« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
« Meze de la 20-a jarcentoUsono distingiĝis per relativa facilanimeco kaj unue ne tro rimarkis novan rolon de Japanio en la monda ekonomio. Tamen en la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj Japanio subite transformiĝis je fonto de maltrankvilo… Japanion kiel “superŝtaton” oni priparolis iel kaj tiel kaj en panikaj publikaĵoj de amaskomunikiloj, kaj en demagogiaj paroladoj en la kongreso. La panikon, kiu iom moderiĝis nur post la “perdita” por Japanio jardeko de la 1990-aj, grave malrapidiginta ĝian ekonomian kreskon, nutris sciencaj teorioj, aŭgurantaj ke la Lando de Leviĝanta Suno kondamnos la usonan ekonomion al neevitebla subiro. »
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses. La unua estas la kreskanta kaj minacanta iĝi neeltenebla por la ekonomio ŝtata ŝuldo… La dua maltrankviliga punkto estas la putriĝinta financa sistemo… »