Citaĵo
|teksto = Skribo eĉ nun restas fundamento kaj ekzemplo de ĉiuj programoj de [[Industrio|industria]] mekanizado, sed samtempe ĝi fermas la [[cerbo]]jn kaj [[senso]]jn de siaj uzantoj en la [[Mekaniko|mekanika]] kaj fragmenta matrico, kiu tiom necesas por subtenado de la mekanizita socio. Pro tio transiro de la mekanika [[teknologio]] al la elektra estas por ni ĉiuj tiom traŭma kaj severa. Dum longa tempo ni uzis la mekanikajn metodojn kun iliaj limigitaj eblecoj kiel fusilon. La [[Elektro|elektraj]] metodoj ne povas esti uzataj agrese krom por mortigi sin tuj, kvazaŭ malŝalti la lumon. Vivi samtempe kun ambaŭ tiuj teknologioj estas la specifa dramo de la [[20-a jarcento]].
|aŭtoro=
|verko=
|origina teksto =
}}
 
[[Kategorio:Temoj]]